Mola s'ankro
estas seksa loka malsano, kiu aperas 2-3 tagojn post la kontaĝa seksa kuniĝo. ĝi estas karakterizita per plata lentoforma ulceriĝo sur la prepucio aŭ penisa glano ĉe la viro, aŭ sur la vulvo aŭ vagino ĉe la virino. ĝenerale kovrita de flava puso, ĝiaj randoj estas akutaj, iom degluiĝintaj, regulaj kaj netaj; ĝia bazo estas mola (diference de la malmoliĝinta sifilisa ŝankro), kaj ĝi akre doloras. Depende de la ĝenerala sanstato de la paciento kaj de la frutempeco kaj taŭgeco de la kuracado, la ŝankro evoluas jen al resaniĝo, jen al propagiĝo al najbaraj histoj, kiuj ankaŭ ulceriĝas. Ofte la ingvenaj limfonodoj unu- aŭ ambaŭflankaj ankaŭ inflamiĝas, doloras kaj eĉ pusas (absceso). Ne malofte, la paciento estas trafita samtempe kaj de mola ŝankro kaj de sifiliso.
Sifiliso, lepro kaj aliaj kronikaj malsanoj.
En kontrasto kun la relative benigna mola ŝankro, sifiliso estas grava infekta malsano, kies unua simptomo, la malmoliĝinta ŝankro (unua lezo), aperas ordinare dum la tria semajno post la kontaĝo, kaj estas sendolora same kiel la ingvenaj limfnodoj, kiuj modere pligrandiĝas. Malofte ĝi lokiĝas ekster la generaj organoj: lipo, umbiliko. Proksimume ses semajnojn post la apero de la ŝankro, prezentiĝas la dua periodo, karakterizita per erupcio de etaj rozaj rondaj makuloj (rozeolo), kiuj ne jukas nek deskvamiĝas; papuloj (iom elstaraj lezoj de la haŭto); pustuloj (ŝvelaĵoj entenantaj puson) ktp. Tiuj sekundaraj lezoj lokiĝas kaj en la haŭto kaj en la mukozoj (platoj sur la lango, lipoj ktp.), kaj estas tre kontaĝaj, same kiel la primara ŝankro. Dum la tria periodo aperas gumabscesoj, ulceroj ktp., kiuj postlasas cikatrojn. Esceptaokaze la malsano povas finiĝi per tre gravaj afekcioj de la kvara periodo: tabeto, ĝenerala paralizo.
La sifiliso povas esti ankaŭ hereda, t. e. transdonita de malsana patro aŭ patrino al la feto. La heredosifiliso manifestiĝas per diversaj lezoj visceraj, ostaj, artikaj, okulaj, haŭtaj, mukozaj, nervaj ktp., kiuj grave endanĝerigas la sanon kaj eĉ la vivon de la individuo
Sifiliso, lepro kaj aliaj kronikaj malsanoj estigas hautajn lezojn, kiujn oni povas kuraci sekvante la antauajn indikojn.
La generala kuracado estas aplikebla al ciuj hautmalsanoj. Tamen ni elnomos kelkajn malsanojn de la hauto kaj ties aneksajoj (haroj, ungoj) pri kiuj ni volas aparte diri ion pli detalan au specialan (legu cxe: "Hauxtaj malsanoj")
Sed ec ce ili restas validaj la gxeneralaj indikoj (kronika dermatozo), escepte se kontraue dirite.