Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Herbokuracado (kuracado per herboj)

Ekde la praa tempo la homo uzis la plantojn por sin kuraci, ĉar per konstanta observado de la naturo li povis konstati ties efikecon ĉe bestoj kaj homoj. Tiel, dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj rimedoj al la dispono de la malsanuloj.

Dum la pasinta jarcento la kemio interesiĝis pri la kuracaj plantoj, studis kaj analizis ilin, kaj sukcesis izoli ties aktivajn elementojn: alkaloidoj, glikozidoj, saponinoj, esencoj, rezinoj, acidoj, mucilagoj, grasoj ktp.

Tiu tendenco ekstrakti substancojn el la plantoj kun kuracaj celoj ne ĉesis, kaj nun oni eĉ sintezas ilin, ĉar la kemia industrio kune kun la alopatia medicino pretendas apartigi la homon de la naturo por plene profiti de tiu situacio.

La laŭdira scienco asertas, ke la kuracaj ecoj de la plantoj ne estas konstantaj, kaj sekve ne eblas dozi ilin; la aktivaj elementoj el ili ekstraktitaj -male - povas esti perfekte dozitaj.

Oni ja scias, ke diversaj kaŭzoj (altitudo, kvalito de la kulturgrundo, kultivmetodoj, sterkoj uzitaj, tempo de kolektado ktp.) povas influi la biokemiajn karakterojn de la kuracaj plantoj. La elsekigo mem ofte aliecigas aŭ difektmodifas ilin. Sed aplikante la ĝustan teknikon en la kultivado, kolektado ktp. oni evitas tion; des pli prave se tuj post la kolektado oni stabiligas la planton per speciala procedo, kiu detruas la agadon de la en ĝi entenataj fermentoj, realaj kaŭzantoj de la plantaj malkomponiĝo kaj transformiĝo.

Post la stabiligo, do, oni povas esti certa, ke la kuracaj plantoj konservas siajn biokemiajn karakterojn kaj fiziologiajn ecojn. Tamen, kiam haveblaj, la freŝaj plantoj estas preferindaj.

La aktivaj elementoj ekstraktitaj el la plantoj, per kiuj la laboratorioj superŝutas nin, estas pleje malakceptindaj, ĉar temas pri mortintaĵoj, veraj drogoj kun agresa damaĝa efiko, en frapanta kontrasto kun la plantoj, kiuj agas tute nature kaj senriske.

Jen la diversaj manieroj de preparado:

  • infuzo: Verŝu kvaronlitron da bolanta akvo sur kulerplenon da floroj aŭ folioj de la planto; kovru la tason kaj lasu infuzi dum 10 minutoj; filtru.
  • dekokto: Temante pri radikoj, ŝeloj, guŝoj, semoj, malmolaj folioj ks. hakpecetigu ilin unue, kaj poste boligu dum 20-30 minutoj en kovrita vazo; lasu ĝin malvarmiĝi kaj filtru.
  • macerado: Oni lasas la hakpecetigitajn aŭ muelitajn plantojn en kovrita vazo entenanta malvarman akvon dum 15-20 horoj; poste, oni filtras.
  • suko de la freŝa planto: Muelu aŭ raspu ĝin subtile; poste elpremu ĝin en peco da tolaĵo; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele.

Ĝenerale sufiĉas kulerpleno da plantopartoj por taso da akvo. Sed en kelkaj specialaj okazoj (ekzemple digitalo ktp.) la kvanto devas esti preskribi-ta de la kuracisto.

Oni trinkas laŭbezone 1 ĝis 3 tasojn ĉiutage; matene, ĉe ellitiĝo, inter la manĝoj, kaj antaŭ kuŝiĝo. Oni povas dolĉigi per iom da mielo.

Ĉar ĉiu regiono posedas siajn proprajn kuracajn plantojn, estas neeble enlistigi ĉiujn. Vi enketu pri la ekzistantaj en via lando kaj bone informiĝu pri ties terapia agado.

Ni nur donos kelkajn ekzemplojn kun la koncernaj indikoj; sed ne forgesu, ke la vulgara nomo de planto ofte varias laŭ la diversaj regionoj eĉ de la sama lando. Vi fidu, do, la sciencan (latinan) nomon por eviti erarojn.

supren

Indikoj kun ekzemploj

  • Digestigaj: kamomilo, timiano, salvio, mento, meliso ktp.
  • Dormiga: laktuko
  • Galproduktigaj: boldo, folioj de artiŝoko (kreskantaj sur la tigo), cikorio ktp.
  • Hipotensiigaj (por malaltigi la sangopremon): folioj de olivarbo, visko
  • Karminativaj (por elpeli la intestajn gasojn): semoj de anizo kaj de fenkolo
  • Kontraŭparazitaj: semoj de kukurbo aŭ de melopepo, rizomo de virfiliko, cepo, ajlo, karoto ktp.
  • Korfortigaj: digitalo, printempa adonido, konvalo (majfloro)
  • Laksigaj: frangolo, kasifolio, gelatenaĵo el linsemoj ktp.
  • Menstruofaciligaj: ruto, suko de freŝa petroselo, safrano
  • ŝvitigaj: borago- kaj sambukofloroj, bukso
  • Sanghaltigaj: suko de krudaj rafanetoj, paŭtista kapselo, akileo (milfolio)
  • Sangpuriga: smilaka radiko
  • Sendolorigaj: papavo, papaveto
  • Sputigaj: alteo, tusilago, poligalo, verbasko, glicirizo ktp.
  • Trankviligaj: tilifloroj, pasifloroj, oranĝofloroj, valeriana radiko ktp.
  • Urinigaj (diurezigaj): stigmoj de maizo, pedunkloj de ĉerizoj, borago, violfloroj, radiko de celerio, ekvizeto ktp.