LA KORPO DE LA HOMO

Enkonduko al konstruo kaj funkcio

 

Origine verkita libro en Esperanto de Harald SCHICKE

                        Enhavo:
  1. Antaŭxparolo por la 1a eldono
  2. Antaŭxparolo por la 2a eldono
  3. La ĉelo
  4. Histoj (ĉelaroj)
  5. Organoj. Ostaro
  6. Koro kaj sangocirkulado
  7. Spirado kaj voĉo
    • Nazo
    • Traheo kaj bronkoj
    • Pulmoj. Alveoloj
      (pulmaj veziketoj)
    • Voĉo
  8. Urinaj organoj
    • Renoj. Urina produktado
    • Urineco
    • Ureteroj
    • Urina veziko
    • Urintubo (uretro)
  9. Seksaj organoj, virinaj
    • Ovarioj
    • Ovoduktoj (salpingoj)
    • Utero
    • Vagino
    • Apudaj seksaj glandoj
    • Eksteraj seksaj organoj
    • Mamoj
  10. Seksaj organoj, viraj
    • Testikoj
    • Surtestikoj (epididimoj)
    • Spermoduktoj
    • Sprucigaj duktoj
    • Spermaj veziketoj
    • Prostato
    • Bulbouretraj glandoj
    • Peniso
    • Testika sako
  11. Koncipado de infanoj
    • Gravedeco
    • Kontraŭkoncipaj metodoj
      • Casteco
      • Fingrumado
      • Temperatura metodo
      • Kalendara metodo
      • Mukotesta metodo
      • Interrompita koitado
      • Kondomo
      • Spermicido
      • Pilolo
      • Kovriloutera
      • Vagina lavado
      • Distranĉo de la ovoduktoj
      • Pilolo vira
      • Distranĉo de la spermoduktoj
  12. Hormonaj glandoj. Hipotalamo
  13. Nervaj organoj. Cerbo
  14. Sensaj organoj
    • Vidi - Okuloj
    • Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
    • Flari - Nazo
    • Gusti - Lango
    • Palpi kaj aliaj- Haüto
  15. Defendopovo de la korpo
    • Bazaj bariloj
    • Timuso
    • Limfnodoj
    • Antikorpoj
    • Lieno
  16. Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
  17. Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
  18. Ilustraĵoj el la libro
  19. Literaturo

Sensaj organoj

Ili estas perceptiloj de la centra nervosistemo. Ili ekscitigas, prilaboras la ekscitojn kaj kondukas la prilaboritajn perceptaĵojn al la cerbo. Nur en la cerbo okazas la ekkono de la perceptaĵoj.

Dum la haŭtaj sensoj estas relative simplaj, tiuj en oreloj kaj okuloj estas komplikaj kaj kompleksaj. Tie, precipe en la okuloj, alvenas tiom da ekscitoj el la ĉirkaŭmedio, ke necesas unue kribri ilin por forigi la neinteresajn partojn. Eĉ la grandioza povoforto de la cerbo alikaze ne sufiĉus por prilabori ĉiujn unuopajn ekscitojn en sufiĉa rapideco.

Estas kvar specoj da perceptiloj en nia organismo:

  • tiaj kondukantaj eksterajn ekscitojn al la cerbo; ili disigas al
    • teleperceptiloj de la vida, aŭda kaj ekvilibra sensoj;
      ankaŭ la sensemaj nervaj finaĵoj povas telepercepti varmon
    • kontaktperceptiloj estas ĉiuj aliaj
  • tiaj kondukantaj internajn ekscitojn al la cerbo

La perceptiloj adaptiĝas al ekscitoj. Se oni loĝas apud brua strato, baldaŭ
la bruo ne plu estas perceptata. La daŭra bruo fariĝis normala, do de ĝi ne devenas akute danĝero. Se subite la bruo ĉesus, tuj la perceptiloj reekatentus! Ĉiu ŝanĝigo povas esti danĝera kaj tial estas atentokapta.

Per niaj perceptiloj ni povas percepti nur parteton el nia ĉirkaŭa medio. La perceptiloj de ĉiuj vivuloj estas adaptitaj al siaj vivbezonoj.

Per teknikaj inventaĵoj homoj povas pli multe percepti ol la naturo antaŭvidis. Bakteriojn ni povas vidi helpe de mikroskopoj, la intemon de nia korpo per rentgenaj radioj ktp.

Vidi-Okuloj

La duono de ĉiaj perceptoj estas optikaj ekscitoj. Tarnen la okuloj povas percepti nur malvastan parton de elektromagnetaj ondoj, nome inter 400 kaj 760 nm21, kiujn ni perceptas kiel lumon. Perceptoj daŭras Inter 1/20a kaj 1/50a sekundonoj. Rapide sekvantajn bildojn ni tial perceptas kiel movon. Tion oni utiligas por filmoj kaj televido.

La okulo
  1. supera rekta muskolo
  2. supera parto de la okulkavo (orbito)
  3. supra palpebro
  4. komeo
  5. antaŭa kamero
  6. kristalino (lenso)
  7. ciliara korpo kun fadenoj por movila kristalinon. Kiam la ciliaraj muskoloj malstreĉiĝas, la fadenoj streĉiĝas tiel glatiĝante la kristalinon. En tiu stato oni vidas malproksimen. Ciliara korpo produktas la kameran fluaĵon, kiu nutras kristalinon kaj inteman korneon. Ciliara korpo troviĝas en la malantaŭa kamero. Antaŭa parto de la ciliara korpo estas iriso enhavanta muskolojn por sanĝi la vastecon de la okultruo (pupilo)
  8. kamera angulo. Tie malaperas la kamera fluaĵo en kanaleton kondukanta ĝin en la vejnojn.
  9. faldo de la konjunktivo malebligas enpenetron de polveroj, mikroboj ktp. manantaŭ la okulon
  10. faldo de la konjunktivo malebligas enpenetron de polveroj, mikroboj ktp. manantaŭ la okulon kaj konjunktivo
  11. suba parto de la okulkavo
  12. suba oblikva muskolo
  13. suba rekta muskolo
  14. skleroto
  15. fadenoj de la ciliara korpo (vidu 7)
  16. vitreo (malantaŭa kamero)
  17. sangaj tubetoj provizantaj inteman parton de la retino
  18. optika nervo kun sangotubeto 0 provizanta la internan retinon
  19. koroldo (malhele) kaj retino (hele)
  20. palpebroleva muskolo
   Okulo konsistas el:
  • okulglobo konsistente el membranoj:
    • skleroto estas la ekstera fibreca membrano protektante la okulon kontrau skuoj kaj batoj
    • koroido entenas sangotubojn por provizi sian antaŭan muskolan parton, la iriso, kaj la eksteran parton de la retino
    • retino estas la interna membrano entenanta la perceptilojn. La inteman parton provizas retina arterio.
  • ses okulmovaj muskoloj kaj unu palpebrolevilo
  • larma glando situas ekstere supre de la okulo. Ĝiaj teskoj estas provizo de la ekstera komeo, purigado de la okulekstero, detruado de mikroboj, forigo de emocia energio per plorado. Ĝin stimulas parasimpato.
  • protektiloj estas palpebroj kiuj fermas la okulon kaj viŝas la larmojn. Palpebrumoj fortenas insektojn, brovoj detenas kaj flanken gvidas svitgutojn. Troaj aŭ uzitej larmoj atingas la suban nazokavon per la okulonaza dukto.

Lumo eniras la okulon per la optika aparato. Al ĝi apartenas komeo, kamera fluaĵo, kristalino. La lumo speguligas sur la retino, kies perceptiloj kribras la informojn kaj kondukas ilin al la cerbo.

Audi kaj ekvilibri - Oreloj

La aŭda senso estas antaŭkondiĉo por la evoluo de la lingvo. Tial ĝi estas por la interhomaj rilatoj pli grava ol la vidado. Homoj aŭdas sonojn inter 16 kaj 21 000 Hz  (Unu Hz - mallongiĝo por Hertz; prononcu here - estas unu vibro po sekundo. Hz estas la unuo de frekvenco).
Sub 20 Hz oni sentas la vibradon per haŭtaj sentoj.

Ekstera parto de la orelo konsistas el la kartilaga konko. Ĝi estas apenaŭ movebla. La kartilago protektes la konkon kontraŭ disrompiĝo.
Ĝi malfermiĝas al la ekstera orela tubo (meato). Ĝia formo plifortigas la sonojn, antaŭ ol ili renkontas la timpanan membranon. La orelo Dum mia infanago gepatroj kutimis inspekti la meaton, ĉu gl estas bone lavita. Tarnen, oni ne lavu la meaton! Ci estas mempuriga. Fusa purigado povas stopi aŭ eĉ grave difekti ĝin.

La timpana membrano ekvibras, kiam sonoj renkontas ĝin. Tiun vibradon ĝi transdonas al la aŭdaj ostetoj. Pro levumo ili refoje plifortjgas la sonojn antaŭ ol transdoni ilin al la interna orelo.

La aŭdaj ostetoj troviĝas en la timpana kavo. Per la Eŭstakia (Eŭstaha; orelfaringa) tubo ĝi estas konektita kun faringo por ekvilibri la eksteran kaj inteman tuban aerpremojn.

La interna orelo estas plena je fluaĵo (endolimfo). La movoj de la piedingo (stapedo) kaŭzas ondojn en la kokleo. La ondoformoj dependas de la diversaj kvalitoj de la sonoj. Specialaj haretoj ekscitiĝas lau la sonoj kaj transportas la informojn al la cerbo, kie ili transformiĝas al sonoj.

En la apuda labirinto situas la ekvilibra senso. Ĝi ekzakte mezuras la situon kaj movon de la kapo. Kune kun la informoj el la muskoloj kaj okuloj en la cerbo ekestas la sento pri ekvilibro. Ĝi ne nur necesas por orientiĝo sed ankaŭ por kunordigo de la muskolaj movadoj per la cerebelo.

Malsanoj, medikamentoj, alkoholo, sed ankaŭ nekutimaj movoj (ekzemple sur ŝipo) povas kaŭzi disfunkcion kun kapturno kaj vomemo.

Tuj apud la interna orelo pasas karotido, ĉefa kapa arterio. Se pro ago aŭ malsano ĝi perdis sian elastecon, sango perturbiĝas kaj kaŭzas sonojn, kiujn la paciento konstante aŭdadas.

Tiuj sonoj atingas la inteman orelon rekte tra la osto. Same atingas la inteman orelon ĉiuj sonoj pli altaj ol 2 000 Hz. Ilin la timpana membrano ne plu povas transporti.

Flari - Nazo

La flarharetoj de la flarareo en la supera naza dukto protektas la korpon kontraŭ gasoj, kiuj ofte akre malbone odoras (vidu ilustraĵon 33 ). Agrablaj odoroj efikas je la aŭtonoma nervosistemo (parasimpato) kaj reflekse ekigas salivadon. Malagrablaj odoroj povas kaŭzi vomemon. La flarsenso kontribuas plejparte al gusto. Tion oni facile rimarkas, kiam la nazo estas stopite pro kataro. La manĝaĵoj nur ankoraŭ gustas sale, dolĉe, acide aŭ amare.

Gravan influon, kvankam tute nekonscian, havas la flarsento je simpatio al aliaj homoj.

La funkciado de la flarsenso ĝis nun ne estas esplorita.

Gusti - Lango

Unu el la funkcioj de la lango estas la gustumado. Tiu senso ofertes nur kvar kvalitojn: dolĉa, sala, acida, amara. La perceptiloj troviĝas en la rando de la lango kaj en ĝia malantaŭo. Dolĉaĵojn perceptas la pinto, la sekvaj trionoj perceptas po salaĵojn, acidaĵojn kaj amaraĵojn. Ankaŭ la uvolo kaj malantaŭaj palatinaj kurboj perceptas tiujn kvar kvalitojn. La diferenciĝon de la kvalitoj faras la flarsento.

Palpi kaj aliaj - Haŭto

La haŭto formas unu limon inter korpo kaj ekstera medio. Ĝi tegas proksimume 2 m 2.

   Funkcioj:
  • pasiva kaj aktiva protektilo kontraŭ damaĝaj influoj de ekstere kaj akvoperdo de interne
  • grava organo de la akvomastrumado
  • partopreno en la sangocirkula regulado
  • sekreciado de sebumo
  • forigo de rubaĵoj
  • sensilo kun 4 000 000 perceptiloj
  • emocia organo (ruĝiĝo aŭ paliĝo)

La kerato de la haŭto protektas la organismon kontraŭ damaĝaj influoj de ekstera medio: suno, varmo, malvarmo, radiado, kemiaĵoj, premoj, pusoj, batoj. Ĝi malhelpas la nevolan vaporigon de korpa akvo. Ĝi ne enhavas sangotubetojn. Tio protektas kontraŭ sangoperdo pro malgravaj vundoj. Subaj partoj de la haŭto enhavas defendoĉelojn por rebati enpenetrintajn mikrobojn. La haŭto Akvo perdiĝas per la pulmoj, intesto, renoj kaj la haŭto. Haŭte perdo okazas por reguli la varmmastrumadon de la organismo. En la trunko kaj cerbo la temperaturo devas esti konstanta. Per plia trasangado de la haŭto venas pli da varmo en la haŭten, kiun la haŭto disradias. Se tio ne sufiĉas, ĝi eksvitas. Tiel akvo vaporiĝas tiel fortenante multe da varmo. Unu triono de la akvo-vaporiĝo estas nesentate. La reston ni sentas kiel ŝviton.

La kvanto de la akvoperdo dependas de la kvanto de korpa laboro kaj la ekstera varmo. En meza Eŭropo ĝi ampleksas proksimume 1 litron.

La vastaj sangtubaj retoj de la haŭto servas kiel sanga deponejo. En kazo de bezono la tuta kvanto estas mobilizebla.

La haŭto sekrecias sebumon por flegi sin mem. Tiu sekreciado kreas hauten medion, kiu ebligas al diversaj bakterioj vivi sur nia haŭto. Ili nutras sin de la haŭtaj sekreciaĵoj kaj helpas eviti la eklogadon de malsanigaj bakterioj. Al tio servas ankaŭ la acideco de la haŭto, ĉe viroj 5,0 pH, ĉe virinoj 5,5 pH. Ĉiu homo posedas sian propran unikan bakterian haŭtloĝantaron.

Specialaj ekskreciaj glandoj troviĝantaj en la ekstera akustika meato (purigcela), aksela kavo, ĉirkaŭ mampinto, en ingveno, ĉirkaŭ anuso kaj seksaj organoj eligas odorojn havantaj seksan funkcion por allogi geseksumanton. Ilin perceptas la flarsento.

Aliaj ekskreciaj organoj servas por ŝvitado. Ĉiu homo disponas pri 200 000 000. Ili kune kun la akvo povas forigi rubaĵojn el la korpo. Haŭto tiel helpas al renoj.

   Sensaj funkcioj:
  • en la haŭto troviĝas multegaj nervaj finaĵoj sentemaj je kemiaj substancoj, kiujn haŭtaj ĉeloj ekskrecias, kiam ili vundiĝas. Tiel ni sentas doloron je hauta vundiĝo.
  • palpan sentemon peras palpperceptiloj troviĝantaj precipe en la fingropintoj, lango kaj lipoj kaj nervaj retoj troviĝantaj ĉirkaŭ la bulbo de la haroj.
  • aliaj perceptiloj servas por konstati varmon (30 000) aŭ malvarmon (250 000)
  • profunde en la haŭto troviĝas perceptilo por premo.

La sensaj funkcioj de la haŭto estas tre adaptiĝemaj. Tial samaj homoj reagas je samaj ekscitoj diverse laŭ ilia momenta stato kaj diversaj homoj povas senti la saman temperaturon aŭ tro varma aŭ tro malvarma.

supren


reen al la komenco      reen al la starta paĝo