- Antaŭxparolo por la 1a eldono
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj
- Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
- Ĉelduobliĝo
- Mitozo
- Mejozo
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
- Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
- Organoj. Ostaro
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro
- Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
- Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
- Sango
- Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj
(leŭko- kaj limfocitoj) - Trombocitoj
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
- Sango
- Spirado kaj voĉo
- Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj
(pulmaj veziketoj) - Voĉo
- Urinaj organoj
- Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
- Seksaj organoj, virinaj
- Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
- Seksaj organoj, viraj
- Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
- Hipotalamo
- Hipofizo
- Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
- Surrena kortiko
- Surrena medolo
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
- Nervaj organoj. Cerbo
- Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
- Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
- Aŭtonoma nervosistemo
- Simpato
- Parasimpato
- Sensaj organoj
- Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
- Defendopovo de la korpo
- Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
Nervaj organoj. Cerbo
La nervosistemo stiras la tutan organismon kaj protektas la organismon
kontraŭ eksteraj danĝeroj perceptante ilin kaj sekundorapide ordonante la
necesajn organojn reagi en taŭga maniero al la danĝero.
Tio estas gigantaj laboroj. Efika stirado de bilionoj da ĉeloj estas vera miraklo!
Ĝi necesigas perfektan organizadon. Imagu nur, kiom da perceptaĵoj
alvenas ĉiusekunde per la nervoj al la centra, kiom da decidoj estas farendaj.
Aldoniĝas la perceptoj el la ĉirkaŭaĵo perata de la sensoj.
Ne mirige, ke homoj apenaŭ partete komprenas la funkciadon de la nervosistemo!
La nervosistemon oni dispartigas en:
- centra nervosistemo konsistente el
- cerbo kun siaj diversaj partoj kaj cerbaj nervoj
- spina medolo
- periferaj nervoj
- aŭtonoma nervosistemo konsistente el
- simpato
- parasimpato
- sensoj (vidu Sensaj organoj)
Cerbo
La cerbo troviĝas en la osta kiraso de la kapo. Pro ĝia graveco tio ne estas la sola protektilo:
- malmola membrano tegas la intemon de la kranio
- aranea membrano tegas la malmolan haŭton
- mola membrano tegas la cerbon
- inter aranea kaj mola membranoj cirkulas cerbospina fluaĵo. Gi protektas
cerbon kaj spinan medolon kontraŭ skuoj kaj troa varmo (la fluaĵo
forportas la varmon)
Ĉar korpo plonĝinta perdas tiom da pezo kiom ĝi dismetas, cerbo kaj spina medolo estas preskaŭ senpezaj.
La fluaĵo entenas sukeron (40-90 mg je 100 ml), kiu havas nutran funkcion. La fluaĵon produktas sangtubeta reto en la cerbaj kavaĵoj.
La cerbo konsistas el:
- cerebro (telencefalo): gi estas la plej granda kaj evoluhistorie plej juna parto de la cerbo. Tie la volaj agoj decidiĝas kaj troviĝas plej granda parto de la memorkapablo. Ĉiuj aliaj partoj de la cerbo agas senvole. Cerebro konsistas el du partoj, dekstra kaj maldekstra, nomataj hemisferoj. Ilin kuniigas cerebra ponto.
- diencefalo konsistente el:
- talamo: ĝi estas la plej grava kunordiga centro de la sensoj. La perceptoj kompariĝas kun memoraĵoj kaj rezultiĝas emociajn movojn: gestoj kaj mimiko.
- hipotalama regiono estas la ĉefa ordoncentro de la aŭtonoma nervosistemo. Ĝi (parte kun aliaj) stiras akvomastrumadon (ankaŭ soifon), korpan varmon, sangocirkuladon, apetiton, metabolon, vekdorman ritmon (vidu Hipotalamo )
- mezencefalo estas centro por diversaj movoj. Tie fontas cerbaj nervoj III kaj IV kaj rata zono grava por nia humoro (animstato). Krome tie troviĝas tiel nomata nigra kerno produktanta dopaminon. Tio estas substanco kun informa funkcio, kies manko kaŭzas muskolan rigidecon kaj malmultigon de movoj.
- cerebelo estas kunordiga kaj kontrola instanco de movoj. Ĝi akiras ĉiujn informojn pri planitaj movoj kaj adaptas ilin al la perceptoj el ekvilibra kaj palpa sensoj, muskolaj perceptoj.
- bulbo (mjelencefalo) estas la parto inter la cerbo kaj la spina medolo
(mjelo). Ĝi estas baza centro por vivnecesaj funkcioj (spirado, sangocirkulado),
inter ili ankaŭ la refleksoj: suĉa, glute, voma, terna, tusa kaj
palpebroferma.
(Refleksoj funkcias automate, sen lernado)
Lau funkcio kaj koloro oni diferencas inter griza kaj blanka nervasubstancoj. Griza nerva substanco enhavas precipe nervoĉelojn, dum la blanka substanco konsistas unuavice el nervaj konduktiloj.
Spina medolo (mjelo)
En ĝi troviĝas nervoj el la cerbo stirantaj periferajn organojn. Inter po du vertebroj ambaŭflanke de la vertebraro troviĝas malfermejo, kie troviĝas ganglioj (nervaj centroj). lii respondecas pri diversaj refleksoj (ekzemple fortiri la bruh/unditen fingron). El- kaj eniras eferantaj (forkondukantaj motoraj nervoj) kaj aferantaj (alportantaj, informaj nervoj) nervoj. Ili prizorgas ĉiam po unu segmenten el la segmentaro establita per la vertebraro.
Malcentraj nervoj
Ili konsistas el la spinaj nervoj kaj cerbaj nervoj.
Spinaj nervoj:- 8 paroj da kolaj nervoj (C 1 - C 8)20
- 12 paroj da torakaj nervoj (T 1 - T 12)
- 5 paroj da lumbaj nervoj (L1 - L 5)
- 5 paroj da sakraj nervoj (S 1 - S 5)
- 1 - 2 paro(j) da kokcigaj nervoj (Co 1 - Co 2)
Oni nomas ilin cerbaj nervoj, ĉar ili devenas el la cerbo kaj trapasas per truetoj de la kranio. Ekzistas dek du paroj. De ili I kaj II fakte estas cerbopartoj.
- flaraj (olfaktaj) bulbo kaj nervoj: flarcerbo
- optika (opta) nervo formas kune kun la retino la vidcerbon
- okulomotora nervo (okulomotorio): nervo de ĉiuj eksternaj okulomuskoloj, escepte de la supra oblikva kaj ekstera rekte okulmuskoloj. Ĝi kondukas kelkajn parasimpatejn nervetojn por adapti la okulon al la vidata distenco (akomodo) kaj por malgrandigi la pupilon.
- trokleo: nervo de la supra oblikva okulmuskolo
- trigemino: nervo por la sentemo de la vizaga haŭto, nazaj kavoj, palatino, buŝkavo kaj lango. Krome ĝi nervizas (prizorgas) maĉ- kaj buŝbazajn muskolojn.
- abdukta nervo nervizas la eksteran rektan okulomuskolon
- facia nervo nervizas la mimikan muskolaron kaj respondecas pri gustosento je la antaŭaj du trionoj de la lango. Krome ĝi kondukas parasimpatejn nervojn por la larma, suba makzela kaj sublanga glandoj.
- statoakustika nervo nervizas la ekvilibran organon kaj internan oreIon
- langofaringa (glosofaringa) nervo estas la ĉefa gusta nervo de la lango kaj zorgas pri sentemo kaj moveblo de la faringo. Ĝi enhavas parasimpatejn nervojn por parotido.
- vaga nervo estas la plej granda cerba nervo. Ĝi nervizas laringan muskolaron, spirajn organojn, koron kaj digestajn organojn ĝis la maldekstra dikinteste kurbo.
- akcesora nervo: kompletigo por la vaga nervo. Nervizas trapezan kaj kapturnan muskolojn.
- langa (hipoglosa) nervo nervizas la langan muskolaron.
Aŭtonoma nervosistemo
Centro de la aŭtonoma nervosistemo estas la hipotalama regiono. Subcentroj
troviĝas en mezencefalo, bulbo kaj flankaĵoj de la spina medolo.
Eferantaj nervoj stiras glatajn muskolojn aŭ glandojn. Aferantaj nervoj kondukas
la sentemon de la internaj organoj (visceroj). Estas malbonsentoj aŭ doloroj, kies loko estas malfacile konstatebla. Ofte la doloro sentiĝas en la haŭto de la responda segmento. Same per traktado de la haŭto oni
povas bonege influi viscerajn disfunkciojn.
La du partoj de la aŭtonoma aŭ vegetativa nervosistemo estas simpato kaj
parasimpato. Dum la tago ŝanceliĝas la ekvilibro inter ili, sed meze ili devas
esti ekvilibraj, se la homo estas sana. Se mankas la ekvilibro, okazas
multaj diversaj simptomoj, kiujn on! nomas vegetativa misfunkcio
Simpato
Ĝi transdonas siajn ordonojn al la koncemaj organoj per adrenalino kaj noradrenalino.
Per sia instigo simpato postulas plejpovon de la organoj.
Ĝia
tasko estas tuja reago je danĝeroj. Tial ĝi akrigas la sensojn, i.a. vastigante
la palpebran fendon, la pupilon, reduktante la larmoproduktadon kaj
fermritmon de la palpebroj. Tial ĝi reduktas la trasangadon de la digestaj
organoj je minimumo, altigas korritmon, korminutan volumenon, sangopremon
kaj spiradon. Pli multe da sango estas direktata al la skeletaj muskoloj
dum la sangotubetoj de la haŭto fermiĝas. Dolorsentojn ĝi subpremas.
Tia agado konsumas multe da energio kaj ŝarĝas la organojn. Sed la organismo
estas nun en state de plej bona defendo. Tio povas esti vivsava
kaj tial prava.
En kazo de danĝero simpato mobilizas surrenkortikan medolon. Oni povas
senti la subitan stimulon de la organismo, estas tute veka kaj aktiva.
Se daŭre la simpato superregus, la korpo baldaŭ elĉerpiĝus. Sed kutime
dum la tago simpato kaj parasimpato bremsas kaj akcelas unu la alian en
tiom taŭga maniero, ke ekstremaj ŝanceliĝoj tute ne okazas.
Parasimpato
Ĝia funkcio estas ripoziga kaj nutra. Ĝi stimulas la digesten funkeion, malrapidigas korbaton, malaltigas sangopremon, malvastigas bronkojn (povas kaŭzi astmoatakon). Ĝi oftigas palpebrumadon, stimulas la produktedon de larmoj kaj ebligas ekdormon.