Metabolaj kaj endokrinaj malsanoj
La digestado transformas la nutraĵojn, kiuj poste eniras en la sangofluon kaj alvenas al la intimeco de la histoj. Ĉiu ĉelo, laŭ siaj propraj kaj specifaj bezonoj, prenas el tiu,, komuna fonduso la necesajn materialojn, kiuj enkorpiĝos en ĝi (asimilado); kaj korelative ĝi deĵetas la ne utiligitajn substancojn aŭ la produktojn de uzkonsumado (malasimilado). Tiu sumo de procesoj, kiuj konstruas kaj malkonstruas la protoplasmon de la ĉeloj nomiĝas metabolo.
La metabolo estas ja tre kompleksa procesaro, kiu dependas de multaj faktoroj fizikaj kaj eĉ psikaj. Ĉar estas al ni neeble ekzameni ilin ĉiujn tie ĉi, ni nur substrekos la gravan influon sur ĝin de la endokrinaj glandoj.
Kelkaj el tiaj glandoj havas kaj eksteran kaj internan sekreciaĵojn, kaj posedas dukton por elverŝi la unuan eksteren (testikoj) aŭ en la inteston (hepato, pankreato), dum la dua enfluas senpere en la sangon. Aliaj estas tute senduktaj kaj ties sekreciaĵoj enfluas rekte en la sangofluon (tiroido, surtiroidoj, timuso, hipofizo, pineala glando, surrena glando, lieno ktp.). La scienco ankoraŭ ne finstudis ĉiujn endokrinajn glandojn; tial kelkaj el ties funkcioj restas ĝis nun malklaraj kaj aliaj estas plue esplorendaj.
Tiu sekreciaĵo de la endokrinaj glandoj, kiu pasas en la sangon, nomiĝas hormono kaj havas gravegan efikon sur la funkciadon de la tuta organismo. Ĉiu el tiuj glandoj havas sian propran specifan hormonon, kiu efikas sur difinitajn organojn kaj funkciojn. Tamen ĝi ankaŭ sin ligas kun aliaj hormonoj por plifortigi, kompletigi aŭ modifi ties agadon. El tio sekvas, ke la endokrina glandaro konsistigas kvazaŭ orkestron, kies diversaj instrumentoj devas akordiĝi perfekte por ke la rezulto estu harmonia. La fina kaj logika sekvo de tiu ludado estas ŝatinda melodio nomita sano.
Atentante la intiman kunligitecon de la metabolaj kaj endokrinaj funkcioj, ni konsideros ilin kiel tutaĵon; kaj sekve, por praktikaj celoj, ni indikos ĝe-neralan kuracadon por ties diversaj malsanoj. Nur ĉe difinitaj apartaj okazoj ni faros specialajn indikojn; kaj eĉ ĉe ili restas validaj la komunaj preskriboj, escepte se kontraŭe dirite.
Ek de nun ni volas emfazi la ĉiam kreskantan tro- kaj misuzon de hormonoj, pleje artefaritaj aŭ sintezaj, fare de kelkaj modernaj medicinistoj, kiuj tiel intencas normaligi la endokrinajn glandojn. Escepte de kelkaj momentaj plibonigoj, tiuj hormonoj plej ofte fiaskas en siaj kuracpretendoj, ĉar ili estas nur drogoj pli aŭ malpli toksaj, kiuj tute ne kapablas (re)ordigi tiajn delikatajn funkciojn. Male, kun la paso de la tempo manifestiĝas en la pacientoj tiel traktitaj novaj kaj pli ĝenaj simptomoj, kiuj adiciiĝas al la originaj kaj povas konduki, aparte se ekzistas en ili antaŭdispozicio, al gravaj, eĉ ne kuraceblaj malsanoj (kancero ktp.). La samon ni diru pri la alispecaj drogoj tiom ofte kaj arbitre uzataj hodiaŭ ĉe trograsuloj, diabetuloj ktp. (amfetamino, tiroidekstrakto, barbituracidderivaĵoj, senapetitigiloj ktp.).
Kuracado
Jen ĝenerala kuracado por suferantoj de metabolaj kaj endokrinaj malsanoj: Observu vegetaran dieton. Manĝu abunde krudajn maturajn fruktojn ĉe matenmanĝo kaj posttagmeza manĝeto. Se vi deziras ion varman, trin-ku maltkafon aŭ tizanon de ekvizeto aŭ de radiko de smilako (sarsaparilo) aŭ de boragofloroj. Ĉe tag- kaj vespermanĝo manĝu unue krudajn salatojn, miksante laŭeble almenaŭ 6-10 diversajn krudajn vegetaĵojn (laktuko, tomato, raspitaj karoto kaj beto, fenkolo, cikorio, celerio, kreso, petroselo, cepo, ajlo, kukumo, junaj folioj de luzerno (medikago) kaj brasiko, rafanetoj ktp.). Ĉar tiuj krudaj vegetaĵoj ekvivalentas naturajn hormonojn (fitohormonoj aŭ planthormonoj), manĝu ilin ĉiutage. Se vi ne povas bone maĉi, muelu, raspu aŭ pecetigu tiujn legomojn; vi ankaŭ povas elpremi ties sukon. Post tiu unua kruda manĝaĵo, kiu estas la plej grava, manĝu boligitajn legomojn aŭ integrajn cerealojn aŭ vegetalajn supojn. Nefreŝa sekala aŭ integra tritika pano estas rekomendinda. Evitu sekajn legomojn: lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo ktp. Ĉesu manĝi viandaĵojn, fiŝaĵojn, kolbason, konservaĵojn, fritaĵojn, sukeraĵojn kaj spicojn. Ne trinku alkoholaĵojn, ĉokoladon, kakaon, kafon kaj teon. Laktaĵojn kaj ovojn oni povas manĝi ĝenerale nur tre modere. Uzu tre malmulte da salo. Anstataŭigu sukeron per mielo. Kruda ĝermo de tritiko, maraj algoj, sekigita bierfermentilo, nuksoj kaj la ŝelo subtile pistita de ovoj estas gravaj aldonendaĵoj al la dieto. Se vi loĝas apud la maro, nepre trinku ĉiutage 2-3 kafkulerplenojn da pura mara akvo.
Ĉiumatene (aŭ posttagmeze, se ne eblas matene) elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj. Komencu per 1 aŭ 2 minutoj la unuan tagon kaj aldonu 1 aŭ 2 minutojn ĉiun sekvantan tagon ĝis atingi 20-30 minutojn, kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. Turnu vin por ke la sunradioj trafu egale kaj vian dorsan kaj vian ventran flankojn.
Ĉiunokte, 3 horojn post la lasta manĝo, prenu aerbanon (ne temas pri bano en akvo!) restante tute nuda en kontakto kun la aero (sama tempo-daŭro kiel por sunbano). Estas preferinde preni ĝin ekstere subĉiele. Kiam malvarmas, oni povas preni ĝin en la ĉambro antaŭ malfermita fenestro. Se vi sentas malvarmon, frotu la korpon per seka tuko aŭ per la manoj. Vi povas dume stari, sidi aŭ kuŝi laŭvole.
Se ne eblas al vi preni sun- kaj aerbanojn, faru la jenajn hidroterapiajn aplikojn: Ĉiumatene tuj post ellitiĝo frotadu milde la malsupran ventroparton de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce, pere de tuko aŭ spongo ofte trempita en malvarman akvon, dum 5-10 minutoj, laŭ via harditeco. Tiucele uzu bideon, sed renovigu kontinue ties akvon dum la frotado; aŭ plenigu kuvon per 20 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon por sidiĝi (sidiĝu do super la akvo, ne en ĝi).
Ĉiuvespere (aŭ ĉiuduatage), 1 horon antaŭ vespermanĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn sur la tutan ventron, jene: varma dum 3 minutoj, tuj poste malvarma dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje, seninterrompe. La tuto daŭras sume 16 minutojn.
Se necese, oni povas anstataŭigi iun el la antaŭaj akvoterapiaĵoj per la jena: Energie frotadu vian korpon dum 2-3 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en malvarman (aŭ apenaŭ varmetan, se vi ne eltenas malvarman en la komenco) akvon, salitan aŭ ne, kaj apenaŭ premtordita, laŭ ĉi tiu vico: 1.) la krurojn, 2.) la brakojn, 3.) la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekiĝu kaj enlitiĝu.
Virinoj dum menstruo devas ĉesigi la supre indikitajn frotadojn kaj kompresojn.
Oni ankaŭ povas kombini sun- kaj aerbanojn kun akvoterapiaĵoj jen samtempe, jen alternigante ilin.
Zorgu, ke la intestoj funkciu ĝuste kaj ĉiutage. Vivu racie kaj metode. Se vi estas sidemulo, faru ĉiumatene gimnastikajn kaj spirajn ekzercojn dum 10-15 minutoj subĉiele. Krome faru ĉiutage promenadon 2-3 kilometran piede kaj/aŭ praktiku sportojn (naĝado, teniso ktp. ). Apartigu la malbonajn pensojn de via menso kaj anstataŭigu ilin per sanaj, gajaj, optimismaj pensoj. Kolero, angoro, nerva streĉiĝo, maltrankvileco ktp. estas oftaj kaŭzantoj de metabolaj kaj endokrinaj malsanoj pro la grava rolo ludata de la ner-varo speciale en tiuj kazoj.
Psikoterapio (sen drogoj!) fare de kompetenta psikoterapiisto povas esti necesa kelkfoje.
supren