Alergio
Tiuj, kiuj suferas alergion prefere ne vestiĝu per nilono nek per aliaj arte faritaj stofoj. Suoj el plasto aŭ el kaŭĉuko estas eliminendaj.
Por mildigi la jukadon, apliku sur la haŭto citronsukon aŭ baniĝu en varmeta akvo kun amelo (miksu 2 aŭ 3 manplenojn da amelo kun la akvo).
Tri aŭ kvar fojojn semajne, antaŭ la enlitiĝo, prenu vaporbanon al via vizaĝo (inhalo). Metu manplenon da folioj de eŭkalipto en ujo kun bolanta akvo; kovru vian kapon per granda tuko kaj ricevu tiun vaporon dum 10-12 minutoj; je la fino, refresigu vian vizaĝon per fresa akvo. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas. Se tiu ĉi ne estas havebla, apartigu la ujon de la fajro por preni la vaporbanon, ĉar la haladzoj eliĝantaj el keroseno, brulalkoholo, karbo, gaso ktp. estas toksaj. Eblas ankaŭ aĉeti specialan inhalilon tiucele.
Evitu dum kelka tempo la sunon kaj la troan varmon, precipe dum la akuta stadio. Cagrenoj kaj afliktoj estas ĉiam evitendaj laŭeble. Eliminu ĉiuspecajn drogojn, medikamentojn kaj farmaciaĵojn.
Astmo
Tiuj, kiuj suferas astmon devas trakti la akutan atakon jene: Metu sur la planko sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom nur eble elteni. Metu sur tablo aŭ benko alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj. Tiu bano devas daŭri plimalpli 10 minutojn. Se ĝi estas bone eltenebla, ĝi povas daŭri 12 minutojn; kontraŭe, oni devas ĝin ĉesigi post 6 aŭ 8 minutoj. Tiu varma bano sammomenta de kruroj kaj antaŭbrakoj forte plivigligas la sangan cirkuladon kaj bone efikas al astmuloj. Ĉe la komenco prenu ĝin ciutage kaj poste ciuduatage. Sed, dum la astmaj atakoj vi povas ĝin preni ec dufoje ciutage dum kelkaj tagoj. Se vi tute ne eltenas ĝin, anstataŭigu ĝin per varmaj fomentaĵoj sur la bruston: trempu tukon en varman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin tri- aŭ kvaroble kaj apliku ĝin sur la bruston kovrante ĝin per seka tuko por ke ĝi ne malvarmiĝu. Ŝanĝu laŭbezone la fomentaĵon. La tuta daŭro estas pli aŭ malpli duonhora kaj oni povas ĝin refari la saman tagon se necese.
Se tiuj rimedoj ne sufiĉe helpas, bruligu iom da daturo (sciencaj nomoj: Datura stramonium, Datura ferox) en angulo de via ĉambro dum kelkaj minutoj; sed ne rekte enspiru ties fumon. Ĉar tiu vegetaĵo estas venena, ne trinku ties tizanon.
Malproksime de la manĝoj trinku tizanon de pulmonario aŭ de iu alia sputiga herbo ekzistanta en via lando.
Grava rekomendo: ĉesu uzi drogojn kaj farmaciaĵojn, kiuj nur momente forigas la malfacilan spiradon (dispneo) koste de plua toksado de la organismo. Se vi ne povas aŭ ne kuraĝas tuj fari tion, maloftigu iom post iom ties uzon, malgrandigu la dozojn ktp. ĝis definitiva forlaso de ĉiuj medikamentoj.
La natura kuracado estas la plej fidinda kaj tute senriska. Se vi konscie kaj konstante observadas tiujn ĉi preskribojn, vi sendube kaj tutcerte resaniĝos.