Enhavo:
- Eldondatumoj de la libro
- Antaŭxparolo por la 1a eldono
- Antaŭxparolo por la 2a eldono
- La ĉelo
- Konstruo de la ĉeloj
- Ĉelorganetoj
- Membrano (haŭxto)
- Nukleo
- Enplasma retaro
- Ribosomoj
- Golgi-areo
- Mitokondrioj
- Lizosomoj
- Centrosomoj
- Aliaj konsistaĵoj
- Ĉelduobliĝo
- Mitozo
- Mejozo
- Histoj (ĉelaroj)
- Epfteliaj histoj
- Konektivaj histoj
- Feta konektivo (mesenkimo)
- Reta konektivo
- Plenkreskula konektivo
- Grasa histo
- Kartilagaj histoj
- Osta histo
- Muskolaj histoj
- Nervaj histoj
- Organoj. Ostaro
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Juntoj
- Artikoj
- Kelkaj konsideroj pri ostaro
- Muskolaro
- Konsideroj pri kelkaj muskolaroj
- Digestaj organoj
- Buŝkavo
- Dentaro
- Lango
- Ezofago
- Stomako
- Hepato
- Pankreato
- Intesto
- Maldika intesto
- Dika intesto
- Rektumo
- Peritoneo
- Ostaro. Kunligo de ostoj
- Koro kaj sangocirkulado
- Sango
- Ruĝaj sangoglobetoj (eritrocitoj)
- Blankaj sangoglobetoj
(leŭko- kaj limfocitoj) - Trombocitoj
- Koro
- Sangotuboj
- Sangocirkulado
- Limfo
- Sango
- Spirado kaj voĉo
- Nazo
- Traheo kaj bronkoj
- Pulmoj. Alveoloj
(pulmaj veziketoj) - Voĉo
- Urinaj organoj
- Renoj. Urina produktado
- Urineco
- Ureteroj
- Urina veziko
- Urintubo (uretro)
- Seksaj organoj, virinaj
- Ovarioj
- Ovoduktoj (salpingoj)
- Utero
- Vagino
- Apudaj seksaj glandoj
- Eksteraj seksaj organoj
- Mamoj
- Seksaj organoj, viraj
- Testikoj
- Surtestikoj (epididimoj)
- Spermoduktoj
- Sprucigaj duktoj
- Spermaj veziketoj
- Prostato
- Bulbouretraj glandoj
- Peniso
- Testika sako
- Koncipado de infanoj
- Gravedeco
- Kontraŭkoncipaj metodoj
- Casteco
- Fingrumado
- Temperatura metodo
- Kalendara metodo
- Mukotesta metodo
- Interrompita koitado
- Kondomo
- Spermicido
- Pilolo
- Kovriloutera
- Vagina lavado
- Distranĉo de la ovoduktoj
- Pilolo vira
- Distranĉo de la spermoduktoj
- Hormonaj glandoj. Hipotalamo
- Hipotalamo
- Hipofizo
- Hormonoj de la antaŭa lobeto
- Hormonoj de la malantaŭa lobeto
- Pineala korpo
- Tiroido
- Paratiroidoj
- Timuso
- Pankreato
- Surrenaj glandoj
- Surrena kortiko
- Surrena medolo
- Ovarioj
- Testikoj
- Placento
- Nervaj organoj. Cerbo
- Cerbo
- Spina medolo (mjelo)
- Malcentraj nervoj
- Spinaj nervoj
- Cerbaj nervoj
- Aŭtonoma nervosistemo
- Simpato
- Parasimpato
- Sensaj organoj
- Vidi - Okuloj
- Aŭdi kaj ekvilibri - Oreloj
- Flari - Nazo
- Gusti - Lango
- Palpi kaj aliaj- Haüto
- Defendopovo de la korpo
- Bazaj bariloj
- Timuso
- Limfnodoj
- Antikorpoj
- Lieno
- Medicinaj helpiloj kaj medikamentoj
- Pri medicinaj fakvortoj en Esperanto
- Ilustraĵoj el la libro
- Literaturo
La ĉelo - plej malgranda vivunuo
La unua ĉelo de la nova homo ekestas post penetro de semoĉelo (spermatozoo;
spermo) en la ovoĉelon. Ei tiu ĉi unua ĉelo estiĝas ĉiuj aliaj per
multobliĝo kaj specialiĝo (vidu "Koncipado de infanoj" ekde paĝo 92).
La unuaj ĉeloj disponas pri ĉiuj vivopovoj:
- multobliĝemo
- kreskademo
- moveblo
- senteblo
- reagemo
lorn post iom okazas specialiĝo. Per ĝi la ĉeloj perdas partojn de sia vivopovo,
sed gajnas specialajn povojn en unu aŭ alia direkte.
La nervoĉeloj
perdas la funkcion de multobliĝo, sed gajnas la kapablon rapidege transporti informojn.
La specialiĝo estas absolute necesa, se organismo formas sin el unuopaj
ĉeloj. Unuopa ĉelo ĉiam povas komuniki kun la ĉirkaŭaĵo, ĝi povas ĉrpi
nutraĵon. Multobliĝinte sin rapidege, ĝi ne plu havas la kutiman ĉirkaŭaĵon.
Tial aliaj ĉeloj devas transpreni la nutran kaj informan funkciojn.
Tio okazas baldaŭ post la koncipiĝo. Tiel la unua specialiĝo okazas: unuj
ĉeloj formas la postan organismon, aliaj nutras ilin. Tio jam postulas plian
specialiĝon: sen gvidado tio ne longe funkcius. Gvidado ne funkcias sen
informado aŭ ordonoj. Tiel ekestas ĉeloj informaj: por tuja informo laboras
elektrike nervoĉeloj, por informado longdaŭra funkcias kemie glandaj ĉeloj.
La specialiĝo ne haltas. Ju pli da ĉeloj ekzistas laŭ sama speco, des pli ill
organiziĝas en ĉelaroj, nomataj histoj fare de la medicinistoj.
Konstruo de la ĉeloj
Ĉiu ĉelo en si mem estas tuta organismo havanta proprajn organetojn.
En
taŭga ĉirkaŭaĵo havanta la necesajn nutraĵojn ĝi povas vivi tute sola. Tarnen
ĝi ne restos longe sola, ĉar baldaŭ ĝi multobliĝos.
En la ĉelo trovigas celoplasmo, koloido konsistanta je tri kvaronoj el akvo.
Ĝi estas la vivomedio de la ĉelo bezonanta certan kvaliton, kiun garantiu
la membrano.
Ĉelorganetoj
Ĉiu ĉelorganeto havas sian specifan taskon, same kiel la organoj en organismo.
Membrano (haŭto)
La membrano de ĉelo estas esence grava. Per ĝi la ĉelo povas havi la
necesan inteman medion por sia vivado. Tiu membrano konsistas el diversaj
tavoloj ebligantaj selektan enprenon aŭ elpuson de certaj substancoj.
Per la membrano la ĉelo ankaŭ perceptas la ĉirkaŭaĵon, do ricevas kaj disdonas
informojn.
Detruo de la membrano kaŭzas la morton de la ĉelo. Tiun eblecon uzas la
defendo ĉeloj por detrui bakteriojn aŭ kancerajn ĉelojn.
Bona funkciado de la membrano necesigas vitaminon E kaj selenon.
Nukleo
Ĝi estas la vivocentro de la ĉelo. En ĝi trovigas la kromosomoj. La kromosomoj
estas la hereda biblioteko troviQanta en ĉiu ĉelo. Homo havas 46
kromosomojn. 44 el ili estas paraj konsistantaj el 22 de la patrino kaj 22 de
la patro. La restaj du difinas la sekson: du X-kromosomoj kaŭzas inigon,
unu X- kaj unu Y-kromosomoj kaŭzas virigon.
Kvankam ĉiu ĉelo entenas la tutan bibliotekon de hereda] informoj, gl ne
povas disponi pri ĉiuj, sed nur pri pli aŭ malpli granda parto, depende de
la specialiĝo.
La nukleo stiras la vivon de la ĉelo. Ĉiujn necesajn informojn disponigas
la nukleo al la organetoj. Tiel la ĉelo povas kreski, muttobliĝi, defendi sin,
digesti la nutraĵojn kaj plenumi siajn specifajn funkciojn en la organismo.
La stirado funkcias per la informoj el la kromosomoj. Ĉiu kromosomo havas
tre multajn genojn konsistantaj el intersekvoj de desoksiribonuklea
acido (DNA). DNA estas kvazaŭ volviganta stupetaro, kies fostoj konsistas
el sukeroj kaj fosfatoj. La rungoj konsistas el sinsekvo de kvar nukleaj malacidoj,
konektitaj per hidrogeno: citozino, guanino, timino kaj adenino. Por
la rungoj pariĝas citozino kaj guanino aŭ adenino kaj timino.
Portransdoni ordonojn al la organetoj, la nukleo faras "kopiojn" de la koncema
intersekvo de DNA kaj sendas ĝin al la organetoj. Tiuj "legas"
la kopion kaj obeas la ordonon.
Enplasma retaro
(Ĝi estas multfoje disbranĉita reto de kanaloj, en kiuj cirkulas fluaĵoj. Tiel la
ĉelo povas rapide transport) fluaĵojn.
Ribosomoj
Tiuj grajnetoj situas je la ekstera flanko de la enplasma retaro. Tie ĝi produktas
proteinojn.
Golgi-areo
En la reto de Golgi-areo la ĉelo produktas substancojn (sekreciojn) de plej
diversaj specoj.
(Golgi-areo -Nomita laŭ Camillo Golgi, 1843-1926, itala patologo (fakulo pri malsanoj). Li
ricevis la Nobel-premion pri medicino en 1906.)
Mitokondrioj
Ili estas la energiaj centraloj de la ĉelo. Ju pli aktiva estas la ĉelo, des pli
da mitokondrioj ĝi havas. En la mitokondrioj oksidiĝas grasoj, sukeroj kaj
aminoacidoj per oksigeno. Tiel la mitokondrioj produktas energion, kiun ili
deponas kiel ATP (adenozintrifosfato). Tiu deponaĵo estas universale uzebla
en ĉelo, kiam energio estas necesa.
Se la ĉelo bezonas energion, ĝi reduktas ATP al ADP (adenozindifosfato).
ĉar ĉeloj estas tre sparemaj, ili recikligas ADP-on en la mitokondrioj al
ATP.
Interese estas, ke mitokondrioj troviĝas, kie energio estas bezonata. Kutime
la ĉelo sekurigas la energifaradon per pluraj aŭ eĉ multaj mitokondrioj.
Tio povus servi kiel modelo por socia energiproduktado.
Se ĝi okazas
proksime de la bezono, oni perdas malmultan energion dum la transportado.
Multaj malgrandaj energiproduktejoj estas multe pli sekuraj ol unu
granda.
(Rimarko por fakuloj: mi uzis la terminon mitokondrio, registrita en Esperanta Mediana
Terminaro (eldonita de UMEA 1979).
Tarnen prelerinda ŝajnas al mi mitekondro
aŭ mitohxondro por eviti konfuziĝon kun landnomoj.)
Lizosomoj
Ekzistas lizosomoj tre diversaspektaj. Ilia tasko estas la disiĝo de grandaj molekuloj.
Centrosomoj
Ili organizas la ĉelduobliĝon duonigante la enhavon de la ĉelo tiel, ke
ekestas du partoj enhavantaj identajn organetojn kaj provizojn.
Aliaj konsistaĵoj
En la ĉeloj trovigas vakuoloj entenantaj grandajn molekulojn por transporto
al lizosomoj aŭ rubaĵojn por transporto eksteren.
Grajnetoj entenas glikogenon aŭ grason. Ili servas kiel provizo por la energiofarado.
Ĉelduobliĝo
Unu el la vivopovoj estas la celduobliĝo. Malmulte diferencigitaj ĉeloj rapide
reproduktigas. La plej specialigitaj ĉeloj, la nervoĉeloj, tute perdis la
obligeblon.
Mitozo
Celoj duobliĝas tiel, ke ekestas du samaj ĉeloj (escepto: la spermaj kaj
ovaj ĉeloj; vidu sube: mejozo). Organizantoj de tiu malfacila laboro estas
la centrosomoj. Ili devas zorgi, ke ĉiu el la rezultontaj ĉeloj havu la egalan
ekipaĵon.
ĉelduobliĝo funkcias en jenaj fazoj:
- aglomeraĵo: la nukleo ŝveliĝas pro akvoenkorpiĝo. Kromatino vidigas (7) fadenojn malordajn. Centrosomo duobliĝas, la membrano de la nukleo dissolviĝas. (Kromatino estas la substanco entenanta la kromosomojn)
- interfazo: la kromatinfadenoj spiraliĝas, dikiĝas kaj mallongiĝas.
La du centrosomoj ordigas ilin ekvatore, tirante de la polusaj regionoj de la ĉelo. La kromosomoj troviĝantaj en la kromatinfadenoj fendiĝas laŭlonge. - duobliĝonta fazo: la fenditaj kromosomoj ordiĝas tiel, ke la fendaĵoj kolektiĝas en kontraŭaj partoj de la ĉelo.
- finfazo: la duone fenditaj kromosomoj kaj aliaj egale disdividitaj ĉelpartoj troviĝas je la polusoj de la ĉelo, kiu nun komencas fendi sian citoplasmon meze inter la polusoj.
- rekonstrufazo: la du novaj ĉeloj rekonstruas sian nukleon kaj kreskas.
En la fazo de duobliĝo la ĉelo estas facile difektebla kaj apenaŭ defendopova.
Tial venenoj, ĉu el fumado, troa drinkado, medikamentoj aŭ el la ĉirkaŭmedio
kaj precipe radioaktiva radiado kaŭzas difektiĝon, kripliĝon aŭ
eĉ morton de la duobiiĝanta ĉelo.
Mitozo daŭras inter duona kaj du horoj.
Mejozo
Spermaj kaj ovaj ĉeloj ne povas obliĝi laŭ mitozo, ĉar unu spermo kaj unu
ovo formu posf fekundigo novan ĉelon. Se ili normale duobliĝus, ili kunportus je la fekundiĝo po unu tutan kromosomaron. Tiel la kromosomaro duobliĝus en ĉiu generacio.
Tial tiuj specialaj ĉeloj duonigas dum la duobliĝo sian kromosomaron.
Tiun
formon de duobliĝo oni nomas pro tio redukta aŭ maturiĝa obliĝo. Fekundigite,
la unua ĉelo de nova homo rekombinas la duonigitajn kromosomaron
de spermo kaj ovo al la normala stato