Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Mensaj malsanoj (psikozoj)

Estas malfacile signi la limon inter sano (ideala stato, kiun tre malmultaj ĝuas) kaj malsano. Same malfacile estas precize determini kie finiĝas la saĝeco kaj komenciĝas la frenezo. La homa historio donas multnombrajn ekzemplojn de,, frenezo en sanstato ĉe individuoj kaj ĉe nacioj, ofte estigita de mensa kontaĝo. Militoj, persekutoj, kruelaĵoj, ekstremismoj kaj aliaj aberacioj konsistigas staton de kolektiva frenezo, kiu kondukas al krimoj atencantaj la homaron.

Ĉiu homo, ekde sia naskiĝo, posedas defendajn mekanismojn kontraŭ la mensa malsano. Tiom longe, kiom tiuj mekanismoj kontentige funkcias, la sortobatoj de la vivo ne sukcesos ilin detrui. Sed, kiam ili fiaskas pro hereda antaŭdispozicio aŭ ĉar la ricevitaj batoj estis tro traŭmatizaj, la homo kelkfoje perdas sian kontakton kun la realo: li ne povas distingi logikaĵon disde nelogikaĵo; li pensas, sentas, parolas kaj agas nenormale. Sed ĉiaokaze ne freneziĝas tiu, kiu volas, sed tiu kiu povas.

Ni ne priskribos ĉi tie la diversajn psikozojn, sed ni donos la necesajn indikojn por ties ĝenerala kuracado. Unue oni devas esplori la kunekzistadon de fizikaj malsanoj aŭ perturboj (ekzemple mallakso ktp.), tiom oftaj tiukaze, kaj kuraci ilin per la naturista sistemo, sen drogoj.

La dieto de la paciento devas esti vegetara, prefere nekuirita, ĉar ĝi sentoksigas kaj samtempe kvietigas, kio tre utilas dum la statoj de ekscitiĝo. La alkoholaj, kafeinhavaj (kafo, teo, mateo) kaj aliaj industriaj (gashavaj aŭ ne) trinkaĵoj estas malutilaj kaj sekve eliminendaj. Dum ekscitiĝo oni trinku dekoktaĵon el laktuko kaj infuzaĵojn el tili-, oranĝo- kaj pasifloroj kaj el hiperiko. Utilas la mergobanoj en varma akvo, dum 15 ĝis 20 minutoj, la aerbanoj, la modera Sveda kaj spira gimnastiko, promenadoj, subĉiela vivo en kontakto kun la naturo, malproksime de la bruaj urboj, varmetaj frotadoj aŭ lavoj de la tuta korpo, milda ĝenerala masaĝo, psikoterapio.

La paciento devas okupiĝi pri io distra kaj agrabla, evitante tiel la enuon kaj la senton de sentaŭgeco. La ĝardenkulturo, iu manlaboro aŭ metio, la desegnado, la pentrado, la ceramiko, la skulptado, la muziko (prefere kun partopreno en orkestro), la kantado (speciale en horo), la dancado, la teatro (se eble partoprenante en ensemblo aŭ trupo) kaj aliaj similaj aktivecoj (ludoj, amuzoj, distraĵoj, tempopasigiloj) povas grave helpi fortiri la pacien-ton de ties pasiveco kaj senkomunikiĝo, servas kiel spirita sedativo kaj liberigas lian subkonscion esprimante halucinojn, fobiojn, maniojn aŭ delirojn. Farante kontakton inter sia interna vivo kaj la ekstera mondo, la psikomalsanulo grave kontribuas al sia resaniĝo.

ĝenerale preferindas, ke la paciento loĝu en sia hejmo kun sia familio. Sed, se tio ne eblas (grava psikopatio, intensa ekscitiĝo, intenco sinmortigi ktp.), oni devas internigi lin en bone ekipitan institucion, kiu havas personaron sindoneman, kompetentan kaj amantan la pacientojn. Bedaŭrinde multaj frenezulejoj kaj psikiatriaj hospitaloj estas nuraj tenejoj, kie la malsanuloj sub la efiko de drogoj kaj elektroŝokoj vegetas pasive kaj senespere.

La psikiatria hospitalo devas konsistigi terapian komunumon, kun komforto por la paciento kaj vasta parko. Post diagnozo de lia mensa malsano, tiu ĉi submetiĝos al la kuracado, kiu devas esti natura, sen drogoj, kiuj nur toksas kaj tenas lin en konstanta torporo, kaj sen elektroŝokoj, kiuj intense traŭmatizas lin, sed ne helpas. Estas rekomendinde organizi grupajn kunvenojn de la pacientoj sub gvidado de la kuracisto kaj kunlaborantoj, kie la unuaj povos libere esprimi siajn opiniojn kaj impresojn pri la hospitalo, la kuracistaro kaj flegist(in)aro, la aliaj internigitaj kunuloj kaj la kuracado. Oni ne devas malpermesi, ke ili kritiku la personaron de la hospitalo kaj la kuraciston; kontraŭe, tio ebligas koni ilian personan vidpunkton kaj samtempe servas kiel savoklapo por lasi eliĝi parton de la interna premo, esprimante delirojn. Krom tiuj grupaj kunvenoj, prefere ne multnombraj, oni devas organizi ĝeneralajn kunvenojn kun partopreno de ĉiuj internigitoj de la hospitalo aŭ de la sekcio, kies estraro estos elektita de tiuj ĉi mem. En tiuj kunvenoj ĉiu paciento povas fari kritikojn aŭ plendojn kontraŭ la funkciado de la hospitalo, la laboro de la personaro, la manĝoj, la kurac-metodoj ktp., kaj sugesti tion, kio siaopinie estas farenda por ĝusti mankojn, malperfektaĵojn aŭ erarojn. La personaro devas ĉeesti tiujn kunvenojn, sed ne interveni, escepte se estas nepre necese. Post la kunveno, la personaro kunsidos aparte por taksi ĝiajn rezultojn.

Laŭeble la psikopato devas kunlaboradi en la purigado, litpretigo, servado ĉe la tablo, ĝardenkulturo, akvumado de la plantoj ktp. kiel aktiva membro de la hospitala komunumo.

Kiam la frenezeco estas tre profunda, kaj ne eblas atingi menson malkonektitan rilate la eksteran mondon, oni povas grade kaj laŭvice fari jenon:

supren

  • la pacientoj sidas en rondo kaj la kuracisto manpremas kaj vokas ilin laŭnome unuope, aldonante personan rimarkon pri detalo de ties vesto, kravato aŭ hararanĝo. ĝenerale eĉ la plej perturbitaj ridetas aŭ almenaŭ rigardas lin.
  • oni laŭtlegas poemon kun tre akcentita ritmo por altiri la atenton de la pacientoj, kio povas konduki al simpla komentario aŭ eĉ al konversacio.
  • oni tuŝas iun ajn temon, escepte de tiuj, kiuj povas koncerni emociajn streĉojn (sekso, edziĝo, financo, religio, politiko ktp.). La celo estas instigi la pacientojn paroli kaj fari demandojn. Oni rimarkas kelkfoje, ke iu el ili, silentema dum pluraj kunsidoj, subite ekparolas kaj partoprenas en la konversacio, kiam la temo speciale interesas lin. Tial la traktotaj temoj devas esti tre variaj.
  • oni instigas la pacientojn interesiĝi pri laboro, lernado, ŝatokupo, metio aŭ profesio por ke ili kapablu iam gajni sian vivopanon.
  • la kuracisto dankas la pacientojn por ties ĉeesto kaj formulas planojn por la venonta kunsido, kio servas por ke ili havu motivon pensadi. Oni ofte rimarkas, ke post la seanco la pacientoj grupiĝas por babili, starigante tiel ian kamaradecon, kiu povas longe daŭri. Laŭ tiu ĉi metodo la geflegisto ne plu estas simpla gardisto de la psikomalsanulo, sed aktiva membro de la terapia personaro. Post kelka tempo estas rekomendinde organizi kolektivajn promenadojn, ekskursojn, piknikojn kaj vizitojn al zoologiaj kaj botanikaj ĝardenoj, cirkoj, foiroj, elektraj centraloj, muzeoj, koncertejoj, fabrikoj, metiejoj ktp. Tiuj kontaktoj kun la ekstera mondo proksimigas ilin al la realo kaj kontribuas al la plibonigo de ilia socia konduto.

Kiam la deprimeco estas tre intensa, la tro perturbita paciento malkonsentas trakti aliulojn kaj eĉ ellitiĝi por tualeti kaj sin kuraci. Tiukaze povas utili tute nova kaj originala terapia helpanto: hundo. Tiu ĉi, diference de la homoj, akceptas la pacienton tia, kia li estas; ĝi ne malestimas, riproĉas nek kritikas lin; ĝi ne demandas nek petas ion. ĝi montriĝas bona kaj fidela amiko, ĉiam preta doni senkondiĉe abundajn pruvojn de amo. La bonfara influo de la besto sur la paciento baldaŭ vidiĝas: tiu ĉi ekinteresiĝas pri ĝi, ellitiĝas, sekvas ĝin, deziras reciproki ĝian amon, ĝin flegi kaj bani. Poste li komencas prizorgi sian propran tualeton, li iĝas pli responda kaj sendependa, akceptas la kuracadon kaj fine starigas rilatojn kun aliaj personoj. La hundo servas kiel katalizulo, kvazaŭ ligilo por integrigi la pacienton al lia socia ĉirkaŭo.

Esceptaokaze (intensa angoro, intenco sin mortigi ktp.) povas utili la dormoterapio, sen drogoj.

La psikomalsanulo bezonas senti, ke oni rigardas lin serioza persono, ke oni komprenas lin. La kuracisto kaj siaj kunlaborantoj devas respekti lian staton kaj agmanieron por ke la kuracado sukcesu. Krome, por kompletigi ĝin, nepras trakti ankaŭ la familion de la paciento kaj esplori ĉu ekzistas tiurilate perturbaj faktoroj, kiuj eble influis la malsanulon, celante ilin elradikigi, se eble. La atingota fina celo estas rekapabligi lin reintegriĝi laŭeble baldaŭ al la socio kaj sin vivteni.