Malsanoj de la digesta aparato
La digestaj funkcioj celas transformi la nutraĵojn, tiel, ke ili povu asimiliĝi kaj eniri en la sangofluon por produkti varmon kaj energion, kaj, ĉe infanoj kaj junuloj, ebligi la kreskadon.
La digestado igas nutraĵon asimilebla, solvante ĝin per specialaj sukoj kun granda kemia potenco pro la fermentoj en ili entenataj. ĉiu speco de nutraĵo postulas specialan kategorion de fermentoj: la amelecaj substancoj ricevas la efikon de la amelazoj de la salivo kaj de la pankreata sekrecio; la sukerecaj substancoj estas duigitaj en la intestoj fare de la laktazo aŭ la invertino; la pankreata lipazo transformas la grasojn; la pepsino de la stomaka suko kaj la tripsino de la pankreata suko digestas la albuminojn.
La unua stadio de la digestado okazas en la buŝo, kie la dentoj pistas kaj pecetigas la nutraĵojn (maĉado), dum la salivo malsekigas ilin, kaj modifas kelkajn el ili (ensalivado). Tiel la digestaj sukoj povas pli facile ataki ilin.
La esenca elemento kaj la aktiva principo de la salivo estas fermento (amelazo): la ptialino, kiu povas plej bone agi nur se la nutraĵoj restas la necesan tempon en la buŝo. El tio sekvas, ke oni devas maĉi sufiĉe longe kaj konscie.
Kiam la boluso jam estas formita, oni glutas ĝin, tio estas, oni ĝin malsuprenigas tra la gorĝo, kaj ĉi tie finiĝas la volaj agoj de la digesta funkcio. De nun ĉiuj aliaj estas nevolaj, escepte de la lasta: la fekado.
La boluso trairas do la faringon, poste la ezofagan tubon kaj penetras en la stomakon, kies suko enhavas kloridacidon kaj du fermentojn: la pepsino, kiu transformas la albuminojn, kaj la labfermenton, kiu kazeigas la lakton. La pepsino povas agi nur en acida medio, tio estas, kune kun la kloridacido, kiu miksiĝas kun ĝi. La stomaka suko havas ankoraŭ alian digestan agadon: pere de la stomaka lipazo, ĝi duigas la grasojn de la ovoflavo, de la lakto kaj de la kremo.
Fare de la stomaka suko la nutraĵoj transformiĝas en fluaĵon, kiu nur malgrand-kvante estas sorbita de la stomako mem. La plimulto pasas tra la pi-loro en la maldikan inteston, kie ĝi suferas la efikon de la intestaj sukoj, kaj precipe de la pankreata suko kaj de la galo, kies ekskreciaj kanaloj enfluas en la duodenon (unua parto de la maldika intesto).
La pankreata suko enhavas plurajn fermentojn: amelazo, kiu transformas la amelon; lipazo, kiu sapigas la grasojn; tripsino, kiu digestas la albuminojn ktp. La galo sekreciata de la hepato plifortigas la agadon de la pankrea-ta lipazo kaj de la tripsino. La intesta suko enhavas fermentojn, kiuj kunagas kun la antaŭaj.
Malgranda kvanto da nutraĵaj materioj ne ricevas la agadon de la digestaj fermentoj. Kaj tiuj substancoj ne digestitaj kaj ne sorbitaj estas ŝovitaj de la maldika en la dikan inteston, kiu elĵetas ilin eksteren (fekado). La dika intesto ne estas do proprasence digesta organo, kvankam ĝi kapablas sorbi akvon, sukerojn ktp., sed nur elĵet-aparato.
Por praktikaj celoj ni konsideros la digestan aparaton kiel tutaĵon, kaj sekve ni indikos ĝeneralan kuracadon por ties diversaj afekcioj. Nur ĉe difinitaj apartaj okazoj ni faros specialajn indikojn; kaj eĉ ĉe ili restas validaj la komunaj preskriboj, escepte se kontraŭe dirite.
reen
Akra krizo
Se temas pri akra krizo, manĝu nenion solidan dum la unuaj tagoj. Nur trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi; sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj; tizanojn de boldo, kamomilo, rosmareno, cikorio aŭ iu alia digestiga herbo ekzistanta en via lando; buljonon el boligitaj legomoj, sen salo kaj oleo ktp. ĉiuvespere apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo.
Poste manĝu dum 1, 2 aŭ 3 tagoj nur maturajn krudajn senŝeligitajn fruktojn. Maksimuma kvanto: 2, 5-3 kilogramojn en 24 horoj disdividitajn en 4 aŭ 5 manĝoj. Se vi ne bone digestas ian specon de frukto, manĝu alian.
Post malapero aŭ mildigo de la pli ĝenaj simptomoj observu severan ve-getaran dieton. Manĝu fruktojn ĉe matenmanĝo kaj posttagmeza manĝe-to; se vi deziras ion varman, trinku maltkafon aŭ iun el la supre menciitaj tizanoj (dolĉigu per mielo anstataŭ sukero) antaŭ aŭ post la fruktomanĝado. ĉe tag- kaj vespermanĝo manĝu krudajn salatojn (laktuko, tomato, raspita karoto, fenkolo, cikorio, celerio, kreso, petroselo ktp. ) spicitajn nur per citronsuko, sen vinagro. Post tiu unua kruda manĝaĵo, kiu estas la plej grava, manĝu boligitajn legomojn aŭ cerealojn (prefere integrajn) aŭ vege-talajn supojn. Maĉu tre bone kaj ne manĝu troe.
Se vi ne bone digestas krudajn salatojn (tio okazas precipe kiam oni ne estas alkutimita ilin manĝi, aŭ ĉe stomakinflamo aŭ ĉe kojlito) aŭ vi ne kap-ablas bone maĉi ilin, muelu, raspu, pecetigu, subtile pistu aŭ likvigu ilin antaŭe (aŭ elpremu ties sukon). Nur esceptaokaze oni devas rezigni manĝi ilin, almenaŭ je la komenco. Laktaĵojn kaj ovojn aldonu nur post resaniĝo.
Sekaj legomoj ne estas rekomendindaj: lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo ktp. ĉesu manĝi viandaĵojn, fiŝaĵojn, kolbason, konservaĵojn, fritaĵojn, su-keraĵojn kaj spicojn. Ne trinku alkoholaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon kaj teon. Malproksime de la manĝoj trinku akvon aŭ maltkafon aŭ tizanojn de kuracaj herboj aŭ sukon de fruktoj.
Nur post malapero de la pli ĝenaj simptomoj, vi povas aldoni al viaj manĝaĵoj iom da oleo kaj pinĉoprenon da salo; ankaŭ iom da nefreŝa sekala pano (freŝa pano ne estas rekomendinda).
Zorgu, ke la intestoj funkciu ĝuste kaj ĉiutage. Vivu racie kaj metode. Sklavu nek al laboro nek al mallaboro. Se vi estas sidemulo, faru ĉiumatene gimnastikajn kaj spirajn ekzercojn dum 10-15 minutoj subĉiele. Krome faru ĉiutage promenadon 2-3 kilometran piede. Dormu mezkvante 8 horojn; dumnokte, kompreneble (ne inversigu tiun naturan ritmon). Somere banu vin ĉiutage; vintre, minimume 2-3 fojojn semajne; ĉiam malproksime de la manĝoj. Evitu la malvirtojn kaj la malbonajn pensojn, ĉar ili povas toksi pli ol putranta manĝaĵo. Apartigu ilin de via menso kaj anstataŭigu ilin per sa-naj, gajaj, optimismaj pensoj. Kolero, angoro, nerva streĉiĝo, maltrankvileco ktp. estas oftegaj kaj veraj kaŭzantoj de dispepsio (malfacila kaj doloriga digesto) kaj aliaj digestaj perturboj. Estas sciate, ke tiu, kiu ĝuas agrablan, harmonian kompanion povas manĝi eĉ "ŝtonojn" (tio estas nur dirmaniero, kompreneble) kaj bone digesti ilin. Male, kie regas malpaco aŭ malharmonio, bonaj kaj normalaj digestoj tute ne eblas.
Krome tre gravas ankaŭ la seksa konduto de la individuo. Interrompitaj koitoj, ekzemple, estas ofte kaŭzo de digestaj perturboj.
Post ĉiu manĝo ripozu kaj malstreĉu vian korpon de la nuko ĝis la piedoj. Ne legu aŭ studu dum kaj tuj post la manĝoj, ĉar la sangofluo tiutempe estas bezonata ĉe la digestaj organoj kaj ne devas devii al la cerbo.
Ĉiumatene tuj post ellitiĝo frotadu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce, pere de tuko aŭ spongo ofte trempita en malvarman akvon, dum 4-10 minutoj, laŭ via harditeco. Tiucele uzu bideon, sed renovigu kontinue ties akvon dum la frotado; aŭ plenigu kuvon per 20 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon por sidiĝi sidiĝu do super la akvo, ne en ĝi. Tiu frotado seninflamigas la abdomenajn organojn, reflekse pliaktivigas la digestajn funkciojn kaj kontribuas al ties normaliĝo.
Ĉiuvespere (aŭ ĉiun duan tagon), 1 horon antaŭ vespermanĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn sur la tutan ventron, jene: varma dum 3 minutoj, tuj poste malvarma dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvar-foje, seninterrompe. La tuto daŭras sume 16 minutojn.
Virinoj dum monataĵo devas ĉesigi la supre indikitajn frotadojn kaj kompresojn.
Grava rekomendo
al suferantoj de la digesta aparato: ĉesu uzi drogojn kaj farmaciaĵojn, kiuj nur momente forigas la ĝenajn simptomojn koste de toksado de la organismo kaj pligraviĝo de la malsano.
supren
- Buŝo
- Afto kaj stomatito
- Denta kario
- Gingivito, gingiva kuntirig'o kaj pioreo
- Malbona elspiro
- Perlec'o
- Ezofago
- Stomako kaj intesto
- Acidsento
- Dispepsio
- Inflamo de la apendico kaj de la cekumo
- Inflamo de la dika intesto (kojlito)
- Inflamo de la maldika intesto (enterito)
- Lakso
- Mallakso
- Stomaka aŭ intesta hemoragio
- Ulcero de stomako kaj duodeno
- Rektumo kaj anuso
- Anusa jukado (prurito)
- Anusa ulcero
- Hemoroidoj
- Rektuma fistulo
- Rektuma malsupreniĝo (prolapso)
- Intestaj parazitoj
- Ameboj
- Ankilostomoj
- Askaridoj
- Oksiuroj
- Tenioj