Malsanoj de la haŭto kaj ties aneksaĵoj



Akneo
Ĉe komuna akneo prenu vaporbanon al via vizaĝo 3 aŭ 4 fojojn semajne dum 10-12 minutoj kaj je la fino refresigu vin per freŝa akvo. Tiucele uzu elektran varmigilon, car ĝi ne haladzas, kaj kovru vian kapon per granda tuko dum vi ricevas la vaporon eliĝantan el ujo kun bolanta akvo.



Ekzemo
estas eble la plej ofta el la haŭtmalsanoj. Ĉe akuta formo povas utili la bano kun dekokto de malvofloroj aŭ de brano de tritiko. Ĉe kronikaj kaj tre humidaj formoj apliku kompresojn trempitajn en dekokton de folioj de juglandarbo aŭ de ŝelo de kverko (ne ĉe akutaj formoj!). Ĉe suĉ-infanoj, evitu freŝan lakton, kaŭze de la selakto, anstataŭigante ĝin per pulvora senkremigita lakto; kaj aldonu al ties dieto sukon de freŝaj maturaj fruktoj.

Favo
Ĉe favo, razu la kapon kaj apliku surloke kerosenon aŭ jodan tinkturon.

Fungoj
Fungoj ofte atakas la haŭton kaj ties aneksaĵojn (harojn, ungoj), precipe la piedfingrojn. Apliku fungomortigilojn sur la lezojn.

Furunkozo
Ĉe furunkozo enstomakigu ĉiutage antaŭ matenmanĝo duonkulerplenon da sekigita bierfermentilo. Tiu ĉi ankaŭ utilas ĉe aliaj dermatozoj kaŭzataj de manko de vitaminoj (pelagro ktp.).

Haŭtaj tuberkulozoj (lupuso, nodoza eritemo ktp.)
Ĉe haŭtaj tuberkulozoj (lupuso, nodoza eritemo ktp.) prenu sun- kaj vaporbanojn nur se ne kunekzistas aktiva pulma tuberkulozo.

Diversaj incitaj substancoj povas inflamiĝi la haŭton pro kontakto pli aŭ malpli longa: sapsurogatoj, solviloj, benzino, amoniako kaj multaj aliaj (solidaj, likvaj kaj gasaj) materioj uzataj en industrio, hejmaj laboroj, ŝatokupoj kaj kosmetiko. La ruĝigilo povas inflamiĝi la lipojn: la sminkoj generale difektas la haŭton same kiel la pomadoj kun antibiotikoj, la sintezaj parfumoj de la beliĝaĵoj kaj la diversaj substancoj uzataj por frizi, senkolorigi, farbi kaj aranĝi la harojn. Ankaŭ la frizisto suferas ties sekvajojn! Ĉiutaga sapumado de la vizaĝo difektas ties haŭton. Suficas lavi ĝin per simpla akvo. Jen natura kaj efikoplena kosmetikajo: miksu samproporcie mielon kun citronsuko kaj apliku tion maskforme sur la vizaĝon dum 1, 2 aŭ 3 horoj.

Ne ĉiam la dermatozo aperas en la sama loko de kontakto. Kiam ĝi lokiĝas malproksime de ĉi tiu, la paciento kaj ofte ec la kuracisto pretervidas ĝian veran originon. Ekzemple: la emajlfarbo aplikita sur la ungoj povas estiĝi dermatozon de la palpebroj.

Se vi suferas de iu dermatozo pro kontakto, evitu laŭeble la uzadon de la malutila substanco. Se pro via laboro tio ne eblas, protektu vin iamaniere; ekzemple, ventolante vian laborejon, se temas pri gasoj aŭ uzante kaŭcukajn gantojn en aliaj okazoj (surmetu unue kotonajn gantojn por eviti la rektan kontakton de la haŭto kun la kaŭcuko). Ne uzu kaŭcukajn gantojn longatempe kaj ne mergu la manojn en varman akvon dum ties uzado.

Strumpoj kaj aliaj vestoj fabrikitaj el nilono kaj aliaj arte faritaj materialoj ofte okazigas dermatozojn, kiuj resaniĝas nur post forigo de tiuj vestoj. Suoj el plasto aŭ el kaŭĉuko ankaŭ estas eliminendaj.

En la haŭto troviĝas milionoj da svito- kaj sebecaj glandoj. La unuaj sekrecias la sviton pri kies utilo ni jam parolis. Bedaŭrinde multaj personoj malhelpas tiun funkcion uzante kontraŭsvitajn substancojn por eviti malagrablan odoron. Grava eraro, ĉar stopante tiujn utilegajn glandojn, precipe ĉe la akselo, oni endanĝerigas la renojn kaj aliajn internajn organojn. Citronsuko, natria bikarbonato aŭ iu alia sendanĝera senodorigilo povas anstataŭi kontraŭsvitilojn.

Inflamo de ŝvitoglandoj
(svitoglandito, svitoglandinflamo, hidroadenito) okazas kelkfoje en akselo kaj aspektas kvazaŭ furunko, kies saman kuracadon ĝi postulas.

Kaloj
Premantaj ŝuoj okazigas kalojn, kiuj bezonigas kaldetruilon. Uzu do oportunajn ŝuojn por eviti malutilan frotadon.

Pernio (frostosv'elo)
estas kaŭzata de malbona sanĝa cirkulado. Por plivigligi ĝin, vi devas multe marŝi kaj fari fizikajn ekzercojn; manĝi ĉiutage krudajn fruktojn kaj salatojn, kiuj enhavas vitaminojn; preni ĉiutage sunbanon kaj ankaŭ jenan alternan banon:
Plenigu ujon je akvo tiom varma kiom nur eble elteni kaj alian je malvarma akvo. Mergu ambaŭ piedojn (aŭ manojn) en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje (la tuto daŭras sume 16 minutojn). Por ke la varma akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna ujo.
Tiu ĉi alterna bano estos pli efikoplena ankoraŭ, se anstataŭ simplan varman akvon vi uzos varman dekokton de eŭkalipto aŭ de pino.

Psoriazo
Ĉe psoriazo ĉiuj grasaj manĝaĵoj estas evitendaj: kremo, butero, oleo, margarino, lardo, graso ktp. Se vi resaniĝas, manĝu iom da ovoflavo kaj freŝa senkremigita kazeo. Post demeto de la argila kataplasmo, frotu la haŭton per olivoleo. Malproksime de la manĝoj, trinku tizanon de hiperiko (Hypericum perforatum), kiu ankaŭ utilas ĉe aliaj dermatozoj (vitiligo, neurodermatito, ebena ruĝa likeno ktp.), en kiuj la nerva faktoro ludas gravan rolon.

Rompiĝemaj ungoj
Metabolaj perturboj, manko de kalcio ktp. okazigas rompiĝemajn ungojn. En tiu kazo enstomakigu ĉiutage la selon tre subtile pistitan de 1 aŭ 2 ovoj. Oni povas ĝin solvi en iom da citronsuko.

Seboreo
La sebecaj glandoj sekrecias la sebon, kiu konservas la haŭton fleksebla kaj malsorbema. Se la sebeca elfluo estas nesufica, la haŭto iĝas tro seka. Se ĝi estas troa, la malsano nomiĝas seboreo kaj kaŭzas interalie kapskvametojn kaj sekve senharecon (alopecio). Se temas nur pri kapskvametoj, lavu la kaphaŭton per ova sampuo aŭ rekte per ovoflavo.

Senhareco (alopecio)
Ĉiunokte, ĉe enlitiĝo, frotu la kaphaŭton (ne la harojn!) per ricinoleo; poste, surmetu ĉapon por eviti malpurigon de la kapkuseno. La sekvantan matenon, ĉe ellitiĝo, lavu al vi la kapon per varmeta akvo, sen sapo. Nur unu fojon semajne lavu al vi la kapon per Marsejlsapo. Oni povas anstataŭi ricinoleon per ceposuko, kiu ankaŭ estas efikoplena (raspu krudan nekuiritan cepon kaj la raspitajon elpremu en peco da tolaĵo). Estas konsilinde alternigi ricinoleon kun ceposuko. Ĉar tiuj ĉi substancoj malbonodoras, oni povas anstataŭi ilin per citronsuko.

Skabio, pedikoj
Ĉe skabio frotu la koncernan parton per keroseno 2 aŭ 3 sinsekvajn noktojn. Ĉiun sekvantan matenon lavu la haŭton per sapo kaj varma akvo. Apliku la kerosenon nur sur la erupcion, ĉar estas danĝere apliki ĝin sur tro grandan surfacon.

Keroseno plene efikas ankaŭ kontraŭ pedikoj kaj pedikovoj.

Se vi havas haŭtajn krustojn, ne forigu ilin perforte. Unue oni devas moligi ilin per kataplasmo de kruda nekuirita terpomraspitajo aplikita en rekta kontakto kun la haŭto dumtage aŭ/kaj dumnokte. Kiam la krustoj jam malaperis, apliku surloke citronsukon, kiu havas antisepsan (kontraŭmikroban) econ.

Sklerodermio
estas grava malsano, kiu atakas precipe la haŭton (tiu ĉi malmoliĝas kaj perdas sian elastecon) kaj ankaŭ la viscerojn.
Se la cirkulaparato estas jam lezita, evitu sun- kaj vaporbanojn.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo