Akuta rinito (korizo)
La akuta inflamo de la naza mukozo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la homo. Oni Ĝenerale atribuas Ĝin al la humida malvarmo kaj al la subita paso de alta al malalta temperaturo, same kiel al kontaĜo. Tamen pleje gravas la antaŭdispozicio kaj la naturaj defendofortoj de ĉiu persono: oni ordinare rimarkas, ke kelkuloj konstante suferas de tiu malsan(et)o, kaj aliuloj, neniam; kvankam ĉiuj elmetitaj al samaj veteraj kondiĉoj. Ne malofte Ĝi havas alergian devenon.
Ĝi manifestiĝas per naza kataro (muka elfluo) pli aŭ malpli abunda, sereca en la komenco, poste muka kaj mukpusa, naza obstrukco; kelkfoje subfebro, kapdoloro aŭ -pezeco ktp.
La korizo ofte propagiĝas al la sinusoj, faringo, aŭda tubo kaj meza orelo, laringo, traŭeo, bronkoj ktp., estigante inflamojn de tiuj organoj. Gravas do trafe trakti tiun ŝajne malgravan afekcion por eviti komplikaĵojn.
Por preventi la nazkataron, nepras la observado de la faktoroj de la sano (racia nutrado, flegado de la haŭto ktp.), kiuj havigas la koncernan naturan imunecon. Kaj tiuj samaj faktoroj ankaŭ taŭgas por Ĝin kuraci.
Vaporbanoj al la kapo kaj nazaj tralavoj akcelas la resaniĝon.
Por purigi sian nazon, la paciento devas blovi malforte, unue tra unu nazkavo, kaj poste tra la alia. Neniam forte, kaj tra ambaŭ nazkavoj samtempe, ĉartiele oni riskas infekti la mezan orelon, kiu komunikiĝas per la aŭdaj tuboj kun la naza faringo.
Normale la akuta rinito evoluas dum 8-10 tagoj kaj malaperas. Sed, kiam la individua, vetera aŭ media kondiĉaro ne favoras la resaniĝon, Ĝi pasas al kronika stato.
Kronika rinito
La ŝvelo de la naza mukozo okazigas obstrukcon, kiu Ĝenas la pacienton diversmaniere kaj devigas lin spiri tra la buŝo. Sekve la paciento eksuferas de seka gorĜo, malbonodora elspiro, perturboj de la flarsento ktp. Samtempe aperas abunda elfluo sereca, mukpusa aŭ pusa, kiun oni kelkfoje ne povas elimini tra la naztruoj pro la ŝvelinta mukozo. Ĝi pasas do al la naza faringo kaj estas forigata tra la buŝo.
Ĉar longdaŭra, la kronika rinito ofte kaŭzas komplikaĵojn: sinus-, faring-, laring- kaj orelitojn.
La kuracado estas same kiel por la akuta formo, sed postulas persistecon. Spiraj ekzercoj kaj evitado de malpura aero estas speciale indikindaj.
Nazaj polipoj
estas pediklaj tumoroj benignaj, kies nombro, formo kaj grandeco multe varias, kiuj ofte aperas ĉe suferantoj de kronikaj rinito aŭ sinusito.
lli kaŭzas nazan obstrukcon, serecan aŭ pusan elfluon (depende de ekzistanta rinito aŭ sinusito), nazalan voĉon ktp. Kiam grandaj, ili povas estigi kapdoloron, dormemon, larmelfluon kaj larmsakiton (pro kunpremo de la larmodukto), surdecon kaj orelajn zumojn (pro inflamo de la aŭda tubo) ktp.
Oni devas kuraci la kunekzistantajn riniton kaj/aŭ sinusiton. La fortranĉo de la polipoj estas ofte konsilinda.
Naza sangelfluo (epistakso)
Spontanea epistakso dependas de loka lezo (angia ulceriĝo) de la naza mukozo.
Kelkaj malsanoj de la hepato, renoj, koro, arterioj kaj sango povas estigi epistakson. Ĉe hipertensiuloj (suferantoj de alta sangopremo) Ĝi kelkfoje funkcias kvazaŭ savoklapo, ofte evitante tiel pli gravajn akcidentojn (cerba hemoragio ks.) Ĉe kelkaj virinoj Ĝi sporade anstataŭas la menstruon. Infanoj kun aŭ sen antaŭdispozicio, kiuj emas grati al si la internon de la nazo, ankaŭ prezentas ofte epistakson.
Kiam negrava, oni povas ĉesigi la sangelfluon tamponante la nazon per sterilizita vatbulo trempita en oksigena akvo je 12 volumenoj; aŭ premante per la fingroj la nazajn alojn dum kelkaj minutoj. Ankaŭ utilas ripozi, kuŝante aŭ ne, kun la kapo klinita malantaŭen kaj malvarma kompreso sur la nazon; aŭ tralavi la nazon per malvarma salita akvo aŭ malvarma dekokto de ekvizeto, aŭ de paŝtista kapselo, aŭ per unu kulerpleno da oksigena akvo je 10 aŭ 12 volumenoj miksita kun 2 aŭ 3 kulerplenoj da komuna akvo. Oni devas sorbi la likvaĵon en la nazon, kaj klini la kapon malantaŭen por ke la nazkavoj plene trempiĝu. Ne blovu por eviti, ke la sangelfluo pli longe daŭru.
Se la epistakso estas grava, tro ofta aŭ longdaŭra, konsultu specialiston. Ĉiumaniere oni devas priatenti la Ĝeneralan farton de la paciento kaj trakti la veran kaŭzon de la epistakso.
Ozeno
estas kronika nazmalsano, karakterizita per malbonodoro eliĝanta el la nazkavaĵoj, kies interno estas kovrita de krustoj malfacile elimineblaj pro sekiĝo de la mukpuso. En la komenco de la malsano oni konstatas hipertrofion de la naza mukozo, kiu poste transformiĝas en atrofion.
La kuracado similas al tiu de kronika rinito. Mar- kaj sunbanoj ankaŭ estas indikindaj.
Sinusito
Ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj nomitaj sinusoj: la fruntaj sinusoj, kiuj kuŝas en la fruntosto, super la nazradiko, la maksilaj si-nusoj, en la maksiloj; la etmoidaj, ĉe la volbo de la nazkavoj, kaj la sfenoida sinuso, situanta en tiu nepara osto de la krania bazo.
Tiuj sinusoj, veraj aneksaĵoj de la nazkavoj, komunikiĝas kun tiuj ĉi pere de duktoj kaj/aŭ orificoj; kaj sekve ofte inflamiĝas ĉe nazmalsanoj. Karia supra molaro (granda maĉdento) povas kaŭzi maksilan sinusiton.
La sinusito estas ofte latenta, t. e. Ĝiaj simptomoj ne estas percepteblaj.
Tamen ofte aperas diversaj simptomoj. Ĉe frunta sinusito la paciento plendas pri kakosmio (li perceptadas malbonan odoron), frunta doloro kaj ŝveliĝo de la supra palpebro; blovante li eligas puson. Ĉe maksila sinusito la paciento eligas puson tra nur unu naztruo; precipe matene kaj kiam li klinas la kapon antaŭen. Krome li plendas pri kakosmio kaj doloro suborbita aŭ laŭlonge de la supraj dentoj. La etmoida sinusito, komplikaĵo de la frunta, estas karakterizita per malabundaj simptomoj: doloro ĉe la naza angulo de la okulo, palpebra ŝveliĝo, diplopio (percepto de du bildoj ĉe la vido de unu sola objekto), larmelfluo kaj astenopio (nekapablo por daŭra vidado). La sfenoida sinusito prezentas simptomojn similajn al tiuj de la etmoida; krome la paciento kraĉas puson kaj plendas pri malbonodora elspiro kaj kapdoloro. Opta neŭrito povas ankaŭ okazi, ĉar la optaj nervoj kaj la parietoj de la sfenoida sinuso kuntuŝiĝas.
La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo de la sinusito: rinito, karia supra molaro ktp.
Ĉe akuta sinusito, des pli prave se febra, la paciento devas enlitiĝi aŭ almenaŭ ripozi; observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj; apliki ĉiuvespere klisteron; apliki sur !a malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo renovigitajn ĉiu-3-5-hore. Se ial tiuj ĉi kataplasmojne estas aplikeblaj, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj kaj oftaj ŝprucigoj de malvarma akvo sur la vizaĜon kaj kranion.
Ĉe kronika sinusito utilas ĉiutagaj vaporbanoj al la kapo kun folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento dum 15-20 minutoj.
Per tiuj simplaj rimedoj kaj racia nutrado oni sukcesas resaniĝi, evitante tiel la kirurgiajn operaciojn, kiuj estas plej ofte danĜeraj kaj senutilaj.
Spasma korizo (fojnofebro)
Vidu sub Alergio kaj astmo