Abelaj Produktoj


Mielo - konsistigaj substancoj kaj ilia efiko

Unutipa mangajo de la homo, kiu nuntempe ne estas rara, kauzas misfunkciojn en la organismo pro manko de diversaj mineralajoj, vitaminoj, proteino kaj karbonaj hidroksidoj. En la mielo oni konstatis jam pli ol 180 de tiuj naturaj substancoj, dank’ al kiuj gi estas vera "vigligajo" inter la ceteraj mangajoj. Tial indas la rigardo en la "internon" de la mielo. Jen estas eta ekzemplo pri gia konsisto kaj pri la efiko de giaj substancoj.

Sukero
La mielo enhavas gis 75% da fruktoza kaj glukoza sukero kaj plurajn aliajn sukerspecoj, ekz. maltozon, sakarozon
kaj similajn.

Akvo
Gi atingas en diversaj mielspecoj de 15% - 20% de la enhavo.

Mineralajoj kaj spurelementoj
Cl, K, Ca, Cu, Mg, Mn, Na, P, Si, S, silika acido – estas konsistigaj mineralajoj de la mielo. El spurelementoj en menciinda kvanto ceestas Cr, Fe, J, Mn. Manko de tiuj elementoj kauzas gravajn malakordigojn en la funkciado
de la organismo.

Vitaminoj
La mielo enhavas vitaminojn de grupo B: B1 (tiamino), B2 (riboflavino) kaj B6 (pirodoksino). Tiuj tri vitaminoj ludas esencan rolon ce multaj metabolaj procesoj. La C-vitamino (askorbina acido) estas en la mielo nur en tre malgranda kvanto. Kontraue al la aliaj abelaj produktoj la mielo ne enhavas oleo–solveblajn vitaminojn A, D, E kaj K.

Enzimoj
Enzimoj (fermentoj) estas substancoj, kiuj transformas sukerojn de komplikaj formoj je sukeroj de pli simplaj formoj – tiujn la organismo povas facile utiligi. Enzimoj do kauzas la multecon de sukerspecoj en la mielo.

Inhibinoj
Ilia efiko similas al tiu de antibiotikoj: ili genas la kreskadon de bakterioj kaj de aliaj mikroorganismoj.
El la jam konataj inhibinoj estas menciindaj flavonoidoj.

Aminoacidoj
Aminoacidoj de 14 specoj, inter ili gis 85% da prolino, zorgas en la organismo pri la reproduktado de proteino
kaj de rugaj sango-globetoj.

Acidoj
Multaj organikaj acidoj trovigas en la mielo. Ili stimulas apetiton kaj digestadon.

Poleno
Depende de la nektarkolekta regiono kaj diverseco de floroj, la poleno nombras en la mielo de kelkaj gis plurcent specoj. Gi trovigas nur en flordevenaj mieloj, sed ne en la arbaraj. Ankau gi stimulas la digestadon.

Aromaj substancoj
Ili devenas de eteraj plantaj oleoj, havas ties aromon kaj guston kaj respondecas pri la aroma kaj gusta riceco
de diversaj mielspecoj.


Mielo - diversaj specoj, iliaj gusto kaj efiko

Mieldeveno
La abeloj kolektas la nektaron de floroj kaj transformas gin en sia korpo al mielo.
Ciu speco de floroj posedas sian propran aromon kaj specifan konsiston de la nektaro. Pro tio ekzistas ankau multaj specoj de mielo, kiuj havas malsamajn guston, aromon kaj koloron: de blanke-hela gis brune-malhela.

Por la kuracaj celoj decidan rolon ludas la floroj, de kiuj devenas la mielo. Negranda elekto el la plej konataj en Europo mieloj, iliaj ecoj kaj kuracefikoj
estas prezentata sube.


Akacia (au robinia) mielo:


Gi estas helflava, diafana kaj likva. Gi gustas tre agrable, milde kaj havas la teneran
aromon de akaciaj floroj. Precipe infanoj satas gin.

Efiko: La akacia mielo agas pozitive ce tusado, malvarmumo, digestaj problemoj
kaj pirozo.Gi estas uzebla ankau por sangopurigo.


Eukalipta mielo::
Gi estas malhela kun agrable forta gusto. Gi enhavas la eterajn oleojn de eukalipto.

Efiko: Eukalipta mielo bonefikas ce infektoj de la spirtuboj, ce ekflamo de urintuboj kaj estas rekomendinda ce inhalado. En Hispanio eukalipta mielo jam delonge estas uzata kiel kuracrimedo ce helmintozo, speciale ce infanoj. Konifer-arbaj mieloj devenas de abioj kaj piceoj, estas malhelkoloraj kaj havas fortan spican guston.
Efiko: Tiuj mieloj estas precipe bonefikaj ce malvarmumaj malsanoj kaj ce bronkito.

Erikeja mielo devenas de la floroj de erikejaj plantoj, havas tre aroman kaj spican gis iom amara guston. Gi havas jelean formon, oro-flavan preskau rugecan koloron kaj restas ciam likva.

Gia efiko: gi bone efikas ce kor- kaj sango-cirkulaj malsanoj kaj helpas ce anemio, car enhavas multe da fero.
Krom tio gi utilas ce urintubaj suferoj kaj ce generala senfortigo.

   Frukt-flora mielo:

Tiu helflava mielo estas agrable milda kaj tre bongusta. Gi estas rica je vitaminoj kaj mineralajoj, car konsistas el nektaroj de diversaj fruktofloroj.

Efiko: Precipe al tiuj homoj, kies vitamina kaj minerala sorbado estas disakordita, estas rekomendinde mangi gin,
car gi favorigas la utiligon de tiuj substancoj el la nutrajo.


     Kastania mielo::

Kastan-flora mielo, malhelbruna, gustanta acerbe kaj preskau amare, enhavas tamen multe da fruktoza sukero.
Se oni kutimigis al gia gusto, oni prefere satas gin.

Gia efiko: gi efikas positive je sangocirkulado kaj purigas la sangon.


        Kolza mielo:

Gi apartenas al la mildaj kaj tial satataj mielspecoj. Gi estas preskau blanka kaj firma, car kristaligas tre rapide.

Efiko: Gi influas agrable ce trostrecigo, nervumado kaj streso.

 


Konifer-arbaj mieloj devenas de abioj kaj piceoj au generale de arbaroj. Ili estas malhelkoloraj kaj havas fortan
spican guston.

Ilia efiko: ili estas precipe bonefikaj ce malvarmumaj malsanoj kaj ce bronkito.

     Lavenda mielo:

Same kiel la floroj de lavendo, gi estas frese kaj delikate odora kun iom amar-dolca aromo. Gi havas helan kaj klaran koloron.

Efiko: Gi havas ne nur delikatan guston sur pano, sed efikas mildige ce kramfoj kaj doloroj, ce sendormeco, vundoj, insektaj pikoj, helpas ce malvarmumaj kaj infektaj malsanoj.


     Leontoda mielo:


Gi gustas precipe bone, havas belan flavan koloron, kiu similas al tiu de leontodo.

Efiko: Ce hepataj kaj galvezikaj doloroj. Gi purigas la sangon kaj aktivigas la digestadon.


Rosmarena mielo:
Gi havas tre karakteran guston, aromrican odoron kaj tipan mielan koloron – la flavan. Tiu mielspeco estas produktata en la regionoj de Mediteraneo.

Efiko: La naturmedicino konsilas uzi rosmarenan mielon ce stomakintestaj suferoj, ce hepat- kaj galomalsanoj kaj
ce nervaj perturboj.

          Tilia mielo:

Gi estas konata kaj satata pro sia hela koloro kaj iom specifa gusto, kiu memorigas menton. Tiu mielo kunigis en si la bonefikan kaj trankviligan forton de la tilio mem.

Efiko: La mielo enhavas multajn sanstimulajn substancojn, kiuj efikas je la korpo kaj la spirito malstrecige kaj forigas streson.


Trifolio-flormielo apartenas al la plej satataj mieloj, kiu ankau al „miel-komencantoj“ tuj placas. Hele, malpeze kaj kremece aspektas gi, gustas dolce kaj milde.

Gia efiko: infanoj tre sxatas trifolian mielon. Gi influas trankvilige kiel al beboj tiel al pli grandaj infanoj. Krom tio, gi faras bonajn servojn ce laksaj malsanoj.

     Flor-polenoj

Florpoleno
kiel kompletiga au fortiga nutrajo travivas en la lastaj jaroj grandan hauson. Eminentaj sportistoj informas pri la unika revigliga forto de florpoleno, kaj alergiuloj venkas siajn alergiojn. Granda nombro de preskau nekredeblaj sukcesoj sur diversaj kampoj kaj sferoj igas nin atenti kaj miri pri tio. 

Kio estas tiuj florpolenoj? Kiel ili efikas? Kial ili kapablas atingi tian fortan influon je la homa organismo? 

La moderna mangosistemo konsistas plejparte el plurfoje prilaboritaj mangproduktoj. Tiuj cele de ilia konserveblo, de bongustigo kaj de simpla preparado estas senseligataj, rafinataj, varmigataj kaj entenas konservigajn substancojn.
Ce tiaspecaj prilaboroj perdigas gravaj elementoj de la mangajoj, ekz. enzimoj, vitaminoj, mineralajoj kaj granda nombro de mikroelementoj, kiuj estas bezonataj por la normala funkciado de la korpo. 

Ofte la sekvoj de tiuj elementomankoj aperas post pluraj jaroj, sed kiuj specifaj elementoj mankis siatempe en la mangajo, estas apenau rekonebla. Se tamen la korpo komencas denove ricevi la koncernajn spurelementojn, oni venas al mirindaj rezultoj; ofte ec konataj kaj nekuraceblaj (el vidpunkto de la klasika medicino) malsanoj povas esti plene kuracitaj. 

La polenojkonsistas el preskau ciopova influa kombinajo, kiun eniras pli ol cent konataj kaj multaj ankorau nekonataj ingredientoj. Ili ceestas en tia biologia ekvilibro, kia estas konata en neniu alia mangprodukto.

Florpolenoj entenas ciujn vivogravajn vitaminojn, enzimojn, sterinojn, aminoacidojn, mineralajojn kaj aliajn spurelementojn, kiujn la scienco parte ec tute ne konas. Nun farigas evidenta, ke helpe de florpolenoj oni povas atingi frapajn sukcesojn ce plej diversaj malsanoj kaj ce ciuj formoj de reduktita laborkapablo. 

Ciu vegetala vivo ekestas el tiaj mikroskope malgrandaj polenoj. Cio, kio eszistas en la vegetala mondo sekve devas ceesti en la genera celo, en la poleno, en iu ajna formo. En florpoleno la tuta vegetala vivo estas koncentrita en tre malgranda volumo. El tio logike sekvas, ke ankau ciuj fortostimulaj (kreskostimulaj substancoj) por vivanta organismo devas esti entenataj en gi.

La mirakla influo de la florpoleno je la homa organismo estis konata cxe naturpopoloj jam de antikvaj tempoj:

En Europo oni refoje malkovris la florpolenojn nur meze de la 20-a jarzento. Dank al la invento de polenrikolta surmetajo (polen-rikoltilo), per kiu oni deigas la polenbuletojn de la abelkruretoj (gambetoj), oni ekpovis kolekti polenojn en de la plej pura konsisto kaj en pli grandaj kvantoj.

Vaste lancitaj eksperimentoj en Svedio, Francio, Austrio, Britio kaj Rusio montris en kvindekaj jaroj tre gravajn rezultojn. En la sepdekaj jaroj la supersportistoj ankau malkovris por si la florpolenojn kiel unikan refortigan rimedon.

Pluraj esploristoj antaudiras por la florpolenoj, gian signifon kaj disvastigon, kiuj multe pli superos tiujn de la mielo.
Ili tamen staras ankorau ce la komenco de sia prospervojo.

     Abelpano

abelpano, rezervoj en la abelujoLa abeloj portas la jus kolektitajn fresajn florpolenajn buletojn senpere en vakscelojn. En la momento de la enmetado en la celon la poleno havas la samajn ecojn kiel tiu, kiu estas gajnita per polenrikoltilo. Tamen en la vakscelaro gi transformigas je abelpano (lat. perga).

Tio okazas sub la influo de la substancoj, kiujn aldonas la abeloj, kaj dank al la mikroorganismoj, alta homideco kaj temperaturo en la abelujo (plus 33 gradoj gis 35 gradoj Celsius).

Tiuj aliformigaj procesoj malfermas la polenon, kiu signifas, ke la firma polenselo estas ruinigata kaj la polenenhavo farigas adaptebla (asimilebla) por la digestado.

Same kiel la mielo la pergao estas tuj adsorbata de la organismo, kontraste al la nemalfermitaj florpolenoj, kiujn la organismo povas utiligi maksimume je 20%. Tio signifas, ke la pergao havas gravan efikon jam en malgrandaj kvantoj.


Pergaon oni gajnas en peniga manlaboro. Gi estas kvante limigita de la abeloj kaj de la naturo, apartenas al la plej multekostaj abelproduktoj kaj estas aparta rarajo..

Abelpano validas kiel unu el la plej perfektaj nutrajoj. Precipe por vegetaranoj gi estas tre rekomendinda.

El historia fonto: en la greka mitologio oni nomis abelpanon Ambrosia au "mangajo de dioj"...

     Propoliso

Propoliso estas rezinhava substanco, kiu protektas folioburgonojn de arboj kaj arbustoj de la influo de la cirkaua medio kaj de sekigo. La abeloj kolektas propolison kaj uzas gin kvazag cementon, per kies helpo ili fermas (firmigas) truojn kaj fendojn en la abelujo. 

Ili uzas propolison ankau por dezinfekti la vaksajn celojn, en kiuj la abeloj kolektas mielon, polenojn, kaj en kiujn la abelregino metas ovojn. 

Ili ankaux uzas gin por enbalzamigo de malamikoj, kiujn ili mortigis interne de la abelujo kaj kies forigo estas neebla pro gia grandeco. Ekzemple muso, limako k.a. 

La konsisto de propoliso, same kiel tiu de florpoleno, estas ekstreme komplika.  Gi konsistas: 

En malgrandaj kvantoj la propoliso entenas tutan aron de nekutimaj (neordinaraj) substancoj, kaj oni plu konstante malkovras novajn komponentojn en gi

Uzado de propoliso en medicino

Jam Hippokrates (460-377 a.K.) preskribis propolison por kuraco de internaj kaj eksteraj ulceroj.

Nuntempe oni sukcesplene uzas propolison en diversaj apiterapiaj klinikoj kiel rimedo kontraux ciaspecaj virusoj, radiadaj malsanoj kaj ec kontrau kancero. Propolisaj preparajoj estas tre vaste uzataj plej unue en la rusa kaj orionteuropa medicino. Malrapide ili trovas sian vojon ankau en la okcidento.

 

                     Abelvakso

La vakson, el kiu la abeloj konstruas sian celaron, ili produktas mem. Por tiu celo ilia korpo havas specialajn vaksglandojn.

Abelvakso havas specifajn ecojn, kiujn la artefarita vakso ne posedas. Tial la abelvakso jam de antikvaj tempoj farigis dezirata krudmaterialo por multaj bezonoj.

En naturkuracado abelvakso estas multflanke uzebla:

Vakso posedas antiseptikajn kaj inflamgenajn ecojn, gi akcelas resanigon de cikatroj kaj vundokrustoj. Precipe bone gi efikas tiucele estante miksita kun kruda propoliso au propolisekstrakto.

Tre ofte oni uzas vakson en la produktado de kosmetikajoj, kiel hautkremajoj kaj lipfarboj.

Gi protektas la hauton de sunradioj, malvarmo kaj ceteraj mediaj influoj, faras gin mola kaj elasta.

Kandeloj el abelvakso havas tre delikatan aromon, estas riceveblaj en plej diversaj formoj kaj tial estas satataj donacoj.

                     Abelveneno

Por multaj malamikoj de abeloj ilia veneno estas mortiga; en pli granda kvanto gi estas dangera ankau por la homo. En malgranda kvanto la abelveneno tamen estas efika rimedo kontrau reumato, iskiatiko, multobla sklerozo, malvarmumoj, gripo, ktp. Iuj abelbredistoj ciuprintempe igas sin piki de 10 gis 12 abeloj kaj asertas, ke dank’ al tio ili estas "injektitaj" kontrau malvarmumo por la tuta jaro. Esploroj montris, ke abelbredistoj estas en multe pli malgranda grado inklinaj al reumataj malsanoj ol ceteraj homoj. Preparajoj el abelveneno (ungventoj, ampoloj) estas agnoskitaj de la klasika medicino kaj estas permesitaj medikamentoj.

Oni konsideru, ke 3-5% de homoj reagas alergie je la abelveneno. Antau ol uzi abelvenenan injekton au abelpikon oni konsultu kuraciston pri eblaj alergiaj kromefikoj.


reen al la komenco  reen al la starta pago