Orelaj malsanoj


Ekzemo kaj furunko de la haŭto
Vidu sub: Malsanoj de la haŭto kaj ties aneksajoj

La subhaŭta konektiva histo (hipodermo) de la ekstera orelo estas tre malabunda kaj tial tieaj furunkoj estas tre doloraj. Oni povas mildigi tiujn dolorojn pere de varmaj kompresoj, vaporbanoj, kataplasmoj el faruno de lingrajnoj aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto ktp., kiuj agas ne nur sendolorig-, sed ankaŭ maturigcele, precipe en la komenco. Ne timu apliki kataplasmon el argilo sur la orelon: oni facile demetas ĝin pere de akvo. Eĉ se iom da argilo penetras profunde en la eksteran aŭdan kanalon, ĝi neniel malutilas; tute kontraŭe, ĝi sendanĝere eltiras la inflamon aŭ puson kaj certigas perfektan cikatriĝon kaj resaniĝon. Kiam tiu ĉi estas atingata, oni senpene forigas la postrestantan argilon per tralavoj aŭ ŝprucigoj pere de enŝprucigilo aŭ injektilo kaj varmeta akvo. Jen la procedo: La sidanta paciento surmetas mantukon sur sian koncernan ŝultron, klinas iomete la kapon al la kontraŭa flanko kaj firme tenas kuveton aŭ pelveton sub la orelo por ke la akvo ne malsekigu la kolon. La kuracisto aŭ helpanto rektigas la eksteran aŭdan kanalon per la maldekstra mano, tirante la orelan aŭriklon supren kaj malantaŭen. Tiam per la injektilo en la dekstra mano li direktas la ŝprucaĵon laŭ modera premo, ne rekte al la miringo, sed al la supra parieto de la kanalo. Tiel la likvaĵo enŝoviĝas inter tiu ĉi kaj la argilo, eliminante ĝin eksteren. Fine li sekigas la kanalon per vatbulo.


Fremdaĵoj en la orelo
Diversaj fremdaĵoj povas akcidente eniĝi en la eksteran aŭdan kanalon, plej ofte ĉe la infanoj: vivantaj (insektoj kaj ties larvoj) kaj inertaj korpoj (molaj: kotono, semoj, kiuj poste ŝvelas; malmolaj: kernoj de fruktoj, grajnoj de koliero, bidoj, pecoj el vitro ks. ) La insektoj, precipe la koleopteroj (skaraboj), povas lezi la miringon per siaj antaŭaj membroj. Por ilin senmovigi, sufiĉas enguti en la orelon iom da olivoleo aŭ similaĵo. La simpla ŝprucigo aŭ tralavo ĵus indikita sufiĉas por elimini la fremdaĵojn en la plej multaj okazoj. Se tiu procedo malsukcesas, ne insistu per manipuladoj kun aŭ sen iloj, kiuj povus endanĝerigi la orelon. Konsultu tuj specialiston.

La cerumenaj glandoj de la ekstera aŭda kanalo sekrecias flavan substancon (cerumeno aŭ orelvakso), kiu protektas ĝin kontraŭ la eniĝo de fremdaĵoj. Kiam tiu sekrecio estas troa kaj akumuliĝas en la kanalo, ĝi povas ŝtopi ĝin, kaŭzante surdecon, zumojn, resonancon de la voĉo ktp. Kvankam natura sekrecio, oni devas trakti ties akumuliĝon kiel fremdaĵon, kiu postulas tralavon. Sed, kiam la cerumeno estas tro malmola aŭ alteniĝas al la kanalo, estas konsilinde unue moligi ĝin, engutante iom da oksigena akvoje 10 volumenoj miksita kun iom da komuna akvo.


Malsanoj kaj afekcioj de la interna orelo
La precipaj simptomoj de afekcio de ĉi tiu parto de la orelo aperas subite: surdeco, vertiĝoj (kapturnoj) kaj subjektivaj bruoj. lli ŝuldiĝas al cirkulaj perturboj, traŭmatoj, akutaj kaj kronikaj inflamoj kaj toksiĝoj, hemoragioj ks. La kuracado kompreneble devas direktiĝi unue al la vera kaŭzo, kiu estigis la orelan perturbon: sang-, kor- kaj arterimalsanoj, toksiĝoj, orelitoj ktp. La vertiĝoj (erariga impreso, per kiu ŝajnas al iu, ke li vidas ĉion turniĝi ĉirkaŭ li kaj ke li perdas la ekvilibron) ofte devigas la pacienton enlitiĝi. Ripozo en silenta ĉambro, vegetara (prefere kruda nekuirita) dieto, ĉiutaga intesta funkciado kaj absoluta sindeteno de toksoj (tabako, alkoholo, drogoj ktp. ) grave kontribuas al la resaniĝo. Ni volas speciale atentigi, ke la antibiotikoj ofte lezas la delikatan strukturon de la interna orelo kaŭzante gravajn, eĉ neinversigeblajn difektiĝojn de la aŭdado kaj de I' ekvilibro.


Mastoidito
La inflamo de la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj, kiu ofte okazas ĉe orelito, manifestiĝas per akra doloro en la mastoido kun posta ŝvelo kaj ruĝeco, kapdoloro kaj pusa elfluo. En ties kuracado, kiu egalas tiun de orelito, pleje gravas la malvarmaj kataplasmoj el argilo tage kaj nokte. En kelkaj okazoj nepras la interveno de la specialisto.


Meza orelito
La inflamo de la meza orelo ofte okazas kiel komplikaĵo de epidemia infekta malsano (gripo, morbilo, skarlatino ktp.) kaj pli ofte ankoraŭ de naza aŭ faringa malsano (rinito, adenoidito ks.) propagita tra la aŭda tubo. En sia akuta formo ĝi manifestiĝas per akra doloro en la fundo de la orelo, kiu propagiĝas al la koncernaj mastoido kaj duono de la kapo, zumoj, surdeco, febro kaj (ĉe infanoj) konvulsioj.

Normale post kelkaj tagoj okazas la spontanea perforado de la miringo, kio ebligas al la puso akumulita en la timpano libere flui eksteren. Tiam la simptomoj (doloro, febro ktp.) grade malpliiĝas kaj fine malaperas post evolua periodo de 12-15 tagoj.

La kuracado estas same kiel por miringito, t. e. varmaj aplikoj en la komen-co, ne nur sur la orelan, sed ankaŭ sur la postorelan regionon. Baldaŭ la malvarma kataplasmo el argilo estas aplikenda dumnokte kaj dumtage. Se la paciento febras, li devas enlitiĝi, observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj kaj apliki ĉiuvespere klisteron el malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. Se post kelkaj tagoj la spontanea perforado de la mi-ringo ne okazas aŭ ne sufiĉas por la libera pusa elfluo eksteren, konsultu specialiston. Gravas trakti samtempe la malsanon (epidemian, infektan, nazan aŭ faringan), kiu kaŭzis la oreliton.

Kiam la akuta meza orelito ne estas trafe traktita, aŭ kiam la kondiĉaro de la paciento ne favoras la resaniĝon, ĝi pasas al kronika stato, kies plej gravaj simptomoj estas: surdeco pli aŭ malpli altgrada, subjektivaj bruoj tre variaj, malofta doloro, pusa elfluo. ĝia evoluo estas longdaŭra, eĉ plurjara, kaj ofte prezentas gravajn komplikaĵojn: facian paralizon, meningiton, cerban absceson, mastoiditon, trombozon de la enkraniaj vejnaj kanaloj ktp.

Ĉiutage 15-minutaj vaporbanoj kun malvo al tiu regiono, dumnoktaj kata-plasmoj el argilo, tralavoj de la orelo 3-foje ĉiutage per infuzaĵo de kamo-milo aŭ varmeta oksigena akvo je 12 volumenoj, aer- kaj sunbanoj al la tuta korpo kaj racia nutrado indikindaj ĉe kronika meza orelito.


Miringito
La inflamo de la timpana membrano aŭ miringo plej ofte koincidas kun la inflamo de la meza orelo. Tamen ĝi kelkfoje estiĝas sendepende okaze de brulvundo, malvarmiĝo, subita temperatura ŝanĝiĝo ks. kaj manifestiĝas per orelaj doloroj, zumoj kaj febro. La varmaj aplikoj indikitaj por furunko de la orelo estas ankaŭ aplikindaj en tiu kazo, same kiel tralavoj de la orelo per varma dekokto de malvo aŭ de brano aŭ de lingrajnoj, kiujn oni povas ripeti ĉiuduahore.


reen al la komenco  reen al la starta paĝo