Infanaj malsanoj

Akcidentoj
estas la plej ofta kaŭzo de morto ce infanoj. Oni devas do atente gardi kaj prizorgi ilin, kvankam ne tro strece, car ili bezonas ekzercigadi kaj akiri iompostiome tiun sendependecon, kiu guste ebligos al ili la evitadon de akcidentoj.

Ĉe brulvundoj lavu tuj la regionon per solvajo de natria dikarbonato; poste protektu ĝin smirante per oliv-, arakid- au migdaloleo, aŭ pomado el vaze-lino kaj lanolino proporciegale, aŭ vakso, aŭ linimento oleokalka. Sed pli efika ankoraŭ estas malvarma kataplasmo el argilo, kiu ankaŭ tre utilas ce pikvundoj fare de insektoj ks., batoj, kontuzoj ktp. Se argilo (aŭ kaolino) ne estas havebla, apliku malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn. Vasta brulvundo, ec neprofunda, havas malbonan prognozon.

Ĉe neta trancvundo lavu ĝin, kunsovu ambaŭ randojn, kaj fiksu ilin pere de sterilizita sparadrapo (adhera rubando). Ce neneta sir- aŭ kontuzvundo zorge lavu la neregulajn randojn per oksigena akvo je 12 volumenoj aŭ akvo kun citronsuko aŭ simpla boligita akvo, kaj apliku sur ĝin malvarmajn kompresojn. Se la vundo sangas, faru la samon kaj tenu la membron (se tetnas pri la mano aŭ piedo) alte. Se arterio estas lezita, kio manifestigas per intermitaj sprucoj, tuj konsultu kuraciston.

Ce naza sangelfluo tamponu la nazon per sterilizita vatbulo trempita en oksigena akvoje 12 volumenoj; aŭ premu per la fingroj la nazajn alojn dum kelkaj minutoj; ankaŭ utilas klini la kapon malantaŭen kaj apliki malvarman kompreson sur la nazon.

Se temas pri ostrompigo, senmovigu provizore la koncernan membron en splinto garnita per kotono, kaj venigu kuraciston. Por eviti danĝeron pri elektrokutigo, zorge atentu, ke la infanoj ne tusu la elektrajn instalajon, aparatojn ktp. Kemiaj produktoj (medikamentoj, drogoj, insekticidoj ktp. ) ne devas esti atingeblaj por ili. Laŭmezure, kiel ili kapablas kompreni, instruu al ili kiel eviti la danĝeron pri dronado, stratakcidentoj ktp.


Bronkito
ofte asociigas kun gripo, kokluso, morbilo ktp. Por infanoj pli ol 3 jaraj: Vidu sub: Malsanoj de la spira aparato.

Se temas pri spasma bronkito (bronketito) ce pli malgrandaj infanoj, faru la jenon: Dumtage apliku sur la torakon varman kataplasmon el linsema faruno, aldonante 20% da sinapa faruno; demetu ĝin post 30-45 minutoj; ripetu la samon 2-3 fojojn. Dumnokte apliku sur la torakon varman kata-plasmon el argilo. Unufoje en la tago banu la infanon dum 3-5 minutoj -depende de ĝia ago - en akvo je 37 °C kun sinapa faruno (unue miksu 120 gramojn da tiu faruno kun varmeta akvo; lasu tion ripozi dum duonhoro; poste versu tion en la banujon, aldonante plian akvon je 37 °C). Fininte, lavu ĝin per varma akvo kaj vestu ĝin. Ankaŭ utilas apliki rekte sur la tora-kon varmetan paston el kaolino kun iom de glicerino, 3 milimetrojn dika, kiun oni kovras per kotono. Tiu ĉi aplikajo estas ankaŭ rekomendinda ce pulmito, bronkopulmito, pleurito kaj aliaj inflamoj de la spira aparato.

Dumtage boligu foliojn de eukalipto aŭ de pino aŭ de mento en la cambro; prefere pere de elektra varmigilo, car ĝi ne haladzas kaj ne konsumas oksigenon. Trinkigu dekokton de sputigaj herboj dolĉigitan per mielo. Se la tusado estas tro forta, tizano de papaveto povas esti necesa. La piedoj estu ĉiam varmaj.

Krome vidu sub Febro.


Febro
Ofte la infano febras. Tiu malsana stato, karakterizita per plirapidigo de la pulso kaj plialtigo de la temperaturo de la korpo, suldigas pleje al inflamoj kaj infektaj malsanoj. Ĝi estas krizo, fakte vera brulado, per kiu la organismo penas liberigi de la malsanigaj substancoj en ĝi akumulitaj iompostiome. Oni ne devas blinde malaperigi ĝin per senfebrigaj drogoj, antibiotikoj ks., kiuj nur paralizas la organajn defendojn kaj endanĝerigas la vivon mem de la paciento. Konsekvence kun la baza principo, ke la febro estas utila simptomo indikanta la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, ni malaltigu ĝin nur per la jenaj simplaj naturaj procedoj:

Strikta enlita ripozo en senbrua konstante aerumita cambro (evitu nur trabl-ovojn); evitu solidajn manĝajojn; donu abunde nur tiujn ĉi likvajojn: akvon kun aŭ sen citronsuko, sukon de fresaj fruktoj, infuzajojn de tili- kaj boragofloroj ks. (se temas pri sucinfano, daŭre suĉigu ĝin; tamen, se ĝi ne volas, donu al ĝi dum 6-8 horoj nur la supre menciitajn likvajojn); matene kaj vespere apliku klisteron de malvarma akvo, ne nur por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigo; se la infano estas minimume trijara, apliku sur la tutan ventron malvarmajn kompresojn renovigitajn ĉiu-4-10-minute (laŭ la intenseco de la febro) dum la tuta tago; kaj alian dumnokte; se kunekzistas tonsilito aŭ faringito, apliku samtempe malvarman kompreson ankaŭ sur la gorgon, renovigante ĝin sammaniere.
Se la infano estas malpli ol trijara, anstataŭigu la malvarmajn kompresojn per mergobano ĝis la kolo en akvo je 37 °C (proksimuma temperaturo de la kubuto de sanulo), dum 3-5 minutoj, ripetebla ĉiutriahore; car ofte la februlo suferas de malvarmaj piedoj, varmigu tiujn ĉi, se necese; ce kapdoloro aŭ pezecsento apliku sur la kapon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn, aŭ sursprucigu malvarman akvon, rekte el la krano, sur ĝin dum 1 minuto (ripetebla ĉiuhore aŭ ĉiuduahore).

Post la malvarmaj akvoterapiajoj la febro generale malpliigas; sed tiu malpliigo ne ĉiam daŭras. Ofte post kelka tempo (1 horo aŭ malpli), ĝi reatingas la antaŭajn gradojn, kaj ne malofte ec pli. Tio suldigas al la intensa reago de la infana organismo al la senfebriga efiko de la malvarma akvo. Se tio okazas do, ne alarmigu. Male trankviligu, car tio pruvas, ke la natura defendokapablo de la infano estas sendifekta, bonstata. Sekve post pli aŭ malpli duonhoro apliku denove la kompresojn aŭ post 3 horoj rebanu la infanon.

Konvulsioj estas oftaj ce febrantaj infanoj (vidu Konvulsioj).

Unu tagon post kompleta malapero de la febro, la infano povas jam manĝi fruktojn; la sekvan tagon, kacon el legomoj ktp. ĝis grada normaligo de la dieto. Samtempe ĝi komencu elliti ĝi iompostiome depende de la graveco kaj daŭro de la suferita malsano, ekzemple dum duonhoro la unuan tagon; unu horon la duan tagon ktp.

Oni permesos al la infano plenan fizikan aktivecon nur post kompleta resanigo.


Iktero (flavmalsano)
karakterizita per flavigo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo, deprimeco, febro, loka doloro, senapetiteco, naŭzo, vomoj ktp., aperas ce diversaj malsanoj kaj perturboj de la hepato (hepatito) kaj de la galaj kanaloj (galvezikito, obstrukcoj ks.).
Kuracado: strikta enlita ripozo dum la tuta daŭro de la malsano; severa dieto el akvo kun aŭ sen citronsuko, suko de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanoj de galproduktigaj herboj (boldo, cikorio, folioj de artisoko ktp.); ĉiutaga klistero; malvarmaj kompresoj sur la hepatan regionon kaj ventron renovigitaj ĉiu-15- aŭ 20-minute dum la tago kaj alia dumnokte. Post malapero de la febro oni povas modere manĝi fresajn fruktojn dum 1-2 tagoj; poste krudajn kaj boligitajn legomojn. Oni grade maloftigas tiam la aplikojn de la kompresoj kaj klisteroj ĝis cesigo.


Konvulsioj
(senvolaj kaj momentaj kontrahigoj de muskoloj) estas oftaj ce febrantaj infanoj, aparte se nervozaj. Tiu simptomo, kvankam negrava tiukaze (prefere okazanta en la komenco de la malsano), alarmas la gepatrojn kaj ec kelkajn kuracistojn, kiuj erare interpretas ĝin kiel simptomon de meningito aŭ epilepsio. Ce konvulsio trankviligu kaj trankviligu la infanon per malvarmaj kompresoj aŭ sprucigoj sur la kapon kaj vertebraron, kaj trinkigu dekoktojn de tili- aŭ oranĝofloroj, pasifloro ks. ce konvulsio ankaŭ utilas klisteroj, malvarmaj envolvoj ofte renovigitaj ĉirkaŭ la tuta korpo, kaj 3 ĝis 6 minutaj (depende de la ago) varmetaj mergobanoj, kies temperaturon oni iom malpliigas grade.

Ni diru margene, ke dum varmegaj tagoj kelkaj (suc)infanoj prezentas konvulsiojn, precipe kiam ili estas tro varme vestitaj aŭ trovigas en varma, ne ventolita cambro, kio tre svitigas kaj sekve deshidratas ilin. Vidu ankaŭ: Febro.


Lakso
Normale ĉiufoje, kiam la sucinfano manĝas, ĝi devas feki. Ce lakso (oftaj kaj likvaj fekoj), kiu ofte okazas en akompano de inflamo de la stomako, maldika kaj dika intestoj (gastroenterito kaj enterokojlito), la infano devas ripozi enlite kaj manĝi nenion solidan. Trinkigu nur varmajn tizanojn de mento, kamomilo, fenkolo, timiano, salvio ks., kiuj samtempe mildigas la ventrajn dolorojn. Se la infano estas malpli ol 6-monata kaj ties pezo ne estas tre malproksima de la normala, tiu fastado povas daŭri 6-12 horojn; se ĝi estas 6-12-monata, tiu fastado povas daŭri, se necese, 24-28 horojn, depende de la intenseco de la simptomoj.
La unuan tagon apliku 2-3 fojojn klisteron de glaso da varma dekokto de kamomilo aŭ eukalipto aŭ simpla varma akvo kun kulereto da citronsuko, kiun la infano devas reteni laŭeble longe. La sekvajn tagojn klisteron de varma vegetaja oleo (uzata por nutrado). Kaj apliku sur la ventron varmajn fomentajojn ofte renovigitajn. Se la infano febras, anstataŭigu tiujn varmajn aplikojn per malvarmaj.
Se temas pri suĉinfano, daŭre mamsuĉigu ĝin kaj ne trouzu malvarmajn aplikojn. Kiam la lakso kaj la doloroj cesas, trinkigu ĝin malgrandkvante sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj; kaj post 1-2 tagoj ĝi povas grade repreni sian antaŭan nutrajon. Ce vomoj trinkigu nur malvarmajn likvajojn kaj apliku malvarmajn (varmajn, se malvarmaj ne efikas) kompresojn sur la epigastron (parto de la ventro supre de la umbiliko)


Mallakso
Normale ĉiufoje, kiam la suĉinfano manĝas, ĝi devas feki. Se la mamsuĉigantino mem suferas je mallakso, sia ido ankaŭ suferos de la samo. Sekve si devas unue kuraci sin.

La dieto de ni indikita por infanoj preventas la mallakson. Se spite ĉion tiu ĉi ekzistas, aldonu al la dieto karnon de sekigitaj prunoj (vespere antaŭtage lavu ilin per varma akvo kaj poste trempu ilin en varma akvo, sed ne boligante, dum la tuta nokto; tiun akvon de la trempado trinkigu ankaŭ matene).

Se necese, metu en la anuson de la infano glicerinan supozitorion por faciligi la defekon; aŭ pere de klisterpilko apliku klisteron de varmeta akvo (la kvanto dependas de la ago), car ĉiutaga intesta malplenigo estas nepre necesa. Subnutritaj infanoj ofte suferas de mallakso. Aliaj sin retenas de fekado pro neglekto. La patrino do devas zorgi, ke la infano regule feku, car la sekvajoj de mallakso, estas gravaj.


Orelito
Krome enigu en la eksteran aŭdan kanalon vatbulon trempitan en varmeta akvo kun glicerino; kaj sur kaj post la orelaŭriklon apliku kompreson trempitan en la sama likvajo. Vindu la tuton.


Senapetiteco
Malsana infano, precipe se ĝi febras, ne volas manĝi. Misnutritaj infanoj, kaj tiuj, kiuj manĝas troe, tro ofte aŭ senorde ankaŭ suferas je senapetiteco kiel sekvajo. Ofte ĝi rifuzas manĝi por eksterigi siajn sentojn de malkontenteco (ekzemple car la laboranta patrino forestas), jaluzo (ekzemple novnaskita gefrato postulas plian prizorgon) ktp. Nervozuloj vivantaj en ne agrabla aŭ ne harmonia familia medio kelkfoje ne volas akcepti manĝon, sed volonte akceptas ĝin en alia pli favora medio aŭ donata de alia persono ol la patrino (nutristino) mem. Punoj, riprocoj ks. estas senutilaj kaj tute evitendaj por manĝigi infanon. Oni zorge elsercu unue la verajn kaŭzojn de la senapetiteco por apliki po-ste la koncernan rimedon. Amo, pacienco kaj lerteco estas necesaj ĉiukaze por solvi tiun problemon.


Vomoj
Unue ni distingu inter vomo kaj regurĝito. Vomi estas konvulsie eljeti tra la buso la enhavon de la stomako. Ĝi okazas ce kelkaj infektaj kaj stomakintestaj malsanoj aŭ perturboj, misa nutrajo, meninĝito, kronika mallakso, pilora mallarĝigo ktp. Kelkfoje subnutritaj infanoj vomas, kaj ili cesas vomi nur tiam, kiam ili estas trafe nutritaj. Nervozaj infanoj, vivantaj en nekon-venaj aŭ nefavoraj medioj, ofte vomas ankaŭ. Kompreneble la kuracado devas unue direktigi al la kaŭzo, kiu estigas la vomojn. Krome donu la manĝojn (ne varmajn) en malgranda kvanto kaj pli ofte. Se la vomado estas nebridebla, por eviti deshidratigon, apliku ĉiuhore aŭ ĉiuduahore malgrandajn klisterojn (30-60 gramajn) da lakto, suko de fresaj fruktoj, mielo solvita en akvo ktp., kiujn la infano devas reteni laŭeble longe. Kvankam la dika intesto ne estas proprasence digesta organo, ĝi tamen kapablas sorbi tiujn substancojn. Nur esceptaokaze, kiam tiuj simplaj rimedoj ne suficas, la naturkuracisto indikos pli drastajn procedojn. Ce infanoj pli ol 3 jaraj efikas malvarmaj kompresoj sur la epigastron ofte renovigitaj. Se malvarmaj ne sukcesas, anstataŭigu ilin per varmaj.
Kontraste kun vomo, regurĝito estas reveno en la gorgon aŭ buson, sen voma penado, de nutrajoj entenataj en la stomako. Ĝi ofte okazas ce sanaj sed tro glutemaj suĉinfanoj, kiuj ne nur manĝas troe, sed ankaŭ englutas aeron dum manĝado (aerofagio). Tiukaze suĉigu malrapide la infanon, vertikaligu ĝin de temp' al tempo por ke ĝi eligu la aeron el la stomako, kaj, se necese, donu al ĝi la lakton per kulereto, anstataŭ suĉigi ĝin. Ordinare la regurĝitoj ne estas gravaj kaj tiuj, kiuj ilin suferas, bone progresas en sia kreskado.


reen al la komenco  reen al la starta pago