Avitaminozoj kaj aliaj karencaj malsanoj


Basedova malsano
La Basedova malsano estigas, kiam la hipertrofiita (trograndiginta) tiroida glando enversas en la sangon sian sekreciajon tro abundan au difektsangitan.

Aperas tiam simptomoj de toksigo, nervaj ce la komenco: maltrankvileco, palpitacioj, incitigemo, sendormeco, malvigleco. Poste aperas konstanta tro rapida pulso; mola, sendolora, ofte pulsanta strumo (kropo); elstarantaj okuloj, kaj tremantaj manoj.
La fizionomio estas karakteriza: fiksa rigardo, tro vasta interpalpebra aperturo, senpalpebrumado. Kiam la paciento ri-gardas malsupren, la supra palpebro ne sekvas
la okulon, kiel ce sana homo, sed restas senmova. La okuloj estas brilaj kaj malsekaj. Kiam la ek-softalmio (troelstarantaj okuloj) estas tre granda, povas okazi inflamo kaj
ec detruo de la korneo (travidebla antaua membrano de la okulo).

La hauto estas malseka kaj svitema. Kelkfoje aperas iom da febro. Malgrau bona apetito
la paciento kontinue malgrasigas. Liaj haroj ofte defalas kaj liaj ungoj igas rompigemaj.
La kora aktiveco kreskas kaj ties batado povas atingi gis 160 ciuminute, ne malkreskante dum la ripozo. Oftaj laksoj intensigas la malgrasigon. Glikozo en urino povas aperi post enstomakigo de malgranda kvanto da sukero.

La nerva maltrankvilo manifestigas per angoro, agitigo kaj tremantaj movoj, nauzo, kordoloro, svitatakoj kaj kramfoj, kiuj povas konduki ec al mensa perturbo. Pro muskola atrofio povas prezentigi gamba malforteco. Sen trafa kuracado, aparte en malfavoraj vivkondicoj, la morto fine alvenas pro kora trolacigo.

Observu la vegetaran dieton supre indikitan, sed atentu la jenajn rimarkigojn: salon ne uzu au nur tre malmulte; ne trinku maran akvon; mangu modere ovoflavon, sed ovoblankon ne mangu; generale albuminojn prenu en nur malgrandaj kvantoj; mangu modere laktajojn (lakto, jogurto, butero, fromago, kremo).

Suferantoj de Basedova malsano tute ne rajtas preni sunbanojn. lli devas eviti laueble la sunon, la varmegon, la lacecon kaj la nervostrecadon. Ripozkuracado, prefere en mezalta arbarrica montaro, estas konsilinda. Male, la alta montaro kaj la mara klimato estas evitendaj. Aerbanoj (en la ombro), profunda spirado, malstrecigo, ripozkusado sub libera cielo (en la ombro) kontribuas al la spirita trankvileco. Evitu laueble emociojn, maltrankviligon kaj ekscitigon.

Ciuvespere, 1 horon antau vespermango, banu vian tutan korpon, gis la kolo, dum 10-15 minutoj lau jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 °C; la duan tagon, je 34 °C; la trian tagon, je 33 °C; ciun sekvantan tagon malpliigu 1 °C, gis atingi 28 au 29 °C, kaj tiam daurigu ciuvespere kaj seninterrompe je tiu lasta temperaturo, se eble. Se vi ne bone eltenas 28 au 29 °C, prenu la banon je 30 °C.

Se vi ial ne povas preni tiun banon au ne havas taugan banujon, anstataui-gu gin per bano gis la zono au per sidbano je la supre indikitaj temperaturoj, kaj tuj poste sprucigu malvarman akvon sur la nukon dum 1-2 minutoj. En kelkaj kazoj povas utili malvarmaj kompresoj sur la krurojn, antaubrakojn kaj torson dum 15-30 minutoj, malproksime de la mangoj (3 horojn poste), 2-3 fojojn ciutage; au malvarma envolvkompreso de la akseloj gis la maleoloj (la brakoj restas liberaj) dum 45 minutoj, unu horon antau vespermango.

Plurfoje dum la tago apliku malvarmajn kompresojn sur la antaukoran regionon kaj sangu ilin ciujn 5-10 minutojn, dum duonhoro. En kelkaj kazoj konvenas apliki tiujn kompresojn sur la nukon. Nur esceptaokaze apliku kaucukan ujon kun glaciakvo sur la antaukoran regionon, sed nur dum 5 minutoj, envolvante gin unue en flanelo. Ankau utilas klisteroj el 200-300 gramoj da glaciakvo por kelkminuta retenado unu fojon ciutage dum unu semajno.

Ciunokte, ce enlitigo, apliku sur la kolon argilan kataplasmon kaj demetu gin la sekvantan matenon au post 3-4 horoj. (Miksu argilon kun malvarma akvo, kaj apliku tiun kacon en rektan kontakton kun la hauto de la kolo 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru gin per tuko trempita en malvarman akvon kaj vindu la tuton). Se ne eblas apliki tiun kataplasmon, anstatauigu gin per malvarma kompreso sur la kolon.

Sugestio, hipnoto kaj psikoterapio (sen drogoj!) fare de kompetenta profesiulo povas ofte utili al la paciento.

Ce kelkaj gravaj kazoj la hirurgia operacio estas akceptebla.


Diabeto
estas kronika metabola malsano karakterizata per tro da urino, troa soifo, apetitego, urinado de glikozo, tro da glikozo en sango ktp.

Estas intima interrilato inter trograseco kaj diabeto. La trograseco tre ak-celas la manifestigon de latenta diabeto ce tiu, kiu havas antaudispozicion, kaj treege mallongigas la supervivadon de la diabetulo akcelante diversajn komplikajojn: angiaj lezoj kun perturboj de la koronaria, cerba kaj periferia sangocirkulado, kaj hipertensio (tro alta sangopremo). Car du trionoj gis tri kvaronoj de la diabetuloj estas trograsuloj, la kuracado de la trograseco ce tro grasa diabetulo treege gravas.

Ce diabeto, la pankreato, la hepato ktp. perdis sian kapablon asimili la amelon kaj la sukerojn (karbonhidratoj). Oni devas do helpi tiujn organojn reakiri tiun kapablon, kaj ankau oni devas plibonigi la generalan farton por ke la organismo pli bone toleru la karbonhidratojn kaj sukcesu ilin bruligi.

Kondice, ke ne aperu acetonurio (acetono en urino), ne gravas se estas iom da glikozo en urino (gis 10-20 gramoj potage), kaj ec se la glikozo en la sango estas iom pli alta ol normale. Ciel pli indas atenti la generalan staton de la paciento ol la indikitajojn de la laboratorio.

La dieto ludas ci tie gravan rolon. gi devas enhavi suficajn karbonhidratojn por eviti troan bruladon de la propraj grasaj deponajoj kaj sekvan acidozon (acida saturado de la sango). La minimuma taga konsumado de grasoj devas esti almenau 40-50 gramoj; tiu de albuminoj po 0,8 gramo por ciu kilogramo de pezo; kaj tiu de karbonhidratoj en sufica kvanto por energidonaj bezonoj. Resume: mangu nur la nepre necesan kvanton por vivi kaj labori.

Severa dieto:

Jen ekzemplo de severa dieto: tri fojojn ciutage mangu krudajn salatojn kaj nuksojn (juglando, migdalo, avelo, kokoso ktp.) kun abunda oleo (au kremo), sed sen salo. Tiel vi havigas al vi 25 gramojn da albumino, 270 gramojn da graso kaj 50 gramojn da karbonhidratoj; entute 2850 kaloriojn.

Jen malpli severa dieto:

Malpli severa dieto ce maten- kaj vespermango aldonu al la antaua unu trancajon da sekala au integra tritika pano smirita per malmulte da sensala butero; ce tagmango aldonu 100 gramojn da terpomoj, au 50 gra-mojn da terpomoj kaj 50 gramojn da integra rizo. En tiu dieto la kvanto da albuminoj restas la sama ol en la severa; la grasoj malpliigas (200 gramoj) kaj la karbonhidratoj duobligas (100 gramoj). Entute vi havigas al vi 2400 kaloriojn (450 malpli ol en la antaua).

Ce malpli gravaj kazoj aldonu ce tagmango kuiritajn diversspecajn legomojn. Ciaokaze vi povas mangi fresajn maturajn fruktojn, ec iom dolcajn, kies natura sukero (fruktozo) bone brulas en la histoj kaj ne pliigas la bezonon de insulino.

La kuraca efiko de la krudaj mangajoj estas tre granda. Do, kiam necese, prokrastu la aldonon de kuiritajoj gis plia plibonigo de via sanstato. Tiam vi ankau povos mangi iom da laktajoj (jogurto, fresa fromago) kaj ec ovojn (ne pli ol 3 semajne, kaj ne kune kun fromago).

generale, precipe ce gravaj kazoj, tre utilas fasti kelkajn tagojn (au 1-2 ta-gojn semajne) por intensigi la kuracadon. Tiujn tagojn nur trinku sukon de fruktoj au de fresaj krudaj legomoj, akvon ktp. Kaj apliku ciuvespere kliste-ron de 1 litro da apenau varmeta akvo.

Gravan rolon ludas ankau en la kuracado la fizika aktiveco: marsado, rajdado, nagado, gardenlaboro au io simila, teniso, gimnastiko ktp. Oni plii-gas iom post iom la dauron kaj intensecon de la ekzercoj. Sun- kaj aerba-noj, hidroterapiaj aplikoj, sufica dormado, spirita trankvileco ktp. menciitaj en la generala parto, estas gravaj aldonendajoj.

Kelkaj vegetajoj ekvivalentas la pankreatan hormonon (insulino), kiu reguligas la karbonhidratan metabolon, au almenau helpas gian agadon: Bauhinia candicans, guso de fazeoloj (precipe de la rugaj fazeoloj), folioj de juglandarbo ktp. Trinku ties tizanon malproksime de la mangoj. Similan agadon havas la krudaj vegetajoj de la supre menciitaj mangendaj salatoj.

Ne uzu sukeron kaj mielon. Ankau ne uzu sakarinon kaj aliajn artefaritajn dolcigilojn, kiuj tre malutilas la organismon.

Se malgrau ciuj supre indikitaj rimedoj, la fortoj kaj la laborkapablo de la paciento ne normaligas, farmacia insulino povas esti necesa. Sed oni devas gin uzi nur ce gravaj kazoj, lau dozoj kiom eble plej malgrandaj, kaj kun laueblaj interrompoj. Denaska kaj infana diabeto enkalkuligas al tiuj gravaj kazoj.

Farmacia insulino tute ne kapablas kuraci la diabeton. gi nur artefarite forigas ties genajn simptomojn koste de gravaj malutiloj al la organismo: gi lezas la angiojn kaj akcelas la aperon de arterisklerozo, alta sangopremo, retinito, ulceroj, gangreno, brustangoro kaj kora infarkto, nervaj malsanoj, intermita lamado ktp. Krome gi kelkfoje tro malaltigas la kvanton de glikozo en la sango kaj tio povas estigi cerbajn lezojn kun paralizo (kompleta au ne), epilepsiformaj krizoj, perturboj de la personeco, psikozo ktp.Kompreneble paciento jam kutimiginta al insulino ne rajtas gin subite forlasi; sed, sub kompetenta gvidado, li devas malrapide kaj iom post iom malpliigi ties dozon laumezure kiel efikas la naturaj rimedoj.

Grasdikeco
La grasdikeco (trograseco) estas vera malsano, kiu atakas la civilizitan homon pro ties neracia nutrado kaj sidema vivo.

Oni scias ek de la antikvaj tempoj, ke la trograsuloj riskas subitan morton multe pli ofte ol la malgrasuloj. Tio okazas, car la trograseco antauemigas al arterisklerozo, alta sangopremo kaj kora nesuficeco. Krome gi kontribuas al apero de rena litiazo (stonoj), kronika renito, diabeto, hepata cirozo kaj aliaj hepat- kaj galvezikmalsanoj, varikoj, hernioj, hautmalsanoj, artrito (aparte de la kokso kaj genuo), pulma emfizemo, dispneo (malfacila spirado), platpiedo ktp. Oftaj komplikajoj prezentigas ankau ce trograsuloj okaze de operacioj, infektaj malsanoj, gravedigo kaj akuso. Pro sia malfacil- kaj mallertmoveco ili forte tributas kiel akcidentsuferantoj.

generale la trograsuloj mangas troe kaj tre ofte kiel respondo al psikaj kauzoj: nekontentiga vivo, angoro, timo ktp.; sed nur malofte ili konscias pri tio. La laboro de la psikoterapiisto konsistas guste en elradikigi tiujn fak-torojn, kiuj kusas profunde en la subkonscio de la individuo.

Panon kaj farunajojn mangu kiom eble malplej. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (sauno) al via tuta korpo dum 20-30 minutoj, escepte se gi estas kontrauindikita (kor- kaj arterimalsanoj ktp.). Masagoj fare de kompetenta masagisto kompletigas la kuracplanon kune kun la aliaj indikoj de la generala parto. Sed por redukti vian pezon neniam uzu drogojn, kiuj tutcerte endangerigos vian sanon.

Magreco
La magreco au malgraseco karakterizas kelkfoje sanajn personojn, kiuj pro heredaj kauzoj au troa laboro, nesufica ripozo au nesuficaj nutrajoj ktp. ne povas akumuli kaj deponi suficajn grasojn en siaj histoj.

En aliaj okazoj gi estas kauzata de diversaj malsanoj: tuberkulozo kaj aliaj febraj au infektaj malsanoj, intestparazitoj, nervaj au psikaj perturboj, malbona funkciado de la endokrinaj glandoj au de la digestaj organoj ktp.

Kompreneble la kuracado devas unue celi la kauzon, kiu estigis la magre-con. Kiam tiu kauzo malaperas, malaperas ankau la magreco, kiu estas gia sekvajo. Natura magreco pro heredaj faktoroj tute ne bezonas kuracadon. Magrulo, kiu supersate mangas por grasigi, grave eraras. El trosatigo nur plia magreco povas rezulti pro stomakembaraso kaj misdigesto.

Miksedemo
estas plursence la malo de la Basedova malsano. Dum ci tiu estas karakterizata per pliigintaj metabolo kaj mensa aktiveco, ce miksedemo estas malpliigo de tiuj vivesencaj funkcioj. La hauto de la vizago kaj ofte ankau tiu de la brakoj kaj kruroj igas dika, seka kaj skvameca. Car sera muka likvajo akumuligas sub la hauto (jen la deveno de la vorto "miksedemo"), la paciento prezentas karakterizan aspekton de svelo. Speciale elstaras la dikiginta nazo; sed ankau la lango plidikigas, kaj la interpalpebra aperturo malvastigas. La haroj estas sekaj, rompigemaj, kaj defalas. La kapableco kaj lerteco malpliigas. La korpa temperaturo (malpli ol 36 °C) kaj la pulsorapideco estas sub la normalo. La malvigleco de la intestaj movoj kondukas al mallakso. Samtempe aperas muskola malforteco, malpli-igo de la mensa kapablo kaj anima malvigleco.
Kelkfoje estas artikaj kaj muskolaj doloroj; pli ofte senapetiteco, malfacila spirado, surdeco, raukeco kaj pigreco. Se temas pri denaska malsano au se gi estigis dum la infanago, oni ankau povas konstati nanecon pro nesufica kreskado kaj idiotecon pro cerba degenero (kreteneco).

La generala supre indikita kuracado estas komplete aplikebla al miksedemo. Fruktoj, lakto, jogurto, kremo, butero kaj ovoflavo estas rekomendindaj, same kiel krudaj salatoj kaj ties jus elpremitaj sukoj ricaj je vitamino A: karoto, tomato, spinaco, laktuko, verda brasiko, skarolo, verdaj faboj kaj fazeoloj ktp. Unu fojon tage apliku sur la kolon malvarman kompreson trempitan en argilan akvon, kaj demetu gin post 2-3 horoj. Ciunokte apliku sur la kolon argilan kataplasmon (vidu supre) kaj demetu gin la sekvantan matenon au post 4 horoj. Se vi suferas de malvarmaj piedoj, mergu ciutage viajn piedojn kaj krurojn gis la genuoj en akvon kiel eble plej varman dum 3 minutoj, kaj tuj poste en malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje senprokraste unu post la alia (la tuto, kiu dauras sume 16 minutojn, estas farenda malproksime de la mangoj). La mara klimato estas rekomendinda. Ce kelkaj kazoj (denaska manko de la tiroido, hirurgia fortranco de tiu glando ktp.), la tiroidekstrakto povas esti necesa; sed oni devas gin preni nur lau kuracista preskribo.

La ovario
estas la virina organo, kiu entenas la ovolojn.

Maturiginta ovolo estas periode demetata. Se gi kunigas kun spermatozoo (vira seksa celo), feto formigas. Kontraue la organismo gin eliminas kun sangelfluo, kaj tiu fenomeno nomigas menstruo (monatajo). Kontraste kun malsagaj kredoj, kiuj atribuas la plej absurdajn signifojn al menstruo, ci tiu nur indikas do, ke ne fekundigita ovolo estas forigata.

Normala virino menstruas sensufere lau pli au malpli regulaj cikloj, kutime 28-tagaj, kaj ciu menstruado dauras 3 gis 5 tagojn.

Amenoreo
(foresto de menstruado) estas fiziologia (normala) dum la gravedeco (99% el ciuj kazoj), dum la mamnutrado (60-70%) kaj post la menopauzo (ceso de menstruo). Gi estas patologia ce diversaj generalaj malsanoj (tuberkulozo, toksigoj, anemioj, klorozo, akutaj infektaj malsanoj ktp. ), kie gi servas kiel memdefenda antaurimedo kaj por spari sangon, kaj ce diversaj malsanoj de la utero kaj ovarioj. Amenoreo povas ankau aperi post psikaj traumoj. Ce endokrina (ovaria nesuficeco) kaj psika amenoreoj sekvu la samajn suprajn indikojn por dismenoreo. Krome prenu oftajn varmajn piedbanojn. Kiam la amenoreo dependas de aliaj kauzoj, oni devas unue kuraci tiujn ci.

Dismenoreo
(malfacila au dolora menstruado) suferigas multajn virinojn ekde 7-10 tagoj antau ciu menstruo. Nerva incitigemo, angoro, deprimeco, emocia nestabileco, kap-, lumb- kaj ventrodoloroj, mama kongesto ktp. konsistigas kvazau regulan malsanon, kiu genas ilin ciumonate, devigante ilin ec enlitigi kelkfoje.

En tiu kazo, ekde 7-10 tagoj antau ciu menstruo, prenu ciuvespere, 1 horon antau vespermango, 10-15 minutan sidbanon en akvon tiom varman kiom nur eble elteni, kaj aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Se ne eblas prepari tiun banon (au se la menstruo jam komencigis), apliku fomentajon laueble varman sur la malsupran parton de la ventro, kaj kovru gin per seka flanelo por konservi la varmon; au apliku sur la fomentajon kaucukan ujon kun varma akvo, kaj renovigu gin laubezone. Por sendolorigi, trinku tizanon au dekokton de papavo au papaveto. Oftaj klisteroj de 0,5-1 litro da varma akvo ankau utilas.

Menopauzo
kiu indikas la finigon de la menstrua vivo, estas karakteriza periodo pro diversaj simptomoj multfoje tiam aperantaj: intermitaj varmeksentoj, kvazau ondoj da varmego, kiuj trafas precipe la kapon, kolon kaj supran parton de la torako, ofte sekvataj de abunda svitado; kapdoloro; palpitacioj; laceco; orelzumoj; vertigo; incitigemo; sendormeco; deprime-co; ktp.

La generala kuracado supre indikita tre taugas por menopauzo kaj plene suficas por malaperigi ties genajn simptomojn.

Ne forgesu, ke menopauzo estas normala proceso, kiun ciu virino atinganta certan agon devas trapasi. Kiam gi alvenas, oni devas respekti gin, observante nur la suprajn indikojn, se ekestas iu geno au perturbo.

Estas tute senutile kaj ec dangere kontrauagi la naturajn legojn, kaj obsti-ne pretendi plidaurigi funkcion, kiu nepre devas iam cesi. Uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj ce menopauzo nur povas konduki al veraj malsanoj, ofte gravaj kaj ec nekuraceblaj (kancero ktp.).

Koncerne la supre menciitajn virinajn endokrinajn perturbojn, ni insistas pri la graveco de la mallakso, kongesto kaj inflamo de la dika intesto, same kiel de la psikaj kauzoj en ties estigo. Malkontenteco pri sia propra sekso, fiaskoj, disrevigoj, konfliktoj diversspecaj tre ofte naskas konsciajn kaj nekonsciajn fortojn, kiuj povas tradukigi kun paso de la tempo per amenoreo, dismenoreo au menoragio, au influi al la apero au intensigo de la me-nopauzaj genoj. Kompreneble tiuj kazoj postulas psikoterapian kuracadon.

Ni supre diris, ke la menopauzo indikas la finigon de la menstrua vivo; ne de la seksa vivo. Sana virino post menopauzo povas vivi kaj labori normale, kaj tute ne devas sin konsideri sentauga au malestiminda. Car ni pritraktas ci tie nur metabolajn kaj endokrinajn malsanojn, ciuj aliaj virinaj malsanoj au perturboj, ne strikte endokrinaj, estas aparte pritraktataj en speciala capitro. Vidu sub: Virinaj malsanoj.

Menoragio
(troa menstrua sangado) povas okazi pro uteraj malsanoj (fibromo, inflamo, ulcero ktp. ), pro pelva kongesto (kelkfoje en ligo kun angi-, kor- au renmalsanoj), pro perturboj de la sanga koagulkapablo, pro ovaria misfunkcio, nervaj kauzoj ktp. Kompreneble oni devas unue kuraci la kauzon, kiu estigas la menoragion. Ripozu enlite; apliku malvarmajn kompresojn sur la malsupran parton de la ventro, renovigante ilin ofte; trinku tizanojn de iu sanghaltiga herbo ekzistanta en via lando (Capsella bursa-pastoris (pastista kapselo), ekvizeto ktp.); trinku ciuhore au ciuduahore kulerplenon da suko de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitajon elpremu en peco da tolajo); unu fojon enstomakigu ankau unu kafkulerplenon da salo solvita en duontaso da malvarma akvo (tiu solvajo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghaltigajn ecojn); du au tri fojojn tage ensprucigu en la vaginon 1 litron da dekokto de ekvizeto laueble varma (40-42 °C; se ekvizeto ne estas havebla, uzu simplan varman akvon).
Normala virino menstruas mezkvante dum 33 jaroj, proksimume de siaj 14a gis 47a jaro; sed tiuj ciferoj tre varias lau klimato, raso, familiaj kaj sociaj faktoroj ktp. Tiu funkcio povas do starti en la ago de 10-11 jaroj; kaj kelkfoje gi cesas nur post la 50a.

La testiko
Ce testika nesuficeco au misfunkcio sekvu la generalan kuracadon.

Andropauzo au vira menopauzo estas multe malpli karakteriza ol la virina. Gi indikas la finigon de la seksa vivo en agoj tre variaj, sed ties simptomoj estas ofte konfuzaj kaj malprecizaj. Tamen plej ofte prezentigas malforteco, palpitacioj, elcerpigo, incitigemo, deprimeco, maltrankvileco, svit- kaj kongestatakoj ktp. La indikoj por virina menopauzo estas ankau aplikeblaj al andropauzo.


reen al la komenco  reen al la starta pago