Malsanoj de la haŭto kaj ties aneksaĵoj
La haŭto estas ekstera membrano, kiu tegas tute la homan korpon. Sed ĝi ne estas inerta teksaĵo, kiu nur celas agrabligi ties aspekton. Male, ĝi estas gravega organo kun pluraj funkcioj:
- ĝi sorbas diversajn substancojn, kiuj ĝin kontaktas
- ĉe ĝi kuŝas la tuŝosenso
- ĝi reguligas la korpan temperaturon laŭ ĉi tiu mehanismo:
- kiam ĝi estas tro alta (dum somero, febro, varma bano, saŭno ktp.), la kapilaraj vazoj de la haŭto dilatigas kaj sekve pliaktivigas la sangfluado tra ili eliminante la troan varmon tra la haŭto, kiu ruĝiĝas;
-
kiam malvarmas, male, la haŭto paliĝas ĉar ties kapilaraj vazoj kuntiriĝas,
por eviti plian perdon de varmo;
- ĝi forigas el la korpo diversajn malutilajn substancojn tra la poroj (svito).
Koncize ni povas diri, ke la haŭto defendas kaj protektas nin diversmaniere.
Por ke la haŭto povu daŭre kaj efike plenumi siajn gravajn funkciojn, ĝi kompreneble devas esti tute sana. Kaj por tion atingi estas nepre necese vivi konforme al la leĝoj de la naturo: racia nutrado, abstinado de malvirtoj (tabako, alkoholo kaj aliaj toksoj ktp.), metoda laboro kaj sufiĉa ripozo, anima trankvileco, profunda spirado kaj flegado de la haŭto.
Tiu ĉi lasta konsistas ne nur en ĉiutaga aŭ ĉiuduataga bano. La haŭto devas esti ĉiutage en rekta kontakto kun la aero kaj la suno, almenaŭ dum kelkaj minutoj, ĉar nur tiel ĝi profitas la vivigajn fortojn de la naturo. La vestoj de civilizita homo malhelpas tiun kontakton kaj estigas la iompostioman atrofion de la haŭto, kiu plej ofte prezentigas pala, maldika, velkinta, tro seka aŭ tro humida.
Tre malofte haŭtmalsano estas nur loka afekcio (fungaj kaj mikrobaj infektoj ktp.). Kaj eĉ en tiuj okazoj ĝi atestas, ke la naturaj defendfortoj de la paciento estas venkitaj, ĉar kontraŭe la haŭto kapablas sin defendi mem kontraŭ tiuj atakoj.
Ĝenerale ni devas konsideri haŭtmalsanojn kiel eksterajn manifestigojn de internaj malsanoj aŭ perturboj, ĉu fizikaj, ĉu psikaj.
Kuracisto, eĉ dermatologo (haŭtkuracisto), kiu pretendas kuraci haŭtmalsanon malatentante la verajn kaŭzojn, kiuj ĝin estigis, nepre fiaskos. Milionoj da haŭtmalsanuloj suferas dum multaj jaroj pro ekzemo, psoriazo, akneo, alopecio (kalveco), ulceroj de la haŭto, pernio (frostoŝvelo), vitiligo (haŭtmalsano karakterizata de pigmentaj perturboj kaj de senpigmentaj makuloj), seboreo (troa sebuma elfluo), prurigo, favo, kapskvametoj, herpeto, furunkozo, urtikario kaj multaj aliaj dermatozoj (ĝenerala nomo de haŭtmalsanoj).
La dermatologo preskribas al ili injektaĵojn, pilolojn, pomadojn kaj aliajn drogojn, kiuj nepre malsukcesas aŭ nur momente forigas la ĝenajn simptomojn, netuŝante la kaŭzojn de la malsano.
Ni ne forgesu, ke la simptomo estas nur signo de alarmo de la naturo. Kiam ĝi prezentiĝas, oni devas serĉi la kaŭzon, kiu ĝin okazigas por povi elradikigi ĝin: Se malaperas la kaŭzo, ankaŭ malaperas la efiko.
Se la kuracisto vere interesiĝas pri la paciento, li atente esploras ĝi tiun ĝis li fine trovas la kaŭzon de la malsano: neracia nutrado, uzado de tabako, alkoholo kaj aliaj toksoj, perturboj de la hepato, de la renoj, de la intestoj (mallakso, parazitoj ktp.) aŭ de iu alia organo, troa laboro kaj nesufiĉa ripozo, manko de fizika aktiveco, malprofunda spirado kaj lastvice sed ne lastrange konstanta nervostreĉado kaj anima maltrankvileco.
La plej lastaj esploroj de la medicino konkludis, ke psika traŭmo povas aperigi dermatozon (haŭtmalsanon) aŭ pligravigi iun jam ekzistantan; inverse, longdaŭra dermatozo povas esti la origino de neurozo kaj eĉ de psika perturbo. Psikodermatologio estas la nomo de tiu nova medicina fako, kiu tiel integre interpretas haŭtmalsanojn.
Resume, vera kuracisto devas interesiĝi pri la psikaj problemoj de la paciento kaj helpi al ties solvo. Se necese, li devas uzi psikanalizon kaj la diversajn rimedojn de la psikoterapio.
Por praktikaj celoj ni rekomendas ĝeneralan kuracadon por la diversaj haŭtmalsanoj; kaj laŭbezone ni rimarkigos la leganton pri la sciendaĵoj ĉe difinitaj apartaj okazoj.
supren
Kuracado
La unuajn tagojn manĝu nur maturajn krudajn fruktojn. Ĉe pli gravaj kazoj nur trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de galproduktigaj kaj urinigaj herboj (informigu pri la ekzistantaj en via lando!).
Post kelkaj tagoj vi povas manĝi krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen oleo, sen salo, sen vinagro; poste ankaŭ boligitajn legomojn, cerealojn (prefere integrajn), vegetalajn supojn. Nur post malapero de la pli genaj simptomoj, vi povas aldoni al viaj manĉaĵoj iom da oleo kaj pincoprenon da salo; ankaŭ iom da nefresa sekala pano. Lakton kaj ovojn aldonu nur post resanigo.
La unuajn tagojn apliku ĉiuvespere klisteron de 1 litro da varmeta akvo. Poste ĉiam daŭre kontrolu la ĉiutagan gustan funkciadon de la intesto.
Ĉiunokte ĉe enlitigo apliku sur la malsanan regionon argilan kataplasmon, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen stonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo ĝis atingi firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono, minimume 1,5-2 centimetrojn dika; kovru la kacon per tuko trempita en malvarman akvon por ke ĝi ne sekigu tro rapide kaj vindu la tuton. Demetu ĝin la sekvantan matenon (pere de akvo se ĝi altenigas), ne renovigante ĝin dum la dormohoroj. Dum la tago, se eblas, apliku ankaŭ tiun argilan kataplasmon dum 1, 2 aŭ 3 horoj laŭ via libera tempo. Uzu la argilon nur unu fojon kaj forjetu ĝin post uzo, ĉar ĝi estas penetrita de malpuraĵoj kaj toksoj de la malsano. Post demeto de la argila kataplasmo smiru la haŭton per olivoleo aŭ oleo el hepato de moruo. Apliku sentime tiun kataplasmon eĉ se temas pri ulcero, fluanta puskanaleto ktp. La rekta kontakto de la argilo kun la vundo estas tute sendanĝera.
Se la jukado genas vin, apliku citronsukon, kiu baldaŭ mildigos ĝin, Se la jukado etendigas al la tuta korpo, solvu 1 aŭ 2 manplenojn da amelo en banujo kun varmeta akvo kaj banigu en ĝi dum 10-15 minutoj.
Akutaj dermatozoj estas ofte sentemaj; en tiuj okazoj do evitu la sunon kaj la varmegon.
supren
Kronika dermatozo
Se vi suferas de jam kronika dermatozo, faru ekzakte tiel kiel supre indikite. Kaj krome faru jenon:
Ĉiumatene elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvan tagon ĝis atingi 20-30 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. Se ne eblas preni tiun sunbanon matene, prenu ĝin posttagmeze. Vintre oni povas preni ĝin proksime de tagmezo; somere, malproksime de tagmezo. Se la sunradioj dolorigas al vi la kapon, protektu ĝin en la ombro dum la sunbano.
Por eviti maldiskretajn fremdajn rigardojn dum via sunbano, improvizu en la korto aŭ teraso provizoran sirmejon pere de pendantaj kovriloj, tolaĵoj aŭ io simila. Vi povas laŭplaĉe stari aŭ kusi sur matraco, tapiso, faldebla lito aŭ rekte sur la planko; sed zorgu, ke la sunradioj trafu egale vian korpon kaj sur la dorsa kaj sur la ventra flankoj (turnu vin tiucele). Se tute ne eblas al vi resti nuda, surmetu bankalsonon. Se la sunradioj penetras en vian ĉambron, vi povas preni sunbanon en la interno, sed malfermante la fenestron (aŭ pordon), ĉar la sunradioj trairintaj vitron ne plu estas kuracaj.
Unu fojon semajne, malproksime de la manĝoj (1 horon antaŭe aŭ 2-3 horojn poste) prenu vaporbanon por via tuta korpo. Jen la procedo: sub sego metu sur la plankon ujon kun bolanta akvo; sidigu tute nuda sur tiu sego kaj envolvu vin mem kune kun la sego per granda mantelo, kiu iras de la planko ĝis via kolo al kiu ĝi gustigas por eviti, ke la vaporo tralikigu. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu primuson, bragujon aŭ elektran varmigilon (atentu: ne brulvundu vin!). Nur la kapo devas resti ekster la mantelo. Tiu vaporbano daŭras 15 minutojn la unuan fojon; 20 minutojn la duan fojon; 25 minutojn la trian kaj 30 minutojn la kvaran fojon. Duonhoro estas la maksimuma daŭro, kiun oni ne rajtas transpasi. Se dum la vaporbano vi sentas kapdoloron, kapturnigon aŭ sveneton, apliku malvarman kompreson sur la kapon, renovigante ĝin laŭbezone; se tio ne efikas, ĉesigu la vaporbanon.
Kiuj suferas pro la koro, arterioj, alta sangopremo, nervaro, tuberkulozo, same kiel troaguloj, malfortuloj kaj februloj tute ne rajtas preni vaporbanon nek sunbanon. Virinoj dum menstruo kaj gravedigo ne prenu vaporbanon.
Vaporbano svitigas la pacienton, eliminante tiel el la korpo diversajn malu-tilajn substancojn tra la poroj. Tial konvenas trinki antaŭe tason da varma akvo kun citronsuko aŭ tizanon de tilifloroj, kio intensigos la svitadon.
Fininte la vaporbanon, kusigu kaj ripozu duonhoron.
Kelkaj personoj, kiuj ne bone eltenas vaporbanon por la tuta korpo, povas preni ĝin nur al la malsupra duono de la korpo; tio estas, de la zono ĝis la piedoj. La procedo estas tiel kiel supre indikite kun la diferenco, ke ĉi tie la mantelo algustigas ne al kolo sed al zono, lasante la supran duonon de la korpo libera.
En multaj urboj funkcias bandomoj kun instalaĵoj por vaporbanoj. Oni fabrikas specialajn aparatojn por preni hejme vaporbanojn. Sed tiuj, kiuj ne havas la eblecon ilin aĉeti povas improvizi pere de stangetoj kaj tolaĵo kestegon tiucelan. Tamen la simpla procedo antaŭe indikita sufiĉas.
supren
Spegulo de sano
La haŭto estas kvazaŭ spegulo, kiu reflektas la veran sanstaton de I' organismo. Kiam oni bonfartas, la "spegulo" aperas glata, brila, bela. Se oni malbonfartas, ĝi montrigas velka, senbrila, malbela.
Estas do tute vane ĝin visi kaj frotadi. Eliminu la veran kaŭzon de I' malsano kaj la "spegulo" reakiros sian glatan, brilan, belan surfacon.
supren
supren