Enhavo:
- Antaŭxparolo por la 1a eldono
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj
- Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
- Ĉelduobliĝo
- Mitozo
- Mejozo
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
- Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
- Organoj. Ostaro
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro
- Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
- Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
- Sango
- Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj
(leŭko- kaj limfocitoj) - Trombocitoj
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
- Sango
- Spirado kaj voĉo
- Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj
(pulmaj veziketoj) - Voĉo
- Urinaj organoj
- Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
- Seksaj organoj, virinaj
- Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
- Seksaj organoj, viraj
- Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
- Hipotalamo
- Hipofizo
- Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
- Surrena kortiko
- Surrena medolo
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
- Nervaj organoj. Cerbo
- Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
- Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
- Aŭtonoma nervosistemo
- Simpato
- Parasimpato
- Sensaj organoj
- Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
- Defendopovo de la korpo
- Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
Muskolaro. Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
La muskolaro estas la aktiva parto de la mova aparato. Se muskolo
streĉiĝas, ĝi mallongiĝas. Ĉar muskolo estas ambaŭflanke fiksita per tendeno
al osto, per la streĉiĝo la koncernaj ostoj estas movataj en ilia artiko.
Se la muskolo malstreĉiĝas, la ostoj ne simple falas en sian antaŭan pozicion.
Por ĉiu movo kunlaboras kutime diversaj aŭ eĉ multaj muskoloj.
Se
iu muskolo fleksas ekzemple brakon, alia povas etendi ĝin.
Do, muskolo streĉiĝas, dum samtempe alia malstreĉiĝas. Tiel la diversaj
kunagantaj muskoloj ekvilibras la movon. Perceptiloj en la muskolaro konstante
informas la cerbon pri la situo de la koncernata organo. Tiel la cerbo
povas stiri la movadon de la muskoloj tre fajne.
La stirado mem estas komplika afero.
Unuavice la organismo volas protekti sin kontraŭ eksteraj danĝeroj. Se via
fingro brulvundiĝas, vi automate retiras ĝin. Tio estas nerva reflekso okazanta
en spina medolo. Tiel la vojo de la nervaj signaloj estas plejeble mallonga.
Kutime la cerbo decidas pri movo. Ĝi transdonas la movdecidon al motora
centra de la cerebra kortiko. Tiu komunikas kun cerebelo, kiu regulas la
harmonan interefikon de la volaj movoj.
Por tion fari, ĝi bezonas informojn de la muskolaj perceptiloj same kiel el
la ekvilibra organo de la interna orelo kaj de la okuloj. Se ili ne harmonias,
ekzemple sur ŝipo, povas ekesti vojaĝmalsano, kies ĉefaj simptomoj estas
kapturno, naŭzo kaj vomemo. Similajn simptomojn ankaŭ kaŭzas trodrinkado.
Kiom komplika la stirado estas, vi povas diveni el la longa lemotempo, kiun
bebo bezonas por stari, starante iri kaj paroli (ankaŭ por
tio bezoniĝas
muskoloj).
Fakte la stirado estas eĉ multe pli komplika, ĉar movoj postulas pli da oksigeno.
Tial la arterioj kaj arterietoj provizantaj la koncernajn muskolojn
malstreĉiĝas. Tio instigas la koron bati pli forte kaj/aŭ pli rapide. Samtempe
la spirritmo devas profundiĝi kaj rapidiĝi.
Se la muskola laboro estas peza aŭ longdaŭra, la nervosistemo devas
malgrandigi la kvanton da sango ricevata de aliaj organoj, ekzemple de la
digestaj organoj, ĉar ne estas sufice da sango por provizi ĉiujn organojn
samtempe.
Se la kunordigo de la necesaj pormovaj muskoloj ne bone funkcias, ekzemple
pro mankanta ekzerciĝo, povas okazi, ke iu muskol(et)o malrapidas
dum sekundonoj. Tio jam sufiĉas por damaĝi al iu muskolo. Precipe en la
dorso tio kelkfoje okazas. Tuj oni sentas fortan doloron deviganta onin por
eviti la doloren iom kurbe kaj fleksite iri: lumbago okazis!
Helpaj organoj:
Tendenoj: muskoloj devas fiksiĝi je la ostoj. Tiun taskon transprenas tendenoj.
Longaj tendenoj havas tendeningon.
Aponeŭrozoj: se ne troviĝas osto, kiel ekzemple je la ventro, muskoloj fiksiĝas
je muskoloj per tiel nomataj aponeŭrozoj. Ili estas kvazaŭ vastaj tendenoj
fiksantaj du (aŭ pli) muskolojn.
Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
Muskoloj servas por multaj taskoj kaj renkontas diversajn malhelpojn.
- vizago: multaj muskoloj formas la �subtegmenton" de nia vizaĝo. Ili havas multajn taskojn, ekzemple levi la palpebrojn dum ni estas vekaj, ebligi kisadon ktp., sed la plej okulfrapa tasko estas la mimiko. Ĝi kutime malkasas niajn pensojn kaj sentojn. Al ĝia stirado kontribuas la limba sistemo, en kiu plektiĝas niaj sentoj per informoj el plej diversaj sferoj de la cerbo.
- manoj: ĉe la manoj muskoloj renkontas malhelpojn. En la mano estas
malmulte da spaco por la necesa muskolaro. Tial multaj muskoloj movantaj
la fingrojn troviĝas en la subbrako. Pro tio la muskoloj bezonas
longajn tendenojn protektitaj pertendingoj kaj fiksitaj per ligamentoj. Se
oni dum longa tempo faras similajn, streĉajn laborojn per la fingroj, ekzemple
tajpadon, povas ekesti tendeningito, do inflamo de la tendeningoj.
Tio estas doloriga kaj bezonas relative longan resanigan tempon,
dum kiu oni devas eviti ĉiujn manmovojn. Tion oni kutime subtenas per
gipsbandaĝo.
- piedoj: simile al la situacio en la manoj, ankaŭ en la piedoj mankas spaco
por muskoloj. Tial ili troviĝas en la kruro kaj same bezonas longajn
tendenojn kaj ligamentojn por fiksi la tendeningojn.
La tipa loko por damaĝoj estas la ahxila (kalkana) tendeno, kiu pro troa
sporto facile disŝiriĝas.