Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Klimatoterapio (kuracado per klimato)

La klimato forte influas la homan sanon, ĉar ĝi devigas la organismon sin adapti al diversaj veteraj kondiĉoj ekzistantaj en unu regiono.

Kiam oni translokiĝas, la organismo devas adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj tiu ŝanĝo estigas stimulon aŭ eksciton, kiu agas ne tiom sur unuopajn organajn funkciojn kiom sur la ĝeneralan korpan kondiĉaron.

Tial la kuracisto devas zorge pripensi antaŭ ol rekomendi translokiĝon al paciento, atentante la aĝon, la fizikan kaj psikan statojn de tiu ĉi, same kiel la diversajn lokajn klimatajn elementojn: altitudo, sunradiado, temperaturo, malsekeco, ventoj, vegetaĵaro (arbaroj ktp.), atmosferaj elektro kaj premo ktp.

La klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) estas tre ekscita kaj tial kontraŭindikita al hipertensiuloj kaj kormalsanuloj. Kompense ĝi estas tre rekomendinda ĉe osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj, ĉe bronka astmo (ĉefe se temas pri adoltoj), anemio, kelkaj formoj de kronika artika reŭmatismo ktp.

La klimato de mezalta montaro (600-1000 metrojn super marnivelo) estas rekomendinda ĉe pulma tuberkulozo, hipertiroidismo, sangocirkulaj perturboj (temante pri hipertiroidismo kaj hipertensio, la altitudo devas esti je malpli ol 700 metroj), astenio, astmo ĉe sentivuloj ktp.

La mara klimato, tre ekscita kaj fortiga, estas indikinda ĉe anemio, senapetiteco, trograsiĝo, miksedemo, nesufiĉa metabola aktiveco, kaj speciale ĉe infanoj kun astmo, ekzemo, alergio, limfatismo, rakitismo, skrofolo, osta, artika kaj limfadena tuberkulozoj ktp. Male, ĝi estas kontraŭindikita al reŭmatismuloj, neŭrozuloj kaj nervozuloj enkomune.

La marbanoj kompletigas la sanigan efikon de la mara klimato kune kun la ĉiutaga enstomakigo de 1 aŭ 2 kuleretplenoj da pura mara akvo (= talaso-terapio).

Sanuloj kaj despli malsanuloj estas tre sentemaj al la veterŝanĝiĝoj. Dum ŝtormo, ekzemple, plimalboniĝas la suferantoj de astmo, brustangoro, reŭmatismo, perturboj en la sanga cirkulado kaj sangopremo ktp.

supren