UMEA-Shinoda-Premio

Gazetara Komuniko de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA)

UMEA-Shinoda-Premio aljuĝita al d-ro Wang Disheng, Ĉinio

La UMEA-Shinoda-premio estas fondita de d-ro Hideo Shinoda (1901-1985) en 1973 por "subteni la sciencajn medicinajn esplorojn, presaĵojn, publikaĵojn, prelegojn de apartaj personoj aŭ de kolektivoj de scienculoj aŭ sciencaj institucioj, kiuj subtenas je iu ajn maniero la aplikon respektive la enkondukon de Esperanto en la medicinan sciencon aŭ praktikon por sanprotektaj iniciatoj k.s.“ (citaĵo el la statutoj de la fonduso).
Post dekkvarjara paŭzo UMEA decidis denove aljuĝi la premion.

La ricevanto de la UMEA-Shinoda-premio 2014 estas la ĉina kuracisto d-ro Wang Disheng (王迪生).

Li ricevas la premion pro la elstara artikolo „La opinio de Tradicia Ĉina Medicino (TĈM) pri la kuracado de Ebolo-febro“, publikigita en Medicina  Internacia Revuo N-ro 2 (103), p. 94-96.
La UMEA-Shinoda-Premio konsistas ĉi-jare el premiosumo de 300 Eŭroj kaj diplomo pri la premio.

D-ro Wang Disheng estas vic-profesoro en la farmakologia fako de Bengbu Medicina Universitato kaj direktoro de la farmakologia sekcio de la Dua Hospitalo Asociita kun Bengbu Medicina Universitato.
Kiel profesoro li okupiĝas ĉefe pri la instruado de bazaj teorioj, kiel direktoro de malsanuleja departemento pri esploro de klinika kuracado per la metodoj de TĈM.

Pro liaj esplorrezultoj li ricevis diversajn altrangajn oficialajn premiojn. Pri tiuj esploroj li sukcesis publikigi kelkajn dekojn da disertaĵoj en famaj medicinaj fakrevuoj en Ĉinio.

Li oficas kiel estrarano aŭ komitatano de fakaj asocioj en Ĉinio kiel ekzemple la Anhui Faka Asocio de Santenado, Anhui Farmakologia Asocio, Anhui Klinika Farmakologia Asocio k.t.p.
Krome li ne nur estas la Landa Delegito de la UMEA en Ĉinio, sed ankaŭ vic-prezidanto de la esperantista Internacia Naturkuraca Asocio.

Kadre de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj forte apogita de ĝi li nun fondos la Laborgrupon de la Ĉinaj Medicin-Esperantistoj.

Li partoprenis la kompiladon de ĝenerala vortaro Ĉina-Esperanto en 1983 kaj speciala medicina terminaro Ĉina-Esperanto-Angla-Franca en 1997, kiun lastan la Ĉina Esperanta Eldonejo oficiale publikigis.

2004 li kompletigis la verkon Tradicia Ĉina Dieto, kies pli ol 350 paĝojn eldonis la Hong Kong-Ĉina Esperanto-eldonejo.

Nun d-ro Wang Disheng verkas novan libron kun la titolo „Santeni Vian Vivradikon“, eble aperonta en 2016.

Ricevintoj de la UMEA-Shinoda-Premio 1974 - 2014

reen al Wang Disheng          reen al INA-historio