Viraj malsanoj



Andropauzo au vira menopauzo
La andropauzo au vira menopauzo multe malpli karakteriza ol la virina indikas la finigon de la seksa vivo en agoj tre variaj. Gia cefa simptomo estas la impotenteco, kiu logike ne bezonas kuracadon, car, kiel supre dirite, gi nur indikas, ke funkcio destinita de la naturo por reproduktado jam cesis. Estas tute senutile kaj ec dangere malatenti la naturajn legojn, kaj obstine pretendi plidaurigi funkcion, kiu nepre devas iam estingigi.


Antautempa ejakulo
Malfortuloj, nervozuloj, misuzintoj de la seksa funkcio ktp. ofte suferas de tiu nenormalajo, kiu povas malhelpi au fiaskigi la koiton. Psikoterapio, fortiga vegetara dieto, sun- kaj aerbanoj, tutkorpa frotado kaj frotado per salo (akvoterapiajoj) kaj la supre menciitaj higienaj indikoj por dumdormaj polucioj konsistigas la kuracadon de antautempa ejakulo.


Blenoragio vira
Malklara


Dumdormaj polucioj
Ofte okazas, precipe ce junuloj, kiuj sin detenas de seksaj rilatoj, nevola elfluo de spermo dum dormo. Tiun elfluon, kiu plenumas la taskon de savoklapo, oni povas konsideri normala, kondice ke gi ne okazu tro ofte kaj ne afekciu la generalan farton. Vegetara dieto, gimnastikaj ekzercoj kaj/au sportoj, dormo sufica sed ne tro longdaura, evitado de mola lito, tro varma litkovrilo kaj de seksaj ekscitigoj, alkoholajoj, tabako ktp. grave kontribuas al la normaligo.


Epididimito
La inflamo de la epididimo, ofta komplikajo de la uretrito, estas ordinare unuflanka kaj atakas pleje la maldekstran epididimon. En kelkaj okazoj la testiko iom inflamas ankau (testikito au testikepididimito), same kiel la sperma funiklo (pediklo, kiu konsistas el la spermodukto, arterioj, vejnoj, nervoj ktp. ): funiklito.

Jen giaj cefaj simptomoj: akra doloro, svelo, rugeco de la skroto, febro, astenio (manko de fortoj), senapetiteco ktp. Kuracado: absoluta ripozo enlite; sindeteno de seksaj rilatoj kaj ekscitigoj; dum la febro: ciuvespera klistero de 1 litro da varmeta akvo, akva dieto, dieto el suko de fresaj maturaj fruktoj kaj fresaj krudaj legomoj ktp.; dumnokte apliku sur la tutan skroton malvarman kataplasmon el argilo (iom varmetan, se vi ne toleras malvarman), kaj ankau dumtage, sed renovigante gin ciu 2- au 3-hore; se ne eblas apliki la kataplasmojn el argilo, anstatauigu ilin per malvarmaj kompresoj. Suspensorio (bandago por subteni la skroton) estas nepre necesa. Dum la kronika fazo: same kiel ce kronika uretrito, escepte de la uretraj ensprucigoj, kiujn oni faros nur se kunestas uretrito. Kompreneble la kataplasmojn oni aplikos sur la skroton. Kiam gi estas ambauflanka, la epididimito kondukas plej ofte al sterileco.


Hidrocelo
estas ofta afekcio, karakterizita per elfluo de sereca likvajo en la vaginalon (ingoforma serozo, kiu tegas la testikon). Ordinare unuflanka kaj sendolora, gi genas dum marsado, kiam gi atingas certan volumenon. La kuracado estas same kiel ce kronika epididimito; sed en kelkaj kazoj, operacio estas necesa.


Impotenco
Plej ofte la impotenteco estas atribuebla al psikaj kauzoj: timideco, timo (de venereaj malsanoj, de gravedigo, ne kapabli plenumi koiton ks.), hontemo, antaujugoj pro pruda edukado, plenda (postofenda au ne) sento kontrau la virino ktp. Troa nervostreco, mis- kaj trouzado de la seksa energio, sidema vivo, malracia nutrado, alkoholajoj, tabako kaj aliaj toksoj, diabeto, trograseco kaj diversaj aliaj malsanoj, same kiel misformigoj de la generaj organoj estas ankau oftaj kauzoj de impotenteco.

Car tiu perturbo estigas psikan deprimecon, kiu povas konduki al vera neurozo, la kuracisto devas gin alfronti kun speciala takto kaj lerteco. Afrodiziigajoj, hormonoj, stimuliloj, ekscitiloj kaj aliaj drogoj estas evitendaj, car ili apenau povas liveri kelkfoje momentan kaj sajnan solvon, koste de pligravigo de la sanstato de la paciento. Oni devas kuraci la malsanon, kiu estigis la impotentecon, kaj sekvi la ci-suprajn indikojn por antautempa ejakulo. Ciaokaze la psikoterapio devas ludi tre gravan rolon.


Mola sankro
estas seksa loka malsano, kiu aperas 2-3 tagojn post la kontaga seksa kunigo. Gi estas karakterizita per plata lentoforma ulcerigo sur la prepucio au penisa glano ce la viro, au sur la vulvo au vagino ce la virino. Generale kovrita de flava puso, giaj randoj estas akutaj, iom degluigintaj, regulaj kaj netaj; gia bazo estas mola (diference de la malmoliginta sifilisa sankro), kaj gi akre doloras. Depende de la generala sanstato de la paciento kaj de la frutempeco kaj taugeco de la kuracado, la sankro evoluas jen al resanigo, jen al propagigo al najbaraj histoj, kiuj ankau ulcerigas. Ofte la ingvenaj limfonodoj unu- au ambauflankaj ankau inflamigas, doloras kaj ec pusas (absceso). Ne malofte, la paciento estas trafita samtempe kaj de mola sankro kaj de sifiliso. Kuracado


Onanismo (masturbado)
Ne malofte la infanoj, la adoleskantoj kaj ec la plenkreskuloj ekscitas siajn seksorganojn per la mano. Oni povas konsideri tiun faron certagrade nor-mala. Se la koncernato ne ricevis ankorau seksan edukon, oni devas profiti la okazon por senprokraste komenci gin. Nur tiel li kapablos trafe alfronti la problemojn de la pubereco au tiujn de la sindetenado de la seksrilatoj. Komplekso de kulpo, kiu siavice povas okazigi perturbojn ce la masturbanto, estas ofta rezulto de hontigo, mallaudo au riproco.

Per strikta observado de la faktoroj de la sano, oni evitos tiun deflankigon de la seksimpulso, au gi nur aperos dum mallonga tempodauro. Tamen, se gi persistas, la psikoterapio kaj simplaj higienaj preskriboj suficos por normaligi la aferon. Ni ne forgesu, ke ce kelkaj homoj la ofta masturbado estas kvazau savoklapo, kiu ekfunkcias ciufoje, kiam ili trovigas sub forta psika premo.


Prostatito kaj prostata hipertrofio
La prostato estas glando, kiu trovigas inter la vezika cerviko kaj la uretro. Kvankam gi estas akcesora genera glando, ni gin pritraktas ci tie, car pro apudeco gi povas forte influi sur la vezikon kaj ties funkciojn.

Diversaj faktoroj kapablas kongesti la prostaton: sidema vivo, hemoroidoj, mallakso, tro longe rajdadi au bicikli, masturbado, fortaj seksaj ekscitigoj, tro oftaj, longdauraj, kontraunaturaj au interrompitaj koitoj ktp. Tiu kongesto kune kun la ceesto de mikroboj, plej ofte gonokoko, kauzas la inflamon de la glando, kiu estas karakterizata de pezosento ce la perineo (malsupra parieto de la abdomeno), sento de fremda korpo kaj premo ce la rektumo, kaj doloro pli au malpli akra propagiganta al perineo, anuso, testikoj kaj lumba regiono. Tiu doloro intensigas kiam la paciento sidas au proksimigas la femurojn, kaj tial li evitas marsi au marsas kun malproksimigitaj gamboj. Samtempe ekzistas disurio (malfacileco en urinado), ec urinreteno, mallakso, dolora fekado kaj febro.

Kuracado: Enlite ripozu; la unuajn tagojn mangu nenion solidan; trinku nur sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj; 4 gis 6 fojojn ciutage apliku klisteron de 100 gramoj da varma akvo je 45 °C pere de klisterpilko por eviti troan premon kaj retenu gin laueble longe; 3 fojojn ciutage prenu 15 minutan sidbanon en akvon tiom varman kiom nur eble elteni. Krome apliku sur la mal-supran parton de la ventro fomentajon laueble varman kaj kovru gin per seka flanelo por konservi la varmon; au apliku sur la fomentajon kaucukan ujon kun varma akvo; renovigu gin laubezone. Nokte trempu tukon en mal-varman akvon, premtordu gin, faldu gin trioble kaj apliku gin sur la perineon kaj la malsupran parton de la ventro; kovru gin per seka tuko kaj vindu la tuton; demetu gin la sekvantan matenon.

Post kelkaj tagoj mangu maturajn krudajn fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, integrajn cerealojn, vegetalajn supojn.

Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan prostatiton (pleje pro erara kuracado), gi pasas al kronika stato. La kuracado en tiu okazo estas same kiel en la antaua, sed la varmaj sidbanoj kaj klisteroj estas malpli oftaj. Krome 2-3 fojojn ciusemajne prenu vaporbanon de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono gis la piedoj, dum 20-30 minutoj. La prostata masago (2-3 fojojn semajne) farita de kuracisto au kompetenta masagisto povas ofte utili.

La prostata hipertrofio (nenormala trograndigo de tiu glando) estas renkontata precipe ce maljunaj viroj, kiuj suferis de kronika prostatito. gi manifestigas komence per malfacila kaj ofta urinado dumnokte; poste la veziko ne povas malplenigi komplete, kaj la malfacila ofta urinado intensigas kaj aperas ec dumtage. Se la paciento ne submetigas al trafa kuracado, la veziko disstrecigas kaj sekve la kvanto da urino, kiu postrestas en gi post urinado pliigas; la simptomoj antaue menciitaj pliintensigas kaj aperas novaj: digestaj perturboj, difektsango de la generala stato kaj ec grava difekto de nutrado. Kelkaj komplikajoj povas aperi: urinreteno, poguta malrete-no, hematurio, infektoj ktp.

Kuracado

Observu severan vegetaran dieton. Evitu tabakon, alkoholajojn, spicajojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, akran fromagon, troan salon ktp. Ciuj kauzoj de kongesto estas eliminendaj: mallakso, malvarmo, longaj veturadoj, seksaj ekscitigoj ktp.

La unuan semajnon prenu ciumatene kaj ciuvespere sidbanon laueble varman dum 15 minutoj kaj apliku tuj poste klisteron de 100-150 gramoj da varma akvo je 42-45 °C kaj retenu gin laueble longe. Ekde la dua semajno faru la jenon:

Ciumatene tuj post ellitigo plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur gin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidigu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon au spongon, trempu gin en la akvon de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko gis la generaj organoj (ne tusante tiujn ci) kaj de unu ventra flanko gis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvon kaj ripetu la saman frotadon kaj tiel sinsekve kaj seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reumatismon en la manoj), ligu tiun tukon au spongon al pinto de vergeto au stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj kaj vi ec povas ce la komenco uzi akvon ne tute malvarman, aparte vintre. Post kelka tempo vi kutimigos uzi gin malvarma; kaj tia gi estas pli bonefi-ka. Ciuvespere (au almenau 3-4 fojojn semajne), unu horon antau vespermango, apliku alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn sur la malsupran parton de la ventro.

Jen la procedo: plenigu pelvon per akvo tiom varma kiom nur eble elteni kaj mergu tukon en gin, kaj plenigu alian pelvon per malvarma akvo kun aparta tuko en gi. Unue elakvigu la varman tukon, premtordu gin, faldu gin plurfoje kaj apliku gin sur la malsupran parton de la ventro; kovru gin per seka flanelo por ke gi ne malvarmigu (au metu sur gin tiucele kaucukan ujon kun varma akvo) kaj atendu 3 minutojn. Post 3 minutoj demetu la varman fomentajon kaj remetu gin en la koncernan pel-von. Elakvigu tuj la malvarman tukon, premtordu gin, faldu gin plurfoje kaj apliku gin sur la malsupran parton de la ventro dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ciu varma fomentajo dauras 3 minutojn kaj ciu malvarma kompreso nur 1 minuton. Oni aplikas ciun senprokraste post la alia kaj la lasta estas la malvarma. La tuto dauras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmigu. aldonu laubezone pli varman akvon. En ekstrema okazo, hirurgia operacio estas akceptebla.


Sifiliso, lepro kaj aliaj kronikaj malsanoj.
En kontrasto kun la relative benigna mola sankro, sifiliso estas grava infekta malsano, kies unua simptomo, la malmoliginta sankro (unua lezo), aperas ordinare dum la tria semajno post la kontago, kaj estas sendolora same kiel la ingvenaj limfnodoj, kiuj modere pligrandigas. Malofte gi lokigas ekster la generaj organoj: lipo, umbiliko. Proksimume ses semajnojn post la apero de la sankro, prezentigas la dua periodo, karakterizita per erupcio de etaj rozaj rondaj makuloj (rozeolo), kiuj ne jukas nek deskvamigas; papuloj (iom elstaraj lezoj de la hauto); pustuloj (svelajoj entenantaj puson) ktp. Tiuj sekundaraj lezoj lokigas kaj en la hauto kaj en la mukozoj (platoj sur la lango, lipoj ktp.), kaj estas tre kontagaj, same kiel la primara sankro. Dum la tria periodo aperas gumabscesoj, ulceroj ktp., kiuj postlasas cikatrojn. Esceptaokaze la malsano povas finigi per tre gravaj afekcioj de la kvara periodo: tabeto, generala paralizo.

La sifiliso povas esti ankau hereda, t. e. transdonita de malsana patro au patrino al la feto. La heredosifiliso manifestigas per diversaj lezoj visceraj, ostaj, artikaj, okulaj, hautaj, mukozaj, nervaj ktp., kiuj grave endangerigas la sanon kaj ec la vivon de la individuo

Sifiliso, lepro kaj aliaj kronikaj malsanoj estigas hautajn lezojn, kiujn oni povas kuraci sekvante la antauajn indikojn. La generala kuracado estas aplikebla al ciuj hautmalsanoj. Tamen ni elnomos kelkajn malsanojn de la hauto kaj ties aneksajoj (haroj, ungoj) pri kiuj ni volas aparte diri ion pli detalan au specialan (legu cxe: "Hauxtaj malsanoj")
Sed ec ce ili restas validaj la gxeneralaj indikoj (kronika dermatozo), escepte se kontraue dirite.


Skrotovariko
au vejna dilatigo de la sperma funiklo estas ofte konstatebla cejunuloj 15-25-jaragaj, pleje en la maldekstra flanko. Multfoje gi ne genas la pacienton; sed en aliaj kazoj gi estigas pezosenton, doloron kaj ec im-potentecon. Kuracado: vegetara dieto; 30-60 minutojn antau maten-, tag- kaj/au vespermangoj sprucigu malvarman akvon sur la skroton dum 3-4 minutoj (en la bideo au sub krano au versilo). Uzu suspensorion (subtenbandagon). Longa starado, fortostrecoj, sidema vivo, mallakso, daura seksa ekscitigo ktp. kontribuas al la apero de tiu afekcio kaj al ties pligravigo.


Spermatoreo
La nevola eljeto de spermo dum vekiteco estas, en kontrasto kun la dumdorma polucio, grava perturbo, kiu povas konduki rapide al seksa neurozo, impotenteco kaj intensa plimalbonigo de la generala sanstato. Kuracado kiel por antautempa ejakulo. Rekomendindas ankau 1-2 sidbanoj en malvarma akvo dum 8-12 minutoj ciutage.


Testika ektopio (kriptotestikeco)
Dum la unuaj monatoj de la feta vivo, la testikoj lokigas en la abdomeno. De ci tie ili grade malsupreniras, tiel, ke, antau la naskigo, ili normale jam trovigas en la skroto. Kelkfoje tamen ial ili haltas dum sia migrado kaj ne atingas la celon. Tial la kuracistoj devas zorge esplori la knabojn por certigi, cu tiuj glandoj okupas sian normalan lokon. Kaj la gepatroj mem ankau ne devas preteratenti tion, car la nenormala lokigo de la testikoj estas ofta kauzo de impotenteco, sterileco, kaj ec maligna degenerado de la glando. Kuracado: Se temas pri (suc)infano, kies ektopia testiko estas palpebla en la ingveno, oni povas faciligi gian malsupreniradon per tnildaj manipuladoj ciutagaj. Se tiu simpla procedo ne sukcesas, oni devas operacii la infanon antau lia sepa jarago; despli prave se, kiel plej ofte okazas, kunekzistas ingvena hernio.


Uretrito
La inflamo de la uretra mukozo estas ofte venerea malsano, t. e., komunikebla per seksa kunigo, kauzata de gonokokoj (blenoragio), kvankam aliaj mikroboj, parazitoj kaj fungoj povas ankau gin estigi. Ekzistas kelkaj ure-tritoj ne venereaj, kiujn okazigas kemiaj substancoj, traumatoj pro kalkulusoj (stonetoj), sondiloj ktp., diversaj diatezoj kaj infektaj malsanoj.

Ce la komenco la paciento rimarkas, ke sia uretra orifico (elfluejo) jukas, iom sveligas kaj rugigas, kaj ties rando gluigas pro sekreciajo. Tiu ci lasta post 1 au 2 tagoj kreskas, igas flaveta kaj poste verdeta. La urinado farigas tre dolora, kvazau fajro au vitropecoj elfluus per la uretro. Samtempe la generala farto suferas pro nervozeco, sendormeco, senapetiteco, astenio ktp.

generale post la tria semajno la simptomoj grade malkreskas kaj la paciento reakiras sian bonfarton post tempodauro dependanta de la aplikita kuracado kaj lia generala stato (normale du monatoj).

Kiam la kuracado bazigas sur kemiaj drogoj, antibiotikoj ktp., oni ofte havigas pli au malpli rapidan forigon de la genaj simptomoj. Sed tiu rezulto estas nur sajna, kaj la paciento post kelka tempo konstatas kun bedauro, ke vera resanigo ne alvenas, kaj anstataue prezentigas recidivoj, komplikajoj ktp.

Kiam la paciento ne observas la regulojn de la kuracado au ci tiu estas erara kaj/au lia natura defendoforto estas nesufica, la inflamo invadas la malantauan uretron. Tiam la urino malklarigas, kvankam la puso malpliigas, kaj aperas tenesmo, t. e., doloriga streciteco de la vezika cerviko, kun sencesa sajna bezono urini. Ofte la prostato, la epididimo, la veziko, la sperma funiklo ktp. partoprenas en la inflamo.

Kuracado dum la akuta fazo

Ripozu enlite. Detenu vin de seksaj rilatoj kaj ekscitigoj. La unuajn 2-3 tagojn faru dieton el fruktoj; poste, krudan nekuiritan dieton. Aldonu kuiritajn legomojn, vegetaran supon au integran cerealon nur post 6-10 tagoj. La unuajn 2-3 tagojn apliku ciuvespere klisteron de 1 litro da varmeta akvo; kaj ripetu gin la sekvantajn tagojn nur se vi ne spontanee fekas. Prenu ciutage 1 au 2 varmajn sidbanojn dum 10-15 minutoj. Dumnokte apliku sur la penison malvarman kataplasmon el argilo. Oni povas gin apliki ankau 2-3 horojn matene kaj 3-4 horojn posttagmeze. Se ial vi ne povas apliki la kataplasmojn el argilo, anstatauigu ilin per malvarmaj kompresoj dum la tago (renovigu ilin ciu-20-40-minute) kaj alia dum la tuta nokto. Ankau utilas uretraj ensprucigoj 3-foje ciutage per 2-3 kulerplenoj da oksigena akvo je 10 volumenoj miksitaj kun duonlitro da komuna varmeta akvo au per sol-vajo de 1 kulerpleno da natria bikarbonato en la sama kvanto da akvo au per dekokto de kamomilo au malvo au ekvizeto au folioj de juglandujo au simple per varmeta sala akvo. Uzu tiucele ensprucigilon au klisterpilkon kun speciale uretra kanulo. Se la malantaua uretro estas jam invadita, sekvu la samajn indikojn, sed prenu pli ofte la varmajn sidbanojn (3-4 ciutage). Ciufoje, kiam vi tusas la afekciitan korpoparton, lavu al vi zorge la manojn, car la infektigo de la okuloj, ekzemple, estas grava komplikajo, kiu povas okazigi ec blindecon. Por eviti kontagon, oni devas uzi ekskluzive nur siajn proprajn sapon, vistukon, pelvon por sin lavi ktp.

Kuracado dum la kronika fazo

vegetara dieto; ciumatene, ce ellitigo, frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; sunbanoj; varmaj sidbanoj; 3foje semajne vaporbano al la malsupra duono de la korpo; dumnokte malvarma kataplasmo el argilo (au malvarma kompreso) sur la penison; 1-2foje ciutage uretraj ensprucigoj. La dilatado de la uretra kanalo estas evitenda, car gi ne utilas kaj povas kauzi lezon


Vira sterileco
Impotenteco kaj sterileco ne estas ja sinonimoj. Viro kapabla plenumi koiton povas esti sterila, kiam sia spermo ne plenumas la jenajn minimumajn kondicojn:

Organa lezo de la genera aparato (ekzemple: ambauflanka epididim-, testik- kaj/au funiklito ktp.) kondukas plej ofte al sterileco. Tial, por determini la kauzon de sterileco ce paro, kies sekskunigoj estas normalaj, oni nepre devas esplori unue la generajn organojn kaj analizi la spermon de la viro antau ol submeti la virinon al multekostaj kaj genaj ekzamenoj. Bedaurinde multaj viroj malakceptas tiun ekzamenon, kredante, ke gi atencas ilian virecan orgojlon au memestimon.

La kuracado de la vira sterileco dependas de ties determinota kauzo; sed kiam temas pri tre gravaj lezoj de la genera aparato, ciu terapio restas senrezulta.

La observado de la faktoroj de la sano, precipe la racia nutrado, grave kontribuas al la fekundeco de la viro. La uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj estas senutila kaj nur povas konduki al tre gravaj malsanoj (kancero ktp.). Tre esceptaokaze la hirurgio estas rekomendinda.


reen al la komenco  reen al la starta pago