Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,
tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:
- verku por nia retejo nova(j)n artikolo(j)n
- permesu al ni uzi parton (aŭ tuton) de viaj artikoloj, prelegoj aŭ libroj pri naturkuracado. Kompreneble ni zorge mencios vian aŭtoran nomon.
- sendu al ni fotojn/bildojn (se vi havas la kopirajton pri ili)
- korektu eblajn erarojn (fakajn aŭ tajpajn)
- instigu nin al novaj temoj, kiuj ankoraŭ mankas
- sendu al ni datojn pri eventoj, en kiuj okazas prelegoj pri naturkuracado
- skribu pri viaj spertoj kiel paciento (ĉu alopatiaj, ĉu naturkuracaj)
Koloroterapio (terapio per koloroj)
La sunlumo konsistas fakte el serio de diversaj koloroj, kiujn oni povas disigi per refrakto tra prismo. Kiam oni prenas sunbanon, oni profitas de ĉiuj koloroj de la spektro kaj tial la terapia rezulto estas efikoplena kaj kompleta.
En kelkaj okazoj, kiam la sunlumo mankas aŭ ne sufiĉas, aŭ kiam la sunbano estas ial kontraŭindikita, povas taŭgi la koloroterapio, kiu estas iusence derivaĵo, tre limigita, de la helioterapio.
Tiu metodo baziĝas sur la efiko de la koloroj de la naturo sur la homajn korpon kaj animon. La ĉiela bluo refreŝigas kaj mildigas; la verdo de la vegetaĵaro trankviligas la nervaron kaj tiu de la maro stimulas la metabolon; la ruĝo (de la floroj ktp. ) ekscitas ktp. Sed, kompreneble, estas neeble apartigi la influon de la koloroj mem disde la aliaj naturaj faktoroj: klimato, altitudo, pura aero, malstreĉiĝo en trankvila kaj bela ĉirkaŭaĵo ktp.
Nervozuloj, sendormemuloj ktp. uzu prefere bluajn lampojn por lumigado.
Apatiuloj, deprimitoj, melankoliuloj ktp. povas sin elmeti dum 15-30minutoj ĉiutage al la lumo de ruĝa lampo. Maljunuloj kaj tiuj, kiuj ne bone toleras la ruĝon, uzu violan lampon.
La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 1994-01 (paĝo 9)
supren