Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj

Daŭre kreskas la nombro da personoj, kiuj suferas je la hepato kaj je la galaj kanaloj kaj ne scias kiel liberiĝi de siaj turmentoj.

Plej ofte ili konsultas kuraciston, kiu diagnozas la malsanon kelkfoje helpe de iksradioj kaj esploroj de la hepata funkcio (laboratoriaj analizoj ktp.) kaj fine preskribas la kuracadon.

Kiam temas pri galaj ŝtonetoj (gala litiazo), ekskludita gala veziko ktp., la malsanulo estas sendita al hirurgiisto por operacio. En la aliaj kazoj oni
preskribas al li dieton, kiun li observas aŭ ne laŭ sia bontrovo.

Konsekvence milionoj da homoj vivas nun en pli aŭ malpli konstanta invalideco aŭ duoninvalideco laŭ la graveco de la malsano. Kaj pli multnombraj ankoraŭ estas tiuj, kiuj ŝajne vivas normale, escepte kiam ili deflankiĝas de la observenda dieto.

La problemo fariĝis jam tiom serioza kaj ĝi tiom multsignife influas la diversajn aspektojn de la homa vivo - aparte la ekonomian -, ke indas zorge pripensi ĝin.

La hepato estas la plej granda glando de la homa korpo kaj ĝi sola konsistigas kvazaŭ vastan kaj komplikan hemian fabrikon, kie efektiviĝas multnombraj kaj gravegaj procesoj.

Kiel digesta glando ĝi produktas galon, kiu enverŝiĝas rekte en la duodenon aŭ kolektiĝas en eta deponejo nomita gala veziko. Krom tiu ekstera sekrecio, la hepato havas multnombrajn kaj ankoraŭ pli gravajn funkciojn de interna sekrecio:
ĝi detruas kaj formas antaŭnaske la ruĝajn sangoglobetojn; ĝi fiksas la feron; ĝi fiksas kaj formas karbonhidratojn (glikozo), grasojn kaj proteinojn, ĝi formas la ureon; kaj finfine ĝi plenumas gravegan kontraŭtoksan funkcion mildiĝante aŭ nuliĝante la agadon de multnombraj venenoj estiĝitaj en la organismo de la intestaj fermentado kaj putrado aŭ akcidente enigitaj pro eraro aŭ nescio.

Oni devas bone atenti tiun ĉi lastan koncepton. La hepato ne nur defendas nin kontraŭ la venenoj rezultantaj el la funkciado de nia propra organismo, sed ankaŭ kontraŭ la venenoj, kiujn ni enigas en ĝin de ekstere.

Tio indikas laŭ kiu mezuro ni povas eviti lezi tiun gravan glandon. Sufiĉas ekkoni tiujn venenojn kaj agi konsekvence.

La moderna homo pelata de la vortico de la vivo pli atentas sian aŭtomobilon ol sian propran homan maŝinon. Dum li ekstreme zorgas pri la unua provizante ĝin per brulŝtofo kaj lubrikajo bonkvalitaj, ekzameniĝante ĝin periode de bona mehanikisto kaj kondukante ĝin preskaŭ ĉiam singardeme ktp., li plej ofte malzorgas la duan. Li preteratentas tion, kion li mangas kaj trinkas; li haste kaj senpense englutas ion ajn, obeante siajn antaŭjuĝojn, malbonajn kutimojn kaj rutinon. La kaprico kaj la frandemo estas liaj gvidantoj kaj li ne volas scii kion, kiom, kiam kaj kiel li devas manĝi kaj trinki; ne menciante la venenojn (tabako, alkoholo ktp.), kiujn li memvole aldonas celante plian plezuron.

Krome nia homo uzas drogojn preskribitajn aŭ ne de la kuracisto diverscele: por sendoloriĝi, por dormi, por maldormi (studentoj dum la ekzamenoj ktp.), por dikiĝi, por maldikiĝi, por stimuli la apetiton, por fortikiĝi, por ne gravediĝi, por...

Ĉiuj drogoj kaj farmaciajoj difektas la organojn, precipe la hepaton, kies kontraŭtoksan funkcion ni jam menciis.

Se ni aldonos la neracian vivmanieron, la ĉagrenojn, la afliktojn, la kontinuan nervan streĉiĝon ktp. de la moderna homo, ni havos pli kompletan bildon de la tuta situacio. Por praktikaj celoj ni konsideros la hepaton kaj la galajn kanalojn (gala veziko, koledoko ktp.) kiel tutaĵon. Ni ne forgesu, ke la malsano de la kanaloj estas ĝenerale nura sekvo de hepata malsano.

reen