Enhavo:
- Antaŭxparolo por la 1a eldono
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj
- Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
- Ĉelduobliĝo
- Mitozo
- Mejozo
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
- Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
- Organoj. Ostaro
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro
- Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
- Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
- Sango
- Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj
(leŭko- kaj limfocitoj) - Trombocitoj
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
- Sango
- Spirado kaj voĉo
- Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj
(pulmaj veziketoj) - Voĉo
- Urinaj organoj
- Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
- Seksaj organoj, virinaj
- Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
- Seksaj organoj, viraj
- Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
- Hipotalamo
- Hipofizo
- Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
- Surrena kortiko
- Surrena medolo
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
- Nervaj organoj. Cerbo
- Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
- Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
- Aŭtonoma nervosistemo
- Simpato
- Parasimpato
- Sensaj organoj
- Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
- Defendopovo de la korpo
- Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
Koro kaj sangocirkulado
Sango
Sango estas histo, kies ĉeloj troviĝas en fluaĵo. 45% de sango estas ĉeloj,
55% estas sangoplasmo (fluaĵo).
Funkcio:
- interna spirado: ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj) altiras oksigenon
en la pulmoj kaj karbonacidon en la histoj. La por la vivo necesan oksigenon ili transportas al la histoj, karbonacidon ili trenas de tie
al la pulmoj, kiuj forigas tiun rubaĵon al la aero. - nutrado: sango transportas ĉiujn por la metabolo necesajn substancojn.
- senrubaĵiĝo: rubojn el la histoj la sango transportas al la forigaj organoj (pulmoj, hepato, renoj).
- informado: sango transportas hormonojn kaj antikorpojn.
- premoekvilibrigo: sango transportas akvon, salojn kaj prateinojn,
kiuj helpas reguligi la premon inter la diversaj histoj. Tiun premon oni nomas osmozon. - varmregulado: sango transportas varmon. La sangocirkulado retenas varmon fermiĝante la sangotubetojn de la haŭto. Kiam la korpa temperaturo estas tro alta, ĝi malfermas la haŭtajn sangotubetojn. Sango transportas varmon en la haŭton, kiun la korpo elradias aŭ elŝvitas.
- sangokoaguliĝo: ĝi protektu la organismon kontraŭ perdo de tro multa
sango okaze de vundiĝo. Tiu funkcio estas tre komplika por preventi
funkcion en malutila kazo. Tarnen foje je malbonaj cirkonstancoj koaliĝo
okazas en la sangotubetoj kaŭzante trombon, do sangokoaguliĝaĵon.
Ĝi povas kaŭzi inflamon de la koncerna vejno (tromboj nur ekestas en vejnoj). Se tiu trombo malfiksiĝas kaj trenigas tra la vejnoj al la koro, ĝi trapasas ĝin fariĝante en la kora arterio embolo ŝtopanta baldaŭ poste pli aŭ malpli grandan tubeton de la pulmo. Rezultiĝas laŭ la grandeco de la stopaĵo rimarkita, malsaniga kaj danĝera aŭ tute ne rimarkita embolio. Tio estas morto kaj inflamo de parteto de la pulma histo. - defendado kontraŭ venenigaj substancoj kaj mikroboj per produktado de antikorpoj kaj fagocitozo (detruado de mikroboj).
- sangoprovizejo. En kazo de bezono hepato povas disponigi al la cirkulado grandan kvanton da sango.
La koloro de oksigenriĉa arteria sango estas helruga. Ĝi povas enteni ĝis
21 vol.%. Vejna sango entenas kutime 12-14 vol.% da oksigeno. Ĝia koloro
estas malhelruga. Sango el obstrukcitaj vejnoj povas aspekti preskaŭ
nigre.
La sangokvanto estas proksimume 8% de la korpopezo. Homo pezanta
75 kg do disponas pri 61 da sango. Perdon de 10% (proksimuma kvanto
de sangodonado) oni facile toleras, 30%-a perdo jam estas dangera, 50%-
a perdo mortiga.
La konsisto de la sango restas kutime preskaŭ senŝanĝa, kvankam daŭre
okazas sanĝegoj en la metabolo pro manĝado, trinkado ktp. Tion kaŭzas
reguligado. Konstante ĉiuj gravaj mezuraĵoj estas komparataj per normotabeloj.
Se estas ŝanceliĝo la reguligaj organoj reagas tiel, ke la ekvilibro denove establiĝas.
Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
Tasko de la ruĝaj sangoglobetoj estas la transporto de oksigeno kaj karbonacido.
Ili ne havas nukleon. Ili estas tre flekseblaj. Tio ebligas al ili, trapasi
kapilarojn kun diametro pli malgranda ol tiu de la globeto. Tiun econ
ili perdas kun pli granda aĝo. Tial hepato, lieno kaj ruĝa osta medolo mortigas
ilin post proksimume 120 tagoj por preventi stopigon de kapilaroj.
Se la rapideco de la sangocirkulado ne sufiĉas, ill povas algluiĝi kvazaŭ
monerrulaĵo tiel malebligante sangumadon de malgranda ĉelaro. En la
cerbo tio jam povas kaŭzi apopleksion (detruado de nerva histo pro manko
de oksigeno).
En 1 mm3 da sango troviĝas kutime 5 000 000 da eritrocitoj. Ĉiuj eritrocitoj
kune havas surfacon de proksimume 3 000 m2 (kiel granda magazeno)!
La grandeco de la surfaco estas grava por la transportado de oksigeno.
Kiam homo vivas en granda alteco, la korpo egaligas la malaltan kvanton
da oksigeno en la aero per plimultigado de la eritrocitoj. Tiel la aktiva surfaco
kreskas ebligante la transporton de sama kvanto da oksigeno.
Danĝera por la funkcio de la oksigentransporto estas karbonmonoksido
(CO), ĉar ĝi ligas sin pli facile al la hemoglobino de la eritrocitoj. Jam 0,3%
da CO en la aero ligas 80% de la hemoglobino kun la rezulto, ke homo
mortas. Konsiderindan kvanton da CO fumantoj enspiradas.
Hemo entenas feron, kiu transportas oksigenon. Globino estas proteino.
Speciala formo de hemoglobino troviĝas en la muskolaj ĉeloj tiel ruĝigante
ilin. Estas mioglobino liganta oksigenon al la muskola ĉelo.
Blankaj sangoglobetoj (leüko- kaj limfocitoj)
Tasko de blankaj sangoglobetoj estas la defendado kontraŭ venenoj kaj
mikroboj, do la imuneco (vidu Defendopovo de la korpo)
Leŭkocitoj devenas el la osta medolo, limfocitoj produktiĝas en la iimfaj organoj,
speciale en la limfnodoj. En 1 mm3 da sango troviĝas inter 6 000
kaj 8 000 blankaj globetoj. Tiu nombro tarnen povas grave ŝanĝiĝi en kazo
de malsano.
Leŭkocitoj vivas inter 6-10 tagojn, limfocitoj 4-6 monatojn.
Trombocitoj
Ili produktigas en la osta medolo. 1 mm3 entenas 150 000-300 000 trombocitojn.
Ilia tasko estas helpado je la sangokoaguligo. Ili ligigas al vundorandoj
tiel formante kun aliaj faktoroj de la sangokoaguligo reton teganta
la vundon.
Trombocitoj vivas 12 tagojn. Ili detruigas en la lieno.
Koro
La koro estas kava muskolo. Per streĉigo gi eljetas sangon el la kavo en
la sangotubojn. Dum malstreĉigo la kavo replenigas. Tiel la koro ritme
pumpas la sangon tra la sangotuboj certigante la nutradon kaj senrubigon
de la organismo.
Car la koro per ĉiu bato sangas sian formon, gi situas en sako ebliganta al
la koro sengenan movadon.
La grandeco de la koro kongruas proksimume kun la grandeco de la homa
pugno (ĉe plenkreskulo).
La koro havas kvar kavojn. Oni distingas inter maldekstra kaj dekstra partoj.
Ĉiu parto konsistas el du kavoj, nomitaj atrio kaj ventriklo. Sango oksigenriĉa
fluas el la pulma vejno al la maldekstra atrio.
Sango el la maldekstra
ventriklo nutras la organismon per la arterioj. Sango el la organismo
kolektigas en la grandaj vejnoj enfluantaj en la dekstran atrion. El la dekstra
ventriklo la sango estas pumpata per la pulma arterio al la pulmo por
akcepti oksigenon.
Inter atrioj kaj ventrikloj, inter ventrikloj kaj arterioj trovigas vaivoj. Ilia tasko
estas malebligi la refluon de sango. Tiel Jena ritmo povas funkcil:
Sango el la vejnoj kolektigas en la atrioj. Kiam la ventrikloj malstreĉigas ĝi
fluas per la atrioventriklaj vaivoj en la ventriklojn. Kiam ili streĉigas (tiun fazon
oni nomas sistolo) tiuj vaivoj malebligas la refluon al la atrioj.
La sango
elversiĝas al la arterioj. Dum malstreĉigo de la ventrikloj (diastolo) la ventrikloarteriaj
vaivoj malebligas la refluon de la sango al la ventrikloj.
Ĉenoj al la koro facile kaŭzas misfunkciojn en ĉiuj korpopartoj. Tial la koro
aŭtonome reguligas sian ritmon per propra ekscita centre kaj propraj ekscitoj
konduktiloj. Ili zorgu, ke la koro batu sub ĉiaj ajn situacioj.
Tarnen necesas reguligo laŭ la bezono. Tion plenumas la vegetativa nervosistemo.
Korbatado povas varii laŭ frekvenco kaj streĉiga forte. Pligrandiĝi la forton pli �konomie pumpas la sangon. Kiam homo korpe multe laboras,
la kormuskoloj kreskas kaj fortigas. Trejnita homo tial havas malpli
rapidan korritmon ol homo nur sidanta.