Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Naturkuracado

Kion faras la naturismo?

Ni revenu al Alopatio kaj ni vidu, kion faras la naturkuracisto ĉe la suferanto de iuj el la jam menciitaj malnormalaĵoj.

Kompreneble, la malsanulo antaŭ ĉio deziras baldaŭan mildigon, kiun la naturismo havigas al li per procedoj fizikaj, simplaj kaj tamen efikoplenaj, kiuj neniel malutilas al la organismo; kontraŭe la drogoj, kiuj je la komenco ŝajne efikas, sed poste ne plu, okazigante tutan serion da danĝeraj fiziologiaj malordigoj. Sed la tasko de la naturkuracisto ne haltas ĉi tie, sed ĝi ĝuste komenciĝas.

Antaŭ ĉio li serĉas la kaŭzon de la malbonaĵo kaj tiel li povas konstati, ekzemple, ke la kapdoloro estas sekvo de fumado aŭ de malorda vivsistemo, aŭ de obstina mallakso. Li plue povas konstati, ke tiu, kiu suferas de lakso aŭ de mallakso, nutras sin malracie, per kadavraĵoj kaj produktoj industriaj, ke li manĝas ekscese ktp.

La naturismo estas pli vere vivsistemo ol terapia sistemo. Tiel klariĝas, kial la naturkuracisto antaŭ ĉio klopodas informiĝi detale pri la nutrado de la paciento, kiom ofte li tage manĝas, el kio konsistas la manĝaĵoj, kion kaj kiom li trinkas, kiel li maĉas kaj ensalivas la manĝaĵojn. Li plue esploras lian labormanieron, la horojn dediĉitajn al ripozo, distroj aŭ amuzoj; ankaŭ li demandas pri la karaktero de la domo aŭ ĉambro kie li loĝas kaj pri cent detaloj pli, kiujn estas neeble mencii nun. Posedante ĉiujn ĉi informojn, la naturkuracisto povas fari al si klaran bildon pri la vivsistemo de la paciento.

Tio kune kun la esploro de la malsanulo donas al li ĝustan ideon pri la afekcio de kiu li suferas kaj tiel la naturkuracisto povas starigi efikan kaj ĝisfundan kuracplanon, kiu direktiĝas al la radikoj mem de la malsano.

Tiel klariĝas, kial la naturismo sukcesas kuraci ĉiujn malsanojn, kvankam ne ĉiujn malsanulojn.

Efektive, ekzistas pacientoj, kies malsano jam disvolviĝis ĝis tia grado, ke liaj naturaj defendfortoj estas jam elĉerpitaj. Estas kompreneble, ke en tiaj okazoj oni ne povas esperi sukceson.

Sed, la resanigebleco aŭ neresanigebleco ne dependas de la naturo de la malsano, sed de la naturo de la malsanulo. Laŭ tiu koncepto, same kiel laŭ multaj aliaj fundamentaj punktoj, la naturista medicino tute diferencas de la pseŭdoscienco alopatia, ĉar ĝi purigas anstataŭ malpurigi; ĝi edukas anstataŭ senlumigi; ĝi antaŭgardas de la malbonaĵo anstataŭ ĝin konservi; ĝi renovigas anstataŭ difekti; ĝi malmateriigas anstataŭ materiigi.

supren