Malsanoj: alergio kaj astmo
Ni povas diri metafore, ke la malsano estas kvazaŭ batalo kun atako kaj defendo, kun ago kaj reago.
Parolante speciale pri la alergio (vorto, kiu signifas troan sentemecon), ni povas diri, ke atako ne gravas, la atakanto aŭ alergeno estas senkulpa, sed la reago de la organismo, tio estas la respondo al la atako, estas malutila.
La heredo estas faktoro, kiu antaŭemigas al alergio. Oni ja povas rimarki, kiumaniere influas la infanojn kun tiu antaŭdispozicio kelkaj manĝaĵoj, kiuj estas tute sendanĝeraj por la aliaj: lakto, ovo, tritiko, oleo el hepato de fiŝoj ktp.
Laŭmezure kiel la infano kreskas, oni devas atenti aliajn alergenojn: poleno, haroj kaj plumoj de bestoj, polvo de la ĉambroj, diversaj organikaj kaj hemiaj substancoj, ŝimo, fungoj ktp.
La reago al alergeno povas lokiĝi en pluraj histoj kaj organoj, kiuj nomiĝas ,, ŝokorganoj": la haŭto ĉe la urtikario kaj la ekzemo; la naza mukozo ĉe la fojnfebro, la bronka mukozo ĉe la astmo; la intesta mukozo ĉe la alergia kojlito ktp.
Oni kalkulas, ke 10% de la monda loĝantaro suferas de iu speco de alergio kaj ke 2% prezentas spirajn simptomojn. Sole en Usono estas pli ol du milionoj da astmuloj.
En nia lando (Argentino) la nombro da alergiuloj estas treege granda, same kiel tiu da astmuloj, konsiderante, ke preskaŭ la duono de la suferantoj de alergia rinito (inflamo de la nazo) finfine disvolvas astmon.
La krizo de spasma rinito estas karakteriza: la mukozoj de la nazo kaj de la okuloj ruĝiĝas kaj ŝvelas, ekaperas juko de la nazo, okuloj kaj gorĝo, same kiel larmelfluo, atako de ternoj, abunda naza sekrecio (la paciento malsekigas naztukon post naztuko), obstrukco de la nazo ktp.
Tiuj krizoj plioftiĝas printempe kaj somere, sed prezentiĝas ankaŭ dum la aliaj jarsezonoj.
Multaj homoj ne atentas ilin, ĉar ili kredas, ke temas pri bagatela kaj nedaŭra ĝeno. Malprave, ĉar sen prevento ili poste suferos de atakoj de astmo en preskaŭ la duono da kazoj.
La faktoroj, kiuj antaŭemigas al alergio kaj astmo estas - krom la heredo, kiun ne menciis je la komenco - la eraroj pri la nutro- kaj vivmanieroj, la malpurigo de la atmosfero kaj la psikaj kaŭzoj.
Same kiel maŝino povas bone funkcii nur se ĝi havas la ĝustan brulmate-rialon, la homa organismo povas sendifekte funkcii nur se ĝi estas trafe nutrata.
La metoda laboro, la sufiĉa ripozo, la flegado de la haŭto kaj la abstinado de malvirtoj estas la kompletigaj nepre necesaj vivaranĝoj.
La malpurigado de la aero estas konstanta minaco al ĉiuj urbegoj. ĝi kres-kas kaj intensiĝas laŭmezure kiel multiĝas la fumo kaj la postrestaĵoj de la fabrikoj, de la forbruligejoj de balaaĵoj, de la fervojoj, haladzoj eliĝantaj el aŭtoveturiloj kaj la fumo de la piedirantaj fumtuboj (la fumantoj!).
Ĝis nun tre malmulte estis farita en la tuta mondo por kontraŭbatali racie kaj efektive tiun danĝeron, kiu minacas nin ĉiujn kaj kiu tradukiĝas per la alarma plioftiĝo de la spiraj kaj koraj malsanoj, virusaj infektoj, pulma kancero ktp., krom la alergio, astmo, konjunktivito ktp.
Ĉe alergio kaj astmo - same kiel ĉe la aliaj malsanoj - oni devas tre priatenti la psikajn kaŭzojn, kiuj povas influi la pacienton.
La moderna homo vivas pli kaj pli komplike, en konstanta nervostreĉado, kiu deprimas kaj elĉerpas lin. Pro familiaj, laboraj, sociaj aŭ aliaj kaŭzoj tiu nervostreĉo paroksismiĝas kelkfoje kaj eksteriĝas per astma krizo, per urtikaria erupcio aŭ per lakso. Kaj ne nur la plenkreskuloj povas esti viktimoj de tiuj krizoj. Multaj infanoj, idoj de trudemaj aŭ tro severaj gepatroj, ofte ellasas parton de sia nervostreĉo pere de astma atako aŭ iu alia alergia manifestiĝo.
Estas neeble apartigi la menson disde la korpo kaj neniu kuracado bone efikos, se ĝi ne kalkulas kun ambaŭ.
La moderna medicino jam transpasis la etapon dum kiu la haŭtaj provoj estis la ŝlosilo de la kliniko pri alergio. La specialisto pri alergio do ne devas esti fanatikulo de la enhaŭta reakcio, kiu hastas injekti ekstraktojn kaj estigi haŭtajn papulojn. Sed li devas kompreni, ke la homo estas komplika estaĵo, kies ĉiuj partoj kunligiĝas por konsistigi nur unu tuton.
supren
Kuracado
Havigu al vi ĉiam puran aeron. Restadu laŭeble longe sub libera ĉielo. Se vi devas resti endome, renovigu kaj refreŝigu la aeron de via ĉambro.
Evitu laŭeble la fermitajn ejojn. Prefere amuziĝu en la libera naturo. Se eble ne loĝu en la grandaj urboj kaj, se tio estas neevitebla, loĝu almenaŭ en trankvila kvartalo malproksime de la urbocentro. Ne fumu kaj evitu la fumantojn.
Kutimiĝu spiri plenbruste kaj faru ofte spirajn ekzercojn.
La nutrado devas esti natura laŭ la anatomio kaj fiziologio de la homa kor-po. Evitu do ĉiuspecajn viandaĵojn, fiŝaĵojn, konservaĵojn, fritaĵojn, alkoholaĵojn, sukeraĵojn, spicojn ktp. Eliminu ankaŭ ĉokoladon, kakaon, kafon, teon kaj vinagron. En la komenco evitu ankaŭ laktaĵojn kaj ovaĵojn,
Matene manĝu ĉiuspecajn maturajn fruktojn, prefere krudajn. Se freŝaj fruktoj ne estas haveblaj, manĝu sekigitajn fruktojn.
Tagmeze kaj vespere komencu per abunda telero da kruda salato (laktuko, tomato, karoto, kukumo, ajlo, bulbo, celerio, rafaneto, kreso, fenkolo ktp.). Miksu laŭeble multajn, almenaŭ ses, krudajn legomojn, ĉar ili enhavas vitaminojn kaj mineralajn salojn nepre necesajn por la sano. Spicu per citronsuko, tre malmulte da salo kaj iom da oleo (se eble, olivoleo produktita per simpla malvarma premado). Se vi ne povas bone maĉi, raspu aŭ muelu la manĝaĵojn.
Post tiu unua telero da kruda salato, manĝu duan teleron da diversaj kuiri-taj legomoj: terpomo (aŭ batato), kukurbo (aŭ kukurbeto), beto, napo, blito, okzalo, spinaco, karoto, melongeno, asparago, artiŝoko, poreo, verda fazeolo ktp.
Evitu sekajn legomojn: lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo ktp. Kuiru tiujn legomojn dum 25-30 minutoj en malmulte da akvo kune kun ajlo, cepo (bul-bo), iom da origano aŭ laŭro kaj tre malmulte da salo. Je la fino, aldonu hakitaĵon de kruda tomato kaj iom da oleo kaj vi havos bongustan, nutran manĝaĵon.
De temp' al tempo anstataŭigu tiun teleron da kuiritaj legomoj per cerealoj: tritiko, hordeo, aveno, sekalo, maizo, rizo ktp.; prefere integraj. Sed ne miksu ilin: manĝu nur unuspecan ĉiufoje. Kuiru ĝin same kiel ni indikis por la legomoj. Se vi preferas, aldonu hakitaĵon de kuiritaj legomoj al cerealo kaj vi havos vegetalan supon. Barĉo ankaŭ estas akceptebla.
Manĝu iom da nefreŝa sekala pano (freŝa pano ne estas rekomendinda). Aluminia kuirilaro estas eliminenda pro ĝia toksa efiko.
Terpomo, batato, melongeno, kukurbo ktp. povas ankaŭ esti bakitaj; sed ne metu oleon en la forno, ĉar tiuokaze ili fariĝus fritaĵoj.
Ĉiam bone maĉu kaj neniam manĝu troe. Preferu malplian buŝplenon ol buŝplenon troan. Vespere manĝu malpli ol tagmeze. Dum manĝoj prefere ne trinku (vegetalaj manĝaĵoj ja ne soifigas); sed, se vi nepre volas ion trin-ki, sorbu iom da akvo kun citronsuko aŭ sen ĝi.
Malproksime de la manĝoj (ĝis unu horo antaŭe aŭ du horoj poste) trinku, se vi soifas, akvon aŭ maltkafon (ĝerminta hordeo). Dolĉigu per mielo anstataŭ sukero. Sed prefere trinku tizanojn de herboj urinigaj (ekzemple de stigmoj de maizo) kaj de herboj, kiuj faciligas la hepatan funkcion (ekzemple boldo). Kuracaj herboj ja varias laŭ la landoj; informiĝu do pri la ek-zistantaj en via lando.
Zorgu, ke la intestoj funkciu ĝuste kaj ĉiutage. Se okazas mallakso, trinku ĉiumatene vekiĝante kaj ĉiunokte enlitiĝante glason da akvo kun duona kulerpleno da citronsuko kaj sama kvanto da mielo; aŭ 1-2 kulerplenojn da gelatenaĵo el semoj de lino (kuiru tiujn ĉi semojn dum 20 minutoj en malmulte da akvo kaj filtru), aŭ manĝu ĉiumatene manplenon da sekigitaj pru-noj (vespere antaŭtage lavu ilin per varmeta akvo kaj poste trempu ilin en malvarman akvon dum la tuta nokto; tiun akvon de la trempado trinku ankaŭ matene).
Se tiuj rimedoj ne sufiĉe helpas, apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo.
Vivu racie kaj metode. La laboro estas nepre necesa por la sano, sed evitu la ekstremojn. Sklavi al laboro estas tiel evitenda kiel sklavi al mallaboro.
Se vi estas sidemulo, faru ĉiumatene gimnastikajn kaj spirajn ekzercojn dum 10-15 minutoj subĉiele. Krome faru ĉiutagan promenadon piede 2-3 kilometran.
Se via laboro estas fizika, kiu nur laborigas kelkajn muskolojn lasante la aliajn neaktivaj, plenigu tiun mankon ekzercante harmonie la ceterajn muskolojn.
Normala plenkreskulo devas dormi mezkvante 8 horojn; dumnokte, kompreneble. Tiu, kiu inversigas tiun naturan ritmon, farante el nokto tagon kaj inverse, pli aŭ malpli baldaŭ devos peze tributi al malsano. Ne forgesu, ke la energio konsumita dumtage estas renovigenda dum la nokta dormo.
Neniam dormu en tute fermita ĉambro, eĉ dumvintre. Uzu nur la nepre necesajn litkovrilojn por ne senti malvarmon. Troa ripozo, kiel ĉiuj ekscesoj, malfortigas la vivenergion kaj antaŭemigas al malsano.
La haŭto, kiu plenumas tre gravajn funkciojn, devas esti ĉiam pura. Some-re banu vin ĉiutage en malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. Vintre banu vin minimume 2-3 fojojn semajne.
Evitu la malvirtojn kaj la malbonajn pensojn, ĉar ili povas toksi pli ol putran-ta manĝaĵo. Apartigu ilin de via menso kaj anstataŭigu ilin per sanaj, gajaj, optimismaj pensoj. Strebu ĉiam al spirita plialtigo kaj plinobligo. Konsideru vin kiel membron de unu sola granda familio, la homa familio, kaj ne forgesu, ke ĉiu ofendo, maljustaĵo aŭ malbonaĵo farita al alia homo ofendas la tutan homaron al kiu apartenas kaj la ofendinto kaj la ofendito.
La batalo pro la ekzistado kaŭzas al nuntempa homo preskaŭ kontinuan nervan streĉiĝon, kiu kelkfoje intensiĝas ĝis krizo. Gravas do ekzerciĝi en muskola kaj nerva malstreĉiĝo laŭeble ofte. Jen la procedo: en trankvila kaj iom malluma ĉambro sidiĝu sur komforta seĝo aŭ apogseĝo kun alta dorso kaj oportunaj brakoj; aŭ prefere kuŝiĝu sur lito aŭ divano kun la brakoj iom fleksitaj kaj la kruroj iom apartigitaj. Fermu la okulojn kaj penu resti tute trankvila kaj serena, pensante pri nenio, farante nenion. Dum ĉi tiu ekzercado ia tuta korpo devas esti malstreĉita kvazaŭ ĉifona pupo kaj ĉiuj muskoloj de la nuko ĝis la piedoj devas resti molaj, malrigidaj. Samtempe faru al vi sugestiojn pri kompleta kvieteco kaj sereneco. La tuto povas daŭri 15-30 minutojn. Faru tion dum la posttagmanĝa ripozado kaj nokte je enlitiĝo. ĝi refreŝigos la fortojn kaj trankviligos la spiriton.
Ĝis tie la preskriboj estas ĝeneralaj kaj aplikeblaj ne nur al alergio kaj ast-mo, sed ankaŭ al preskaŭ ĉiuj malsanoj. Ek de nun ni pritraktos aparte la kuracadon de alergio kaj de astmo.
supren