Enhavo:
- Antaŭxparolo por la 1a eldono
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj
- Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
- Ĉelduobliĝo
- Mitozo
- Mejozo
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
- Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
- Organoj. Ostaro
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro
- Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
- Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
- Sango
- Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj
(leŭko- kaj limfocitoj) - Trombocitoj
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
- Sango
- Spirado kaj voĉo
- Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj
(pulmaj veziketoj) - Voĉo
- Urinaj organoj
- Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
- Seksaj organoj, virinaj
- Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
- Seksaj organoj, viraj
- Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
- Hipotalamo
- Hipofizo
- Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
- Surrena kortiko
- Surrena medolo
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
- Nervaj organoj. Cerbo
- Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
- Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
- Aŭtonoma nervosistemo
- Simpato
- Parasimpato
- Sensaj organoj
- Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
- Defendopovo de la korpo
- Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
Urinaj organoj
Urinaj organoj plenumas la vivnecesan forigon de en akvo solveblaj rubaĵoj kaj la reguladon de la akva mastrumado.
Funkcioj
- forigo de ureo kaj urinacido: ili estas la restaĵoj de la proteina metabolo kaj disiga produkto de la nukeaj acidoj.
- forigo de venenigaj substancoj: plej multajn venenojn kaj medikamentojn detruas la hepato. La rubaĵon forigas la renoj.
- akvomastrumado: akvo estas la plej ofta substanco en la korpo.
La renoj grave influas la akvomastrumadon. - salomastrumado: la ekvilibro inter saloj de natrio kaj kalcio dependas plejparte de la renoj.
- osmoza reguligado: per la salmastrumado la renoj influas la osmozan premon.
- alkaloacida ekvilibro: per saligo la renoj povas forigi troon da acidaj aŭ alkalaj substancoj.
Renoj
La renoj estas krem la pulmoj la plej gravaj forigaj organoj. Ili regulas la
akvo- kaj salomastrumadon de la korpo.
La dekstra reno situas sub la hepato, la maldekstra sub la Ueno. Car la hepato
estas pli granda ol la lieno, la dekstra reno situas pli sube ol la maldekstra.
La supra parto de la renoj situas proksimume je la dekunua ripo.
Unu reno pezas 150 g, longas je 12 cm, larĝas je 6 cm kaj dikas je 3 cm.
La renoj estas fiksitaj per saketo plenigita de grasa histo, tiel nomata konstrua
graso. Se homo tro longe malsatas, tiu grasaĵo konsumiĝas kaj la renoj
perdas sian fiksitan pozicion (svebanta reno). Tiel ili povas perdi parton
de sia funkcio.
Mikroskopa konstruo de la renoj
Ĉiu reno konsistas el 1 000 000 da specifaj renunuoj (nefronoj) kaj 10 km da renaj tubetojl Tagnokte fluas 1 500 1itroj da sango tra la renoj!
Laborunuon de la reno oni nomas nefrono (vidu ilustraĵon 39)
Ĝi konsistas el po unu alporta kaj forporta arterietoj. La alporta arterieto filtras
per la premo de la sango sangofluaĵon tra la kapilara reto de la glomerulo.
La glomerulo estas ĉirkaŭata de kapsulo, kiu kolektas la filtraĵon.
Restinta sango forfluas tra la forporta arterieto. La filtraĵo eniras renan kanaleton,
en kies diversaj partoj nefrono regajnas por la korpo necesajn
substancojn (salojn kaj akvon). La restaĵoj kolektiĝas en kolektaj tubetoj
kondukantaj al renaj kaliketoj transportantaj la urinon tra la pelvo al la uretero.
Urina produktado
1 500 litrojn da sango tagnokte fluas tra la renoj. El la arteria sango helpe de la
sangopremo filtriĝas parto de la sanga fluaĵo tra la glomerula kapilara reto.
Filtriĝas proksimume 150 litrojn. Tiun filtraĵon oni nomas unua urino.
Tiu filtrado estas tute pasiva agado dependa de diversaj premoj. Unuflanke
estas la sanga premo. En la glomeruloj ĝi estas 70 mmHg (9 200 paskaloj).
Ĝin kontraŭas la koloida premo. Ĝi estas la altirforto de la en la sango
troviĝantaj proteinoj. Ili volas ligi la fluaĵon al si. Tio sumas je kontraŭpremo
de 30 mmHg. Fine ni devas konslderi, ke la filtraĵo kolektiĝu en kapsulo. Tie estas premo de proksimume 5 mmHg (600 paskaloj). Tiel rezultiĝas filtra premo de 70 - (30 + 5) = 35 mmHg (9 200 - (4000 + 600) =
4 600 paskaloj).
Per tiu premo transiras kram akvo molekuletoj. 99% de la unua urino reenkorpiĝas
parte pasive, parte aktive. Sukero aktive reeniras. Se la transportkapacito ne sufiĉas, ĉar troviĝas tro multe da sukero en la sango (diabeto),
restas sukero en la urino. Tiun staton oni povas kompari kun aŭtomobilo, kies benzinujo havas trueton. La perdado de benzino kaŭzas,
ke la aŭte tro rapide haitas pro manko de energio. Homo perdas parton de lia laborpovo.
Urinecoj
Plenkreskulo produktas tagnokte 1-1,5 I da urino. La normala koloro
sanĝiĝas inter flaveta kaj flavega. Se oni trinkas multe, urino povas aspekte
senkolora. Ruĝa beto aŭ sango kolorigas ĝin ruĝ(et)e. Tro da bilirubino
(pro malsano de la hepato aŭ sango) kolorigas ĝin brune. Ankaŭ aliaj trinkaĵoj
povas ŝanĝi la koloron de la urino. Kafo kolorigas ĝin brune.
- organikaj substancoj13: ureo estas la restaĵo de proteina metabolo.
Ĉiutage en la urino troviĝas 25-30 g. Urinacido estas la restaĵo de
la disiĝo de nukleaj acidoj. Ĝia kvanto estas 0,5-1,0 g. 2-3 g da kreatinino, restaĵo de la muskola metabolo troviĝas en la urino. - neorganikaj substancoj: diversaj mineraloj estas ligataj kun acidoj al saloj trovigantaj en la Sedimente de urino. Ili povas kristaliĝi. Je malbonaj cirkonstancoj tio povas kaŭzi urinstonetojn. Kiam urinŝtonetoj enpenetras uretron, ekestas koliko.
- akvo: 95% de urino estas akvo. Ĝi estas necesa por solvi la diversajn
substancojn kaj preventi urinŝtonetiĝon. Bona prevento do estas sufiĉa
ĉiutaga trinkkvanto. Ĝi estu almenaŭ du litroj.
Se oni dum varmego devas korpe labori, tiu kvanto povas grave kreski, ĉar tiam oni bezonas multe da akvo por svitado.
Se oni trinkas tro malmulte, la korpo devas spari akvon, ĉar la metabolo funkcias en akveca medio. Unue reduktiĝas la kvanto da urino, ĝi do pli koncentriĝas. Tiel kreskas la dangero suferi je urinŝtonetoj. Poste reduktiĝas la akvo en la fekaĵo. Tio povas kaŭzi konstipon (mallakson). Se akvo ankoraŭ ne sufiĉas, ŝvitado malebliĝas. Tio malbonigas la povoforton de homo, ĉar ĝi ne povas forigi la varmon. Poste suferas la interĉela histo. Tio malbonigas la alportadon de vivnecesaj nutraĵoj kaj forigon de rubaĵoj. Homo sekiĝas. Tion ni trovas ofte je tute normalaj vivkondiĉoj precipe je maljunaj virinoj, kiuj konstante trinkas tro malmulte. Fine ankaŭ la sango viskoziĝas pro akvomanko.
Uretero
Ili ligas renojn kun veziko. Ili mezuras 25 cm. ili eniras oblikve la vezikon,
tiel ke ekestas automata fermigilo malebliganta la refluon de urino al la renoj.
Sub la membrano teganta la internon de la ureteroj troviĝas glata
muskolaro. Per ties movoj urino atingas la vezikon. Tial urinproduktado
funkcias ankaŭ kapstarante aŭ en kosmo.
Urina veziko
Ĝi troviĝas malantaŭ la pubosta fendo. Ĝi povas enteni pli ol unu litron da
urino, kutime ĝi entenas inter 150 ml kaj 500 ml. La urina veziko estas
muskola organo. La muskoloj ebligas la elverson de urino tra la urintuboj.
Simile al la rektumo, la urina veziko havas du muskolojn fermantaj la elfluejon.
La interna muskolo estas senvola, do el glata muskola histo, la eksterna
konsistas el skeleta, vola muskola histo.
La interna malfermiĝas, kiam ĝi estas premata pro la urina enhavo. Bebo
nun urinus. Per lernado ni kapablas kontroli la eksteran muskolon.
Ce viroj inter internaj kaj eksteraj muskoloj troviĝas prostato. Se ĝi malsaniĝas,
estas malfacile urini. Tial la muskoloj de la viziko dikiĝas. Tiel ili povas
pli forte premi. Se tio ne plu sufiĉas kaj kuracado ne funkciis, la renoj
ne plu povas funkcii. Sen operacio viro estas mortonta pro memvenenigado.
Ĉe virinoj ne estas obstaklo kia per la prostato. Sed ili pli ofte suferas je
spontanee elfluanta urino. Tipaj situacioj por tio estas ridado, tusado aŭ
kliniĝo. tiam la premo fortiĝas je la urina veziko kaj povas okazi nevola urina
elflueto. La malfortecon de la ekstera fermmuskolo de la veziko ofte
kaŭzis gravedecoj, sed ankaŭ operacioj je la seksaj organoj, precipe la forigo
de la utero.
Urintubo (uretro)
La urintubo de la virino estas 2,5-4 cm mallonga, tiu de la viro mezuras 20-
25 cm. Por virinoj tio signifas, ke ili multe pli facile kaj ofte suferas je inflamoj
de la veziko. Mikroboj povas pli facile trapenetri tiom mallongan tubeton.
Krome la malfermejo de la virina uretro troviĝas en unu ebenaĵo kun
la anuso (vidu ilustrafon 42 sur pago 84). Tial estas tre decide, ke virinoj post fekado ĉiam viiu sian postaĵon de antaŭe malantaŭen. Alikaze ili visus fekajerojn direkte al la malfermejo de la uretro. La multnombraj mikroboj tiam havus facilan enirejon.
La vira uretro ne nur estas pli longa, ĝi ankaŭ ne situas en la sama ebenaĵo
kiel la anuso. Tial por li tiu dangero estas malpli grava. La unua parto de
lia uretro estas vera urintubo. Trapasante la prostaten ĝi fakte ŝanĝiĝas al
urinsperma tubeto (vidu ilustrafon 44).