Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj de la ostoj, artikoj, muskoloj, tendenoj

La homa skeleto konsistas el ostoj, kies plej grava mekanika funkcio estas servi kiel rigidaj leviloj necesaj por la movoj. La ostojn kovras fibreca membrano nomita periosto, kiu nutras kaj regeneras ilin.

La juntaĵoj inter la ostoj nomiĝas artikoj, kiuj povas esti moveblaj aŭ nemoveblaj. La moveblajn tegas la kartilago, blanka elasta substanco, servanta kiel protekta kuseneto, kiu mildigas la batojn, malpliigas la frotadon kaj rezistas al la premoj kaŭzitaj de la movoj. Tiu kartilago estas lubrikita de la sinovio, viskoza kaj travidebla likvaĵo, kiu tenace alteniĝas al ĝi kaj verdire elportas la tutan efikon de la artika ludo, reduktante kaj preskaŭ nuligante la premŝovadon, Tial, kiam la sinovio malaperas aŭ malpliiĝas pro iu malsano, okazas frotadoj en la artiko, kiuj erodas kaj deformas la kartilagon kaj la ostojn.

La muskoloj estas la organoj produktantaj per kontrahado la movojn. Tiu-cele ili insertiĝas sur la movotaj ostoj pere de blankecaj, fibrecaj ekstremaĵoj nomitaj tendenoj.Por ke tiu ĉi organaro povu efikoplene plenumi siajn funkciojn, nepre necesas strikte observi la faktorojn de la sano pri kiuj ni antaŭe jam parolis; ĉar ties malobservado kondukas neeviteble al la sanga malpurigo, kio okazigas la diversajn malsanojn, kiuj povas ilin trafi.

supren