Kneipp, Sebastian


Sebastian KNEIPP [sebastjan knajp] estis germana pastro kaj naturkuracisto.

Sebastian Kneipp naskigis en Stephansried apud Ottobeuren la 17-an de majo 1821, mortis la 17-an de junio 1897. Lia familio estis malrica: Kiel infano li devis labori por subteni sian familion, kaj nur en la ago de 23 jaroj li povis ekviziti gimnazion.

Kiel gimnaziano li malsanigis je tuberkulozo. El naturkuracista libro (Johann Sigmund JAHN: Unterricht von Kraft und Wirkung des frischen Wassers), pritemanta la kuracadon per fresa akvo, li cerpis novajn esperojn. Li vintre banis en rivero, plievoluigis la akvoversojn de Jahn kaj vere resanigis.

Kiel studento pri teologio en Dillingen kaj Munkeno li kuracis kelkajn kunstudentojn kaj en la jaro 1854 li sukcese helpis kontrau holera epidemio. Pli kaj pli da malsanuloj venis al li, kvankam kritikuloj daure akuzis lin pro carlatanado.

Ekde 1855 Kneipp agadis en monahinejo en Wörishofen (nuntempe: Bad Wörishofen). Apud sia religia laboro li perfektigis siajn kuracmetodojn kaj en la jaro 1880 li povis fondi la unuan kuracbanejon tie.

En 1886 aperis lia verko Meine Wasserkur, per kiu li instruis sian metodon, kuraci per akvo. Du jarojn poste eldonigis So sollt ihr leben, t.e. konsilaro pri nutrado, korpa aktivado kaj ordema vivostilo. Lia pacientaro kreskegis, societoj pri la kuracado lau Kneipp fondigis. Ec al la Papo Leo XIII li en 1894 donis konsilojn. La kuracmetodo de Kneipp bazigas sur kvin kolonoj: hidroterapio (kuraci per akvo), fitoterapio (kuraci per plantoj), movoterapio (korpa aktivado), dietiko (racia nutrado) kaj ordoterapio (ordo kaj ekvilibro en la vivo).

Sebastian Kneipp mortis en Wörishofen. La urbo nuntempe estas konata kuracloko.

Lau Vikipedio, la libera enciklopedio.


reen al la komenco  reen al la starta pago