- Antaŭxparolo por la 1a eldono
  
 
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj 
       - Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
 
- Ĉelduobliĝo
         - Mitozo
- Mejozo
 
 
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
 - Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
 
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
 
- Organoj. Ostaro
  - Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
 
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro 
  - Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
 
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
 
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
  - Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
 
 
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
  - Sango
  - Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj 
 (leŭko- kaj limfocitoj)
- Trombocitoj
 
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
 
- Sango
  
- Spirado kaj voĉo
  - Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj 
 (pulmaj veziketoj)
- Voĉo
 
- Urinaj organoj
  - Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
 
- Seksaj organoj, virinaj
 
 - Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
 
- Seksaj organoj, viraj
 - Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
 
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
 
 
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
 - Hipotalamo
- Hipofizo
 - Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
 
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
 
 - Surrena kortiko
- Surrena medolo
 
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
 
- Nervaj organoj. Cerbo 
 - Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
   - Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
 
- Aŭtonoma nervosistemo
    - Simpato
- Parasimpato
 
 
- Sensaj organoj
 - Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
 
- Defendopovo de la korpo
   - Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
 
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
Defendopovo de la korpo
Ni imagu, ke dum nia vivo:
- ni traspiras 3 500 000 m3 da aero. Ĉie sur nia terglobo enhavas la aero mikrobojn kaj polvon, eĉ ĉe la polusoj.
- ni trinkas 50 000 l da fluaĵo, kiu povus esti foje polucita per mikroboj • ni mangas 50 000 kg da nutraĵoj, kiuj same povas enhavi venenajn aŭ mikrobajn substencojn
- ni ofte vundas la hauton. Tiel povus enpenetri tute rekte bakterioj, fungoj kaj virusoj.
La defendopovo estas potenca armilo. Ĝi povas esti dangera ankaŭ por la organismo mem, se ĝi estas malbone stirata. Krom forigi substencojn kaj mikrobojn el ekstera medio, ĝi ankaŭ defendu la korpon kontraŭ kanceraj ĉeloj. Kanceraj ĉeloj estas korpaj ĉeloj, kiuj pro iaj influoj malspecialiĝis.
Tiel ili ekhavas la kreskopovon de la unuaj, nespecialiĝinttaj ĉeloj. Se la defendopovo gustatempe ekkonas kaj kontraŭbatalas ilin, kancero ne estigas. Kiam ĝi atingis certan grandecon, la defendopovo kutime ne plu povas detrui ĝin.
Bazaj bariloj
- haŭto baras mekanike (per kerato), kemie (per acida surfaco), bakterie (per la bakterioj vivantaj simbioze sur nia haŭto)
- buso baras per tie vivantaj bakterioj
- nazo, traheo kaj bronkoj baras per muko, en kiu gluigas polvo kaj mikroboj, kaj haretoj eksteren transportantaj ilin (parto de la polucia muko eniras la stomakon; tial ĝi bezonas acidon).
- stomako baras per acido, kiun ĝi produktas, eĉ se ni nenion mangas
- uretro baras per acida medio (escepte ce vegetaranoj; tie la urino plej ofte estas alkala)
- vagino baras per acida medio kaj bakterioj
Timuso
do fremdaj.
Timuso stiras dum la tuta vivo la defendoĉelojn per hormonoj kaj aliaj informaj substancoj. Plej aktiva ĝi estas dum la infaneco. Tio ne mirigas,
ĉar dum tiu tempo la antaŭ nelonge naskita homo renkontas plej multajn nekoanatajn substencojn, bakteriojn, fungojn kaj virusojn.
Poste timuso malkreskas, sed daŭre stiradas la defendosistemon.
Limfnodoj
- varmo pro alfluo de pli da sango
- ruĝiĝo pro la sama kaŭzo
- ŝvelo pro koncentriĝo de fluaĵoj en la interĉela spaco
- doloro pro la ŝvelo
- disfunkcio de la koncerna organo
Antikorpoj
Lieno
Funkcioj:
- helpas al la sangkoaguliĝo per produktado de faktoro VIII 
 (mankanta al sanguloj)
- helpas detrui la tro aĝajn aŭ ne sufiĉe flekseblajn ruĝajn sangoglobetojn
- produktas en la feto dum certe tempo eritrocitojn
- influas la viskozon de la sango
- kaptas kancerajn ĉelojn el la sango kaj detruas ilin
- produktas limfocitojn (blankajn sangoglobetojn)
- influas la metabolon
- influas la hormonan reguladon
Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
Stetoskopo
 Per "aŭskulta tubo" stetoskopo oni povas esploraŭskulti por konstati la
funkciadon aŭ malsanojn de:
Per "aŭskulta tubo" stetoskopo oni povas esploraŭskulti por konstati la
funkciadon aŭ malsanojn de:
- korbatado
- spirado
- pli grandajn sangotuboj
- intestaro
Febrotermometro
 
 
Sangoprema mezurilo
 Per ĝi oni povas mezuri la sangopremon. Sangopremo estas grava por la
korpaj funkcioj. Dum laborado ĝi forte kreskas, dum ripozado aŭ dormado
ĝi malkreskas.
 
Per ĝi oni povas mezuri la sangopremon. Sangopremo estas grava por la
korpaj funkcioj. Dum laborado ĝi forte kreskas, dum ripozado aŭ dormado
ĝi malkreskas. Oni mezuras supran (sistola) kaj malsupran (diastola) premojn kutime ĉe la brako.
La sistola premo estas la pumpforto de la koro. La diastola premo estas la premo, kiu regas en la sangotuboj. Ĝin la sistola premo (la koro) devas superi por cirkuligi la sangon. La sangopremo dependas de multaj faktoroj, ĉu oni estas nerve ekscitita, jus laboris forte aŭ kuris, havas jam sklerozitajn arteriojn.
Okcidentej kuracistoj tro multe atentas la sangopremon kaj oftege per medikamentoj provas malaltigi ĝin anstataŭ kuraci la kaŭzojn. Krom en apartaj cirkonstancoj, kiam malbona regulado altigas la sangopremon senbezone aŭ se la koro estas tre malforta, tio estas fuŝfaro, ĉar tio malbonigas la trasangadon de la membroj kaj precipe de la cerbo. Multaj malbonfartoj povas rezultiĝi.
Alta sangopremo ja Sargas koron, renojn kaj sangotubetojn, sed se la sangotubetoj estas rigidaj, sola ebleco trasangadi ĉiujn partojn de la korpo sufiĉe, estas altigo de la sangopremo.
Rentgena esploro
 Per ĝi oni povas enrigardi la korpon. Bedaŭrinde rentgenaj radioj estas
danĝeraj, sed modernaj aparatoj uzas malpli da radioj. Intertempe oni inventis
multajn metodojn por eĉ pli bone enrigardi la korpon. Per sonoj - kaj
tial supozeble tute sendanĝere funkcias ultrasondiagnoziloj.
 Per ĝi oni povas enrigardi la korpon. Bedaŭrinde rentgenaj radioj estas
danĝeraj, sed modernaj aparatoj uzas malpli da radioj. Intertempe oni inventis
multajn metodojn por eĉ pli bone enrigardi la korpon. Per sonoj - kaj
tial supozeble tute sendanĝere funkcias ultrasondiagnoziloj.
Per la tubofinaĵoj la kuracistino glitas sur la haŭto de la paciento. Sur la ekrano ŝi povas vidi la internon de la korpo. La bildojn oni povas printigi.
 
Laboratoria esploro

Varmkrucxo
 Ĝi estas tute simpla rimedo, sed ofte tre efika!
  
Ĝi estas tute simpla rimedo, sed ofte tre efika! Oni metas varmegan akvon en la kaŭĉukan varmkruĉon, forpremas la akvon kaj, se necese, ĉirkaŭas la kruĉon per tuko.
Ĝi bone helpas je trostreĉitej muskoloj, por bonigi la digestadon, mildigi dolorojn kaj ĝenerale je malvarmumoj.
Medikamentoj
 
Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
Krei fakvortaron ĉiam estas malfacila afero. En Esperantujo medicinistoj
    uzis la unuavide plej facilan vojon: ili transliterumis la ekzlstantajn greklatinajn
    fakvortojn. El la vidpunkto de fakuloj tio sajnas la plej bona solvo. Ili
    facile komprenas tiujn vortojn.
  
  
    El la vidpunkto de ordinaraj esperantistoj, kaj precipe de tiuj devenantaj el
    alia kulturo, la afero aspektas aliel. Por ili ĉiu fakvorto ŝarĝas la lingvon per
    novvortoj ofte nenecesaj. Tio malfaciligas la lernadon de Esperanto.
  
    La tasko de Esperanto estas faciligi la interkomprenigon de homoj diverslingvaj
    kaj diverskulturaj. Tial eŭropdevenaj kleruloj sindetenu de 
    troa
    kreado de nebezonataj novvortoj! 
    
    Ni rapide rigardu la originon de la medicina faklingvo: ĝian kreadon postulis
    Hipokrato. Lia intenco ne estis faciligi la komprenigon inter medicinistoj.
    Tute male, lia intenco estis bari al pacientoj la komprenon de la medicinistaj
    vortoj. Tiel medicinistoj povis facile gardi sian scion aŭ nescion. Tio signifis
    kaj ankoraŭ signifas ke ili povas ekspluati siajn (ne)konojn pagigante
    la pacientojn multe da mono por siaj servoj.
    
    
    La paciento estas impresita de tiom da (ne)scio klarigata per malklaraj vortoj.
    Ĉu ne aŭdiĝas multe pli imprese "vi suferas je idiopatia (esenca) hipertensio"
    ol "mi ne scias kial via sangopremo estas tiom alta"? 
    Tion la
    paciento same ne scias. Li venis por esplorigi la aferon. Dum li ne komprenas
    la unuan pompan klarigon kaj tial pensas, ke la medicinisto estas
    klerega, li dubus je la dua klarigo, ĉu la vizito indis tiom da mono.
    
    
    Ĉu mi fantazias pri la postuloj de Hipokrato? Tute ne! Ili troviĝas en la fama
    Hipokrata ĵuro, sed kutime ordinaraj homoj nur scias pri ĝi, ke medicinistoj
    ĵuras ne malutili al la pacientoj. Tre nobla postulo, sed ĝi estas nurparteto
    de la tute ĵuro. La plejparton okupas postuloj kiel: ĉiam gloru viajn instruistojn,
    ne malbone diru pri viaj kolegoj, neniam transdonu viajn sciojn 
    al nefakuloj
    ktp. 
    
    Ke eblas tute rezigni pri komplikaj, apenaŭ kompreneblaj fakvortoj en la
    kuracado, pruvas ĉiutage germanaj naturmetodaj kuracisto] kiuj tute simple
    klarigas al slaj pacientoj la aferon en germana lingvo evitente la greklatinan
    lingvaĵon. Tio estas iom streĉa: la pacientoj komprenas la vortojn kaj
    faras demandojn. Tiujn evitas kolegoj parolante faklingve, ĉar la pacientoj
    deziras eviti per demandoj montri sian nescion.
    
    
    Certe necesas multaj vortoj por nomi ĉiujn organojn ktp. Necesas lerni vortojn
    kiaj timuso, lieno ktp- Sed ne necesas ŝarĝi la lingvon per superfluaj
    du- aŭ eĉ trioblaĵoj: ĉu nefro estas pli eldira ol reno? Ĉu diareo estas pli
    klara ol lakso, konstipo pli taŭga ol mallakso?
    
    
    Esperanto estas lingvo. Lingvo servu al komunikado. Tial ĝi estu klara kaj
    facile lernebla, precipe kiam ĝi nomas sin internacia.
    Mi konscias ke mi mem multe pekis en tiu ĉi libro kontraŭ miaj propraj postuloj.
    Ofte mi uzis ambaŭ formojn, kelkfoje greklatindevenajn vortojn,
    kelkfoje esperantajn. Necesas vasta diskutado pri la medicina vortprovizo
    en Esperanto kaj mi esperas iom incrŭ tian diskutadon.
    
    
    Tre interese tiurilate estis mia partopreno en la Seula UK. Tie mi longe diskutadis
    kun aliaj kuracistoj kaj laikoj. La kuracistoj jam lemintej la superfluajn
    fakvortojn dum sia studado tute ne kontraŭis ilian uzadon. Sed 
    eĉ la
    plej bonaj esperantistoj-azianoj postulis rezignadon je superfluaj vortoj,
    ĉar ili senbezone kaj senvalore ŝarĝas Esperanton.
    
    
    Tion ne nur memoru kuracistoj-medicinistoj, sed kompreneble ĉiuj aliaj fakuloj
    kaj precipe poetoj, inventemaj ofte por savi siajn rimojn.
    
    
    Nekompreneblajn vortojn ni ne plu juĝu signon de klereco. Vere kleraj homoj
    ĉiam scias eldiri eĉ malfacilaĵojn klare kaj facile kompreneble!