Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj de la spira aparato

La organismo sin provizas per la varmeca kaj mehanika energioj, kiujn Ĝi bezonas, bruligante la karbonhidratojn kaj grasojn de la manĜaĵoj. Nu, por bruligi tiujn ĉi, Ĝi nepre bezonas oksigenon.

La spirado estas la funkcio per kiu la organismo konstante ricevas la nepre necesan oksigenon por brulado, kaj deĵetas karbonatan anhidridon, kiu estas la gasa restaĵo de tiu hemia aktiveco.

La oksigeno estas sorbata tra la pulmaj alveoloj en la sangon, kiu portas Ĝin al intimeco de la histoj, kie la brulado okazas; kaj de tie la sango kondukas al la pulmoj la sorbitan karbonatan anhidridon. La sango estas do la nepre necesa peranto inter la histoj kaj la ekstera medio.

Ĉiuj vivantaj estaĵoj spiras, tio estas, sorbas oksigenon kaj eliminas karbonatan anhidridon.

Unue la aero pasas tra la nazo. La internaj nazkavaĵoj estas tegitaj per tre angioza mukozo ĉe kies kontakto la aero varmiĝas Ĝis Ĝi atingas tempe-raturon proksiman al tiu de la korpo, sin ŝarĜas per vaporo de akvo, kaj perdas la plimulton el la malpuraĵoj (polvo, pulvoro, sporoj, bakterioj ktp.), kiujn Ĝi entenas. Tiu ĉi kvazaŭa filtrado ebliĝas pro la vibrivaj cilioj troviĝantaj ĉe la surfaco de la mukozaj ĉeloj, kiuj haltigas la malpuraĵojn kaj kondukas ilin eksteren per siaj movoj. Krome la naza muko havas mikrob-mortigan econ.

Tial normala spirado devas fariĝi tra la nazo, ĉar estas danĜere spiri tra la buŝo precipe en malvarma kaj seka vetero.

Post la nazkavaĵoj, la aero pasas tra la faringo (kie la aera kaj nutraĵa duktoj interkruciĝas), la laringo, la traheo, la bronkoj kaj fine Ĝi alvenas al la pulmoj. La laringa kaj traŭea mukozoj, same kiel la naza, posedas ankaŭ vibrivajn ciliojn, kies movoj haltigas la solidajn erojn, kiuj malpurigas la ae-ron, kaj kondukas ilin eksteren.

La pleŭro, sereca membrano, kiu surkovras la internon de la brusto kaj tegas la pulmojn, faciligas la movojn de tiuj organoj de la aerspirado.

Por eviti malsanojn de la spira aparato oni antaŭ ĉio bezonas puran aeron. Restadu laŭeble longe sub libera ĉielo. Se vi devas resti interne, renovigu kaj refreŝigu la aeron de la ĉambro. Se eble ne loĜu en la grandaj urboj, kaj se tio estas neevitebla, iru loĜi almenaŭ en trankvila arboriĉa kvartalo malproksime de la centro. Ne akceptu labori en ejoj, kie malutilaj acidoj, haladzoj kaj gasoj venenas la atmosferon. Ne fumu kaj evitu la fumantojn, ĉar la tabako entenas plurajn venenojn (furalo, kolidino, cianidacido, karbona monooksido, nikotino, tabaka gudro ktp. ), kiuj atakas ĉiujn organojn, kaŭzas anemion, kanceron kaj aliajn tre gravajn malsanojn. Kutimiĝu spiri ĉiam plenbruste kaj faru ofte spirajn ekzercojn. Adoptu naturan nutradon, prefere vegetaran, eliminante konservaĵojn, fritaĵojn, alkoholaĵojn, sukeraĵojn, spicojn ktp. Laboru metode kaj evitu malvirtojn.

Aero malpura kaj malfreŝa, fumado, malprofunda spirado, neracia nutrado, troa laboro kaj nesufiĉa ripozo estas do la plej gravaj kaŭzantoj de spiraj malsanoj.

Maivarmo kaj nesufiĉa ŝirmo kontraŭ Ĝi povas kelkfoje kontribui al ties apero malpliigante la naturajn defendofortojn, sed fakte ne havas la decidigan gravecon, kiun oni ofte atribuas al ili.

Ĉi tie ni okupiĝos pri malsanoj de la traheo, bronkoj, pulmoj kaj pleŭro. Malsanoj de la nazo, faringo kaj laringo estas temo aparte pritraktota kune kun afekcioj de la orelo, ĉar ili konsistigas specialan medicinan fakon (otorinolaringologio). \/idu sub: Faringaj kaj laringaj malsanoj.

supren