Busxo
La buŝo estas kvazaŭ spegulo, kiu reflektas la veran sanstaton de la tuta digesta aparato. Kiam ci tiu estas vere sana, la diversaj organoj de la buso (dentoj, gingivo (dentkarno), lango, busa mukozo ktp.) montrigas perfekte sanaj. Sed tio bedaŭrinde okazas treege malofte, almenaŭ ĉe la civilizita homo.
Efektive, ekde la infanago eblas ofte konstati dentajn kariojn, gingiviton, gingivan kuntirigon ktp.; kaj tiuj afekcioj plioftigas kaj pligravigas laŭmezure kiel la homo kreskas kaj degeneras.
Afto kaj stomatito
Ĉe afto (ulcereto en la buso) kaj stomatito (inflamo de la busa mukozo) tralavu ofte la buson per roza mielo miksita kun akvo aŭ per solvajo de natria bikarbonato en akvo aŭ per citronsuko miksita aŭ ne kun akvo.
Denta kario
Sunbanoj al tute nuda korpo helpos preventi dentajn kariojn. Krome enstomakigu ĉiutage la selon tre subtile pistitan de unu ovo.
Gingivito, gingiva kuntirig'o kaj pioreo
Ĉe gingivito, gingiva kuntirigo kaj pioreo (pusa elfluo) masagu la gingivon horizontale, vertikale kaj ambaŭflanke ĉiumatene, ĉe ellitigo, kaj post ĉiu mango per la montra fingro kaj citronsuko (aŭ oficina oksigenakvo kun natria bikarbonato).
Dentojn purigu per broso el natura harego (ne el nilono!) aŭ prefere per la montra fingro cirkaŭvolvita per peceto da tuko. Industriaj dentopastoj (dentpurigiloj) blankigas la dentojn sed samtempe erodas iom post iom la dentan emajlon kaj difektas la aliajn busajn histojn. Neniam kredu la trompan propagandon de la fabrikantoj de dentpurigiloj, kaj anstataŭigu ĉi tiujn per jena malmultkosta miksajo: unu parto da vulgara salo kaj tri partoj da natria bikarbonato. La fluorumado de la trinkebla akvo, deviga en kelkaj landoj, estas bazita nur sur teorio. En praktiko gi ne nur ne kapablas preventi dentajn kariojn, sed, male, gi senkalciigas dentojn kaj ostojn, makulas la dentojn kaj difektas ties emajlon. Sukeron kaj dolĉajojn evitu; anstataŭigu ilin per mielo. Se karioj jam ekzistas, konsultu senprokraste dentku-raciston por gustatempa plombado. Bedaŭrinde multaj dentkuracistoj uzas tro fortajn kaj agresajn kontraŭsepsajojn, kiuj sennecese kaŭzas diversajn perturbojn. Akceptu protezan (artefaritan) dentaron se mankas al vi naturaj dentoj, car pleje gravas perfekta macado.
Malbona elspiro
povas esti kaŭzata de: dentaj karioj, gingivito, pio-reo, sinusito, tonsilito, ulcergangrenaj procesoj de la traŭeo, bronkoj kaj pulmoj, bronkektazio, stomakito kaj mallakso. Kompreneble oni devas unue kuraci la malsanon, kiu estigas malbonodoran elspiron por ke ci tiu malaperu. Kelkaj nutrajoj (ajlo, cepo ktp.) ankaŭ estigas gin; tiukaze oni povas iom malakrigi gin macante petroselon, laktukon, celerion ktp. (la klorofilo entenata en la vegetajoj havas ja senodorigan econ). Ne sucu tiucele sukerajojn, kiuj nur akcelos la aperon de dentaj karioj. Fumantoj ĉesu fumi.
Perlec'o
Ĉe perleco (fendeto de la lipangulo) estas rekomendinda 1 aŭ 2 taga fastado, trinkante nur akvon kaj sukon de fruktoj, kaj apliku vespere klisteron de 1 litro da akvo.
Ezofago
La ezofago estas tubo kondukanta la nutrajon de la gorgo gis la stomako. Glutado de tro varmaj aŭ tro malvarmaj nutrajoj povas gin inflamigi (ezofagito).
En kelkaj kazoj la boluso ne povas facile trairi la ezofagon: oni nomas tiun malfacilecon en glutado disfagio. Gi povas esti nur funkcia, kaŭzata de neurozo aŭ simpla nervozeco; sed gi ankaŭ povas esti simptomo de organa malsano, plej ofte grava, kiu postulas senprokrastan kaj ekzaktan diagnozon helpe de iksradioj kaj aliaj esploroj.
Stomako kaj intesto
Acidsento
Ĉe acidsento trinku 1 aŭ 2 kulerplenojn da suko de kruda terpomo ĵus elpremita (brosu krudan terpomon sub kuranta akvo, raspu ĝin subtile kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo). Tio taŭgas ankaŭ por malakrigi stomakan doloron.
Dispepsio
Malfacila kaj doloriga digesto (dispepsio) ofte okazas al suferantoj de kolero, angoro, nerva streĉiĝo, maltrankvileco ktp. Ankaŭ povas ĝin estigi neracia nutromaniero, tro hasta kaj nesufiĉa maĉado, manko de ripozo ktp.
Inflamo de la apendico kaj de la cekumo
Inflamo de la apendico (apendicito) kaj de la cekumo (tiflito) okazas nun tre ofte pro la neracia nutrado kaj la mallakso. ĉe akuta formo faru la jenon: ripozu enlite; trinku nur malvarmajn fluaĵojn: akvo, suko de freŝaj fruktoj kaj legomoj, malvarmigitaj tizanoj de mento, kamomilo ktp.; apliku ĉiutage pere de klisterpilko 2 klisterojn de glaso da malvarma akvo; apliku sur la ventron dum la tuta tago malvarman kompreson, kaj renovigu ĝin post ĉiuj 15-20 minutoj; dum la nokto apliku alian malvarman kompreson sur la ventron, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj. Pli efikoplena ankoraŭ ol la kompreso estas la argila kataplasmo (miksu argilon kun malvarma akvo kaj apliku tiun miksaĵon en rektan kontakton kun la haŭto de la ventro). ĉe kronika formo observu severan vegetaran dieton; apliku ĉiunokte, 3 horojn post vespermanĝo, malvarman kompreson sur la ventron, aŭ preferinde argilan kataplasmon (kovru ĝin per tuko trempita en malvar-man akvon por ke la argilo ne sekiĝu tro rapide, kaj vindu la tuton); ĉiumatene ĉe ellitiĝo, post demeto de la kompreso aŭ kataplasmo, frotadu la malsupran parton de la ventro per tuko trempita en malvarman akvon dum 10 minutoj; se estas mallakso, apliku klisteron de glaso da malvarma akvo (ne plia kvanto), sed ne enstomakigu laksigilojn, kiuj povas esti danĝeraj ĉe apendicito. La hirurgia operacio estas akceptebla nur en ekstrema okazo, kiam ekzistas minaco de peritoneito.
Inflamo de la dika intesto (kojlito), Inflamo de la maldika intesto (enterito), Lakso
povas okazi izole aŭ pli ofte en akompano de inflamo de la stomako (gastroenterito) aŭ de la kojlo (enterokojlito). ĉe akuta formo faru jenon: ripozu enlite; manĝu nenion solid-an; trinku nur jenajn varmajn fluaĵojn: akvo, tizanoj de mento, kamomilo, fenkolo, kumino, absinto ks., kiuj mildigos la dolorojn; la unuan tagon apliku 2-3 fojojn klisterojn de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ simpla akvo tiom varmaj kiom nur eble elteni; la sekvantajn tagojn apliku ilin nur 1 aŭ 2 fojojn ĉiutage; krome ekde la unua tago apliku ĉiutage pere de klisterpilko 1 aŭ plurajn klisterojn de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ pre-fere da vegetaĵa oleo (uzata por nutrado) tiom varmaj kiom nur estas eble elteni (pli aŭ malpli je 45 �C), kaj retenu ilin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio; apliku sur la ventron fomentaĵojn laŭeble varmajn kaj renovigu ilin laŭbezone; oni ankaŭ povas apliki botelon kun varma akvo sur la fomentaĵojn por konservi ties varmon; sidbanoj 10-15-minutaj laŭeble varmaj ankaŭ utilas tiucele. Oni povas ripeti laŭbezone tiujn varmajn aplikojn, kaj post ili konvenas apliki de temp' al tempo malvarman kompreson (premtordu ĝin antaŭe) sur la ventron.
Kiam la lakso kaj la doloroj ĉesas, komencu trinki malgrandkvante sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, kaj post 1-2 tagoj vi povas manĝi pistaĵon aŭ kaĉon aŭ raspitaĵon el krudaj (aŭ kuiritaj, se vi ne eltenas ilin krudaj) pomoj; poste, manĝu kaĉon el kuiritaj terpomoj, kukurbo, karoto kaj aliaj legomoj.
Kaĉo el krudaj maturaj bananoj ankaŭ estas rekomendinda. Laŭmezure kiel vi resaniĝas, ellitiĝu kaj observu la vegetaran dieton supre indikitan.
Ĉe kronika enterito apliku en ĝeneralaj trajtoj la saman procedon (vidu supre); sed klisteron apliku nur unu fojon ĉiutage, kaj malpliigu la oftecon de la fomentaĵoj kaj sidbanoj. Krome prenu laŭeble aer- kaj sunbanojn kaj faru singarde spir- kaj gimnastikajn ekzercojn por plibonigi la ĝeneralan farton. Post tagmanĝo kuŝiĝu dum unu horo kun botelo da varma akvo sur la ventro.
Mallakso
Sana plenkreskulo fekas almenaŭ du fojojn ĉiutage; tio estas tiom ofte kiom li ĉefmanĝas. Bedaŭrinde tiu normala intesta funkciado estas maloftaĵo.
Mallakso estas tre komuna perturbo ĉe homoj, kies nutrado kaj vivmaniero ne akor-diĝas kun la leĝoj de la naturo. Multaj eĉ retenas intence la ekskrementojn, ĉar ili "ne havas tempon" iri al la necesejo, forgesante, ke la intesto estas organo, kiu devas funkcii ĉiutageje la sama horo. Homo, kiu preteratentas tiun "bagatelon" poste devos suferi ties sekvaĵojn: apendicito, tiflito, kojlito, inflamo de la galveziko kaj de la urinveziko, senapetiteco, malbonodora elspiro, hemoroidoj kaj memtoksiĝo. Tiun ĉi lastan kaŭzas la sorbado de la ekskrementaj toksoj tra la dikintesta parieto kaj manifestiĝas per nerva incitiĝemo, kapdoloro, kapturniĝo, malbonhumoreco, sendormeco, laceco, diversaj haŭtmalsanoj ktp.
La farmacia merkato superŝutas nin per multegaj laksigiloj, kiuj sukcesas fekigi nur koste de plua incitado kaj inflamo de la dikintesto, ne menciante la toksiĝon de la organismo, kiun ili kaŭzas. Evitu do ĉiajn farmaciaĵojn.
Ĉe mallakso faru jenon:
Ĉiumatene vekiĝante kaj ĉiunokte enlitiĝante trinku glason da malvarma akvo kun duonkulerpleno da citronsuko kaj sama kvanto da mielo; aŭ 1-2 kulerplenojn da gelatenaĵo el semoj de lino (kuiru tiujn ĉi semojn dum 20 minutoj en malmulte da akvo kaj filtru); aŭ manĝu ĉiumatene manplenon da sekigitaj prunoj (vespere antaŭtage lavu ilin per varmeta akvo kaj poste trempu ilin en malvarman akvon dum la tuta nokto; tiun akvon de la trempado trinku ankaŭ matene). Prefere alternigu tiujn indikojn, ĉar kontraŭe la intesto kutimiĝos al ununura kaj ne plu obeos.
Duonhoro antaŭ tag- kaj vespermanĝoj trinku unu kulerplenon da olivoleo aŭ da arakidoleo aŭ da heliantoleo. Tiuj, kiuj loĝas apud la maro anstataŭigu ĝin per duonkulerpleno da mara akvo (zorgu nur, ke ĝi estu pura).
Ĉiunokte apliku pere de klisterpilko klisteron de glaso (100-120 grama) da varmeta vegetaĵa oleo (uzata por nutrado), retenu ĝin kelkajn minutojn en genua-kubuta pozicio, kaj poste kuŝiĝu retenante ĝin laŭeble ĝis la sekvanta mateno (apliku surloke vatitan bandaĝon por eviti, ke la oleo tralikiĝu kaj malpurigu la liton).
Observu strikte la supremenciitajn ĝeneralajn indikojn: vegetara dieto (precipe abundaj krudaj fruktoj ĉe matenmanĝo); ĉiutagaj promenadoj; spiraj kaj gimnastikaj ekzercoj (precipe abdomena gimnastiko); ĉiumatena frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; ĉiuvespera (aŭ ĉiuduataga) apliko sur la tuta ventro de alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj ktp. Ventra masaĝo fare de kompetenta masaĝisto ankaŭ estas rekomendinda.
Se spite ĉion la mallakso persistas, apliku antaŭ enlitiĝo klisteron de 1 litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo, ĉar ĉiutaga intesta malplenigo estas nepre necesa.
Ĉe kelkaj nervozuloj prezentiĝas spasma mallakso kun malmolaj fekaĵoj kaj doloro en la maldekstra malsupra parto de la ventro, piedoj kaj manoj ĉiam malvarmaj ktp. En tiu kazo vi devas en la komenco eviti la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, kaj la branon de cerealoj (tial ne manĝu integran kaj sekalan panojn); nur post resaniĝo vi povas tion manĝi. Prefere muelu aŭ pistu la manĝaĵojn. Post ĉiu manĝo kuŝiĝu dum 1 aŭ 2 horoj kun varma kaŭĉuka ujo sur la ventro, kaj malstreĉu ĉiujn muskolojn de la nuko ĝis la piedoj. Varmaj klisteroj kaj aplikoj sur la ventro bone efikas kontraŭ la spasmaj doloroj. Nur esceptaokaze psikoterapio estos necesa.
Stomaka aŭ intesta hemoragio
Absolute ripozu enlite. Manĝu nenion solidan. Dum la tuta daŭro de la hemoragio ankaŭ ne trinku likvaĵojn. Nur tralavu ofte la buŝon kaj la gorĝon per akvo. Se vi tre soifas kaj nepre volas ion trinki, enstomakigu tre malmulte da malvarma akvo kun aŭ sen citronsuko aŭ da malvarma tizano de ekvizeto aŭ de mento, aŭ da suko de freŝaj fruktoj aŭ da suko de krudaj rafanetoj, kiu havas sanghaltigan econ (raspu subtile la rafanetojn kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele). Apliku sur la epigastron malvarman kompreson kaj renovigu ĝin ĉiun 2-an aŭ 3-an minuton dum la tuta tago. Dum la nokto apliku ĝin ankaŭ, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj. Apliku klisteron de glaso da dekokto de ekvizeto, malvarmigita, aŭ da simpla malvarma akvo, kaj retenu ĝin kiom eble plej longe; kaj ripetu plurfoje dum la tago tiun klisteron, kiu taŭgas samtempe por kvietigi la soifon, ĉar la dika intesto kapablas sorbi ĝin. Post kompleta ĉeso de la hemoragio komencu trinki malgrandkvante sukon de freŝaj fruktoj, malvarman lakton kaj malvarmajn supre menciitajn tizanojn. Kaj apliku ĉiuvespere klisteron de duonlitro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. lom post iom pliigu la kvanton da suko de fruktoj kaj lakto, kaj nur post du semajnoj vi povas manĝi pistaĵon aŭ kaĉon el terpomoj, kukurbo, karoto kaj aliaj legomoj, rizo ktp. Tiam vi povas komenci iom post iom ellitiĝi. Post unu monato vi povas sekvi la antaŭe indikitan dieton por uleruloj. Malvarman surventran kompreson dumtage ĉesigu post kompleta ĉeso de la hemoragio; sed apliku ĝin dumnokte. Klisterojn ĉesigu nur post normaliĝo de la spontanea fekado. Unu monaton post kompleta normaliĝo vi povas komenci la frotadon de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo, kaj la aplikon de alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la ventron, kiel supre indikite.
Stomakaj kaj duodenaj ulceroj estas malsanoj multe pli oftaj ol oni ĝenerale kredas; kaj eĉ post resaniĝo, se la kaŭzoj, kiuj ĝin estigis ankoraŭ persistas, ĝi povas reaperi. Ne ŝparu do preventojn kaj ne forgesu, ke tiuj ulceroj estas ofte kvazaŭ gratvundoj de la angoro kaj nervostreĉo.
Ulcero de stomako kaj duodeno
Trinku ĉiutage 5 ĝis 10 kulerplenojn da suko de kruda brasiko (unue muelu
aŭ raspu ĝin subtile; poste elpremu ĝin; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele).
Se brasiko ne estas havebla, anstataŭigu ĝin per suko de aliaj krudaj verdaj legomoj (celerio, laktuko ktp. ), kiuj ankaŭ enhavas substancojn kun resanigaj ecoj. La vitamino U (kontraŭulcera faktoro) entenata en tiuj sukoj de krudaj verdaj vegetaĵoj ŝirmas kaj protektas la stomakan kaj duodenan mukozojn kontraŭ la troa agado de la kloridacido de la stomaka suko, kaj samtempe akcelas la kuracadon de la ulceroj. Trinku tiun sukon ankaŭ ĉe ulcera kojlito, stomakito, troa acideco en stomako, hepataj kaj pankreataj perturboj ktp.
Ĉe stomaka kaj duodena ulceroj ankaŭ utilas trinki malproksime de la manĝoj tizanon el radiko de glicirizo muelita.
Ulceruloj nepre observu la vegetaran dieton antaŭe menciitan, sed je la komenco evitu la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, la branon de cerealoj (tial ne manĝu integran kaj sekalan panojn) ktp., kiuj povas malutili. Prefere muelu, raspu, pistu, kribru aŭ likvigu la manĝaĵojn, ne forgesante tamen, ke konscia maĉado kaj ensalivado estas nepre necesa poste. Evitu tro varmajn kaj tro malvarmajn nutraĵojn.
Kelkaj kuracistoj erare preskribas en tiuj kazoj dieton el abundaj lakto, kremo kaj similaĵoj, kiuj nur povas estigi aliajn perturbojn post kelka tempo.
Komplikaĵo de la ulcero povas esti lezo de sangangio, kiu tradukiĝas per hemoragio pli aŭ malpli abunda. Se temas pri stomaka hemoragio (hematemezo), la sangelfluo eksteriĝas per ruĝ- aŭ vinkoloraj vomoj. Parto el ĝi povas pasi tra la piloro en la maldikan inteston, kie ĝi estas digestita, kaj poste eligita el la anuso sub formo de nigra fekaĵo (meleno). Post duodena hemoragio, kompreneble, la fekaĵo ankaŭ estas nigra.
Rektumo kaj anuso
Anusa jukado (prurito)
Diversaj kaŭzoj povas estigi anusan jukadon aŭ pruriton: ekzemo, hepatmalsanoj, diabeto, kojlito, hemoroidoj, anusa fisuro aŭ ulcero, parazitoj (oksiuroj ktp.) ktp. En tiuj kazoj, kompreneble, oni devas unue kuraci la malsanon, kiu estigis la pruriton por ke ĉi tiu malaperu. La antibiotikoj, tiom ofte uzataj medicine hodiaŭ, kaŭzas diversajn perturbojn en la organismo; kaj unu el ili estas la detruado de la normala intesta flaŭro, kio okazigas la aperon de diversaj fungomalsanoj: intensa anusa jukado estas unu el ties simptomoj. En tiu kazo forigu la antibiotikojn, observu vegetaran dieton kaj manĝu ĉiutage jogurton, kio kontribuos al normaliĝo de la intesta flaŭro. Ne uzu pomadojn kaj supozitoriojn ĉe anusa prurito. Post ĉiu fekado, lave purigu la regionon per akvo kaj sapo (ne uzu paperon) kaj sekigu ĝin. Enstomakigu ĉiutage duonkulerplenon da maltekstrakto. Kelkfoje utilas malvarmaj sidbanoj en dekokto de ŝelo de kverko aŭ de folioj de juglandarbo. Ekzistas ankaŭ pruritoj, kies kaŭzo estas unuavice psika, kaj tial devas esti kuracataj per psikoterapio.
Anusa ulcero, Rektuma fistulo
Tiu anusa ulcero estigas specialan dolorigan senton je I' anuso kun ofta kaj kelkfoje ŝajna bezono de fekado (tenesmo), muka aŭ mukpusa elfluaĵo kaj hemoragio. La dolora spasmo de la anusa sfinktero komplikas ankoraŭ pli la situacion.
Pomadoj kaj supozitorioj estas senutilaj en tiu kazo kaj apenaŭ havigas malofte momentan mildigon. La dilato de la sfinktero praktikata de kelkaj kuracistoj estas malkonsilinda. ĉe anusa ulcero observu la suprajn indikojn pri hemoroidoj, mallakso ktp. Krome elmetu ĉiumatene vian tute nudan korpon (aŭ almenaŭ la anusan regionon kaj ties ĉirkaŭaĵon) al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingas 20-30 minutojn, kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. ĉiunokte ĉe enlitiĝo apliku sur la anusan regionon kaj ĉirkaŭaĵon argilan kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon. La rekta kontakto de la argilo kun la ulcero ne nur estas tute sendanĝera, sed ĝi estas la plej efikoplena kuracilo por certigi perfektan cikatriĝon. Kataplasmo el kazeaĵo, precipe dum la nokto, ankaŭ malakrigas la doloron kaj kontribuas al resaniĝo. Kiam la anusa ulcero estas tre dolora, oni sin detenu dum kelkaj tagoj de solidaj manĝaĵoj.
La rektuma fistulo devas esti kuracata same kiel la anusa ulcero, sed la sunbano devas daŭri almenaŭ unu horon, se eble, ĉiutage.
Hemoroidoj
estas ofta sekvaĵo de neracia nutrado, sidema vivo, mallakso, inflamo de abdomenaj organoj, hepat-, ren- kaj kormalsanoj ktp. Temas pri vejnaj varikoj de I' anuso, kiuj jukadas, pikas, doloras kaj sangadas, precipe kiam ili inflamiĝas.
Observu la ĝeneralajn indikojn (vidu supre) pri vegetara dieto, gimnastiko ktp. Se vi suferas de mallakso, kuracu ĝin. ĉiumatene ĉe ellitiĝo frotadu la malsupran parton de la ventro per malvarma akvo. Post fekado lavu la anuson per malvarma akvo dum kelkaj minutoj (ne uzu paperon tiucele). Se la inflamo estas tre dolora, sidiĝu dum 10-15 minutoj en ujo enhavanta varman dekokton de linsemoj; se vi ne bone eltenas ĝin, prenu 2-3 fojojn ĉiutage sidbanon en varmeta aŭ malvarmigita dekokto de malvo aŭ de ŝelo de kverko aŭ de folioj de juglandarbo (aŭ simpla malvarma akvo, se tiuj vegetaĵoj ne estas haveblaj). Ankaŭ utilas tiuokaze malvarmaj klisteroj 120 gramaj de akvo aŭ vegetaĵa oleo por retenado, precipe antaŭ fekado. Post fekado lavu la anuson per malvarma akvo en la bideo, sekigu, tuj poste apliku sur la regionon vaton trempitan en oleon kaj vindu la tuton.
Je la komenco, la hemoroida ŝvelaĵo, kiu estas kelkfoje trenita ekster la anuson dum fekado, reeniras per si mem aŭ per la premo de la fingro. Sed, kiam ĝi pligrandiĝas, ĝi ne plu povas reeniri tiel facile. Aperas tiam tenes-mo (ŝajna bezono de eligado), kaj la intensiĝo de la doloroj kaŭzas la spasmon de la anusa sfinktero, kiu intensigas la ŝvelon, kaj ĉi tiu pliintensigas la spasmon en ne elirebla cirklo. La rezulto estas stringiĝo de la hemoroida ŝvelaĵo kun posta hemoragio pro ties rompiĝo, pusado pro flebito (inflamo de la vejno) aŭ gangreno de la stringita parto.
Ĉe akuta hemoroida stringiĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn (3 minutajn) malvarmajn (1 minutajn), kvarfoje ripetitajn.
Alia ofta komplikaĵo de la hemoroidoj estas la inflamo de la rektumo, kiu estigas mukan elfluaĵon ĉe la komenco, mukpusan poste, miksitan kun sango dum la akutaj atakoj.
Ĉe hemoroiduloj la sangcirkulado en la anusa regiono efektiviĝas nenormale, kaj sekve ties histoj, en malbona nutrostato pro la kronika inflamo, ne kapablas sin defendi efike kontraŭ eĉ malgrava gratvundeto. Tiel pro kontinua agado de malmolaj fekaĵoj ktp. ekestas simpla fendeto (fisuro) pli aŭ malpli dolora, kiu kun paso de la tempo transformiĝas en rondforman ulcereton kaj finfine en pli ampleksan ulcerigon.
Rektuma malsuprenigxo (prolapso)
estas malofta afekcio rimarkata precipe ĉe infanoj kaj maljunuloj, same kiel ĉe virinoj plurfoje gravediĝintaj. Kontribuas al ĝia estigo la streĉoj faritaj de mallaksuloj dum fekado.
Je la komenco la prolapso estas nedaŭra kaj malaperas spontanee post fekado. Poste ĝi iĝas konstanta, kaj tiam diversaj komplikaĵoj povas aperi: ulceriĝo, infekto, flebito, stringiĝo kaj eĉ gangreno de la stringita parto.
Jen kio estas farenda ĉe rektuma prolapso: observu vegetaran dieton. Kuracu la mallakson. Esploru la ekzistadon de intestaj parazitoj kaj kuracu ilin. Plibonigu la ĝeneralan farton pere de sunbanoj, frotadoj al la tuta korpo per tuko trempita en malvarman salitan akvon ktp. ĉe infanoj remetu la prolapson post ĉiu fekado premante milde per la fingro aŭ per tuko aŭ vato trempita en olivoleon; oni plifaciligas tiun remeton per antaŭa sidbano en varma akvo. Kelkfoje sufiĉas premi iom energie ambaŭ femurojn de la infano por malaperigi la prolapson. ĉe plenkreskuloj, kiam la prolapso estas jam malnova, la remeto estas kelkfoje malfacila. En tiu kazo prenu unue sidbanon en malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo; aŭ apliku sur la prolapson alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn kvarfoje ripetitajn. Poste prenu la prolapson per la tuta mano kaj milde alpremu ĝin al la anuso.
Intestaj parazitoj
Tre ofte parazitoj ennestiĝas en la homa intesto; sed ne ĉiam ili perturbas. Kiam la individuo sin nutras kaj vivas racie, liaj naturaj defendofortoj sufiĉas por eviti la prosperon de la parazitoj. Male, kiam liaj nutrado kaj vivmanieroj estas eraraj, lia intesto transformiĝas en grundon favoran al parazitoj, kiuj reproduktiĝas tiam senbare kaj povas kaŭzi diversajn perturbojn. La analizo de la fekaĵoj fare de kompetenta profesiulo pruvas la ekziston de parazito aŭ ties ovoj.
La precipaj intestparazitoj ĉe homo estas tenioj, askaridoj, oksiuroj, ankilostomoj kaj ameboj.
Ameboj
(Entamoeba histolytica) estas mikroskopaj parazitoj, kiuj kaŭzas sangomiksitan lakson, anemion, kojlajn ulcerojn, hepatajn abscesojn ktp.
La preventaj rimedoj kaj la diete indikitaj por la aliaj parazitoj estas aplikeblaj ankaŭ ĉi tie. Krome vi faru jenon:
Ĉiunokte, unu horon post vespermanĝo, apliku klisteron de 1 litro da apenaŭ varmeta akvo pere de klisterilo kaj komuna kanulo, kaj feku. Post tiu intesta purigado, apliku pere de klisterpilko kaj intesta sondilo 20-25 centimetra profundan klisteron el unu kulerpleno da pura argilo (antaŭe sunumita dum 1-2 horoj) bone miksita kun glaso da apenaŭ varmeta akvo. Metu kusenon sub viaj koksoj, kaj retenu tiun kuracan klisteron dum 15 minutoj en ĉiu el la sekvantaj pozicioj: sur la dekstra flanko, sur la dorso, sur la maldekstra flanko kaj sur la ventro; sume unu horon. Poste deprenu la kusenon de sub viaj koksoj, kaj kuŝiĝu en via normala pozicio por dormi, retenante la kuracan klisteron ĝis la sekvanta mateno, se eble. Faru tion dum 20 sinsekvaj noktoj; poste ĉesu. Por plifirmigi la kuracadon enstomakigu ĉiumatene, ankoraŭ nemanĝinte, 1 aŭ 2 kafkulerplenojn da pura argilo (antaŭe sunumita) bone miksita kun duonglaso da malvarma akvo. Prefere preparu tiun miksaĵon antaŭtage nokte, kaj la morgaŭon matene remiksu ĝin kaj trinku. Infanoj prenu duonan dozon. Ne timu uzi argilon por via kuracado. ĝi estas tre efikoplena kaj tute sendanĝera, eĉ en interna uzado. Zorgu nur, ke la argilo estu tre pura, sen sablo kaj ŝtonetoj, prefere elfosita el la profundo (almenaŭ duonmetra) de la minejo.
Se post unumonata interrompo de la supre menciita 20-taga kuracado ankoraŭ persistas la ameboj (analizo de la fekaĵoj en laboratorio estas necesa), ripetu la saman kuracadon dum aliaj 20 tagoj.
Ekzistas aliaj intestaj parazitoj de ni ne menciitaj, kiujn oni povas kuraci same kiel la de ni menciitajn. La supre indikita kuracado per argilo kontraŭ ameboj estas sukcese aplikebla ankaŭ al ĉiuj aliaj intestaj parazitoj.
Ankilostomoj
(Ankylostomum duodenale, Necator americanus) similas al 0,5-2 centimetraj, flavetaj fadenetoj, kies larvoj troviĝantaj sur la tero penetras tra la haŭto, plej ofte de la plandoj de la nudpieduloj, eniras en la lim-fan kaj sangan cirkuladon, alvenas al la pulmoj, bronkoj, laringo, stomako kaj finfine al la maldika intesto, kie ili fiksiĝas kaj maturiĝas. Tiuj parazitoj kaŭzas gravan anemion, lakson kaj aliajn digestajn perturbojn, palecon, malfortecon, apation, malfacilan spiradon ktp. ĉe infanoj oni ofte rimarkas nervozecon, sendormecon, abdomenan ŝvelon, intestajn gasojn, koran dilatiĝon kaj edemon de la manoj kaj piedoj; ili kreskas malrapide kaj disvolviĝas nesufiĉe.
En regiono infektita de ankilostomoj nepre ne marŝu nudpiede. La necesejon zorge malinfektu per kalkosolvaĵo aŭ iu alia desinfektaĵo. La banejo kaj ties diversaj iloj, la vestoj ktp. devas esti skrupule puraj. Uzu nur trinkeblan akvon portrinki kaj irigacii. Fruktojn, legomojn, salatojn ktp. tre zorge lave purigu. La loĝantaron oni devas instrui pri la mehanismo de kon-taĝo kaj la nepre necesaj antaŭzorgoj; krome oni devas ĝin ekzameni por individuigi la parazitportantojn kaj submeti ilin tuj al kuracado.
Observu la samajn dieton kaj kuracadon supre indikitajn por askaridoj. La anemion kuracu perabundaj krudaj fruktoj kaj salatoj kaj tiesĵus elpremitaj sukoj (speciale sukoj de krudaj karotoj kaj spinaco), kruda ĝermo de tritiko, maraj algoj, sekigita bierfermentilo, nuksoj, la ŝelo subtile pistita de ovoj ktp. Prenu sunbanojn. Rekomencu vian laboron nur post resaniĝo.
Askaridoj
Ascaris lumbricoides), kiuj similas al lumbrikoj aŭ tervermoj, povas estigi senapetitecon (aŭ male, apetitegon), malbonan nutradon, ventran doloron, lakson, urtikarion, intestan gason, palpitacion, sendormecon, epilepsion; kelkfoje ankaŭ bronkiton, obstrukcon de la intesto aŭ de la koledoko, anemion ktp. Jen la kuracado: Se ekzistas mallakso, kuracu ĝin unue. Manĝu abunde krudajn fruktojn kaj salatojn, speciale krudajn karotojn. Spinaco, kukumo kaj saŭrkraŭto ankaŭ estas vermoforigaj. Evitu albuminojn en viaj manĝaĵoj dum la kuracado. ĝi daŭras komence 14 tagojn kaj baziĝas sur karotoj kaj ajlo. Frumatene, antaŭ matenmanĝo, manĝu ĉiutage 2-3 krudajn karotojn. Ĉiunokte, antaŭ enlitiĝo, apliku pere de intesta sondilo profundan klisteron el ĵus elpremita suko de krudaj karotoj; oni povas ĝin miksi kun iom da apenaŭ varmeta akvo aŭ prefere da dekokto de 3-4 bulberoj de ajlo ĝis atingi la tutan kvanton da enŝprucigota likvaĵo (250 ĝis 750 gramoj, laŭ la aĝo de la paciento). Du aŭ tri fojojn semajne, ĉe enlitiĝo nokte, laksigu vin per iu laksiga infuzaĵo. Post 14 tagoj finu la kuracadon kaj observu la fekaĵojn dum kelka tempo. Se vi konstatas, ke ankoraŭ ekzistas askaridoj (analizo en laboratorio povas esti necesa), ripetu la supre indikitan kuracadon. La parazitportanto devas sin bani ĉiutage kaj ties subvestojn oni devas ĉiutage lavi aŭ prefere boligi por eviti reinfektiĝon.
Oksiuroj
(Oxyuris vermiculahs) videbliĝas en la fekaĵoj kiel moviĝemaj, maldikaj, blankaj kaj mallongaj fadenetoj. Same kiel la askaridoj, ili atakas precipe la infanojn. Sed dum ĉi tiuj loĝas en la maldika intesto, la oksiuroj ennestiĝas en ambaŭ ekstremaĵoj de la dika intesto: la cekumo kaj la rektumo. Dumnokte la femaloj migras eksteren por ovodemeti, kaj tiu migrado okazigas intensan jukadon ĉirkaŭ la anuso. La infano tiam sin gratas, kaj tiel ĝi prenas sub la ungoj la parazitojn kaj ties ovojn, kiujn ĝi poste portas al la buŝo, reinfektiĝante senĉese. Tiu jukado kaj gratado povas kaŭzi dermatozojn, ekskoriaciojn, neŭrozon, nervozecon, sendormecon kaj eĉ per-turbojn en la seksa sfero (onanismo), precipe ĉe infanoj. La oksiuroj povas invadi la vulvon kaj vaginon ĉe infaninoj, kaj la prepucion ĉe infanoj, kaŭ-zante inflamojn. lli ankaŭ povas invadi la apendicon kaj estigi apendiciton.
Dum la kuracado, kiu daŭras 14 tagojn, la infano devas surmeti bankalsonon kaj gantojn dum la dormohoroj por eviti reinfektiĝon. Li devas sin bani ĉiutage kaj krome lavi sian anusan regionon ĉe enlitiĝo kaj ĉe ellitiĝo por elimini la parazitovojn. Li devas zorge lavi al si la manojn post fekado, kaj liaj ungoj devas esti mallongaj kaj puraj. Liaj subvestoj devas esti ĉiutage boligataj. ĉiunokte ŝmiru la ĉirkaŭanusan haŭton per iom da petrolo por malebligi la ovodemetadon. Observu la saman supre indikitan dieton por askaridoj (manĝu abunde krudajn karotojn ktp.), kaj laksigu vin 2-3 fojojn semajne, nokte ĉe enlitiĝo, per laksiga infuzaĵo aŭ ricinoleo. ĉar la oksiuroj loĝas precipe en la rektumo, la klistero ne devas esti tiel profunda kiel por askaridoj; uzu do komunan kanulon anstataŭ sondilo. ĉiunokte apliku klisteron el 400-600 gramoj da sapa akvo aŭ da dekokto de cepo kaj ajlo aŭ da ĵus elpremita suko de krudaj karotoj miksita kun iom da akvo; aŭ 3 kulerplenojn da oficina oksigenakvo miksita kun 400-600 gramoj da akvo (alternigu tiujn likvaĵojn).
La sekiĝintaj parazitovoj povas dissemiĝi sur la tapiŝoj, kurtenoj, litaĵoj ktp. iĝante fonto de plua infektado. Por ilin malinfekti, uzu do elektran polvosuĉilon, kaj poste elmetu ilin al la sunaj radioj dum 2 horoj. Subvestojn, tualet- kaj littukojn boligu.
Tenioj
(Tenia saginata, Tenia solium ktp.) estas longa rubandoforma vermo el kiu ekzistas pluraj specioj. ĝi estigas epigastran doloron, apetite-gon, malfortecon, digestajn perturbojn (lakso ktp.), malgrasiĝon, sendormecon ktp.; ĝi ankaŭ povas kaŭzi, precipe ĉe infanoj, konvulsiojn kaj epi-lepsion. Jen kio estas farenda: observu vegetaran dieton. Manĝu abunde krudajn fruktojn, legomojn kaj salatojn, speciale krudajn cepon, ajlon, karoton, celerion, rafanon kaj nuksojn.
Kuracado per semoj de kukurbo aŭ melopepo
Antaŭ enlitiĝo trinku tason da laksiga infuzo el kasifoliaj folikloj aŭ 1-2 ku-lerplenojn da ricinoleo. La sekvantan matenon, ankoraŭ ne manĝinte, manĝu 4 kulerplenojn da semoj de kukurbo aŭ de melopepo solaj aŭ miksitaj kun samkvanto da beroj de vakcinio aŭ de mirtelo. Ne dolĉigu, sed bone maĉu tion. Se temas pri infano, manĝu nur 2-3 kulerplenojn da tiuj semoj pistitaj kaj miksitaj kun iom da mielo; kaj la laksigilon prenu en pro-porcie malplia kvanto. Unu horon post tiu manĝo, enstomakigu la saman antaŭtagan laksigilon. La tenio tiam estas elpelita iom post iom. La pecon de tenio, kiu pendas ekster la anuso, ne ŝiru. Volvu ĝin ĉirkaŭ krajono aŭ vergeto, kaj malrapide elirigu ĝin. Aŭ sidiĝu sur urinujo plena de bolanta akvo, kies vaporo okazigas la kompletan eliminadon de la tenio. Konstatu pere de lupeo ĉu ties kapo ankaŭ estas elpelata, ĉar kontraŭe nova tenio formiĝos poste.
Kuracado per karotoj
Tiu ĉi metodo, tre rekomendinda cetere, konsistas el jeno: Antaŭ enlitiĝo laksigu vin kiel supre indikite. Poste dum 2-3 tagoj observu dieton el nur krudaj karotoj en kvanto laŭ via plaĉo; kaj ĉiunokte dum la daŭro de la kuracado laksigu vin ree. Se tiu ekskluziva diete el krudaj karotoj estas al vi tro teda aŭ peniga, aldonu iom da rostita aŭ nefreŝa sekala aŭ tritika integra pano.
Kuracado per aliaj rimedoj
50 gramojn da pulvorigita rizomo de virfiliko (latine: Polystichum filix mas) boligu en duonlitro da akvo ĝis ĉi tiu reduktiĝos al kvaronlitro. Trinku tion frumatene, ankoraŭ ne manĝinte; kaj 2 horojn poste laksigu vin per natria aŭ magnezia sulfato aŭ per kasifoliaj folikloj (ne per ricinoleo en tiu kazo): Ripetu tiun procedon post unu semajno.
Oni ankaŭ povas enstomakigi 8 ĝis 10 gramojn da tiu pulvorigita rizomo de virfiliko miksita kun 150-200 gramoj da malvarma akvo (oni tute ne ĝin boligas en tiu kazo) frumatene, ankoraŭ ne manĝinte; kaj post 2 horoj oni sin laksigas kiel supre indikite. Estas rekomendinde feki en fekujo plena de varma aŭ varmeta akvo por ke la tenio ne rompiĝu pro sia propra pezo.
La ŝelo de la radiko kaj de la branĉoj de granatarbo ankaŭ estas efika tenioforpela rimedo. Muelu aŭ pecetigu 60 gramojn da tiu freŝa ŝelo, boligu ĝin en 750 gramoj da akvo ĝis ĝi reduktiĝos al duonlitro, filtru ĝin, kaj trinku tion en 2-3 fojoj kun duonhora intervalo; post 2 horoj, laksigu vin per 30 gramoj da ricinoleo.