Naturkuracado


Rekomendoj al malsanuloj
Kelkaj el tiuj personoj, kiam ili sin sentas malsanaj, ne konsultas kuraciston; ili kontentiĝas legante en iu ajn libro pri naturista medicino la kuracadon kiu koncernas ilian malsanon. Kelkfoje ili atingas sukceson, sed ofte ili malsukcesas, ĉar la indikoj de la libroj ĉiam estas farataj en generala formo, tute ne atentante pri la individuaj kondicoj nek la propra reagforto de ĉiu organismo.

Estas necesege, do, konsulti autoritatulon. Por plenumi iun ajn profesion, oni postulas kompetentecon; despli prave koncerne la kuraciston, en kies manoj kusas la plej valora trezoro de la paciento: lia sano kaj ec lia vivo mem.

Estas nepre necese, ke la malsanulo sin turnu al naturkuracisto kaj konfidu al li la gvidadon de la kuracado. Malfelice, en nia lando ekzistas nur tre malmultaj diplomitaj kuracistoj, kiuj sin dedicas al la naturmedicino: oni apenaŭ trovas ilin en kelkaj grandaj urboj. Ni esperu, ke baldaŭ kreskos ilia nombro por la bono de nia suferanta logantaro.

Ce manko de naturkuracistoj, ekzistas multaj personoj nomataj naturistaj "profesoroj", kiuj sin dedicas al la kuracarto, sed ne posedas laŭlegan diplomon, kiu rajtigu ilin kuraci. Estas el ili nur malmultaj, kiujn ni povas konsideri kompetentajn, ĉar nur ili studis gisfunde la aferon kaj akiris vastan sperton per ciutaga kontakto kun malsanuloj.

Sed la plimulto el ĉi tiuj naturistaj "profesoroj" estas empiriuloj pli aŭ malpli groteskaj kaj malkleraj, kiuj havas nenian ideon pri tio, kio estas la homa korpo. lli kredas sin kapablaj kuraci nur ĉar ili legis unu aŭ pli da libroj pri naturmedicino.

Tiuj senskrupulaj individuoj, kiuj trovis en la naturismo komfortan rimedon por gajni facile monon, kaŭzas veran malfelicegon ce la nesingardemaj malsanuloj, kiuj falas en iliajn manojn. Tiel ili senkreditigas la movadon, senigante gin je seriozeco. Kaj pro tio ili devus esti persekutataj de la aŭtoritatoj kaj malakceptataj de la konsciaj naturistoj.

La malsanulo, kiu sin metas sub la gvidado de naturkuracisto, devas plene fidi al li. Li devas sekvi fidele liajn instrukciojn, ne lasante sin influi de konsiloj de familianoj, parencoj kaj amikoj, kiuj scias nenion pri naturismo, sed tamen ofte havas firman opinion pri gi. Se malfacilajo, malhelpajo aŭ malkonvenajo okazas, li tuj devas sciigi la kuraciston, la sola persono kapabla solvi liajn dubojn.

Plej ofte la malsanulo en naturkuracado malgrasigas: kaj tio pensigas tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin, ke li pli malbone ekfartas. La vero estas tute alia. La malsanulo komence malgrasiĝas, ĉar lia organismo liberiĝas de granda kvanto da venenaj kaj malsanigaj substancoj, kiuj amasiĝis en la korpo dum jaroj. Tiuj malutilaj substancoj ekmoviĝas kaj estas forigitaj el la organismo, pro la puriga efiko de la natura kuracsistemo; ili estas kvazaŭ la cindroj de masino, kiuj malhelpas gian liberan funkciadon. Tiu malgrasiĝo, anstataŭ malgojigi, devas gojigi la malsanulon kaj lian familion, ĉar ĝi ja estas la unua paso al la resanigo. La pruvo estas, ke samtempe kun la perdo de pezo, la malsanulo preskaŭ ĉiam sentas pli grandan facilmovecon, forton kaj vivogojon; signoj de la vivorenoviĝo, kiun li spertas.

Krome, tiu pezoperdo ne estas definitiva. Laŭmezure kiel progresas la kuracado, la stato de la malsanulo normaliĝas; tiel oni rimarkas, definitive, ke tiuj, kiuj antaŭe estis malgrasaj, grasiĝas, kaj la graseguloj malgrasiĝas.

Alia tre atentinda afero estas la kurackrizoj, jam antaŭe menciitaj. Tiuj, kiuj komencas naturistan kuracadon, ofte sentas sajnan malbonigon: lacecon, kongestojn, lakson, kapdoloron, migrenon, febron: kelkfoje sangelfluon; ce iuj aperas ulceroj, furunkoj kaj diversaj haŭterupcioj; ce aliuloj reaperas malnovaj malsanoj, ekzemple uretra elfluo, kiun la paciento kredis defini-tive kuracita ktp.

Tiuj perturboj, kiuj prezentiĝas ofte, sed ne ĉiam, indikas la klopodon de la organismo liberiĝi de la malsano. Tial ili nomiĝas: kurackrizoj.

Tiuj, kiuj ne estas avertitaj kredas, ke ili malboniĝas kaj kelkfoje forlasas la kuracadon. Gravega eraro, ĉar guste la apero de la kuraciga krizo estas la unua signo de la batalo, kiu okazas en la korpo por elpeli la malbonajon. La paciento devas ekgoji pri gia apero kaj komuniki gin al sia kuracisto, kiu en ĉiu okazo scios kia estas la konvena agmaniero.

La sistemo de naturkuracado, pli ol iu alia, postulas intiman kunlaboron de kuracisto kaj paciento.

Pro tio estas necese, ke la malsanulo akiru naturistan kulturon; tiel li havos klaran koncepton pri la kuracado kaj povos interpreti mem giajn alternajojn.

La kuracisto indikos, kiaj libroj aŭ revuoj estas konvenaj al ĉiu individuo, laŭ liaj kazo kaj kulturo.

Tiel, la malsanulo vidos reaperi iom post iom la perditan sanon.

Estas neeble fiksi la daton de resaniĝo. La akutaj malsanoj kuraciĝas rapide, sed la kronikaj postulas semajnojn, monatojn kaj ecjarojn, laŭ la graveco de la malsano kaj laŭ la kvanto da hemiaj drogoj, kiujn la korpojam ricevis.

Sed la malsanulo povas esti certa, ke tion, kion la naturismo ne kuracas, neniu alia sistemo povas kuraci. Se li sekvas la ordonojn konstante, optimisme kaj fide, li fine vidos aperi la aŭroron de nova vivo.


Iom da historio
Ni ja vidas kiom malnova jam estas la naturismo. gi ne havas sian originon de Kuhne kaj Kneipp, kiel kelkiuj kredas. Ankaŭ ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. gi naskiĝis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la vocon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupiĝi en triboj kaj kiam montriĝis la unuaj aŭroroj de la civilizacio, la intelekto anstataŭadis iom post iom la instinkton. Tiam la homo cesis obei la vocon de la Naturo, kiu ĉiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstataŭis la instinkton kaj ĉio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la supersticoj, antaŭjugoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed saga. Tiel okazis, ke la homo apartigis de la naturo kaj sekve de la naturismo.

En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj civilizacioj ekzistis sagaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serĉis gian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj Ĉinaj, Hindaj, Kaldeaj kaj Egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de slimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.

La naturismo suferis la sortosangojn, kiujn la diversaj historiaj okazintajoj kaŭzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antaŭ kelkaj jarmiloj.

Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la Mezepoko la kuracistoj apartiĝis de la sanaj principoj Hipokrataj kaj dedicis sin al terapio absurda, sen bazo scienca, plena je supersticoj kaj antaŭjugoj. Oni facile povas kompreni tiun jugodeflankigon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambaŭ lernobjektoj fariĝis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel cio apartenanta al la skolastiko.

Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigliĝo de la natura medicino, kiu komenciĝis en la 18a jarcento kaj daŭris en la 19a.

supren


La pioniroj de la naturista medicino
Ni tuj diru, ke ne estis la akademianoj nek la kuracistoj, kiuj partoprenis en tiu renoviga movado. lli ja tute ne povis tion fari ĉar la instruitajo de la universitatoj suficis por fermi ilian intelekton al ciu nova ideo, fosiliigante ilin en daŭra eraro.

La pioniroj de la nuntempa naturismo estis do, plimulte, personoj humilaj, ofte neinstruitaj, simplaj metiistoj aŭ kamparanoj. Sed kontraŭe menso ne estis konfuzita de la antaŭjugoj de la skolastiko, ili povis libere kaj sage pripensi la naturajn fenomenojn. Escepte de la Germana kuracisto Hufeland, kiu estis profesoro de la Universitato de Berlino, preskaŭ ciuj aliaj estis empiriuloj. Ni citu jenajn: Johano Sigismondo Hahn; Prießnitz, kreinto de la akvoterapio; la mondkonata Ludoviko Kuhne; Rikli, kreinto de la aero- kaj sunoterapio; la abato Kneipp ktp.

Multaj el ili publikigis verkojn montrantaj la bazojn de la naturismo scienca; ili estas pagoj, kiujn oni legas kun emocio kaj respekto, ĉar en ilia simpleco, kelkfoje krudeco, oni antaŭsentas la fibron de la genio.


Sano kaj malsano
Antaŭ ol klarigi kiel oni kuracas la malsanojn per la naturismo, ni devas fiksi la koncepton pri sano kaj malsano, ĉar la kriterio kiun havas pri ili la alopatiuloj kaj naturistoj estas tre malsama.

La homo estas vera trio, kiu konsistas el korpo, menso kaj animo. La disvolviĝo kaj funkciado normalaj de ciu el tiuj elementoj, same kiel la harmonio necesa, kiu devas regi inter ili, donas al ni la tipon de la homo plena, kompleta, senmanka; unuvorte, la homo sana.

Estas la idealo, kiu celas havigi al ciu homa estulo korpon de atleto, menson de sagulo kaj animon de sanktulo.

Oni ne povas paroli pri kompleta sano, se ekzistas senproporcio aŭ anomalio inter ci tiuj elementoj; do, sagulo kun malfortika korpo estas tiel nenormala kiel atleto kun menso malklara kaj deviita animo.

Por akiri ci tiun staton de kompleta sano, estas necesaj diversaj kondicoj. Unue gravan rolon ludas la hereda faktoro, ĉar gepatroj malsanaj ne povas naski sanan infanon. Krom ci tiu hereda faktoro ekzistas faktoroj, kiujn la individuo mem akiras dum sia vivoekzistado: cirkaŭanta medio, kie li disvolviĝas, cu moralo, profesio, vivmetodo kaj precipe la nutrado. Ne estas eble trastudi ciun el tiuj faktoroj, kies graveco jam estis elpruvita pli ol necese. Ni parolu ci tie en terminoj tre facilaj kaj simplaj, ĉar ni ja ne direktas nin al kuracistoj, sed al la generala publiko. Ni povas diri, ke homo estas sana, kiam li estas pura. Sed ni ne parolas ci tie nur pri la ekstera pureco de la haŭto, sed precipe pri la interna, kiu koncernas ciujn histojn kaj finfine la sangon. Malmultvorte, la homo estas sana, kiam li havas puran sangon.

Nu, kiam la sango malpurigas, jam komenciĝas la stato de malsano. Tiujn substancojn, kiuj malpurigas la sangon, ni povas nomi "substancoj malsanigaj". De kie venas tiuj malsanigaj substancoj, kiuj pasas al la sango? Multaj povas esti la kaŭzoj, kiuj estigas ilin, sed ciuj reduktigas al unu sola: la vivo kontraŭnatura, t. e. cio kio kontraŭagas la naturajn legojn, kiuj regas la homan ekziston. Koncerne la nuntempon, ni povas diri, ke la vivo de la moderna homo estas ekstreme kontraŭnatura: li mangas kaj trinkas en malracia formo, distribuas malguste la tempon de laboro kaj ripozo, fariĝas sklavo de ciuj malvirtoj ktp. ktp. Pusata de iu freneza dezirego de mehanika progreso, li malzorgas cion ceteran, forgesante la plej mirindan masinon el ciuj: la homan maŭinon. Kaj tiu, kompreneble, suferas pro tiom da eraroj kaj konsekvence svarmas hodiaŭ nekalkulebla nombro da malsanuloj, kiuj plenigas hospitalojn, kuracejojn, azilojn kaj frenezulejojn, tiel, ke oni bezonas konstrui ciutage pli kaj pli da ili. Sed ne estas tiel kiel oni solvos la problemon de la malsano, same kiel oni ne povas solvi la problemon de la krimoj, konstruante pli da malliberejoj.


Kiel estigas la malsano?
Ni jam diris, ke la malsano estiĝas pro malobeo al la naturaj legoj.

Sed la homa korpo, tiu mirinda maŭino, posedas siajn proprajn defendajn rimedojn, kiuj konstante klopodas liberigi gin de tiom da venenaj substancoj, kiel la viando kaj aliaj produktoj kadavraj, alkoholo, tabako, nutroproduktoj falsitaj de la industrio ktp. La haŭto, la renoj, la pulmoj, la hepato kaj la intestoj estas la organoj precipe celantaj liberigi nin de tiuj malpurajoj.

Nu, ni konsideru, ke la homo faras malbonajojn kontraŭ sia sano ne nur unufoje, sed ciutage kaj ec kelkfoje en unu sama tago.

Venas do la momento, kiam la menciitaj organoj supersargigas per laboro kaj ne povas funkcii plu kun la necesa efikeco. Tiam la malsanigaj substancoj, kiuj ne povas esti eliminataj, estas retenataj en la organismo, enigas en la intimo de la histoj kaj malpurigas la sangon. Oni povas diri, ke guste en tiu momento komenciĝas la stato de malsano. Oni devas tre bone atenti tiun koncepton, ĉar gi estas fundamenta por la naturismo. La malsano ne subite estiĝas, kiel kredas la plimulto de la personoj kaj ec la alopatiaj kuracistoj, sed laŭ grada, iompostioma formo. Por la naturistoj la malsano ne estas iu spado de Damoklo, pendanta super ciu persono por celdirekti al li baton en tute neatendita momento; sed la rezulto de longa proceso da eraroj kaj mallertajoj pro malracia vivsistemo.

Ni revenu al nia antaŭa ekzemplo. Ni diris, ke, kiam la malsanigaj substancoj retenigas en la organismo, tiam komencigas la stato de malsano. Plej ofte en tiaj okazoj la persono afekciita ankoraŭ sentas nenian malnormalajon, ĉar la korpo havas kompensajn mehanismojn, kiuj penas lokalizi kaj kontraŭbatali la malsanon. Sed tiu persono, kiu nur sajne bonfartas, ne sangas sian vivsistemon kaj daŭre venenigas pli kaj pli. Tiam, la kompensaj mehanismoj, antaŭ la kreskanta pligrandigo de la laboro, igas momente senprovaj kaj aperas kelkaj malnormalajoj, kiuj per si mem ne konsistigas la malsanon (oni bone atentu tion), sed estas nur simptomoj, t. e. eksteraj manifestadoj de la malsano, kiu kusas en la intimo de la histoj kaj en la sango.

Tiel ni ofte vidas personojn, kiuj neniam antaŭe plendis pro malsano, kaj kiuj iutage prezentas kapdoloron, lakson aŭ mallakson aŭ malapetiton, sendormecon ktp.

Laŭ tio, kion ni jam diris, oni deduktas ke, nek la kapdoloro, nek la lakso aŭ mallakso, nek malapetito aŭ sendormeco ktp. konsistigas per si mem la malsanon. lli nur estas alarmsignoj, anoncoj pri dangero, kiuj indikas, ke la organismo ne funkcias en gusta formo. Kion oni devas fari, kiam gardostaranto avertas pri minacanta dangero?

supren


La malsano estas ununura
Jen ni alvenas al la unueca koncepto pri la malsanoj, kiu estas baza por la naturismo: "La malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas gin ankaŭ estas ununura".

La alopatia pseudoscienco okupas sin pri la ekzakta diagnozo de la malsanoj, kvazaŭ ili estus realaj kaj bone fiksitaj estajoj, preskaŭ ciam kaŭzitaj de mikroboj, kiujn oni devas bone individuigi por celdirekti al ili mortbaton. Estas impresiga la amaso da diagnozaj rimedoj, kiujn disponas la alopatio: hemiaj analizoj, iksradioj, elektrodiagnozo, celodiagnozo kaj mil aliaj. Ekzistas multekostaj kaj komplikaj aparatoj, nur en la servo de la kuracisto, kiu nepre volas enketi la nomon de la malsano, por alglui al gi la gustan etikedon.

Rimarkinde estas, kaj multfoje la publiko ne gin scias, ke tia subtileco de diagnozo nur taŭgas por konfuzi ec pli la kuracistojn. Escepte la malsanojn plej vulgarajn, estas malfacile trovi du samajn diagnozojn ce ununura klinika afero.

Suficas vidi la informojn, kiujn la legistaj (alopatiaj) kuracistoj prezentas al la tribunaloj; la rezultoj de la kuracistaj konsiligoj (precipe se "eminentuloj" gin partoprenas); kaj fine la nekropsio (postmortekzameno), kiu ofte elmontras, ke la diagnozo farita al la malsanulo nur servis la kuraciston por brili ce la katedro aŭ en la kunsidoj de iu Scienca Societo.

Sekvante la fadenon de la fundamenta koncepto, ke la malsano estas unusola kaj la kaŭzo, kiu produktas gin ankaŭ estas ununura, ni vidu la mehanismon kaj signifon de la akutaj malsanoj kaj poste tiujn de la kronikaj malsanoj.


La akuta malsano kaj kiel oni gin kuracas
Ni prenu nian antaŭan individuon, kiu periode suferas iujn banalajn malnormalajojn kaj kiu iun tagon prezentas gripon aŭ bronkopulmiton, aŭ tifecan febron. Por la naturismo iu ajn el la akutaj malsanoj estas krizo, per kiu la organismo penas liberigi de tiom da malsanigaj substancoj akumulitaj iompostiome en la korpo. Kiam la organoj precipe celantaj tion fari (intestoj, renoj, haŭto kaj pulmoj) ne kapablas elimini tiom da malpurajoj, la korpo decidas forbruligi ilin; okazas tiam vera brulado, kies plej grava manifestado estas la febro. Kiel ni vidas, la akuta febra malsano estas konsiderata de la naturismo, ne kiel proceso malutila, sed tute kontraŭe, treege utila, ĉar gi donas okazon, ke la korpo purigu.

gustasence ni povas diri, ke la febra malsano ne bezonas esti kuracata, ĉar gi mem jam estas kuracado.

Estas nenio pli mirinda por tiu, kiu kapablas observi, ol la proceso ce malsanulo atakita de febra afekcio.

Ciuj organoj de la korpo, ciuj defendoj de la diversaj histoj, senkondice sin metas je la servo de la batalo kiu okazas, ne inter la mikroboj kaj la korpo, kiel kredas la alopatiuloj, sed inter la malsanigaj substancoj, t. e. la akumulitaj organikaj restajoj kaj la histoj komisiitaj por forbruligi ilin. La tuta organismo sangigas al vera bruliga forno, kie cindrigas la ruboj, kiujn li amasigis per lia malgusta nutrado kaj kontraŭnatura vivsistemo.

Kio estas la rezulto de tiu batalo?

Se la plej gravaj organoj de la paciento ne estas afekciitaj; t. e. se la hepato, la renoj, la koro, la pulmoj, intestoj kaj aliaj organoj, ne prezentas gravajn lezojn, cu heredajn, cu akiritajn, la rezulto estas favora.

La malsanulo plene triumfas, kaj tiel ni vidas, ke, post kelkaj tagoj, kiam estas forbruligitaj ciuj malpurajoj, cesas la febro, la temperaturo kaj la pulso normaliĝas, reaperas la apetito kaj la homo baldaŭ ekresaniĝas.

Sed, se la malsanulo jam de antaŭe suferas iun lezon en la hepato, la renoj aŭ la koro aŭ iun alian organdifekton, tiam la rezulto estas duba. La luktado fariĝas malegala kaj la korpo ofte cedas, ĉar gia tasko forbruligi la rubojn superas gian kapablon.

Malzorgata malsano kuraciĝas per si mem en la plej oftaj okazoj. Estas la vis medicatrix naturae, t. e. la spontanea kuraciga peno de la naturo, kiu triumfas, se la viviga energio ankoraŭ ne estas elcerpita aŭ se la batalo ne estas tro malegala. Pro tio gravas vivo higiena kaj saniga, kiu konservas sendifekta la vivigan energion, kiu ja estas la unika kaj vera defendo, je kiu ni povas kalkuli okaze de malsano.

La naturismo insistas pri la fundamenta graveco de tiu ci punkto kaj kiun la popola sageco sankciis per la aforismo: "Pli utilas prevento ol kuraco".

Ni diris, ke la malsano emas kuracigi spontanee. Sed tio ne signifas, ke la kuracisto estas superflua, ĉar ce patologiaj procesoj oni bezonas kompetentulon, kiu helpos la defendpenojn kaj redirektos la deflankigojn kaj la troigon de kelkaj simptomoj. Ekzemple la febro, simptomo utila, kiu indikas la intensecon de la brulado okazanta en la intimeco de la histoj, povas tro altiĝi kaj naski dangeron por kelkaj gravaj organoj de la korpo, kiuj suferus patologian difekton pro troa temperaturo.

En tiu okazo la naturkuracisto malaltigas la febron per hidroterapiaj aplikajoj: mildaj banoj, malvarmaj frotadoj kaj envolvajoj, kompresoj ktp. Estas miregige vidi kiel la febro malaltigas per simpla hidroterapia aplikajo, sen bezono uzi kontraŭfebrajn produktojn, kiujn oni hodiaŭ trouzas kun gra-vega dangero por la malsanulo (aspirino, antipirino, kriogenino, fenacetino, kinino, koloidaj medikamentoj ktp.).

lu ajn el tiuj venenaj drogoj paralizas kaj senkapabligas la organajn defendojn kaj atencas kontraŭ la jam menciita viviga energio. La samon ni po-as diri pri la dangeraj sulfamidoj, penicilino, antibiotikoj ktp.

Oni povas maltime aserti ke la plimulto de la mortoj konstatitaj ce la menciitaj malsanuloj, estas kaŭzitaj de erara kuracado per serumoj, vakcinoj kaj hemiaj substancoj generale, kiuj tute ne kuracas la malsanon, sed pligravigas gin, ĉar ili sumigas sian venenan balaston al la jam peza tasko de la batalanta organismo. La "soko" kiun la alopatia kuracisto klopodas atingi per la kontraŭfebriloj kaj per kiu la temperaturo malaltiĝas gis 37 °C estas nur paraliza efiko. Ni faru vulgaran komparon: gi estas kvazaŭ bastonfrapo sur la kapo de homo, kiu sin defendas kaj kiu senkapabligas lin por plue sin defendi.

Plenumante altan moralan devon, la naturismo atentigis kaj daŭre atentigas la publikon kaj la respondecajn kuracistojn kiuj volas kompreni, pri la pereiga uzado de la kontraŭfebriloj en la luktado kontraŭ la infektaj malsanoj.

lu ajn persono kuracita per naturismo de febra afekcio, povas observi, ke post la malsano, li sentas sin organe kaj funkcie multe pli bone ol antaŭ la malsano. La klarigo estas tre simpla. En la daŭro de la febro forbruliĝis ciuj malpurajoj kaj organikaj ruboj, kiuj embarasis antaŭe la liberan movofacilecon de la funkcioj. La plipurigado estis granda, ĉar dume li mangis nenion (la mangado ja nur malfavorus la procezon de la malsano) kaj trinkis nur sufice da akvo aŭ sukoj de fruktoj, laŭokaze, kiuj refresigas la korpon kaj faciligas la rapidan eliminadon de la postrestajoj de la batalo per la eligaj organoj (intesto, renoj, pulmo, haŭto).

Senfanfarone ni povas diri, ke la naturismo sukcese kuracas 100% da akutaj infektaj malsanoj, kaj (tio ankoraŭ pli gravas) tute sen komplikigoj. Tion montras la statistikoj de la naturistaj sanatoriaj kaj hospitaloj, kiuj trovigas multnombre en Europo kaj Usono, kaj la ciutaga praktikado de la naturkuracistoj.

Sed por atingi tiujn 100% da sukcesoj, estas necese, kiel ni antaŭe diris, ke la malsanulo havu nenian organdifekton kaj ke lia malsano estu kuracata per naturismo ek de la unua momento.

Verdire, la akutaj malsanoj tre malpliigis en la lastaj tempoj. Oni ne plu vidas nuntempe tiujn grandajn epidemiojn de pasintaj jarcentoj, kiuj pereigis tiom da homoj.

Tamen, tiun rezultaton ni ne povas atribui al uzo de serumoj, vakcinoj kaj venenaj drogoj, sed al la progresoj de la sanitara ingenierarto kaj al la plibonigitaj vivkondicoj de la malricaj klasoj.

Ni povas prezenti kiel ekzemplon la urbojn Rio de Janeiro, Guayaquil kaj Panama, kie la flava febro regis en karaktero endemia gis antaŭ nelonga tempo, kaj kiun oni sukcesis malaperigi, ne per serumoj kaj vakcinoj, sed metante la regionon en bonaj sanitaraj kondicoj: drenado de marcoj, kanalizado de malaltaj terenoj, forigado de balaajoj, konstruado de logejoj laŭ higienaj normoj, kloakoj, fluanta kaj trinkebla akvo, krematorioj ktp.

Sed tiu malpliigo de la epidemioj koincidas kun alia fakto tre alarma: la grandega plimultigo de kronikaj malsanoj (tuberkulozo, sifiliso ktp. ) kaj degeneraj (kancero, diabeto, arterisklerozo, mensaj malsanoj ktp. ). La kaŭzojn de tiu fenomeno oni devas serci en la neracia nuntempa vivo de la homaro, kiu apartigas pli kaj pli de la naturo.

Tiun interesan punkton mi bedaŭrinde ne povas plue trakti, ĉar mi devas nun klarigi koncize, kio estas la kronika malsano kaj kiel oni kuracas gin per naturismo.

supren


La kronika malsano kaj kiel oni gin kuracas
Kiam la homa organismo malsukcesas en sia batalo kontraŭ akuta malsano, gi pasas al kronika stato, se antaŭe ne okazas la morto.

Tiu fiasko povas esti kaŭzata de malbona korpa kondicaro (heredaj aŭ aki-ritaj difektoj) aŭ de la intenseco de la akuta afekcio, kiu venkis la organajn defendojn, aŭ ec pli ofte, de erara kuracado per hemiaj drogoj, serumoj kaj vakcinoj, kiuj, kiel ni diris antaŭe, nur sukcesas "stopi" la simptomojn, netusante la kaŭzojn de la malsano.

Farante vulgaran komparon, ni povas diri, ke ciu kronika malsano indikas staton de malvenko de la organismo, kiu ne povis elpeli la malamikon. Tiu ci, do, enlokigas en la korpo, kie gi latente vivas, donante de tempo al tempo signojn de vivo: periodaj evoluciaj ekpusoj, kiuj indikas senfortajn penojn por sin forsavi de la malsano.


Kion la naturismo faras ce kronika malsanulo?
La naturo mem indikas al li tion. Oni devas helpi tiun elcerpitan organismon batalanta vane por liberigi sin de la malsano. Kaj la helpo nur povas veni en formo, kiu permesu sangi la kronikan staton en akutan, t. e. reaktivigi la proceson.

Tiuj estas la kurackrizoj, kiuj prezentigas preskaŭ en ciuj okazoj. Malsanulo submetita al naturista kuracado surprizigas ce apero de tre diversaj simptomoj: kelkfoje kapdoloro aŭ doloro de iu ajn parto de la korpo; aŭ tuso, sputado, lakso, febro; okaze reaperas uretra elfluo, kiun la paciento kredis definitive kuracita ktp. ktp.

Se li ne estis avertita, li povus kredi, ke tiuj novaj malnormalajoj signifas malbonigon de lia generala stato; multaj pacientoj forlasas la kuracadon guste en la momento, kiam oni rimarkas la vekigon de iliaj organaj defendoj.

Pro tio, ciu malsanulo, kiu komencas naturkuracadon, devas scii, kio estas kurackrizo kaj atendi gin sen timo; prefere kun gojo, ĉar gi ja estas la unua signo, kiu indikas pli aŭ malpli proksiman triumfon.

La rimedoj, kiujn disponas la naturismo por batali kontraŭ la kronikaj kaj degeneraj malsanoj, estas multnombraj. Estas neeble ilin detali ci tie, ĉar ciu malsanulo estas tute individua kazo, kiun oni devas kuraci tiele. Ne ekzistas kuracadoj aplikeblaj al ciuj afekciitoj de sama malsano pro la simpla kialo, ke ciuj organismoj ne estas egalaj, nek reagas sammaniere ce la kuracado.

Sperta persono, la naturkuracisto en tiu ci kazo, devas zorge esplori la pacienton, por determini la sekvendan procedon.

La naturismo povas kuraci ciuspecajn malsanojn, sed ne ciujn malsanulojn. Tio signifas, ke iu ajn malsano, ec de la plej malbona prognozo, povas esti kuracata perfekte per la natura sistemo, kondice, ke la viviga energio de la malsanulo ankoraŭ ne estas elcerpita. Ju pli frue oni aplikas la naturmedicinon, despli rapida kaj certa estos la resanigo. Malfelice estas, ke la plimulto el tiuj malsanuloj jam estas trakurintaj multe da konsultejoj kaj hospitaloj, kie ili estis absurde kuracataj per injektajoj kaj hemiaj drogoj, kiuj nur povas venenigi la sangon kaj malbonigi la generalan staton. Kaj ec tiam la naturismo atingas ofte grandajn sukcesojn.


Naturaj elementoj de kuracado
La unuan honoran lokon de la naturista terapio okupas la dieto. La aforismo de Hipokrato ja diras en mirinda koncizeco: "Ke via nutrajo estu via kuracilo".

Tre grandaj estas la avantagoj atingitaj per dieto adaptita al ciu individua kazo.

Kiam oni celas rapidan kaj kompletan senvenenadon, oni aplikas fastadon, armilo tre efikoplena, sed ambaŭtranca, kiu devas esti ordonita kaj kontrolita de sperta kuracisto. Malpli rigora ol la fastado estas la senveneniga dieto konsistanta el krudaj fruktoj kaj salatoj (sunaj nutrajoj de Bircher-Benner).

Ekzistas specialaj dietoj por afekciitoj de renoj, hepato, koro; revigligaj dietoj por tiuj, kiuj suferas je malfortikeco, anemio, tuberkulozo ktp. ktp. Sed, sciu, ke la naturista dietaro tute forigas ciuspecajn viandojn, fison, sinkon, kolbason kaj aliajn porkajojn, konservajojn kaj ciujn aliajn kadavrajn nutrajojn. Kompreneble, ankaŭ estas malpermesataj vino, biero, likvoroj kaj aliaj alkoholaj trinkajoj, mateo, kafo kaj teo, kaj ciuj aliaj produktoj malutilaj kaj venenigaj. Kontraŭe oni permesas la naturajn nefermentintajn sukojn de fruktoj (ekzemple suko de vinberoj) kaj infuzajojn de maltkafo (germinta rostita hordeo) kaj de aromaj, sendangeraj herboj (mento, timiano, salvio, rosmareno, kamomilo ktp.).

La naturista dietaro estas tre ampleksa kaj interesplena, sed ni ne povas etendigi en pliajn detalojn.

Krom la dieto, la naturista terapio aplikas la naturajn elementojn: sunon (sunoterapio), aeron (aeroterapio), akvon (akvoterapio); kelkfoje teron, argilon, sablon (teroterapio, slimterapio) ktp., ktp.

La suno estas la plej grava el tiuj elementoj. Same kiel en ciuj aliaj kazoj, nur la kuracisto devas determini, kiu povas preni sunbanon kaj kiumaniere. Estas malsanuloj, felice la malplimulto, kiuj ne povas nek devas preni sunbanojn; aliaj devas sekvi tre specialan teknikon. La plimulto, tamen, povas profiti la sunradion kun kelkaj antaŭzorgoj: sin elmeti grade, sirmi la kapon kaj okulojn ktp.

En la dua loko estas la aero. Evidente, la moderna homo atrofiigis sian haŭton, malfaciligante gian normalan funkciadon, kaŭze de siaj tro dikaj vestajoj, kiuj malpermesas la aerotrapason, la haŭto de la moderna homo spiras malbone kaj svitas nesufice. Tio kaŭzas retenadon de malutilaj sub-stancoj en la sango kaj supersargigon en la eliminlaboro de la renoj kaj pulmoj. La aerbanoj ankaŭ havas specialan teknikon kaj povas esti ordo-nataj preskaŭ al ciuj malsanuloj.

La hidroterapio aŭ aplikado de akvo por kuraci malsanojn, okupas la trian lokon en la naturista terapio.

La empiriuloj de la pasinta jarcento iom tro uzis la akvon kiel kuracilon kaj kontraŭ tiu eksceso jam levigis aŭtoritataj vocoj avertantaj la senspertulo-jn. Oni devas memori, kiel diras Monteuuis, ke la homo estas kreito apar-tenanta pli al la aero ol al la akvo.

Tamen, prudenta aplikado de akvo daŭre estas gravega kaj efikplena ele-mento terapia. Ekzistas diversaj formoj de aplikado: duŝoj, sprucadoj, duonbanoj, enakvigaj banoj, svitbanoj, envolvajoj, frotadoj, kompresoj, la-vadoj, fomentadoj, gargaradoj, ensprucigoj, klisteroj, piedbanoj ktp. ktp. Ciu el tiuj terapiaj aplikajoj estas diversmaniere modifebla laŭ indiko farota de la kuracisto en ciu aparta okazo. Krome ekzistas aliaj terapiaj rimedoj, kiujn oni ne devas flankenlasi, ĉar ili estas efikaj helpiloj en la kuracado de diversaj malsanoj; nome: la elektro-terapio (la elektro ja estas natura elemento), la movoterapio (masagoj, medicina gimnastiko, mova reedukado ktp.; kinezoterapio), la teroterapio (aplikoj de tero, slimo, argilo, sablo; geoterapio), la plantoterapio aŭ kura-cado per vegetajoj, la psikoterapio; en kelkaj specialaj okazoj, la koloro-terapio, la sugestio, la muzikterapio, la magnetismo, la ostopatio ktp. ktp.


reen al la komenco  reen al la starta pago