Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj: infektaj, kronikaj

Jen kuracado komune aplikebla al ĉiuj kronikaj infektaj malsanoj, escepte dum la akutaj atakoj aŭ krizoj, aperantaj en ties kuro, kiuj postulas kuracadon similan al la akutaj infektaj malsanoj.

La dietoterapio estas kaj restas la fundamento de la terapio. Fortuloj komencu per fastado, poste manĝu nur fruktojn; kaj poste observu krudan nekuiritan dieton. La daŭro de ĉiu el tiuj tri dietoj dependos de la forteco de la paciento kaj de la cirkonstancoj. Sed ju pli longa ĝi estas, des pli efika; ĉar tiel oni povas atingi pli rapidan kaj kompletan sentoksiĝadon, unua paŝo al resaniĝo. Ne forgesu, ke la nekuiritaj vegetaĵoj havas grandan kuracigan valoron pro la vitaminoj kaj aliaj biologiaj elementoj en ili entenataj. kiel sekva ŝtupo oni aldonu kuiritajn legomojn; poste integrajn cerealojn. Sed la kvanto da nekuiritaj nutraĵoj devas nepre esti pli granda ol tiu da kuiritaj.

Ĉiutagaj sunbanoj daŭrantaj unu horon aŭ pli, se bone tolerataj, estas tre rekomendindaj. La hidroterapio ankaŭ ludas gravan rolon en la kuracado de kronikaj infektaj malsanoj: ĉiumatene, ĉe ellitiĝo, frotado de la malsupra parto de la ventro; ĉiusemajne, tutkorpa vaporbano; se ĝi ne estas tolera-ta, anstataŭigu ĝin per pli ofta (ĉiuduatage) vaporbano al la malsupra duono de la korpo aŭ per ŝvitiga envolvo. Kataplasmoj el argilo, prefere mal-varmaj, estas aplikendaj sur lokajn lezojn (ŝankrojn, ulcerojn, abscesojn ktp.). Interna uzado de argilo povas esti necesa ĉe kelkaj intestaj lokiĝoj.

Tiuj, kiuj loĝas proksime de maro aŭ rivero povas preni sablobanon. La plantoterapio, precipe dekoktaĵoj de urinigaj, sangpurigaj kaj ŝvitigaj plantoj; la mineralakva terapio kaj ŝlimterapio; la marbanoj; la klimatoterapio; la movoterapio (precipe gimnastiko, marŝado); la aerbanoj kun akompano de spiraj ekzercoj ktp. estas aliaj uzendaj rimedoj. La revulsiterapio estas indikinda ĉe pluraj kronikaj infektaj malsanoj kun lokalizitaj lezoj (ekzemple sinapa kataplasmo). ĉar kelkaj kronikaj infektaj malsanoj estas longdaŭraj, la psikoterapio povas esti necesa por anime apogi la pacienton, kaj eviti ties senkuraĝigon.

Kelkaj kronikajj malsanoj

 

 

reen