Artika kontuzo
Unue oni devas senmovigi la artikon pere de alpremitaj malvarmaj kompresoj; poste oni aplikas renovigitajn nealpremitajn malvarmajn kompresojn, kaj poste oni ekmasagas cirkau la artiko. Kiam la akutaj simptomoj cesas, oni anstatauigas la malvarmajn kompresojn per varmaj aplikajoj: fomentoj, kataplasmoj el faruno de linsemoj au el argilo, lokaj akvo- au vaporbanoj au varmaj sprucajoj au alternaj banoj au kompresoj au sprucajoj varmaj-malvarmaj. Tiam oni povas masagi la artikon mem kaj komenci la aktivajn kaj pasivajn movojn.
Artika tuberkulozo, Osta tuberkulozo
Tiu ci malsano evoluas inside. gia unua simptomo estas profunda doloro provokita de premo, kiu intensigas dumnokte. Ce la dolora punkto formigas svelajo, kiu fine moligas formante malvarman absceson. Kun la tempo tiu ci boras sian vojon tra la hauto por elimini la akumulitan puson: tiu patologia kanaleto nomigas fistulo, kiu tre malrapide kuracigas.
Kiam la malsano trafas la vertebrojn, tiuj ci platigas kaj sekve la vertebra kolumno falas formante gibon, kiu estigas cirkulajn kaj spirajn perturbojn kaj povas kunpremi la mjelon, kauzante malfacilecon en marsado kaj urinado, neuralgiojn kaj diversajn paralizojn. Estas la Pott-a malsano.
Kuracado: Longdaura enlita ripozado en kusa pozicio, prefere eksterdome ce la marbordo au almenau en la kamparo au en mezalta montaro. Kiam la doloro tute cesas, oni povas ripozi en brak- au faldsego. Sunbano de la tuta nuda korpo, pliigante iom post iom gian dauron, gis atingi unu au du horojn ciutage, kaj sur la dorso kaj sur la ventro. Fortiga vegetara dieto prefere nekuirita, sen salo au tre malmulta, inkludante laktajojn, ovajojn, nuksojn, krudan germon de tritiko, mangeblajn marajn algojn, sekigitan bierfermentilon, polenon de floroj kaj ova selo subtile pistita. Apliki dum la nokto sur la malsanan regionon malvarman au varmetan kataplasmon el argilo au kaolino, kiun oni demetas la sekvan matenon; apliki gin ankau dum la tago, renovigante gin ciudua- au triahore kun duonhora pauzo intere. Kiam la proceso jam finigis, oni devas fari masagojn kaj kelkajn aktivajn kaj pasivajn movojn por fortigi la muskolojn; poste oni komencas marsi grade, evitante lacigi.
Ec se gi trafas nur unu organon, oni devas konsideri generala tiun malsanon.
Ce artika tuberkulozo: kuracado samkiel por osta tuberkulozo. kaj ties aneksajoj.
Artiktordo
estas traktenda same kiel la Artika kontuzo. Se ekzistas elartikigo (luksacio), oni devas gin unue redukti.
Artrozo
estas degenera proceso de la artiko, multe pli ofta ol la artrito, kiu estas inflama proceso; sed malgrau la fundamenta diferenco inter ambau, la ku-racado estas tre simila. gi pleje trafas la maljunulojn tial, ke gi estas parto de la maljuniga proceso, sed povas ankau trafi pli junajn personojn, kiuj antaue suferis iun artikan malsanon au simple tre dikajn.
Aparte afekciitaj estas la artikoj, kiuj subtenas pli grandan pezon (genuo, kokso), kies kartilagon gi erodas kaj difektas, kreskigante novan oston sub gi kaj ce la artika rando. gi okazigas rigidecon post ripozado kaj doloron, kiu intensigas lau la veteraj sangigoj.
Kiam la genuo estas trafita, precipe ce maljunaj virinoj, oni konstatas spasmon kaj atrofion de la cirkauantaj muskoloj, movan limigon, krakadon, fleksdeformigon kaj doloron ce premo. La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo, sed gi estas pli malkapabliga, car gi estigas doloron cekomence ekstarante au marsante, sed poste kontinuan kaj ec dumnoktan, kio malhelpas la dormadon; gi lokigas en la ingveno au en la interna flanko de la genuo kun mova limigo de la kokso. Kiam gi atakas la vertebrojn, gi nomigas spondilozo, kiun ni jam pritraktis.
La kuracado estas same kiel por reumatoida artrito kaj ostoporozo. Oni devas apliki varmon antau la masago (oni masagu ne la artikon mem, sed la molajn histojn, kiuj gin cirkauas) kaj la movigo por ke tiuj ci estu bone tolerataj. Oni devas alternigi la ekzercojn kaj la ripozon, sed prefere oni faru la unuajn en sida au kusa pozicio unu- au dufoje ciutage por eviti supersargi la artikojn; ne forgesante, ke la movoj mem ne eluzas la kartilagon, escepte se oni faras ilin en malfavoraj kondicoj; male, ili plibonigas la amplitudon de la artika ludo kaj la kartilagan nutrigon, fortigas la muskolaron kaj evitas la kontrahigojn, kiuj estigas la doloron. Kelkfoje povas utili la diatermio, la kurtaj ondoj kaj la ultrasono.
Kiam la genuo au la kokso estas afekciitaj, rekomendindas sin apogi sur bastono au lamulbastono kaj eviti nenecesajn promenadojn au supreniradon de stuparoj. Oni devas uzi komfortajn suojn, gusti misajn korpajn po-ziciojn, kuraci la platpiedon (se gi ekzistas) kaj la trodikecon. Ci-lastan oni atingas per la vegetara, prefere nekuirita dieto, kiu krome estas grava kuraciga faktoro en tiu ci malsano.
Bursito
En la punktoj kie estigas frotado inter la hauto, la ligamentoj kaj la ostoj (genuo, kubuto ktp.) trovigas bursoj, kiuj sekrecias likvan lubrikajon (serozajo) similan al tiu de la artikoj kaj de la tendenaj ingoj. Tiuj serozaj bursoj, kies funkcio konsistas precize en malpliigi la frotadon, povas inflamigi (bursito) pro kontuzoj, troa frotado au oftaj traumatoj, kiel okazas en kelkaj metioj, estigante doloron kaj movan malfacilecon. La kuracado konsistas en ripozo de la afekciita korpoparto, kio signifas kelkfoje sangi sian okupon au metion; apliki sur la malsanan regionon kaj ties cirkauajon varmajn fomentajojn kaj vaporbanojn sekvitajn de malvarmaj kompresoj, kataplasmoj el argilo au kaolino au sprucajoj. Nokte oni aplikas malvarman kataplasmon el argilo au kaolino, kiun oni demetas la sekvan matenon.
Dolora, blokita s'ultro
(Skapolo-humera periartrito). La sultra artiko, unu el la plej moveblaj de la korpo, povas esti afekciita same kiel la aliaj artikoj pro diversaj kauzoj: traumato (unusola forta bato au kontuzo au serio da nefortaj ripetitaj traumatoj), reumatismo, podagro, metabolaj, emociaj au psikaj perturboj, inflamo de la tendenoj, muskoloj kaj ceteraj histoj, kiuj konsistigas la artikon ktp. Kelkfoje la sultra doloro fontas el aliaj partoj de la korpo pro diversaj malsanoj (kora infarkto, pulma, pleura kaj kolecista afekcioj, kola spondiloartrito, toksigoj (medikamenta au alispeca). Malofte la dolora sultro estas kauzita de afekcio eks-kluziva de tiu artiko: gi pleje suldigas al la lezoj de ties cirkauantaj histoj.
gi estas karakterizita per malakra doloro en la sultro, kiu en giaj intensaj formoj etendigas gis la kolo au descendas laulonge de la brako. Krome la artika movebleco estas tre limigita kaj la plej eta movo suferigas.
La kuracado estas same kiel indikite por reumatoida artrito. Kiam la intensa doloro cesas, oni devas tuj komenci singarde la aktivajn kaj pasivajn movojn de la artiko por restarigi grade ties funkciojn, kvankam ce la komenco ili okazigos doloron.
La kurtaj ondoj, la diatermio kaj la ultrasono en malgrandaj dozoj povas ankau utili.Oni konstatis, ke kelkfoje interkuranta febra malsano (ekzemple gripo) povas neatendite malaperigi tiun malsanon.
Frakturo (ostorompig'o)
estas akcidento, kiu postulas tujan redukton, t. e. relokigi la ostfragmentojn en ties normala pozicio kaj firme senmovigi ilin gis kompleta cikatrigo fare de kuracisto.
Hernio de la intervertebra disko
postulas ripozon kaj kuracadon same kiel por spondilozo.
Spondilito, spondilozo, spondiloartrito, -artrozo
Tiuj malsanoj de la vertebroj kaj ties artikoj prezentigas ce 20- gis 40jaraguloj, plej ofte ce viroj. lli komencigas inside per doloro en la malsupra parto de la dorso kaj koksoj kaj dorsa rigideco dum la mateno. Car la malsano avancas supren, tiuj simptomoj pligravigas kaj post monatoj au jaroj aperas doloro de la resto de la vertebraro kaj limigo de la dorsaj movoj. Krome prezentigas generalaj simptomoj (lacigo, magrigo, iom da febro) kaj kelkfoje kora lezo (unuagrada blokado). La rezulto povas esti la vertebrara ankilozo (senmovebleco) kun rekta dorso kaj difekta pozicio. La kuracado estas same kiel por reumatoida artrito, penante atingi la laueble bonan pozicion de la vertebraro pere de la plifortigo de la dorsa muskolaro kaj la pliigon de la spira kapacito. Alternigi la fizikajn ekzercojn kaj la ripozpauzon sur lito kun firma matraco sub kiu trovigas tabulo.
Ingvena kaj umbilika hernioj
ce la novnaskitoj kaj malgrandaj infanoj kuracigas faldante la hauton de tiu regiono kaj algluante sur la hautfaldon adheran rubandon. Se temas pri pli grandaj infanoj, adoleskantoj kaj junuloj, faru la jenon: Matene kaj vespere, en kusa pozicio, masagi la hernian regionon kaj cirkauajon dum kvin minutoj kun la mano smirita per mangoleo lau cirklaj movoj, se temas pri umbilika hernio, kaj en oblikva direkto, de la meza linio supren kaj eksteren, se gi estas ingvena. Tio plibonigas la sangan cirkuladon de la regiono kaj malhelpas la muskolan atrofion, favorante tiel la restauradon de la venkitaj histoj. Antau au post la masagoj, oni devas fari la sekvan gimnastikon dum 8 au 10 minutoj, ankau kusante: levi kaj mallevi ambau krurojn, kunigitajn ce la komenco kaj poste aparte kaj alternigante la dekstran kaj la maldekstran; oni levas ilin vertikale kaj, mallevante ilin, ne tusi la grundon, sed teni ilin pende kelkajn sekundojn antau levi ilin denove. Kiam la paciento plibonigas, li povas aldoni iom post iom cirklajn ambausencajn movojn de la kruroj. Krome estas rekomendindaj: aer- kaj sunbanoj; ciumatene, ce ellitigo, frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; kaj ciuvespere apliki sur la hernian regionon alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; racia nutrado.
Ce plenkreskuloj tiu ekskluziva kuracado ne ciam suficas por atingi resanigon kaj tiukaze la uzado de hernia bandago povas esti necesa. Antau ol cirkauligi gin, la paciento en kusa pozicio devas certigi ke la hernio estas reduktita, t. e., ke gi ensovigis en la abdomenan kavajon; se ne, li devas gin redukti milde kaj grade kun la fingroj cirkle kaj la femuro fleksita dum li profunde spiras. Se post la cirkauligo la hernio reaperas, oni devas demeti la bandagon kaj remeti gin guste, ciam en kusa pozicio.
Se la hernio estas nereduktebla (sed ne strangolita), prenu lokan vaporbanon, sidbanon je kreskanta varmo, apliku surloken varmajn fomentajojn kaj kataplasmojn kaj alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; post tiuj aplikajoj masagu singarde kaj fine surmetu suspensorion firme algustigi-tan pere de zono por eviti, ke la hernio pligrandigu; krom se la paciento preferas operaciigi. Strangolita hernio estas urge operacienda.
Ce diafragma hernio la supra parto de la stomako elsovigas tra la natura aperturo de tiu muskolo, estigante gason, pirozon, regurgiton kaj doloron.
Por preventi kaj kuraci tiun afekcion oni devas kutimigi levi kaj mallevi sargojn guste, tenante rekte la dorson, tio estas, ne fleksante gin, sed nur la genuojn; kaj se oni devas turnigi tenante levita la sargon, oni devas movi la piedojn kaj ne rotacii la trunkon kun senmovaj piedoj. Krome la levota sargo devas trovigi ce oniaj piedoj; se gi trovigas supre, ekzemple sur breto, oni devas suriri stupetaron au benkon au segon, kaj ne etendi la korpon por gin atingi. Tiuj ci indikoj koncerne la gustan pozicion estas aplikeblaj ankau al la afekcioj de la vertebraro.
La kuracado kompletigas per abdomena kaj spira gimnastiko, penante uzi pleje la diafragmon; vegetara dieto kaj alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la tutan ventron dum 30-60 minutoj ciuvespere antau la mango. Oni evitu nekomfortan piedveston kaj la strecigojn generale. Praktiku muskolan kaj mensan malstrecigojn.
Kramfoj
estas muskolaj spasmoj, nevolaj, doloraj kaj nedauraj, kiuj povas trafi unu muskolon (au parton gian) au plurajn muskolojn. llia plej komuna kauzo estas la intensaj fizikaj ekzercoj, ekzemple dum sporto, kiuj postulas grandan muskolan strecigon. Perforta au subita movo kaj nekutima pozicio de membro povas okazigi kramfojn. Dumnoktaj kramfoj de la piedoj au kruroj, kiuj subite komencigas, estas tre komunaj. Menciindas la kramfoj atribueblaj al la varmo, kiuj trafas la membrojn kaj la abdomenan parieton de homoj laborantaj en varmega medio, multe svitas kaj trinkas abundan akvon. lli suldigas al la perdo de natrio, kaj oni povas ilin preventi au mildigi trinkante akvon iom salitan. Pro la sama kauzo povas prezentigi ankau kramfoj, kiam la korpo perdas multan akvon pro malsano (lakso, vomado ktp.). La kuracado konsistas en permana masago de la afekciita muskolo, kiam okazas la atako. Krome estas konsilinde fari moderajn fizikajn ekzercojn kaj observi vegetaran dieton, prefere nekuiritan.
Malvarmaj piedoj
Multaj personoj daure suferas malvarmajn piedojn pro cirkulaj kaj nervaj perturboj, kiuj suldigas al ilia sidema kaj nenatura vivmaniero. Nepre necesas observi racian dieton; multe marsi eksterdome; faradi gimnastikon spiran, Svedan kaj speciale de la nudaj piedoj (ilin fleksi, etendi, movi ambauflanken kaj cirklen ambausence); aer- kaj sunbanoj; seka brosado de la tuta korpo; masagi la malvarmigintajn piedojn; ciuvespere preni alternan banon de piedoj kaj kruroj: varma unu minuton kaj malvarma kvin sekundojn, ripetante tion sinsekve plurfoje gis sumigi 10 au 12 minutojn, kaj tuj poste ilin sekigi, frotadi kaj masagi. Somere pauadi nudpiede sur la malseka gazono au sur sablo varmigita de la suno; krome preni mallongan piedbanon en malvarma akvo kaj tuj poste revarmigi ilin marsante au farante gimnastikon nudpiede. Rekomendindas uzi vastajn komfortajn plektitajn suojn kun plandumoj el korko.
Kiam la vetero estas malseka kaj malvarma, la suoj devas esti varmaj kaj akvoimunaj.
Muskolito (inflamo de la muskola histo)
povas esti kauzita de diversaj malsanoj. Kiam gia origino estas reumatisma, gi manifestigas per doloro, kiu intensigas kun la movoj. Kuracado same kiel por reumatoida artrito.
Ostito kaj ostomedolito
Ostito (inflamo de osta histo) kaj ostomedolito (inflamo de la osto kaj gia medolo) kauzas doloron, rapidan korbatadon, fortan febron kun tremo, rugecon kaj svelon de la atakita regiono. Poste aperas pusado, kiu povas longe dauri, se gusta kuracado ne estas aplikata. Tiu ci, dum la akuta fazo, konsistas en: enlita ripozo kun la afekciita membro en gusta pozicio; ne mangi solidajn mangajojn; trinki nur lauvole akvon kun au sen citronsuko, sukon jus elpremitan de fresaj fruktoj kaj krudaj (nekuiritaj) legomoj; apliki dufoje ciutage unulitran klisteron el preskau malvarma akvo por fekincitado; apliki dum la tago sur la malsanan regionon kaj cirkauajon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn (lavotajn de temp' al tempo per sapo) au prefere malvarmajn kataplasmojn el argilo au kaolino renovigotajn ciuhore; nokte fari la saman aplikajon, kiun oni demetas la sekvan matenon.
Kiam la febro malaperas, oni povas mangi lauvole fresajn maturajn fruktojn kaj post kelkaj tagoj krudajn diversspecajn salatojn kaj (alterne) fruktojn; fine ankau kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn; ne forgesante tamen, ke la dieto devas esti precipe kruda car tia gi estas pli kuracpova.
Kiam la akutaj simptomoj tute malaperis, oni prenu ciutage sunbanon de la tuta nuda korpo au almenau de la malsana regiono, komencante per 2 au 3 minutoj, pliigante la dauron iom post iom gis atingi almenau 1 horon ciutage, kaj tiel daurigi.
La paciento povas tiam ellitigi kaj rekomenci grade siajn okupojn; li reduktas la oftecon de la kataplasmoj au kompresoj kaj, se li spontanee fekas, li cesigas la klisterojn. Kiam la doloro komplete cesis, masagoj kaj fizikaj ekzercoj estas konsilindaj.
Evitu laueble la kirurgian operacion, kiu plej ofte fiaskas. Oni povas nur akcepti la forprenon de la sekvestro (osta parto trafita de nekrozo), kiam gi ne povas esti spontanee eliminita kune kun la puso pro giaj grandeco kaj situo.
La naturista medicino bone sukcesas kuraci tiun malsanon en relative mallonga tempo; alie gi farigas tre kronika.
Ostomalacio
estas malsano kauzita de senkalciigo kaj sekva moligo de la osto ce adolto, same kiel rakitismo estas nutra perturbo de la osto ce infano. gi trafas kelkajn adoltajn virinojn, kiuj sinsekve naskis multajn infanojn kaj mamnutris ilin. La ostoj doloras, igas molaj kaj rompigemaj, ofte rompigas sed la frakturoj nefacile kuracigas. Kuracado same kiel por
Ostoporozo
La skeleta substanco atingas sian normalan maksimumon kiam la virino estas 50-jara kaj la viro 45-50jaraga. Ekde tiam komencigas normale fiziologia proceso de maljunigo, kiu manifestigas en kontinua perdo de la osta maso gis la vivfinigo. Tio signifas, ke la osta histo detruigas, resorbigas, malrapide perdigas, kaj sekve aperas doloroj (pleje dorsaj, kiam vertebro estas trafita) kaj oftaj frakturoj, tial ke la skeleto submetita al sargo supera al sia rezisto ne povas plenumi sian subtenan funkcion. La movoj intensigas la dolorojn, kiuj grade malpliigas post tri au kvar semajnoj.
Ciu sana persono, do, laumezure kiel gi maljunigas, suferas tiun progresivan atrofion de la osta histo gis proksimume 15%. Sed tiun normalan proceson povas akceli au intensigi diversaj malsanoj, la senmovigado au neaktiveco de granda parto de la skeleto (la fizika aktiveco estas necesa, do, car gi stimulas la ostan regeneradon) kaj kelkaj drogoj kaj farmaciajoj (kortikosteroidoj, heparino ktp.).
La kuracado bazigas sur la alcela dieto (la sama kiel por osta tuberkulozo), inkludante mangajojn ricajn je kalcio: lakto, fromago, citrusoj, sekigita figo, grajnoj de sezamo, migdaloj, juglando, arakido, ovoflavo, florbrasiko ktp.; kaj la sunbanoj kondice, ke ne estas kontrauindikoj (hipertensio, kormalsanoj ktp.).
Por sendolorigi uzu dekoktajon de laktuko au de papaveto kaj apliku surloken varmon: fomentajojn kaj varmajn kataplasmojn, varmajn sablosakon kaj krucon, elektran kuseneton. Krome oni devas ripozi en kusa pozicio sur mola matraco sternita sur glata malmola bazo (tabuloj); suficas du au tri semajnoj por mildigi la akrajn dolorojn, ec se temas pri vertebraj frakturoj. Se la paciento ne povas kusi pro kormalsano au iu alia kauzo, li povas enlite ripozi duonside.
Por preventi deformigojn kaj la muskolan atrofion, estas rekomendinde fari ekde la komenco - evitante estigi doloron - masagojn de la koncerna regiono kaj aktivajn ekzercojn de la dorsa muskolaro, kiu ci-kaze estas rigida. Kiam la doloro tre malpliigas, la paciento povas komenci ellitigi, sed tiel, ke la vertebraro ne suferu, t. e., li devas unue turni la korpon flanken ankorau kusanta, poste ellitigi la krurojn dum li ankorau kusas, kaj finfine levigi sin apogante per ambau manoj sur la lito.
La kronikaj doloroj de la ostoporozo tre mildigas kiam oni korektas la negu-stan korpan pozicion, kiam oni sidas, staras, klinigas, marsas, laboras ktp. Kaj tiu dorsa disciplino - tre utila ankau en ciuj kazoj de vertebraraj problemoj -, kiu celas malsargi au senpezigi la vertebraron por ke gi konservigu vertikale, postulas la kontinuan atenton de la paciento.
Panaricito au paronih'io
(akuta inflamo de la fingroj) postulas urgan kaj energian kuracadon por eviti komplikajojn.
Sekvu la indikojn por pusa artrito; krome, kiel deturniga au deiriga aplikajo, utilas la kubut- au la sidbano en varma akvo au en akvo je kreskanta temperaturo sekvata de malvarma kompreso au sprucajo, tial ke dum la akuta fazo
(kun febro, doloro, svelo ktp.) la mano ne toleras la varmon.
Platpiedo
Normale la piedo sin apogas al la grundo per la kalkano, la kapo de la unua metatarsa osto (kiu respondas al la dika piedfingro) kaj la ekstera rando. Oni konstatas tion, kiam oni staras nudpiede sur nigra papero kun la plandoj smiritaj per talko: la rezultanta spuro montras la normalan dekolton de la interna volbo.
Nu, dum la marsado kaj la starado la planda volbo emas platigi kaj tiu tendenco estas kompensita fare de la kontrahigo de la kruraj muskoloj, kies tendenoj subtenas la volbon kvazau snuro de arko.
Ce la adoleskantoj, kiuj rapide kreskis, sed ne estas bonfartaj (pro neracia nutrado, nenatura vivmaniero ktp.) tiuj muskoloj facile lacigas kaj ne povas bone plenumi sian subtenan funkcion; tiun ci devas tiam transpreni la ligamentoj kuntenantaj la ostojn, kiuj finfine ankau malstrecigas kun la rezulto ke la planda volbo platigas. La platpiedo estigas doloron kaj misan pozicion (deformigon) de la membro, komune observebla ce personoj, kiuj pro sia profesio devas longe stari.
Racia nutrado; sunbano de la tutnuda korpo au almenau de la kruroj; alterna piedbano varma-malvarma; sprucigo de malvarma au preskau malvarma akvo sur la genuojn; pauadi nudpiede sur la malseka gazono, sur la akvo, sablo au rulstonoj, tra la arbaro au sur plagoj; marsi pied-pinte; masagi la piedojn fare de la masagisto au de la paciento mem; seka brosado. Plurfoje ciutage fari nudpiede la sekvajn movojn: kun paralelaj piedoj levi kaj mallevi la internan randon de la piedoj; marsi sur la ekstera rando de la piedoj kun ties pintoj turnitaj internen; fleksi kaj etendi la genuojn starante piedpinte kun la kalkanoj ekstere kaj la piedfingroj interne (ambau dikaj piedfingroj en kontakto); meti sur la planko du buletojn el pa-pero au stofo kaj pluki ilin ripetfoje per la fingroj de ciu piedo aparte; movi ambau piedojn cirkle, ambauflanken kaj ambausence. Kutimigi marsi kun la piedpintoj turnitaj internen (ne eksteren) au almenau rekte antauen. La plej konsilinda piedvesto estas fortikaj ledaj duonbotoj kun lacoj, largaj kaj malaltaj kalkanumoj. Se la marsado suferigas, uzi provizore plandan subtenilon gis kiam la piedoj fortikigos; au enmeti en la suojn kusenetojn el felto, ledo au kaucuka spongo por levi la plandan volbon kaj tiel mildigi la doloron.
Podagra artrito
estas fakte metabola perturbo de la ureata acido, kiu pleje trafas la virojn, kies ofteco pliigas pro la kontraunatura vivmaniero de la homoj kaj la damaga agado de diversaj farmaciajoj kaj drogoj, ne menciante la heredan antaudispozicion. La konkrementoj el natria urato (tofoj) demetigas cirkau la artikoj, la orelaj randoj kaj aliaj organoj, lezante la histojn; ce la renoj, formante stonetojn kaj difektsangante ilian strukturon.
La akuta atako de podagro afekcias plej ofte la dikpiedfingron, kiu svelas, rugigas kaj tre doloras. gi dauras 2-14 tagojn, kaj poste la simptomoj malaperas; sed denove ili reaperas kaj tiuj remalsanigoj plioftigas, trafas aliajn artikojn kaj fine la malsano kronikigas. La prognozo dependas de la ago je kiu aperas la unuaj simptomoj: je plia ago, des pli bona prognozo.
Dum la akuta krizo oni devas enlitigi, observi dum kelkaj tagoj likvan dieton (akvo kun au sen citronsukojus elpremita suko de fresaj fruktoj kaj dekoktajoj de ekvizeto au de stigmoj de maizo), klisteri ciutage kun unu litro da varmeta akvo; apliki sur la inflamitan regionon malvarman au apenau varmetan kataplasmon el argilo au kaolino, kiun oni renovigas ciun horon dum la tago, kaj alian dum la tuta nokto. Post la akuta krizo, observi dum kelkaj tagoj dieton el fresaj maturaj fruktoj kaj poste alternigante tiujn ci kaj diversspecajn salatojn, plidaurigante la nekuiritan dieton laueble longe. Fine oni povas ankau mangi kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn. Tiam sekvu la instrukciojn por re umatoida artrito.
Pusa artrito
Ce la komenco oni devas tute senmovigi la artikon sendolorigcele; apliki sur la malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo au kaolino renovigitajn ciuhore au ciuhore kaj duono dum la tuta tago, kaj alian dum la tuta nokto, kiun oni ne renovigas dum la dormohoroj (se ne eblas apliki tiujn kataplasmojn, anstatauigu ilin per malvarmaj kompresoj); observi likvan dieton: akvo kun au sen citronsuko au jus elpremita suko de fresaj fruktoj kaj nekuiritaj legomoj; klisteri por fekincitado unu au dufoje ciutage.
Kiam la febro kaj aliaj akutaj simptomoj jam cesis, la paciento povas mangi fresajn fruktojn kaj poste ankau diversspecajn salatojn, observante tiun nekuiritan dieton laueble longe. Krome oni tiam devas singarde komenci masagi la histojn cirkauantajn la artikon, kaj poste la artikon mem, ekfunkciigante gin pasive kaj aktive, ne estigante doloron, Fine estas konsilindaj lokaj vaporbanoj kaj generalaj sunbanoj.
Rakitismo
estas karenca malsano (manko de vitamino D) konstatebla ce infanoj, kiuj naskigis kaj logas en medioj sen aero kaj suno, subnutritaj, kies gepatroj suferas de la samaj higienaj mankoj.
La rakita infano estas malaltstatura, kun tro granda kapo, elstara frunto, malrapida dentokreskado kaj antautempaj karioj; gia brusto prezentas elstarajon similan al sipkilo au al brusto de meleagro; ce la juntajoj inter la ripoj kaj la ripaj kartilagoj trovigas serio da malgrandaj nodajoj (rakita rozario); gia ventro elstaras, giaj membroj estas deformitaj kaj gia spirado malfacila.
Por preventi la rakitismon oni devas strikte observi la instrukciojn en infanaj malsanoj. Precipe gravas la racia nutrado kaj speciale la ciutaga enstomakigo de vitamino D, trovebla en la ovoflavo kaj en la laktajoj, kaj la sunbanoj, car la sunradioj transformas la provitaminon D de la hauto en vitaminon D, kontribuante tiel al la fiksado de la kalcio kaj fosforo, nepre necesaj en tiu ci kazo. La vivo en la kamparo, montaro au prefere apud la maro estas rekomendinda. La rakita infano ne devas komenci marsi antau sia resanigo por eviti ostajn deformigojn.
Reuxmatismo
estas la genra nomo de tre diversaj malsanoj karakterizitaj per doloro kaj funkcia senpoveco, kiu trafas multegajn personojn, ne nur maljunajn, sed ankau junajn, okazigante invalidecon, suferadon kaj ekonomiajn perdojn. La kauzo de tiu socia plago kusas - ne menciante la heredan antaudispozicion, kiu gravas - en la kontraunatura vivsistemo de la civilizita homo.
Reuxmatoida artrito
gi plej ofte aperas en malvarmaj kaj malsekaj regionoj de la mezvarmaj zonoj, povas trafi ciuagajn personojn, generale 35-45jarajn, pli ofte virinojn ol virojn. giaj unuaj simptomoj prezentigas grade: artikaj edemo, kongesto kaj rigideco (cefe matene ce ellitigo), magrigo, senapetiteco, lacigo kaj malalta febro; poste evidentigas svagaj muskolaj kaj artikaj doloroj, ordinare en la manoj, sed ankau en la genuo, maleolo, sultro, kubuto, manradiko, mandiblo kaj kokso. Tiuj simptomoj kelkfoje malintensigas kaj poste pliakrigas; au ili malrapide kaj progresive pligravigas gis la estigo de funkcia nekapableco au limigo, kiu suldigas al kontrahigoj pro artika lezo, ten-dena mallongigo, muskola inflamo kaj ankau al strecigo, svelo kaj malfortigo de la ligamentoj, tendenoj kaj aliaj artikaj histoj.
Tiu kronika malsano ne estas simple artika kaj muskola, sed ankau generala perturbo de la organismo, kiu manifestigas en aliaj organoj: arterioj, okuloj, koro, pulmo, ple uro ktp.
Kelkfoje gi estas benigna kaj malaperas au limigas al malmultaj artikoj, ne kauzante (au preskau ne) funkcian nekapablecon; sed generale okazas remalsanigo au kontinua inflamo kun kartilaga lezo kaj adherajoj inter la artikaj surfacoj, kiuj povas konduki al la ankilozo (artika senmovebleco). Multfoje gi trafas ambauflanke kaj simetrie la saman artikon; sed gi povas ataki nur unu artikon, la genuon au iun alian, se tiu ci suferis antaue traumaton.
Ekzistas juneca formo, kiu aperas antau la 16a jaro je prognozo generale favora, sed kiu povas afekcii la okulojn; kaj tial gi postulas periodan kontrolon de la okulkuracisto.
La kuracado devas ampleksi praktike ciujn aspektojn de la vivo: dieto strikte vegetara; sunbanoj de la tutnuda korpo au almenau de la afekciitaj regionoj, kondice, ke ne estu febro kaj aliaj akutaj simptomoj (doloro, svelo); sendolorigi same kiel indikite por ostoporozo plus infrarugaj radioj au pre-fere surlokaj varmaj (ne tro) kataplasmoj el argilo au kaolino miksita kun 2 kulerplenoj da glicerino (tiuj du substancoj havas kontrauinflaman proprecon kaj malaperigas la edemon).
Se la paciento ne eltenas la varmon en la afekciita regiono, ekzemple la kruroj, oni aplikas gin en la manoj kaj antaubrakoj, kaj tiel estos stimulita la cirkulado en la kruroj lau refleksa vojo. La malseka varmo estas efikoplena por mildigi la re umatismajn dolorojn kaj oni plifortigas tiun efikon aldonante al la aplikajoj moligajn plantojn por malstreci la histojn (dekoktajoj de linsemoj au de fojnfloroj). Lokan vaporbanon kun tiuj samaj substancoj oni povas preni ciuduatage dum 15-30 minutoj lau tolereco.
Post la sendolorigo tre gravas mildigi la muskolan spasmon, preventi la deformigojn, konservi la muskolan forton kaj la artikan moveblecon. Oni atingas tion pere de mildaj masagoj (ne kiam estas doloro kaj svelo), gusta pozicio de la korpo kaj adekvataj fizikaj ekzercoj, kiuj estos pli bone tole-rataj se oni antaue aplikas varmon.
Estas konsilinde fari la facilajn taskojn de la domo kaj gardeno, kiuj postulas konstantan uzadon de la ekstremajoj.
La kuracisto devas zorge stimuli kaj morale apogi la pacienton por ke tiu ci resanigu, ne forgesante ke ofte ekzistas psika kauzo (malamikeco, bridita kolero ktp.), kiu ne eksterigas sufice kaj sekve tradukigas per fizikaj simptomoj, kiuj bezonas psikoterapion.
La kuracado per mineralaj akvoj estas rekomendinda ce la diversaj formoj de kronika re umatismo kaj speciale ce re umatoida artrito.
La saniga efiko de la akvoj kaj slimoj, kiuj elsprucas el la profundo de la tero estas ja konita de la antikvaj tempoj kaj la homo instinkte sin helpis per ili. Kaj ties efiko kompletigas per la favora klimato de la regiono (montara, arbara au ebenaja), kie trovigas la fontoj, en paca medio, malproksime de la strecoj de la ciutaga vivo.
La dieto devas esti vegetara, prefere nekuirita ce la komenco: abundaj, maturaj, fresaj fruktoj kaj diversspecaj salatoj; poste oni aldonas kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn. Malproksime de la mangoj oni povas trinki tizanojn de urinigaj (ekvizeto, stigmoj de maizo) kaj sangpurigaj (radiko de smilako) plantoj au prefere mineralan kontraure umatisman akvon. Tiu ci kuracado dauras plurajn semajnojn kaj oni devas trinki tiujn likvajojn malrapide, per malgrandaj glutoj.
Kelkaj pacientoj neprudente prenas ekde la komenco banojn tro oftajn, varmajn au longdaurajn kun la intenco akceli la resanigon. Tio estas grava eraro, car povas tiam prezentigi vera krizo kun pli akraj doloroj, kiuj devigos cesigi la banojn.
Oni devas antaue sensentivigi progresive la organismon, prenante ciutage nur unu banon je 33-36 °C dum 10-15 minutoj maksimume; poste oni pliigas grade tiun tempodauron, gis atingi ne pli ol duonhoron, kaj temperaturon gis 38 °C au ec pli, kiam oni celas eksciton kaj revulsian efikon; tiun ci oni ankau atingas pere de nevarmaj mineralaj akvoj, kies konsistajo kaj sala koncentriteco estas tre fortaj. La diversaj agmanieroj de la banterapio (mergado, duso, dusomasago, sprucigo, vapor- kaj slimbanoj ktp.) estas indikendaj fare de kompetentulo, konsiderante la generalan sanstaton de la paciento, lia reagkapablo kaj la karakterizajoj de lia malsano.
La ekstera kaj interna uzado de la mineralaj akvoj stimulas la renojn, la in-testojn kaj la hauton, kiuj eliminas la sangajn malpurajojn, favoras la nutrigon de la histoj kaj kvietigas la nervaron; tio tradukigas en pliigo de la korpa defendkapablo, kio kondukas al resanigo. Oni nur konsideru, ke tiuj akvoj estas vere aktivaj, kiam oni utiligas ilin tuj post ties elspruco el la tero, car en tiu momento ili plene entenas ciujn siajn proprecojn (termajn, mineralajn, organikajn kaj radiaktivajn), kiuj poste parte perdigas pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo (mineralaj akvoj enboteligitaj, miksitaj, varmigitaj au malvarmigitaj).
Skoliozo
estas flankena deviigo de la vertebra kolumno, kiu ankau estas tordita lau sia vertikala akso. Ekzistas skoliozo pro rakitismo, konstatebla ce 2- gis 7jaraj infanoj, kaj alia, kiu suldigas al asimetrio de la gamboj (unu gambo denaske pli mallonga
ol la alia, au mallongigita pro platpiedo au pro koksa denaska luksacio).
Sed la plej komuna estas la skoliozo de la geadoleskantoj, kiu rilatas al vivperiodo de kreskado kaj ceesto al la lernejo.
Oni rimarkas gin ce malgrasaj infanoj (cefe infaninoj), kiuj rapide kreskis, kun malforta muskolaro pro manko de ekzercigo kaj misa pozicio de la korpo en la lernejo kaj en la hejmo, precipe dum skribado. La dorsa muskolaro, kiu fiksas
kaj rektigas la vertebraron, venkigas kiam la korpa pezo gravitas troe sur unu flanko, car tiam estigas la devio, kiu kun paso de la tempo deformas ankau la vertebrojn.
Necesas diagnozi la skoliozon kiam gi komencigas, car kontraue la rezulto de
la kuracado igas duba. Por tio la paciento devas stari tutnuda kun la kalkanoj kunigitaj kaj la kapo rekta. La kuracisto lokigas malantaue kaj konstatas, ke unu sultro estas pli alta ol la alia, kaj ke la spino ne estas rekta sed kurba; kaj tiu misformo igas pli rimarkebla, kiam la paciento klinigas antauen kun la brakoj krucitaj sur la brusto.
La infano devas observi fortigan dieton kiel indikite por osta tuberkulozo, preni
aer- kaj sunbanojn de la tutnuda korpo kaj fari regule Svedan kaj spirajn ekzercojn.
Krome tre gravas, ke li gustu la misan korpan pozicion kiam li marsas, sidas kaj skribas, kaj atentu, ke la dorso estu ciam rekta. Dufoje ciutage li devas fari dum 10-15 minutoj specialajn fizikajn ekzercojn por plifortigi la dorsan muskolaron,
kiu konservas rekta la vertebraron: movi energie la sultrojn antauen kaj malantauen, supren kaj malsupren; fleksi, retrofleksi kaj rotacii la trunkon kaj la kolon ambausence; supren- kaj malsupreniri plurfoje stupetaron vertikale apogita al
muro kun la dorso retroe; marsi kvarpiede; stari kun la kalkanoj, la suroj, la gluteoj, la sultroj kaj la kapo tangantaj la muron; levi alten unu brakon kaj per la alia tusi la gluteon de la kontraua flanko, dum oni rektigas la trunkon malantauen; kaj ripeti tiun ci ekzercon kun la alia brako. Masagoj. Ciudua- au triahore kusigi en la lito por 20- au 30-minuta ripozado.
Spondilito, spondilozo, spondiloartrito, -artrozo
Tiuj malsanoj de la vertebroj kaj ties artikoj prezentigas ce 20- gis 40jaraguloj, plej ofte ce viroj. lli komencigas inside per doloro en la malsupra parto de la dorso kaj koksoj kaj dorsa rigideco dum la mateno. Car la malsano avancas supren, tiuj simptomoj pligravigas kaj post monatoj au jaroj aperas doloro de la resto de la vertebraro kaj limigo de la dorsaj movoj. Krome prezentigas generalaj simptomoj (lacigo, magrigo, iom da febro) kaj kelkfoje kora lezo (unuagrada blokado). La rezulto povas esti la vertebrara ankilozo (senmovebleco) kun rekta dorso kaj difekta pozicio. La kuracado estas same kiel por re umatoida artrito, penante atingi la laueble bonan pozicion de la vertebraro pere de la plifortigo de la dorsa muskolaro kaj la pliigon de la spira kapacito. Alternigi la fizikajn ekzercojn kaj la ripozpauzon sur lito kun firma matraco sub kiu trovigas tabulo.
Tendenito, sinoviito
La tendenoj estas blankecaj, fibrecaj muskolekstremajoj, kiuj ligas la muskolojn al ostoj. Por bone funkcii, ili devas facile gliti kaj tio normale okazas car ili estas envolvitaj en ingoj lubrikitaj de sinovia likvajo simila al tiu de la artikoj. Ciu inflama difektsango, kiu limigas la ludon de la tendeno en ties ingo malfaciligas au malhelpas giajn funkciojn: estas la tendensinoviito kauzita generale de frapo, skuo au ekscesa, nekutima ekzerco, re umatoida au podagra artrito, infekto ktp. gi manifestigas per doloro ce loka premo, kelkfoje kraketado (seka sinoviito), svelo, foje rugeco kaj pusado, ne menciante la limigon au malfacilecon de la movoj.
Ce la komenco ripozigi la afekciitan regionon (se temas pri la mano, subteni gin per skarpo). Unu- au dufoje ciutage preni lokan vaporbanon dum 15-20 minutoj kaj tuj poste apliki malvarman kompreson au prefere malvarman kataplasmon el argilo au kaolino dum unu horo. Tian kataplasmon oni ankau aplikas nokte kaj oni gin demetas la sekvan matenon. Ankau utilas la loka bano en akvo je kreskanta temperaturo dum 10-15 minutoj kaj tuj poste sprucigi malvarman akvon unu- au dufoje ciutage; au alternaj banoj au sprucoj varmaj-malvarmaj. Se la afekciita parto estas ruga kaj/au varma, apliku sur gin nenion varman: tiukaze ciuj supre menciitaj aplikajoj devas esti malvarmaj. Ne hastu rekomenci la movojn: nur kiam la akuta proceso finigis, oni komencas masagi kaj fari aktivajn kaj pasivajn ekzercojn.
Ventraj hernioj
En la ventra kavajo ekzistas malpli rezistaj punktoj tra kiuj la intesto kaj la epiploo povas elsovigi formante sub la hauto la abdomenajn herniojn. lli pleje suldigas al subita fortostreco kaj al malforta abdomena parieto ce sidemaj kaj kelkfoje dikventraj personoj; ne menciante la heredan antaudispozicion, kiu ankau influas ilian aperadon.