Malsanoj de la spira aparato


Banala malvarmumo
eble la plej ofta el ciuj malsanoj, komencigas ordinare per naza kataro, kiu poste povas descendi al faringo, laringo, traheo, bronkoj ktp.


Bronkektazio
Post pulmito kaj gripo, ce pulmosklerozo, kaj pro algluigo de la pleuro, la bronkoj povas dilatigi saketforme. Kaj en tiuj saketoj akumuligas mukajo, kiu poste povas malkomponigi au putrigi, estigante simptomojn de pusa, putra au fetora bronkito. La ekstremoj de la fingroj de tiuj malsanuloj ofte similas al tamburfrapiloj pro kronika kongesto kaj svelo.

La puso entenata en la bronkaj saketoj povas lezi la bronkan parieton kaj detrui sangangion estigante hemoragion. Gi ankau povas inflamigi la apu-dan pulman histon, kaj, pli malofte, invadi la sangofluon estigante cerban absceson, pusan meningiton au piemion (pusa infekto de la sango).

Por malplenigi la bronkajn saketojn, oni devas sin meti en genua-kubuta pozicio, au kusigi sur la lito laularGe kun la busto pendanta malsupren ek-ster la lito. Observu vegetaran sensalan dieton, ne manGu panon kaj farunajojn, kaj trinku malmulte da fluajo por malpliigi la sputajon. Fresaj fruktoj kaj krudaj salatoj estas speciale rekomendindaj. Faru ciutage spirajn ek-zercojn. Prenu 2-3 fojojn ciusemajne vaporbanon al via busto kun folioj de eukalipto, pino au mento. En bona vetero elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj dum 15-30 minutoj (sunbano). Havigu al vi puran aeron prefere en la montaro au de la marbordo. En multaj okazoj povas utili bano laueble varma de manoj kaj antaubrakoj dum 10-15 minutoj, aplikante tuj poste malvarman kompreson sur la antaubrakojn; au piedbano laueble varma kaj tuj poste malvarma kompreso sur la krurojn; au bano laueble varma de la tuta korpo, Gis la kolo, ricevante tuj poste sprucon de malvarma akvo sur la dorson. Por ke la akvo de tiuj banoj ne malvarmigu, aldonu ofte kaj laubezone akvon pli kaj pli varman. Aldonante manplenon da sin-apa faruno al varma akvo, la menciitaj banoj igas pli efikoplenaj ankorau. La celo de tiuj tre varmaj banoj sekvitaj de malvarmaj kompresoj au sprucoj estas draste stimuli la kuracigan forton de la organismo.


Bronkito (inflamo de la bronkoj)
komencigas per seka kaj ec dolora tusado, car la bronkoj ankorau ne pro-duktas sufican kvanton da muko. Sed post kelkaj tagoj la sekrecio pliigas, faciligante la sputadon. Aliaj simptomoj estas iom da febro, senapetiteco, laceco kaj Generala malbonfarto. Gia akuta stadio povas dauri 2-3 semaj-nojn, se Gi ne estas trafe kuracita. Sed sekvante la subajn indikojn, oni facile resanigas en malmultaj tagoj.

Antau cio evitu kontrautusajn kuracilojn, kiuj nur cesigas la tusadon, sed tute ne kuracas la malsanon. La tusado estas utila simptomo, car Gi ebligas la eliminadon de la mukajoj, mikroboj, polvo kaj aliaj malutilaj substancoj, kiuj alimaniere restus interne malhelpante la resanigon. Unue oni de-vas helpi tiun eliminadon pere de 1 au 2 ciutagaj vaporbanoj al la supra duono de la korpo, tio estas, de la zono Gis la kapo, dum 15-20 minutoj. Tiucele uzu elektran varmigilon, car Gi ne haladzas, kaj kovru vian buston per granda tuko dum vi ricevas la vaporon eligantan el ujo kun bolanta akvo kaj folioj de eukalipto, pino au mento. Je la fino forigu la svitajon per tuko trempita en varmeta akvo, sekigu, vestigu kaj ripozu duonhoron.

Trinku varman lakton kun mielo kaj tizanojn de kamomilo, sambuko, bo-rago-, kaj tilifloroj, kiuj helpos sviti. Se vi febras, faru la jenon: enlitigu: manGu nenion solidan; nur trinku akvon kun citronsuko au sen Gi, sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn ktp.; apliku vespere klisteron de 1 litro da malvarma au apenau varmeta akvo; apliku malvarman kompreson sur la ventron kaj sanGu Gin ofte. Se vi ne febras, manGu fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn. Akuta bronkito povas asociigi kun gripo, kokluso, morbilo ktp. Se oni malsukcesas kuraci Gin, Gi transiras en la kronikan stadion karakterizatan per Genaj tusado kaj sputado, kiuj kelkfoje malhelpas la dormadon, malfacila spirado, lacigo ktp. Post kelkaj jaroj Gi povas turnigi en pulman emfizemon, precipe se temas pri fumanto, kiel okazas tre ofte.


Bronkopulmito
estas miksa formo kun inflamo de bronkoj kaj pulma histo. Gia kuracado estas simila al tiu de pulmito. En kelkaj kazoj, kiam la febro ne estas tre alta, kaj la tusado kaj sputado tre Genas la pacienton, konvenas anstatauigi la malvarman kompreson kaj la argilan kataplasmon per kataplasmo el linsema faruno, kiun oni preparas jene: Miksu farunon el linsemo kun malvarma akvo formante kacon; varmigu Gin daure kirlante Gis vi atingas varman mason (ne pli ol 42-45 °C); metu Gin en sufice ampleksa maldensa stofo, aldonante 20% da sinapa faruno; bone miksu la tuton, kaj apliku tiun kataplasmon sur la malsanan regionon kaj ties cirkauajon antaue kovritan per flanelo por eviti brulvundon. Demetu Gin post 30-45 minutoj. Oni povas ripeti tiun procedon 2-3 fojojn ciutage.

Ce kelkaj gravaj okazoj, inhalado de oksigeno estas konsilinda. Ce pulma kongesto, kupoj povas tre utili.


Emfizemo
La bronkoj disdividigas en bronketoj pli kaj pli malgrandaj, kaj ce la ekstremo de la plej etaj trovigas kavajetoj nomitaj alveoloj, esenca elemento de la pulma histo, kie okazas la oksigenigo de la sango. Kronikaj malsanoj de la pulmo kaj de la bronkoj, precipe kronika bronkito, submetas la alveolojn dum jaroj al granda streco, kiu finfine perdigas la elastecon de la alveolaj parietoj kaj ec kauzas ties detruon. La alveoloj tiam dilatigas kaj la pacien-to ne sukcesas elirigi la jam konsumitan aeron, kiu postrestas en ili, malgrau peniga elspirado. Sekve la oksigenigo de la sango suferas kaj aperas dispneo (malfacila spirado), ne grava ce la komenco, kiu intensigas pro malvarma aero kaj pro infektoj de la supraj spiraj kanaloj. La bronka ob-strukco pro sekreciajoj estigas fortan tusadon dumnokte kaj precipe ce vekigo, kauze de la dumnokte akumulita sekrecio. Finfine aperas nenor-mala trograndigo de la dekstra koro, blua hautkoloro kaj malgrasigo. Tiu malsano nomigas emfizemo kaj povas esti sukcese kuracata nur se la le-zoj de la histoj ne estas ankorau tro gravaj.

Ce emfizemo faru la jenon:

Se vi suferas de kronika bronkito, kuracu Gin unue lau la supraj indikoj.

LoGu prefere en kamparo. ManGu modere, aplikante vegetaran dieton kun tre malmulta salo, kaj ripozu post la manGoj. Evitu tabakon, alkoholajojn, panon kaj farunajojn. Trinku tizanojn de sputigaj plantoj. Zorgu, ke viaj manoj kaj piedoj estu ciam varmaj. Vibra masaGo de la torako estas rekomendinda.

Por malkongesti la pulmojn mergu tri fojojn semajne viajn manojn kaj antaubrakojn en akvon laueble varman dum 10-12 minutoj kaj tuj poste en malvarman akvon dum nur kelkaj sekundoj; kaj la aliajn tagojn de la semajno faru la samon kun viaj piedoj kaj kruroj Gis la genuoj. Metodaj spiraj ekzercoj estas tre gravaj kaj konsistas resume en rapida kaj mallonga enspirado kaj malrapida longa elspirado iom nur eble. Dum tiuj ekzercoj klinigu iom antauen por restarigi la diafragman spiradon. Krome, gimnastikaj ekzercoj povas tre plibonigi la Generalan farton de la emfizemuloj; sed devas esti singardeme farataj, prefere sub gvidado de kompetentulo.

Inflamo de la pleuro (pleurito)
La pleuro estas sereca membrano, kiu surkovras la internon de la torako kaj tegas la pulmojn. Gi konsistigas kvazau duoblan sakon por ciu pulmo, kies plej grava tasko estas faciligi la movojn de tiu organo dum la spirado.

Pleu'rito povas okazi pro diversaj kauzoj: reumatismo, tuberkulozo, pulmito ktp. Giaj simptomoj estas similaj al tiuj de pulmito, sed ne estas sputado, escepte se kunekzistas pulmito au bronkito.

Ce seka (senakva) pleurito, la doloro intensigas kiam la paciento spiras kaj persistas multajn tagojn; Generale la lezo estas nur unuflanka.

Ce eksuda pleurito da doloro Genas nur la unuajn tagojn, kiam la paciento spiras; poste, kiam la eksudajo formigas, Gi malaperas; sed, se la likvajo estas abunda, la spirado malfaciligas.

La kuracado de pleurito estas simila al tiu de pulmito; sed apliku la argilan kataplasmon (au la malvarman kompreson) nur dumnokte sur la malsanan duonon de la torako. Dum la tago apliku varmajn fomentajojn, varmajn kat-aplasmojn el linsema faruno kun iom da sinapa faruno, kaucukan ujon kun varma akvo, varman kataplasmon el fojnfloroj, sako kun varma sablo, elektra kuseneto ktp.

Tiuj varmaj aplikajoj sendolorigas la pacienton kaj, same kiel la dumnoktaj malvarmaj (au apenau varmetaj, se oni ne eltenas ilin malvarmaj) aplikajoj helpas elsorbi la eksudajon kaj resanigas la pleuron, preventante ties al-gluigon. Ciu varma aplikajo povas dauri 1 horon; poste, demetu Gin, frotu rapide vian bruston per tuko trempita en malvarman (au malvarmetan) akvon, sekigu kaj ripozu 30-45 minutojn. Post tiu ripozo, apliku alian el la supre menciitaj varmaj aplikajoj, lauvice.

Se vi ne plu febras, observu vegetaran dieton. Evitu la salon. Ajlo kaj jogurto estas rekomendindaj same kiel krudaj fruktoj kaj salatoj.

En kelkaj okazoj povas helpi aplikajoj malproksime de la brusto; ekzemple:

varmaj banoj de piedoj kaj kruroj au de manoj kaj antaubrakoj au varmaj sidbanoj dum 10-15 minutoj.

Kiam la doloro cesas, komencu tuj fari 3-4 fojojn ciutage spirajn ekzercojn, supren levante la brakon de la lezita flanko, kaj pliigu ilin iom post iom. Ankau estas konsilindaj masaGo de la torako, sunbanoj (se oni ne febras), kaj modera gimnastiko. En esceptaj okazoj akceptu diatermion (varmoterapio per altatensio kurento), kaj, se la eksudajo estas tro abunda, punkcion.

Post resanigo restadu kelkajn semajnojn en la kamparo au en la montaro.


Kronika bronkito
Ce kronika bronkito apliku vegetaran dieton, sed ne manGu panon kaj farunajojn; faru du fojojn ciutage spirajn ekzercojn; prenu 2-3 fojojn ciusemajne vaporbanon al via busto kun folioj de eukalipto, pino au mento, kiel supre indikite; en bona vetero elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj dum 10-20 minutoj (sunbano); malproksime de la manGoj trinku tizanojn de alteo, tusilago, poligalo, violfloroj au iu alia sputiga planto ekzistanta en via lando. Se la tusado estas tro forta, mildigu Gin trinkante tizanon de papaveto.

Post resanigo konvenas somere hardi la hauton kaj bronkojn kontrau la varioj de temperaturo pere de aerbano, restante nuda en kontakto kun la aero dum kelkaj minutoj ciutage, au frotante 2-3 fojojn semajne la tutan korpon per tuko trempita en malvarman (iom varmetan la unuajn fojojn, se vi ne eltenas Gin malvarma) akvon, salitan au ne, dum 1-2 minutoj.

Pulma inflamo (pulmito au pneumonio)
komencigas per ektremo kaj alta febro (39, 40-41 °C), la spirado igas pli kaj pli malfacila; oni sentas malfortecon, kapdoloron, senapetitecon kaj doloron ce la brusto, kiu intensigas kun la profunda spirado; estas tusado kaj sputado. La sputajo, malabunda je la komenco, igas poste pli abunda kaj rustokolora pro la sango en Gi entenata. La paciento tre soifas kaj lia spirado estas malprofunda, ofta kaj malfacila, car la pulmo ne funkcias normale. Ce tipa pulmito la febro dekomence plialtigas rapide kaj persistas alta dum pli au malpli nau tagoj; poste, Gi malaltigas preskau subite, dum 2 horoj, meze de abunda svitado, kaj la Generala stato de al paciento tre plibonigas tiam. Male, ce maljunuloj, alkoholuloj, trograsuloj, kor- kaj ren-malsanuloj, diabetuloj ktp., la evoluo de la malsano estas malpli favora, car ilia organa defendo trovigas en malbonaj kondicoj. Verdire ne estas la mikroboj la veraj kauzantoj de la pulmito, car milionoj da ili eniras la pulmojn ciutage kun la enspirata aero, tamen ne lezante la sanajn histojn. Ankau la malvarmo kaj aliaj banalaj faktoroj ne kulpas pri tiu malsano, kiu okazas nur kiam pro nenatura vivsistemo la histoj ne kapablas sin defendi.

Ce pulmito faru jenon:

Enlitigu kaj ripozu dum la tuta dauro de la malsano. Aerumu tage kaj nokte vian dormocambron, sed estu varme vestita. Trempu tukon en malvarman akvon, premtordu Gin, faldu Gin plurfoje kaj apliku Gin sur la tutan bruston; kovru Gin per seka tuko kaj vindu la tuton; post 2 horoj demetu Gin kaj ripozu 1 horon; ripetu la saman procedon dum la tuta tago. Nokte apliku la saman kompreson sur la bruston, sed ne sanGu Gin Gis la sekvanta mateno. Post ciu demeto de la kompreso, helpanto devas rapide froti vian bruston per tuko trempita en malvarman akvon kaj Gin sekigi.

Tiu kuracado per akvo helpas sviti (per svitado oni ja eliminas la toksojn de la malsano), faciligas la spiradon kaj la dormon, kvietigas la nervozecon, malkongestas la pulmojn kaj kontribuas al rapida resanigo. Se la paciento ne bone eltenas malvarman akvon, oni povas en la komenco uzi Gin apenau varmeta; sed malvarma Gi estas pli efikoplena.

Pli efikas ankorau la argila kataplasmo, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen stonetoj kaj aliaj malpurajoj), miksu Gin kun malvarma akvo Gis vi atingas firmecon de kvazaua mortero kaj apliku Gin pere de kulero au truleto en rektan kontakton kun la hauto de la malsana regiono kaj ties cirkauajo, minimume 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru la kacon per tuko trempita en malvarman akvon por ke Gi ne sekigu tro rapide kaj vindu la tuton. Post 2-3 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo se Gi altenigas), forjetu la argilon, car Gi estas uzenda nur unu fojon kaj lavu la tukon. Post 30-40 minutoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve la tutan tagon. Se ial ne eblas sanGi tiom ofte la kataplasmon, sanGu Gin ciu 4-5 hore. Sed de temp' al tempo malsekigu Gin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu Gin la sekvantan matenon, ne renovigante Gin dum la dormohoroj.

La unuajn 2-3 tagojn manGu nenion solidan; nur trinku akvon kun mielo au citronsuko, sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de sputigaj plantoj, maltkafon ktp. La sekvantajn 2-3 tagojn manGu krudajn fruktojn kaj salato-jn; poste, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn ktp. Dum la tuta dauro de la malsano apliku ciumatene kaj ciuvespere klisteron de 1 litro da malvarma au apenau varmeta akvo.

Car temas pri grava malsano, ni insistas, ke la ripozo enlite devas esti absoluta dum la tuta dauro de la pulmito. Se vi sentas senritman au neregulan au tro rapidan korbatadon, apliku sur la antaukoran regionon malvarman kompreson kaj sanGu Gin tiom ofte kiom necese.

Post resanigo restadu kelkajn semajnojn en la kamparo au en la montaro, faru ciutage spirajn ekzercojn kaj prenu sunbanojn.


Pulma tuberkulozo
Gi estas tre disvastigita malsano; sed plej ofte temas nur pri latenta infek-to, tio estas sensimptoma, kiu pro la naturaj defendfortoj kuracigas per si mem en la plej oftaj okazoj. Kiam tiu spontanea kuraciga forto estas elcerpita (pro neracia nutrado, malbonaj vivkondicoj, tabakismo, alkoholismo kaj aliaj malvirtoj ktp.), la latenta infekto transformigas en malkasan, evi-dentan malsanon, kies simptomoj estas: tusado, ne grava ce la komenco; febreto vespera au nokta; nokta svitado pli au malpli abunda; persista vocraukeco; dispepsio, senapetiteco, malgrasigo, nervozeco ktp.; ce postaj stadioj aperas abunda sputajo, kelkfoje miksita kun iom da sango, kiu povas transformigi en hemoragion (hemoptizo; sangelfluo), kiam sangovazo rompigas pro la lezo; torakaj doloroj ktp.

La alopatia medicino obstine celas detrui la bacilon de Koch, laudire la kauzo de la tuberkulozo. Sed estas neeble sin liberigi de mikroboj, car ili trovigas cie kaj kontinue estas enspirataj au alimaniere enigataj en la or-ganismon, ne malutilante se la naturaj defendfortoj estas sendifektaj.

Dum multaj jardekoj la kuracistoj kutimis preskribi supernutradon al tuber-kulozuloj, kredante ke viandajoj, fisajoj, kolbasoj, konservajoj kaj aliaj "fortigiloj" estas idealaj nutrajoj por ili. Lau tiu metodo, la pacientoj supersate manGas kaj grasigas kun la rezulto, ke post kelka tempo ili malsanigas je la digesta aparato (aparte je la hepato kaj stomako), kaj sekve ilia Gener-ala farto pli malbonigas. Felice la scienco jam pruvis, ke supernutrado ce tuberkulozuloj estas tragika eraro, kiu nur povas mallongigi ties vivon. Jen kio estas farenda: observu vegetaran dieton, prefere krudan (ne kuiritaj fruktoj, salatoj ktp. ) kun tre malmulte da salo; manGu ankau boligitajn le-gomojn, integrajn cerealojn (ne boligu tro longe la manGajojn), tritikan au sekalan integran panon, lakton, ovojn (1 au 2 ciutage), fresan fromaGon (ovo kaj fromaGo ne en la sama manGo), krudan Germon de tritiko (duon-kulerpleno ciutage), marajn algojn, sekigitan bierfermentilon, nuksojn ktp. Aldonu ciutage glason da suko de krudaj spinaco kaj karoto (raspu au mu-elu ilin antaue) kaj la selon tre subtile pistitan de 1 au 2 ovoj (oni povas Gin solvi en iom da citronsuko) pro la vitaminoj kaj organikaj fero kaj kalcio en ili entenataj. Evitu spicajojn, saucojn, fritajojn, alkoholajojn kaj sukerajojn (uzu mielon anstatau sukero).

Spicu nur per origano, bulbo (cepo), ajlo, petroselo, lauro, poreo ktp.

Zorgu, ke la intestoj funkciu Guste kaj ciutage. Se necese, apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo.

LoGu en la kamparo au en ne alta montaro (malpli ol 650 metrojn super marnivelo) por sufice longa ripozkuracado, kaj restadu laueble longe sub libera cielo.

En bona vetero prenu ciutage frumatene, kaj ciunokte, 3 horojn post la lasta manGo, aerbanon tute nuda en rekta kontakto kun la aero dum 1 au 2 minutoj la unuan tagon, 2 au 4 minutoj la duan tagon, aldonante 1 au 2 mi-nutojn ciun sekvantan tagon Gis vi atingas 20-30 minutojn, kaj tiam restu ce tiu tempodauro ciumatene kaj ciunokte, seninterrompe. En malvarma vetero prenu tiun aerbanon en la cambro antau malfermita fenestro. Se vi sentas malvarmon, frotu la korpon per tuko au per la manoj. Se dum la aer-bano viaj piedoj estas malvarmaj, revarmigu ilin kaj, se necese, surmetu lanajn strumpojn. Post la aerbano enlitigu kaj revarmigu. La aerbano pli-faciligas la sangan cirkuladon, trankviligas la nervaron kaj fortigas la tutan organismon kun tre favora influo sur la pulmoj. Moderaj spiraj ekzercoj estas grava kompletigajo de la aerbanoj. Se vi febras, vi devas ciuvespere, antau vespermanGo, energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo au tuko ofte trempita en malvarman (au apenau varmetan, se vi ne eltenas malvarman) akvon, salitan au ne, kaj apenau premtordita, lau ci tiu vico:

Tuj poste sekigu kaj enlitigu. La celo de tiu Generala frotado estas malaltigi sendanGere la febron kaj draste stimuli la naturajn defendfortojn antaue menciitajn.

Krome, ciunokte (2, 5-3 horojn post vespermanGo) apliku sur la afekciitan duonon de la torako jenan malvarman kompreson: trempu tukon en malvarman akvon, premtordu Gin, faldu Gin plurfoje kaj apliku Gin; kovru Gin per seka tuko kaj vindu la tuton; demetu Gin la sekvantan matenon. Pli efikoplena ankorau ol tiu kompreso estas jena argila kataplasmo: miksu puran argilon kun malvarma akvo Gis vi atingas firmecon de kvazaua mortero kaj apliku Gin pere de kulero au truleto en rektan kontakton kun la hauto de la afekciita duono de la torako, minimume 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru la kacon per tuko trempita en malvarman akvon por ke Gi ne sekigu tro rapide kaj vindu la tuton. La sekvantan matenon demetu la kataplasmon kaj forjetu la argilon.

Ofta komplikajo de la pulma tuberkulozo estas lezo de sangangio, kiu tradukigas per hemoragio (hemoptizo) pli au malpli abunda dum tusado. En tiu okazo faru la jenon:

Absolute ripozu enlite, ne parolante kaj ne ricevante vizitantojn. La unuan tagon manGu nenion solidan. Trinku nur akvon kun au sen citronsuko, sukon de fresaj fruktoj, tizanon de ekvizeto (latine: Equisetum), sukon de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitajon elpremu en peco da tolajo). Unu fojon trinku ankau kafkulerplenon da salo solvita en duontaso da malvarma akvo. Tiu solvajo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghalti- gajn ecojn. Ciuj trinkajoj devas esti malvarmaj. Prenu varman piedbanon dum 15 minutoj. Se la hemoragio plu dauras, prenu varman manbanon dum 10 minutoj kaj ripetu Gin Gis tri fojoj dum la tago. Apliku klisteron de dekokto de ekvizeto apenau varmeta. Apliku sur la torakon malvarman kompreson dum duonhoro; ripozu duonhoron sen la kompreso; apliku de-nove la malvarman kompreson dum duonhoro, kaj tiel sinsekve. Dum la nokto apliku Gin ankau, ne renovigante Gin dum la dormohoroj.

La sekvantan tagon trinku malvarman lakton, malvarman vegetaran buljonon kun ovoflavo, manGu fresajn fruktojn, malgrandkvante sed ofte, laubezone. Poste aldonu iom post iom krudajn salatojn, boligitajn legomojn, integrajn cerealojn ktp., lau la supraj indikoj. Prefere manGu 5-6 fojojn ciutage po malmulte.

La tuberkulozo povas ataki ankau aliajn organojn: ostoj, artikoj, intestoj, peritoneo, hauto, renoj, laringo, okuloj ktp. La kuracado similas al tiu indikita por pulma tuberkulozo. Krome prenu ciutage, prefere matene, sunbanon elmetante vian tute nudan korpon (se tio ne eblas, almenau la koncernan korpoparton) al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ciun sekvantan tagon Gis vi atingas 1 au 2 horojn, kaj tiam restu ce tiu tempodauro ciutage seninterrompe. (Aliflanke, ce pulma tuberkulozo ne prenu sunbanon).

Grava rekomendo
Cesu uzi drogojn kaj farmaciajojn, kiuj nur momente kaj sajne forigas la Genajn simptomojn koste de plua toksado kaj difekto de la organismo. Nur esceptaokaze la artefarita pneumotorako estas akceptebla.


Trah'eito (inflamo de la trah'eo)
manifestigas per bruldolora sento malantau la sternumo kaj tusado, kiu intensigas ce enspirado, precipe se la aero estas malvarma.


reen al la komenco  reen al la starta paGo