Naturkuracado

Estimataj gesamideanoj, karaj gekolegoj,

tiun ĉi retejon ni instalis por kolekti tiom multe da materialo pri naturkuracado kiom eblas.
Por tiu celo ni petas vin kontribui al nia retejo. Ekzistas multaj eblecoj:

Enciklopedio pri malsanoj kaj ilia kuracado

Malsanoj de la koro kaj de la arterioj

La cirkulaparato konsistas precipe el koro, arterioj kaj vejnoj. La koro estas kvazaŭ pumpilo, kiu repuŝas la sangon tra la arterioj kaj altiras ĝin tra la vejnoj, certigante tiel, ke la tuta korpo ricevu la nutrajn substancojn en ĝi entenatajn.

Ekzistas kelkaj denaskaj malsanoj de tiuj organoj, kiujn ni ne pritraktos ĉi tie. Nur ties akiritajn malsanojn ni pritraktos.

Multaj malsanoj, ĉu infektaj aŭ ne, povas lezi la koron kaj la arteriojn.

Ni menciu precipe la reŭmatismon, kiu Jekas la artikojn kaj mordas la koron, kiel tekstas konata medicina aforismo.

Krome estas multaj aliaj faktoroj, kiuj povas difekti la cirkulaparaton: neracia nutrado, tabako, alkoholo kaj aliaj toksoj, troa laboro kaj nesufiĉa ripozo, konstanta nervostreĉado, anima maltrankvileco, manko de fizika aktiveco, malprofunda spirado ktp. Ni povas resumi ilin ĉiujn en nur du vortoj: nenatura vivsistemo.

Ni ne mencios aparte la diversajn afekciojn de la koro kaj arterioj, ĉar por praktikaj celoj ni konsideros ilin kiel tutaĵon, kies kuracado estas atingebla pere de komunaj rimedoj.

Kiam la koro kaj arterioj estas malsanaj, aperas diversaj simptomoj: mal-facila spirado (dispneo) aŭ sufoko precipe dum marŝado aŭ fizika laboro; blua haŭt- kaj mukozkoloro pro malaktiveco de la sangfluado en la kapilaraj vazoj (cianozo); ŝvelo kaŭzata per enfiltriĝo de sero en la histoj (edemo); tro rapida korbatado; tro malrapida korbatado; senritmeco aŭ nereguleco de la koraj batoj; ktp. Tre ofte la kormalsanulo ne povas kuŝi hori-zontale kaj estas devigata dormi side aŭ duonside. Laŭmezure kiel pliigas la edemo, malpliiĝas la kvanto de urino; ekestas malagrabla sento de pezo aŭ malmolo en la supreventra parto de la abdomeno aŭ epigastro kaj sub la dekstra ripa arko kaŭzita de la sanga stagno en la hepato; aperas tuso kaj muka sputaĵo pro pulma edemo kaj ĉe la pli gravaj kazoj ankaŭ mensa konfuzo pro cerba edemo.

Forta doloro en la brusto kelkfoje propagita al maldekstra brako karakteri-zas la koran infarkton kaŭzitan de lezo de la koronariaj (koraj) arterioj kaj la brustangoron kaŭzitan de spasmo de la samaj arterioj, kiuj malhelpas la alvenon de la sango en la koran muskolon. Forta doloro en la kruroj dum marŝado karakterizas la intermitan lamadon kaŭzitan de inflamo de la ar-terioj (arteriito) de la gambo. La malsanulo devas halti por ripozi kelkajn minutojn kaj tiam povas rekomenci la marŝadon; sed post kelkaj metroj la doloro reaperas kaj li devas denove halti. Gangreno estas ties ofta sekvaĵo.

La arterisklerozo (malmoliĝo de la artenaj parietoj) povas lezi iun ajn arterion aŭ grupon da ili aŭ eĉ ĉiujn. Ĉar ĝi implicas perdon de elasteco de la arterioj, la koro estas devigata funkcii pli forte por certigi la cirkuladon de la sango tra ili kaj tio kaŭzas tro altan sangopremon, kiu, siavice, povas estigi plian danĝeron. La simptomoj dependas de la lokiĝo de la lezoj kaj ju pli gravaj estas la organoj afekciitaj des pli gravaj povas esti la sekvaĵoj. Ekzemple: la arterisklerozo de la cerbaj arterioj povas kaŭzi rompiĝon de unu el ili kun sangelfluo. Tiu akcidento nomita apopleksio senigas la pacienton je la sentoj kaj movoj dum kelka tempo. Oni ĝenerale rimarkas unuflankan paralizon, perdon de la parolkapablo ktp.

Se vi suferas de la koro aŭ de la arterioj, faru la jenon:

Enlitiĝu kaj ripozu en ĉambro bone aerumita tage kaj nokte (se temas pri kora infarkto, la ripozo devas daŭri plurajn semajnojn). La unuajn tagojn manĝu nur maturajn krudajn fruktojn. Maksimuma kvanto: 2, 5-3 kilogra-mojn en 24 horoj disdividitajn en 4 aŭ 5 manĝoj. Post kelkaj tagoj vi povas manĝi krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen salo, sen vinagro; aldonu nur iomete da oleo. Poste aldonu boligitajn legomojn, cerealojn (prefere integrajn) kaj vegetalajn supojn. Oni povas uzi pinĉoprenon da salo nur ĉe negravaj kazoj kondiĉe, ke ne estu ŝvelo (edemo). Nur post malapero de la pli ĝenaj simptomoj, aldonu al viaj manĝaĵoj iom da nefreŝa sekala aŭ tritika integra pano (freŝa pano ne estas rekomendinda). Poste aldonu iom da lakto kaj ovojn; komencu per unu ovo (ne fritita) semajne kaj poste 2 aŭ 3 semajne.

Malproksime de la manĝoj trinku akvon aŭ sukon de fruktoj aŭ maltkafon (ĝerminta hordeo) dolĉigitan per iom da mielo, aŭ prefere tizanojn de jenaj kuracaj herboj: Crataegus oxyacantha (kratago), Adonis vernalis (plurjara adonido), Convallaria majalis (konvalo; ne miksu ilin!), se temas pri mal-forteco de la koro kun sufoko, ŝvelo kaj blua haŭt- kaj mukozkoloro. Ĉe pli gravaj kazoj, trinku 2- aŭ 3- foje ĉiutage infuzon de 0, 10 gramoj da stabili-gitaj folioj de digitalo (oni bezonas farmaciistan pesilon por pesi tiun mal-grandegan kvanton). Post 10-15 tagoj ĉesu trinki infuzon de digitalo; se necese, post 1 aŭ 2 semajnoj denove trinku ĝin dum aliaj 10-15 tagoj.

Se temas pri arterisklerozo kun alta sangopremo, prefere trinku tizanon de folioj de olivarbo. Ĉe rapida korbatado, tizanon de oranĝfloroj aŭ de pasif-loroj aŭ de tilifloroj. Ĉe kora infarkto kaj brustangoro trinku tizanon de kap-suloj de papavo aŭ de papaveto, kiu iom mildigos la doloron.

Zorgu, ke la intestoj funkciu ĝuste kaj ĉiutage. Se necese, apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo.

Ĉiutage frumatene, antaŭ matenmanĝo, kaj ĉiunokte, 3 horojn post la lasta manĝo, prenu aerbanon jene: senvestiĝu kaj restu tute nuda en kontakto kun la aero (ne en la suno!) dum 1 aŭ 2 minutoj la unuan tagon; 2 aŭ 4 minutoj la duan tagon; aldonu 1 aŭ 2 minutojn ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingos 20-30 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiumatene kaj ĉiunokte, seninterrompe. Somere estas preferinde preni aerbanon ekstere subĉiele. Kiam malvarmas, se oni ne kuraĝas fari tion subĉiele (iompostio-ma alkutimiĝo, kiel supre indikite, evitas ĉiun riskon), oni povas resti en la ĉambro antaŭ malfermita fenestro, tute nuda kompreneble, dum la sama tempodaŭro. Se vi sentas malvarmon, frotu la korpon per tuko aŭ per la manoj (se vi estas tro malforta, alia persono povas froti vin). Dum la aer-bano la piedoj devas esti varmaj; se ili estas malvarmaj, revarmigu ilin kaj, se necese, surmetu lanajn ŝtrumpojn. Ne necesas stari dum la aerbano; vi povas sidi aŭ kuŝi. Post la aerbano, enlitiĝu kaj revarmiĝu. La aerbano fortigas la koron, plifaciligas la sangan cirkuladon, kvietigas la tro fortan aŭ tro rapidan korbatadon kaj trankviligas la nervaron.

Ĉe senritma aŭ neregula aŭ tro rapida aŭ tro forta korbatado apliku sur la antaŭkoran regionon malvarman kompreson kaj ŝanĝu ĝin ĉiu-10-15-mi-nute, dum duonhoro. Kaj ripetu la aplikadon tiel ofte kiel necese. Jen la procedo:

Trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin; se vi volas, kovru ĝin per seka tuko. Tiuj malvarmaj kompresoj bone efikas ankaŭ ĉe endokardiito (inflamo de la interna membrano de la koro) kaj perikardiito (inflamo de la membraneca sako, envolvanta la koron).

Ĉe kora infarkto kaj brustangoro, apliku sur la antaŭkoran regionon fomen-taĵon laŭeble varman kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la var-mon; aŭ apliku sur la fomentaĵon kaŭĉukan ujon kun varma akvo. Renovi-gu ĝin laŭbezone. Sed pli efikoplena estas la jeno:

Metu sur la planko sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom nur eble elteni. Metu sur tablo aŭ benko alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj. Tiu bano povas daŭri 10-15 minutojn kaj oni povas ripeti ĝin 2-3-foje tage, se necese.

ĝi forte plivigligas la sangan cirkuladon kaj bone efikas ankaŭ ĉe aliaj kor-malsanoj (malforteco kaj nesufiĉeco de la kormuskolo), kondiĉe, ke oni bone elportu ĝin. En tiuj ĉi lastaj kazoj, prenu ĝin nur unufoje tage; ekz-emple, unu horon antaŭ la vespermanĝo.

Ĉe arterisklerozo, alta sangopremo kaj intermita lamado (arteriito) faru la jenon:

Metu sur la planko du sitelojn aŭ aliajn taŭgajn ujojn. Plenigu unu el ili je akvo tiom varma kiom nur eble elteni, kaj la alian je malvarma akvo. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto. Ripetu la samon kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvar-ma. Ĉiu varma bano daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma bano 1 minuton. Oni faras unu senprokraste post la alia kaj la lasta estas la malvarma. La tuta afero daŭras sume 16 minutojn.

Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al la koncerna ujo. Tiu alterna bano forte plivigligas la sangan cirkuladon, malpliigas la altan sangopremon kaj efike kontribuas al la resaniĝo de la malsanaj arterioj. ĝi estas ankaŭ tre efikoplena ĉe malvarmaj piedoj, frostoŝvelo (pernio) ktp.

Grava rekomendo: ĉesu uzi drogojn kaj farmaciaĵojn, kiuj nur momente forigas la ĝenajn simptomojn koste de toksado de la organismo. Se vi ne po-vas aŭ ne kuraĝas fari tuj tion, maloftigu iom post iom ties uzon, malgrandigu la dozojn ktp., ĝis definitiva forlaso de ĉiuj medikamentoj. Laŭmezure kiel vi resaniĝas, faru ĉiutage singardeme promenadon piede. Komencu per kelkaj metroj kaj iom post iom pliigu la distancon; sed ĉesu tnarŝi kiam aperas ĝenaj simptomoj. Evitu kiom nur eble la sunon, la varmon, la ĉagrenojn, la afliktojn, la laciĝon kaj la nervan streĉiĝon. Tabakon kaj alkoholaĵojn definitive kaj tute forlasu. Eĉ post resaniĝo daŭre observu vegetaran dieton kaj marŝu aŭ faru fizikajn ekzercojn ĉiutage.

supren

Sangopremo

Kiam oni mezuras la sangopremon, oni precipe atentas la sistolan (maksimuman) premon kaj ofte ne sufiĉe la diastolan (minimuman), ignorante, ke tiu ĉi ankaŭ gravas. Ekzemple: persista minimuma sangopremo je pli ol 90 milimetroj de hidrargo indikas hipertension (alta sangopremo).

Kiam ĉe plenkreskulo la maksimuma estas malpli ol 90 milimetroj de hidrargo kaj la minimuma malpli ol 60, oni rigardas tion kiel hipotension (malalta sangopremo). Multfoje ĝi ne gravas ĉe junaj malfortaj virinoj, kiuj suferas de emociaj perturboj; sed en aliaj kazoj ĝi estas sekvaĵo de malsanoj plimalpli gravaj, kiujn oni devas nepre diagnozi kaj trakti.

Normale, kiam kuŝanto stariĝas, okazas momenta hipotensio, kiu baldaŭ ĝustiĝas pro la rapida agado de kompensaj mehanismoj. Kiam ili malsukcesas, precipe ĉe maljunuloj, kiuj subite ellitiĝas, aŭ post longdaŭra varma bano, povas okazi akcidentoj: konfuza vidado, sveneto, vertiĝo kaj eĉ senkonsciiĝo (unua grado de sinkopo, t. e grava sveno). Por tion eviti, estas konsilinde ellitiĝi laŭ du etapoj: unue sidiĝi sur la lito kun pendantaj gamboj dum 1 aŭ 2 minutoj, kaj poste stariĝi.

Hipotensiulo, kiu ne suferas perturbojn, ne bezonas specialan traktadon, sed li devas zorge observi la faktorojn de la sano, kiujn ni klarigis en la Unua Parto. Li evitu fortostreĉojn, impetajn sportojn, longdaŭran staradon, troan elmetadon al la sunradioj kaj psikan troŝarĝadon. Gravedulinoj kaj varikuloj uzu elastajn vindojn aŭ ŝtrumpojn pli alte ol la genuoj. Aerbanoj, malvarma aŭ preskaŭ malvarma tutkorpa frotado, seka brosado de la haŭto, masaĝoj kaj spira gimnastiko estas rekomendindaj. Evitu farmaciaĵojn, kiuj estas kaj sen- kaj malutilaj.

supren