Infanaj malsanoj
Normale naŭ monatojn post la fekundigo, la patrino elpusas el la utero la maturan feton (akuso). Oni tuj trancas, inter du ligaturoj, la umbilikan snuron, tra kiu la feto ricevis sian nutraĵon de la patrina sango gis tiam, kaj la jusnaskito entreprenas sian plej grandan aventuron: la eksteruteran vivon. Ekde tiu momento la patrino devas zorge okupigi pri sia ido kaj provizi ĝin per ĉiuj bezonataĵoj: nutro, vesto, amo.
Ĉar la malvarmo estas ĝia unua malamiko, oni devas ĝin tuj meti en varman cambron, purigi ĝin per vatbulo trempita en migdaloleo aaŭ en olivoleo (neniam en alkoholo, kiun sorbus ĝia delikata haaŭto), apliki sterilan pansaĵon sur la umbilikon (gis la spontanea defalo de la restaĵo de la snuro, kio ordinare okazas post la unua semajno), kaj fine vesti ĝin varme per stofoj el kotono, lino, lano, flanelo ks.
Ne uzu tiucele nilonon, nek alispecajn artefaritajn stofojn.
Demetu tuj malpuran vindotukon kaj lavu ĝin per abunda akvo kaj sapo aŭ lesivo ne entenanta damaĝajn substancojn. Tuj post la akuso, ne forgesu enguti prevente en ambaŭ okulojn de la jusnaskito 1 aŭ 2 gutojn da citronsuko anstataŭ la ĝenerale uzata argenta nitrato.
Normale, eĉ post la gravedeco, la patrino plue konstruas la korpon de sia ido pere de sia lakto. Se si bonfartas kaj havas lakton, si devas mamnutri ĝin, kiel faras ĉiuj mamulinoj. Sed bedaŭrinde en nia civilizita mondo multaj patrinoj ne plenumas tiun devon.
La patrina lakto estas sendube la ideala nutraĵo de la novnaskito. Se ial ĝi ne estas havebla, anstataŭigu ĝin per la lakto de sana mamnutristino. Laŭ ĝenerala opinio oni devas mamsuĉigi la infanon pli aŭ malpli ĉiutriahore. Tamen rigida horaro ne estas observenda. Se pasis pli ol 3 horoj de post la lasta mamsuco kaj la infano dormas, ne veku ĝin el ĝia dormo. Gi certe vekigos gustatempe por sciigi per siaj krioj, ke gi malsatas. Male, se gi mamsucas malpli ol normale aŭ se gi estas subnutrita, la mamsucoj povas esti pli oftaj, ekzemple ĉiuduahore. La infano devas suĉi alterne ambaŭ mamojn dum la de gi dezirata tempo.
Gis la 2-a aŭ 3-a monato tiu ekskluziva nutraĵo suficas. Poste aldonu su-kon de fresaj maturaj fruktoj laŭ la jarsezono: vinbero, orango, mandarino, melono, akvomelono, persiko, pruno, abrikoto ktp. Komencu per 1 kuleret-pleno da suko tuj antaŭ la mamsuco, kaj aldonu 1 plian kuleretplenon ĉiutriatage, gis vi atingas 100 aŭ 150 gramojn en la tago. Laŭmezure, kiel tiu kvanto pliigas, oni povas ĝin distribui en 2 aŭ 3 fojoj tuj antaŭ la mamsucoj. Je la 4-a monato la infano povas jam mangi kacon el fresaj maturaj fruktoj (banano, avokado, pomo, piro ktp.) nekuiritaj, kiujn oni povas miksi kun la antaŭe menciitaj aŭ kun ties sukoj. Je la 5-a monato gi jam povas mangi kacon el kuiritaj legomoj: en la komenco terpomo, batato, karoto, kukurbo, kalabaso; poste ankaŭ melongeno (ne la semoj), pinto de asparagoj, fun-do de artisokoj, napo, spinaco, blito, beto ktp. Post kelkaj tagoj aldonu la nekuiritajn karnon kaj sukon de matura tomato kaj sukon de karotoj. Anstataŭigu la oleon per iom da muelita aŭ pistita juglando aŭ migdalo aŭ avelo. Ne aldonu salon.
Ĉar la digesta aparato de la infano devas malrapide kutimigi al novaj aldo-nataĵoj, oni komencu per 1 aŭ 2 kuleretplenoj tuj antaŭ la mamsucoj, kaj aldonu ĉiutriatage 1 aŭ 2 pliajn kuleretplenojn gis atingi kvanton sufican por unu mango.
Je la 6-a monato aldonu al la legomoj duonon de ensele boligita ovo ĉiu-duatage la unuajn 10 tagojn; poste, ĉiutage dum sama periodo; poste tutan ovon ĉiutage. Fresan fromaĝon kaj buteron oni povas aldoni en mal-grandaj kvantoj la sekvajn monatojn. Kiam la infano estas jam unujara, gi jam povas mangi, en malgranda kvanto, ĉion indikitan por plenaĝa vegetarano. Viandon, fison, kortbirdaĵon ktp. ne donu. Se la infano soifas, donu al gi sukon de fruktoj, akvon, maltkafon kaj/aŭ infuzaĵojn de kamomilo, mento, rosmareno, salvio, boldo, timiano ktp. Neniam donu kafon, teon, vinon aŭ aliajn alkoholaĵojn.
La infano devas esti varme vestita, laŭ la klimato, sed ne troe; kaj la vestaĵoj devas permesi al gi libere movigi. Dum bela vetero, infano pli ol unumonata povas pasigi kelkan tempon eksterdome; nur sirmu ĝin kontraŭ la suno, insektoj ks. Gi ne devas dormi en tute fermita cambro. Ĉar fresa aero estas nepre necesa eĉ dumnokte, iom malfermu la fenestron. Fumantoj sin detenu de fumado ĉirkaŭ la infano. Dum bela vetero al infano, ekde sia tria monato, devas preni sunbanon al sia nuda korpo dum unu mi-nuto (duonminuto al antaŭa flanko kaj duonminuto al malantaŭa flanko). Se gi estas kvarmonata, la sunbano povas daŭri 2 minutojn ĉiutage (1 minuton ĉiuflanke). Oni aldonas 1 minuton ĉiumonate gis atingi 10 minutojn (5 minutojn ĉiuflanke), kiam la infano estas jam unujara. Oni prenas la sunbanon eksterdome aŭ en la cambro, sed ne tra la vitroj, ĉar tiuokaze la sunradioj ne plu efikas. Nur sirmu la okulojn de la infano.
Tiu ĉi bezonas multe dormi; do neniam veku ĝin el ĝia dormo. Gi devas ripozi en sia lulilo (lokita en senbrua cambro) surflanke, ne surdorse, ĉar regurgitoj ofte okazas, kaj la regurgitaĵoj povus penetri en la spiran vojon. Elluliligu ĝin nur por mamsuĉigo, bano, sango de vindotuko ks. Ne forgesu, ke infano ne estas ludilo, kaj ne devas servi kiel amuzilo al aliuloj.
Infano pli ol okmonata devas jam dormi en aparta cambro; ne en la gepatra dormocambro. Kaj dumnokte gi ne plu estu vartata, se eble.
Kiam la patrina lakto estas ial nesufica aŭ malhavebla, oni devas kompletigi aŭ anstataŭigi ĝin per alispeca lakto. La plej simila estas la azenina lakto, sed malfacile havebla. La bovina lakto, prefere pulvorigita, estas do uzenda.
Dum la unua monato oni miksas 1 parton da lakto kun 2 partoj da akvo aŭ dekoktaĵo de cerealoj; dum la dua kaj tria monatoj: lakton kaj akvon (aŭ tiun dekoktaĵon) samproporcie; dum la 4a kaj 5a monatoj: 2 partojn da lakto kun 1 parto da akvo (aŭ tiu dekoktaĵo). Sesmonata infano prenas jam puran lakton. Dolĉigu ĝin per mielo anstataŭ sukero. La supre menciitan dekoktaĵon de cerealoj preparu jene: 1 kulerpleno da integra rizo (aŭ tritiko aŭ semolo), 1 kulerpleno da (flokoj de) aveno (aŭ maizo) kaj 1 kulerpleno da hordeo (aŭ sekalo), entute 3 kulerplenoj da cerealoj, devas boli dum 30 minutoj en 1 litro da akvo; post malvarmigo, filtru kaj dolĉigu per mielo.
Kiam la bovina lakto celas nur kompletigi la patrinan, mamsuĉigu unue la infanon, kaj poste donu al gi la sucbotelon. Koncerne la totalan kvanton, donu al la infano tiom da nutraĵo kiom gi volas preni. Ordinare por unumo-nata infano suficas 80-100 gramoj en ĉiu mam(botel)suco; por dumonata infano, 120 gramoj; por trimonata, 150 gramoj; por kvarmonata, 160-180 gramoj. Poste oni pliigas je 40-50 gramoj ĉiumonate gis la atingo de 250-300 gramoj. Ĝenerale knaboj mangas pli ol knabinoj. Subnutritaj infanoj kontinue ploras, kvazaŭ avertante, ke la nutrajkvanto ne suficas. Kro-me ili pezas malpli ol normale kaj suferas de mallakso.
Virseksa jusnaskito pezas ĉirkaŭ 3500 gramojn; inseksa ĉirkaŭ 3000 gramojn. Unumonata infano pezas 3750 resp. 3350 gramojn; dumonata 4600 resp. 4500 g; kvarmonata 5 950 resp. 5750 g; sesmonata 7 000 resp. 6 800 g; okmonata 8000 resp. 7700 g; dekmonata 8600 resp. 8300 g; unujara 9150 resp. 8850 g; dujara 11550 resp. 11250 g. Kompreneble tiuj ciferoj estas nur proksimumaj, ĉar la pezo, same kiel la staturo, varias laŭ diversaj faktoroj personaj kaj heredaj. La jusnaskito havas ĉirkaŭ 50 cm da longo; gi kreskas je 3-4 cm ĉiumonate dum la unuaj tri monatoj, kaj poste je 1 centimetro ĉiumonate.
Ankaŭ varias la datoj de dentokreskado, kiun tre influas la nutrosistemo de la patrino dum gravedeco kaj aliaj kaŭzoj. Ordinare la 2 centraj malsupraj incizivoj (trancodentoj) aperas, kiam la infano estas 6-7-monata; la 2 cen-traj supraj, unu monaton poste; la 2 flankaj supraj, 2 monatojn poste. Kiam la infano estas jam 10-12-monata, gi jam havas ok incizivojn; kiam 24-30-monata, la dentaro konsistas entute el 20 dentoj; 10 supraj kaj 10 malsupraj.
Infano trimonata povas teni rekte la kapon kaj rideti; sesmonata, povas jam sidi, ridas kaj gaje rekonas tiujn, kiuj vartas ĝin; naŭmonata, povas teni sin sur la piedoj, kapablas trinki el taso, kaj, sidante, jetas objektojn teren kaj rigardas kiel ili falas; unujara, komencas pasi, prenas solidajn nutraĵojn el la telero kaj enbusigas ilin, kunhelpas, kiam oni ĝin vestas, kaj komencas malkovri la mondon.
La unuaj pepadoj komencigas, kiam la infano estas 2 1/2-monata; okmonata, gi ripetas silabojn, kiuj enhavas la vokalon A; dekunumonata, gi uzas diversajn konsonantojn kun la sama vokalo, kaj kreskigas sian vortaron; unujara, gi penas formi duvortajn frazojn.
Tuj post la naskigo la fekaĵo (mekonio) estas substanco densa kaj malhele verdkolora. Se la infano mamsucas, la fekaĵo igas pomadsimila, flav-or-kolora, kaj ne putrodora. Se gi prenas bovinan lakton, la fekaĵo estas pli densa, helflavkolora kaj putrodora. Normale ĉiufoje, kiam la infano mangas, gi devas feki, ĉar la enstomakigo de nutraĵo efikas sur la intestojn kvazaŭ refleksa ekscitilo.
Dum la unuaj 18 monatoj la infano ordinare ne atentas la eliminadon de siaj fekaĵoj kaj urino. Nur iom post iom gi akiras la kapablon regi siajn sfinkterojn (fermmuskolojn). Tiucele la patrino devas lerte kaj pacience helpi ĝin, evitante riprocon aŭ mallaŭdon. La bazo de tiu edukado de la sfinkteroj konsistas en la kreado de kondicita reflekso, laŭ kiu la sento de plena veziko aŭ rektumo asociigas al uzo de la pispoto. Normala trijara infano devas jam esti trejnita al regula ritmo de feka kaj urina eliminadoj.
La zorgado pri la infana sano devas komencigi almenaŭ 20 jarojn antaŭ la naskigo; t. e. la gepatroj mem devas nepre kaj strikte observi la regulojn de la sana vivo por naskigi sanan idon. Kiam la supraj indikoj estas bone observataj fare de tute sanaj gepatroj, ili maksimumigas la sancojn, ke la infano kreskos sana kaj felica.
Jen laŭ alfabeta ordo tre konciza priskribo de la pli oftaj malsanoj kaj per-turboj de la infanoj, kun ties koncerna kuracado. La ne aperantaj estas pritraktitaj en apartaj capitroj dediĉitaj al plenkreskuloj: ili do estas traktendaj sammaniere. Ĉiukaze konsultu tiujn capitrojn por kompletigi la sciendaĵojn.
supren
supren