Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Apiterapio

Abeloj kaj abelaj produktoj
Nuntempe oni ĉiam pli ofte legas pri kreskantaj kostoj de klinika kuracado, kiuj altigas la kotizojn por la asekurasocioj gis apenaŭ mezurebla grado. Oni legas pri kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj la tradicia medicino estas senpova, pri kromefikoj kaj missukcesoj de kemiaj preparajoj. Tial tute ne hazarde ĉiam pli multaj homoj sercas naturajn metodojn, per kies helpo oni povas refortigi la korpon, konservi gin sana kaj ce bezono ankaŭ kuraci. Unu el tiuj metodoj estas uzado de abelaj produktoj.

En preskaŭ ĉiuj kulturoj de la homa civilizacio mielo, la plej konata abela produkto, validis kiel grava nutrajo kaj parte ankaŭ kiel kuracilo.

Sed abeloj produktas ne nur mielon. Por ili mem la 5 ceteraj produktoj estas ec pli gravaj:

  1. La cefa nutrajo de la abeloj – krom la nektaro – estas florpolenoj, kiujn ili kolektas de floroj kaj portas en abelujon. En vaksceloj tiuj florpolenoj estas fermentataj, rezulte de tio estiĝas tiel nomata abelpano.
  2. Por protekti la abelujon kontraŭ vento kaj bakterioj la abeloj kolektas
    propolison, per kiu ili fermas ĉiujn fendojn.
  3. Kontraŭ malamikoj la abeloj havas propran rimedon: abelvenenon.
    Ĝi estas mortiga por multaj malamikoj de abeloj, tamen al la homo gi
    povas helpi.
  4. Por konstruado de celartabuloj la abeloj produktas abelvakson.
  5. Por nutri la abelreginon ili preparas specialan nutrajon tiel nomatan gelee royale.

Ĉiuj tiuj abelproduktoj estas bezonataj ne nur por la abeloj, sed ili bone efikas ankaŭ je homoj, pri kio vi konvinkigos legante la pagon pri Abelaj produktoj.

La artikolo aperis en la INA-revuo 2004-03  (pagoj 15 gis 18).

 

  • Normigo kaj apiterapio
    • abelpoleno (ĉi-kaze florpoleno) devas pludoni la genetikan
      informon, kiu estas bezonata por generi novan vivestajon;
    • mielo estas energiofonto. Sen energio neniu viva estajo povas
      evolui kaj plu generigi;
    • propoliso estas ideala vivo-protektilo.
  • Apiterapio en ĉiutaga vivo. Ekzemploj:
    • Uzado de abelpolenoj
    • Preventado / resanigado de arteriosklerozo helpe de propoliso

 

supren