Apiterapio - kuracado per abelaj produktoj

Normigo kaj apiterapio

Antaŭ ducent jaroj Goeto asertis, ke la Patrino Naturo ne satas tiajn konceptojn, kia ekzemple estas la „normigo“. En la mondo nenio estas tute identa kun io alia, ec ne kun tio el la sama kategorio. Ankaŭ ni, homoj, estas diferencaj kaj havas malsamajn bezonojn, kiuj forte dependas de multaj tre diversaj faktoroj, ekz. sezono, veteraj kondicoj, fizika kaj kemia medio de la logejo kaj oficejo, psikologia ĉirkaŭo k.a. Ankaŭ la "identaj" gemeloj ne estas identaj ce pli detala rigardo. Tial ni povas aserti, ke en la realeco ne ekzistas “normoj“, eble nur escepte de la minerala mondo.

La granda problemo de apiterapio, same kiel ce aliaj kuracmetodoj, estas tiu cirkonstanco, ke ĉiu kuracisto devas esti certa pri tio, ke li kapablas plibonigi iun certan staton de la homa korpo, spirito aŭ animo per stabila, bona kaj efika kuraca rimedo. Tiu neceso estas facile klarigebla. Ni bezonas multajn produktojn kun definitivaj garantiitaj efikoj por same multaj homoj kaj animaloj. Kio koncernas niajn abelajn produktojn, do efektive ekzistas grandega vario da ili, kaŭzita de sezono, deveno de planto, vetero ktp. Sed ĉiuj abelproduktoj sendepende de la deveno certe havas komunajn trajtojn uzeblajn en apiterapio.

La deveno de mielo signifas nenion, car mielo restas mielo. Mininume 70-80% de la mielaj ecoj kaj de gia konsisto estas en ĉiuj mielspecoj mielspecoj samaj. Se la ecoj kaj konsisto estas je 70% komunaj, tiuokaze ankaŭ identaj estas giaj kvalitoj kaj por-uzaj instrukcioj.

Por kompari: sendepende de loko, deveno, raso ktp. ĉia bovin-lakto tra la mondo tre similas. Same pri terpomo, sunflora oleo, fiso kaj viando.

La plej stabilaj abelproduktoj estas abelvakso, nutrajo por abelregino (gelée royale) kaj abelveneno, car ili estas produktataj en la korpo de abelo, kiu siaflanke restis sama dum pli ol 140 milionoj jaroj.

La cefan problemon kaŭzigas la normigo de abelpoleno, mielo kaj propoliso, kiuj laŭ sia deveno kune inkluzivas pli ol 5000 malsamajn plantospecojn.
Ni ankoraŭ fojon menciu, ke ĉiu el tiuj tri abelproduktoj, sendepende de sia speco kaj deveno, ĉiam havas pli ol 70% da komunaj kvalitoj. Kial?
Car sendepende de sia deveno ili havas konstantajn aŭ "normigitajn" funkciojn:

Stabilaj "funkcioj" povas establigi nur tra stabilaj "normigitaj produktoj",- tiu estas unu el la rezonoj.

La funkcioj estas diversaj, car nia vivo mem estas ekstreme diversa pro ekz. sunaktivado. Respektive la produktoj, kiuj apogas nian surteran vivon, ankaŭ devas esti diversaj. Sen varieco eĉ la Tero ne povas ekzisti. Tial ni bezonas simultantan (t.e. samtempe ekzistantan) stabilecon kaj variecon, normigitajn kaj ne normigitajn produktojn aŭ en orienta terminaro (por tiuj, kiuj satas ĉinajn filozofion kaj terapion) respektive Yin kaj Yang (Jin kaj Jang).

Bonvolu viziti nian Apitherapy Reference Data Base (apiterapian referencan datumbazon). Tie vi povas konvinkigi, ke en la artikoloj kaj libroj de diversaj autoroj el diversaj landoj la cititaj kvalitoj kaj rekomendoj pri la mielproduktoj estas surprize similaj!
Sendepende de sia konsisto kaj/aŭ deveno, ĉu de Kubo, ĉu de Brazilo, Egiptio aŭ Rumanio, la propoliso havas samajn uz-instrukciojn kontraŭ inflamoj, la samajn liberajn radikaloj, saman cikatrigan substancon ktp.

Sendepende de sia deveno la mielo estas uzata ĉie tra la mondo kun la sama efiko, kaj ne nur kiel bona nutrajo, sed ankaŭ por vundo-kuracado kaj por kosmetikaj bezonoj.

Sendepende de sia deveno kaj plantospecoj la abelpoleno tra la tuta mondo estas bonega fonto de proteinoj, vitaminoj kaj enzimoj, kiuj helpas al la funkciado de la koro kaj hepato de logantoj kiel de Afriko, tiel de Australio aŭ Nordameriko.

Problemoj ekestas nur, se ni devas agi ege specife kaj ege efike, kiam ni devas trakti personon suferantan pro tre komplika aŭ vivodangera malsano. Kompreneble ni tiam devas rapide elekti plej bonan propolison, plej bonan mielon, plej bonan abelpolenon el nia ĉirkaŭo aŭ en la ĉirkaŭo de la paciento.
Kion signifas “plej bonan”? Tio signifas produkton posedantan plej bonan konsiston kaj respektive plej bonajn ecojn, kiuj certe taŭgas nur por tiu ĉi malsana persono. Car ĉiu malsanulo diferencas de aliaj malsanuloj, tial diferencas ankaŭ iliaj malsano-formoj, kvankam oficiale (alopatie) ĉiuj stomak-ulceroj aŭ bronkitoj similas unu al la alia.

Hipokrato diris jam antaŭ longa tempo, ke “malsanoj ne ekzistas, ekzistas nur malsanaj homoj“.

Se ĉiuj apartaj personoj estas tiomgrade aliaj, tio signifas, ke ankaŭ iliaj malsanoj estas malsimilaj kaj unikaj pro diversaj kaŭzoj kaj diferencaj strukturoj de la korpo, spirito kaj animo. Tial niaj abelproduktoj devas esti specifaj koncerne personon kaj ne nur por respektiva malsano aŭ stato. Ni devas selekti el inter malsamaj fontoj, ekz. inter eukalipto, pino aŭ poplo en kazo de propoliso; inter tilio aŭ pomarbo en kazo de poleno; kaj inter lavendo kaj kratago en kazo de mielo. Fine ni devas decidi pri la plej taŭga dozo da niaj abelproduktoj kaj ec plej grave pri la maniero de ilia kuracdono al la paciento. Ĉio tio faras la apiterapion tre interesa.

Ni povas aserti, ke apiterapio, same kiel ciuj aliaj kuracmetodoj (vidu akupunkturon, homeopatio ktp.) estas vera KURAC-ARTO.

supren


Apiterapio en ciutaga vivo
La artikoloj pri la efiko de propoliso kaj aliaj produktoj de abelbredado konvinkas multajn homojn, kiuj kredas je la kuraca forto de la naturo. Bedaŭrinde oni komerciigas cion ekstreme kaj tiomgrade, ke la ordinara homo staras antaŭ amaso da produktistoj kaj arbaro da produktoj, inter kiuj certe en abundo trovigas tute senutilaj preparajoj.

Kiuj produktoj estas efektivaj kaj kiel oni devas uzu ilin, najbare kun la sana nutrado? Mi konsilas al vi uzi nur abelproduktojn devenantajn senpere el via cirkaŭa aŭ najbara regiono. En ci okazo via organismo devas rezisti nur la alergian influon de poleno el plantoj kaj arboj el via najbareco, kontraŭ kiuj gi eble jam estas imuna. Kontraŭ "fremdaj" polenoj nia korpo certe ne havas imunan protekton. La mangado de importitaj mieloj kaj polenoj estas la plej ofta kaŭzo por alergioj.

Jen du ekzemploj pri la uzado de la abelproduktoj en hejmaj kondicoj:

  1. Uzado de abelpolenoj
    La ĝusta uzado de poleno estas esence grava. Poleno, kiu ankoraŭ estas sur floroj (florpoleno), ne estas samkvalita al tiu, kiun abeloj kolektis (apelpoleno) kaj al tiu, kiun la abeloj prilaboris kaj enmetis en la vaksocelojn de sia abelujo (abelpano/perga-o).
    La fresa kaj sekigita poleno estas cirkaŭita de firma selo. Tiun polenon oni nomas nemalfermita, car la selo firme protektas la polenkernon de la cirkaŭa medio. La digestado en la homa organismo daŭras 2 - 3 horojn, kio estas ne sufica, por ke ciu polenselo krevu sub la influo de la stomakaj acidajoj kaj sukoj. La poleno pasas kun ne krevinta selo la tutan intestaron. Nur cirkaŭ 20 % da gi, nome tiu parto, kies selo estas ruinigita, estas adsorbata kaj utiligata de la korpo.

    Tute alian kvaliton havas la poleno jam preparita de la abeloj, tiel nomata abelpano aŭ perga-o. La abeloj miksas gin kun mielo kaj siaj korpaj sekreciajoj. Rezulte de tio kaj sub la influo de alta humideco kaj temperaturo en la abelujo, la poleno post ioma tempo malfermigas. Tio signifas, ke la selo estas ruinigata, kaj la sekreciajoj penetras en la kernon de la poleno. Ili transformas komplikajn sukerspecojn je pli simplaj, facile utiligeblaj de la organismo, altigas la kvanton da la vitamino K kaj da laktata acido. En tia transformita stato la poleno estas je 100 % utiligata en la homa korpo.

    En hejmaj kondicoj oni povas atingi preskaŭ la saman efekton, miksante fresan aŭ sekigitan polenon kun likva mielo. La mielo neniuokaze kaj neniam devas esti varmigita pli ol 37° C! Post du semajnoj la poleno sub la influo de la mielo malfermigas je proksimume 80 %.

    Ce iuj homoj povas aperi polen-alergio aŭ ili ne toleras gin, car ilia stomako aŭ digesta sistemo havas problemojn. Ili plendas pri “plena“ stomako, intestaj gasoj, laksado k. a.

    Por preventi tion, mi konsilas al miaj pacientoj fari en la komenco teston pri polena alergio (unu-du polen-grajnojn en la unua tago, 3-5 polen-grajnojn en la dua tago) kaj en la komenco de la polen-kuracado mangi nur tre malgrandajn kvantojn da poleno.

    En plej multaj kazoj la problemoj malaperas post la malgrandigo de polendozo aŭ post la ceso de polenpreno. Post kelktaga paŭzo vi povas refoje komenci la polenprenon, cetere denove komenci per tre malgrandaj kvantoj.

    Bone miksu la abelpanon en sufica kvanto da akvo aŭ suko. Trinku gin malrapide, kun paŭzoj, per malgrandaj glutoj, ciam retenante la miksajon en la buso cirkaŭ 2-3 sekundojn antaŭ ol engluti gin. Por ke la stomako adaptiĝu al la poleno, trinku la polenmiksajon en unua semajno post la mango (post 20-30 minutoj), en dua semajno antaŭ la mango, kaj plue ciam inter mangoj.

  2. Preventado / resanigado de arteriosklerozo helpe de propoliso
    Por protekti la arteriojn, suferantajn de arteiosklerozo, aŭ eble ec komplete repurigi ilin oni bezonas 20%-30%-an propolisan tinkturon en pentila-alkoholo (C2H5OH), kiun oni plej simple akiru ce la loka abelisto aŭ apotekisto.

    Konsilinde estas plej unue testi sian korpon je propolis-alergio: maksimume unu guton da propolisa solvajo metu sur la haŭton de antaŭbrako kaj lasu gin efiki cirkaŭ 10 minutojn. Se via korpo reagos tolereme je la alergia esto, vi povas preni la propolisan solvajon por la interna uzado.

    Oni komencu per malgrandaj kvantoj, ekz. per unu guto da tinkturo por 80-100 ml da varmeta (28°-33°C) akvo pro tago. Komence malrapide kaj poste pli rapide altigu la kvanton da propoliso:
    En unuaj tri tagoj prenu po unu guto, post tri tagoj po du gutoj kaj tiel plu gis vi atingos, proksimume post 4 monatoj, la kvanton - unu guto je ciu kilogramo de via korpopezo. Se ne okazos negativaj reagoj de la korpo, vi povas eble ec plu altigi la kvanton je kelkaj gutoj. Poste oni iom pli rapide, sed same sinsekve, reduktu la kvanton da propoliso gis unu guto pro tago. La kuracado daŭru seninterrompe minimume ses monatoj ciu-tage. La propolisan solvajon oni akceptu komence unu fojon po tago, poste ec 2-3-foje (ĉu antaŭ, ĉu post mango, vi eltrovu por vi mem).

Vi povas legi pri tio ankaŭ en la internacia pago pri apiterapio en www.apitherapy.com (FAQ).

Tre grave: dum la kuracado oni abunde manĝu fruktojn kaj legomojn kun rica enhavo de C-vitamino (aŭ vitaminon C en tableta formo). Gi stimulas la positivan efikon de la propoliso.

D-ro med. Stefan Stangaciu, Bukarest, Rumanio DrStangaciu@apitherapie.de
Prezidanto de Germana Apiterapia Asocio
www.apitherapie.de


La artikoloj aperis ankaŭ en la INA-revuo 2007-02  (pagoj 1 gis 6).


reen al la komenco  reen al la starta pago