Faringaj kaj laringaj malsanoj

Adenoidito
La adenoida (glandosimila) tavolo de la nazofaringo (parto de la faringo, kiu kusas malantau la nazkavoj) ludas normale gravan rolon kontrau la in-fektoj. Rinito ofte propagigas al gi, estigante kun paso de la tempo vege-tajojn (hipertrofion), kiuj siavice ne malofte inflamigas (adenoidito), precipe ce infanoj. Jen ties plej gravaj simptomoj: febro, tremoj, kapdoloro, senapetiteco, naza obstrukco, nazosona voco, gorga sekeco ktp.

Kvankam generale negrava, la adenoidito povas inflamigi la mezan orelon tra la auda tubo. Pro tio oni evitu dum akuta adenoidito nazajn tralavojn kaj manipuladojn kun au sen iloj. Krome la paciento tute ne devas blovi por purigi sian nazon.

La kuracado devas unue direktigi al la kauzo de la adenoidito (rinito, sinusito, dentaj karioj, ktp). Ce akuta (febra) formo la paciento devas enlitigi, observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj, aplikigi ciuve-spere klisteron kaj apliki sur la malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Krome oni boligu akvon kun folioj de eukalipto por ke la atmosfero de la cambro estu humida kaj aroma.

Ce kronika formo la kuracado similas la tiu de la kauzanta malsano (kronika rinito au sinusito ks.).

Ec sen inflamo, la nura ceesto de adenoidaj vegetajoj ofte konsistigas pa-tologian problemon, aparte ce infanoj, pro la kunekzistanta naza obstrukco kaj ties sekvajoj. La suferanto de adenoidismo, pala kaj malsanema, spiras tra la buso, havas perturbojn de la voco kaj de I' prononcado, kaj prezentas kun paso de la jaroj pli au malpli profundajn modifojn kaj perturbojn skeletajn, nervajn, spirajn, digestajn kaj cirkulajn. Vidu sub: Nazaj malsanoj.

Normale tiu patologia produktajo surface de la nazfaringa mukozo atrofiigas, kiam la paciento 12-14jarigas. Tamen gi povas persisti gis plenkreskigo.

En kelkaj kazoj, kiam la naturista kuracado ne sukcesas, kirurgia operacio povas esti necesa por gin forigi.

Faringito
Kiam oni esploras la fundon de la gorgo, oni vidas la palatan velon (muskolomembranan septon), ce kies posta rando, en la mezo, pendas mola apendico nomita uvulo. lom sube, ambauflanke, kusas la palataj tonsiloj. La bazo de la lango kaj la palata velo formas la istmon de la postbuso, post kiu trovigas la busa faringo, kie la digesta vojo krucas la spiran vojon. Kiel kompreneblas, pro tiu speciala situo, la busa faringo estas kontinue elmetata al ciuspecaj veteraj, mikrobaj, poluciaj ks. atakoj. Krome la generala sanstato kaj speciale la digesta aparato (neracia nutrado, mallakso ktp.) forte influas la gorgon.

La faringito manifestigas subite per kapdoloro, tremo, brul- kaj sekecsentoj en la fundo de la gorgo au en la tonsiloj, disfagio (malfacileco en glutado) kaj forta febro ekde la komenco. Saburo (blanketa mukeca materio) kovras la langon kaj la digestan tubon. Esplorante la gorgon, oni rimarkas rugecon kaj svelon, kiuj povas trafi nur la tonsilojn au etendigi al la palata velo kaj la malantaua vando de la faringo. La uvulo estas svelita kaj ties randoj travideblaj pro sera infiltrigo (edemo).

Ce simpla katara angino (angino = inflamo de la gorga istmo kaj de la faringo) oni ne rimarkas eksudajon surface de la faringa mukozo. Sed, kiam temas pri pseudomembrana angino, oni distingas, guste ce la komenco, brilrugan mukozon kun multaj veziketoj tiel grandaj kiel miliograjnoj entenantaj travideblan serajon.

Ciu veziketo estas cirkauita de areolo pli ruga ol la restanta mukozo. Sed la ekzistado de tiuj veziketoj estas efemera: post 1-2 tagoj ili rompigas la-sante en sia loko malgrandajn, blankajn, opakajn (maldiafanajn) pseudomembranajn platojn kun neregulaj konturoj. Tiuj malgrandaj pseudomem-branoj forte algluigas kaj sekve estas malfacile depreneblaj. lli povas kunigi kvin- au sesope formante pli grandajn platojn, kiujn oni povas konfuzi kun tiuj de difterio. Same kiel ce akuta katara angino, ankau tie ci la generalaj simptomoj estas intensaj: forta febro, malfortigo kaj senapetiteco.

Malgrau sia intenseco, la simptomoj cesas plej ofte post malmultaj tagoj kaj la prognozo estas generale ne malbona. Tamen kelkfoje okazas komplikajoj, kiuj suldigas al la malbona kondicaro de la paciento kaj al la neracia traktado per farmaciaj drogoj.

Ce akuta faringito la paciento devas enlitigi au almenau ripozi; observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj; apliki ciuvespere klisteron; apliki sur la kolon malvarmajn kataplasmojn el argilo renovigitajn ciu-2-3-hore.

Se ial tiuj ci kataplasmoj ne estas aplikeblaj, anstatauigu ilin per malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj. Gargaru al vi la gorgon laueble ofte per citron- au ananasosuko au per varmeta salita akvo au per unu kuleretpleno da natria dikarbonato solvita en glaso da akvo au per kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj solvita en glaso da akvo au (sendolorigcele) per dekoktajo de folioj de kakao. Se temas pri infano, kiu ankorau ne kapablas sin gargari, oni devas smiri gian gorgon per vatbulo trempita en tiuj samaj likvajoj.

Ce difteria faringito la prognozo estas pli grava, car la falsaj membranoj, kiuj formigas sur la gorga mukozo, povas stopi la laringon kaj mortigi per asfiksio. Gia kuracado estas same kiel supre indikite, sed pli intensa.

Kiam la akuta faringito ne estas trafe traktita, au kiam la kondicaro de la paciento ne favoras la resanigon (plej ofte ce naza obstrukco, sinusito, tonsilito, neracia nutrado, fumado, drinkado ktp.), gi pasas al kronika stato, kies plej gravaj simptomoj estas: sekec- kaj brulsentoj en la fundo de la go-rgo, malfacileco en glutado de la salivo kaj en forigado de la faringaj mukajoj, tusado ktp. La gorgo prezentigas iom ruga, sed la generalaj simptomoj (febro ktp. ) plej ofte mankas.

Ne traktita, la kronika faringito evoluas malrapide, dum jaroj. La kuracado devas unue direktigi al la kauzo, kiu gin estigis: generala farto, adenoid-, tonsil- kaj/au sinusito, naza obstrukco, tabako, alkoholo ktp. Gargaru al vi la gorgon post ciu mango per la samaj likvajoj indikitaj por akuta faringito. Ciunokte au ciuduanokte prenu vaporbanon al la kapo kun folioj de eukalipto, pino au mento, tenante la buson malfermita. Vegetara dieto estas tre konsilinda.

Dum gia evoluado povas prezentigi de temp' al tempo (pro malvarmumo ks.) akutaj fazoj, kiuj postulas la kuracadon jam indikitan por akuta faringito.

Inflamo de la laringo (laringito)
La malvarmo kaj precipe la subita paso de varma al malvarma atmosfero, piedoj daure malvarmaj, la trouzado de la voco, la tromangado, la tabako, la alkoholo ktp. estas la plej oftaj kauzoj de laringito. En multaj okazoj gin sekvigas akuta nazofaringito, kiu propagigas al la vockordoj.

Tiuj ci, precipe ce naza obstrukco, riskas inflamigi pro aero en mal- au nekonvenaj kondicoj (tro malvarma kaj/au seka, malpura ktp.) trairanta la buson, kaj ne, kiel normale, la nazkavojn.

La akuta laringito manifestigas per jukado, tiklado, kelkfoje brulsento kaj malfacila glutado, raukeco kaj ec afonio, seka kaj iom dolora tusado, kaj mukajoj, komence malabundaj kaj altenigemaj, post pli facile fluantaj kaj mukopusaj. Gi evoluas rapide (7-10 tagojn); sed, se la paciento ne obser-vas striktan ripozon de la voco, certagrada raukeco povas persisti kelkan tempon.

Specialan mencion meritas la laringitoj de la erupciaj kaj infektaj malsanoj, kies plej gravaj simptomoj similas al la jam priskribitaj. Ulcerigoj de la voc-kordoj ne maloftas. Ce infanoj, kies laringo estas tre malgranda, prezentigas ofte dispneo (spirmalfacilo), kaj (precipe ce nervozuloj) spasma, akra tusado sub formo de karakteriza krizo (falsa krupo). Krupo estas laringito preskau ciam difteria, karakterizita per pseudomembranoj, kiu havas pli gravan prognozon.

La kuracado de la akuta laringito konsistas en ripozo de la voco, vaporbanoj kun kamomilo al la kolo kaj kapo tenante la buson malfermita, varmaj fomentadoj kaj duonvarmaj kataplasmoj el argilo sur la kolon, gargaroj per dekokto de salvio, varmaj sid- kaj piedbanoj je kreskanta varmo, kiujn sekvas svitiga envolvo, sunbanoj ktp. Krome eliminu tabakon kaj alkoholajojn; observu vegetaran dieton; zorgu, ke viaj intestoj funkciu regule kaj ciutage; kaj, ke viaj piedoj estu ciam varmaj; trinku dekokton de sputigaj herboj dolcigitan per mielo; boligu foliojn de eukalipto au de pino au de mento en via cambro; kontrau la tiklado au jukado trinku varmetajn lakton au sodoakvon. Ce falsa krupo la kuracado estas la sama. Ce akuta (pusa au ne) febra laringito la paciento devas enlitigi, observi fastan dieton (surbaze de suko de fruktoj) tiom longe kiom li febras, aplikigi ciutage 1-2 klisterojn el malvarma au apenau varmeta akvo; preni varmajn sid- au piedbanojn je kreskanta varmo, kiujn sekvas svitiga envolvo kaj tutkorpa frotado per malvarma au apenau varmeta akvo. La loka kuracado similas al la antaua; sed la kompresoj kaj kataplasmoj el argilo estu prefere malvarmaj.

Kiam la laringito pasas al kronika stato, gi manifestigas per raukeco, laciganta voco, tusado kaj sento de fremda korpo en la laringo. Samtempe ekzistas kronika gorga kataro kun sekecsento kaj tiklado. La kuracado similas al tiu de akuta laringito. Krome estas rekomendindaj sun- kaj aerbanoj, svitbanoj, gargaroj per varma sala akvo, gimnastiko, spiraj ekzercoj, masago al la kolo kaj nuko, restado en salubra klimato, prefere montara au mara. Somere tutkorpa frotado ce ellitigo per malvarma au apenau var-meta akvo, pasado (nudpiede) sur la malseka grundo ktp.

Perturboj de la voc'o
La voco estas iumaniere kvazau spegulo, kiu reflektas la generalan farton de la homo, same kiel lian animstaton kaj ec lian personan karakteron. Multaj faktoroj, lokaj, generalaj au emociaj, povas gin modifi, aliecigi au difektsangi. De malklara, vualita, iom obtuza voco, gis plena afonio (senvoceco), la gamo de la perturboj de la voco estas granda kaj varia.

Karakterizaj estas la raukecoj de la drinkuloj kaj ebriuloj, multfumantoj, kaj generale homoj, kiuj konstante enspiras toksajn gasojn kaj aliajn venenajn au iritajn substancojn. La trouzado de la voco, la sidema vivo, la mallakso, la neracia nutrado, kelkaj malsanoj de la koro kaj aorto, tiroido, mediastino, nervaro kaj sinusoj povas pli au malpli grave perturbi la vocon, same kiel la tumoroj benignaj kaj malignaj de la vockordoj, tuberkulozo, fortaj emocioj ktp. Kompreneble la kuracado de tiuj perturboj devas unue direktigi al la kauzo, kiu ilin estigis. Sed pleje la raukecon oni devas atribui al la inflamo de la laringo.

Tonsilito, tonsila trokresko (hipertrofio)
trategie lokitaj en la fundo de la gorgo, la tonsiloj ludas gravan rolon en la defendo de la organismo, cefe de la spira vojo, kontrau la atakoj de diversspecaj patogenaj agentoj. Dum tiu batalado ili ofte inflamigas, kaj tiu inflamo, tonsilito, prezentas la simptomojn de la faringito kaj postulas la saman traktadon. Kiam tiu inflamo ripetigas tre ofte, la tonsiloj hipertrofiigas, kaj tiu nenormala trokresko povas kauzi kelkajn malgravajn perturbojn spirajn kaj vocajn, kiuj kelkfoje alarmas la gepatrojn kaj ec la kuraciston. Bedaurinde tio kondukas ofte al tonsilektomio, t. e. al fortranco de la tonsiloj, car kelkiuj opinias, ke la tonsiloj estas senutilaj organoj, kiujn oni povas senriske malhavi. Grava eraro! Ne ekzistas senutilaj au superfluaj organoj en nia korpo: ciu el ili, ec la sajne plej sensignifa, ludas sian rolon. Tial malsanan organon oni devas ja kuraci; ne fortranci. La fortranco de la tonsiloj sekvigas malpliigon de la naturaj defendokapabloj, kaj tio tradukigas kun paso de la tempo per pli oftaj inflamoj de la spira aparato (traheito, bronkito, pulmito ktp.), kaj diversaj aliaj perturboj kaj malsanoj, inkluzive apendiciton; car la apendico, tiom malproksima de la tonsiloj, havas kun tiuj ci funkcian korelativecon, kaj tio klarigas kial la tonsilektomio kondukas poste tiom ofte al fortranco de la apendico, kaj inverse.

La naturista medicino plene sukcesas kuraci la tonsilajn inflamon kaj hipertrofion. Kelkfoje, kiam la tonsilaj kriptoj enhavas puson, povas utili procedo konsistanta el masago kaj elsucado de la tonsilo per speciala aparato.

Ni ne forgesu, ke, same kiel aliaj limfoidaj histoj, la tonsiloj normale kreskas kaj restas relative grandaj dum la infanago, kaj tiun grandecon oni ne devas konsideri nenormala. Nur post la 12-14ajaro ili komencas malkreski kaj tiu regreso dauras gis la 20-aj jaroj.

Finonte, ni insistas pri la graveco de la dieto en la estigo de la gorgaj malsanoj. Speciale la konsumadon de pano, pastajoj kaj aliaj farunajoj oni devas redukti al minimuma kvanto, preferante la fruktojn, krudajn salatojn, legomojn ktp.

Trah'eito (inflamo de la trah'eo)
manifestigas per bruldolora sento malantau la sternumo kaj tusado, kiu intensigas ce enspirado, precipe se la aero estas malvarma.

Bronkito (inflamo de la bronkoj)
komencigas per seka kaj ec dolora tusado, car la bronkoj ankorau ne pro-duktas sufican kvanton da muko. Sed post kelkaj tagoj la sekrecio pliigas, faciligante la sputadon. Aliaj simptomoj estas iom da febro, senapetiteco, laceco kaj generala malbonfarto. Gia akuta stadio povas dauri 2-3 semaj-nojn, se gi ne estas trafe kuracita. Sed sekvante la subajn indikojn, oni facile resanigas en malmultaj tagoj.

Antau cio evitu kontrautusajn kuracilojn, kiuj nur cesigas la tusadon, sed tute ne kuracas la malsanon. La tusado estas utila simptomo, car gi ebligas la eliminadon de la mukajoj, mikroboj, polvo kaj aliaj malutilaj substancoj, kiuj alimaniere restus interne malhelpante la resanigon. Unue oni de-vas helpi tiun eliminadon pere de 1 au 2 ciutagaj vaporbanoj al la supra duono de la korpo, tio estas, de la zono gis la kapo, dum 15-20 minutoj. Tiucele uzu elektran varmigilon, car gi ne haladzas, kaj kovru vian buston per granda tuko dum vi ricevas la vaporon eligantan el ujo kun bolanta akvo kaj folioj de eukalipto, pino au mento. Je la fino forigu la svitajon per tuko trempita en varmeta akvo, sekigu, vestigu kaj ripozu duonhoron.

Trinku varman lakton kun mielo kaj tizanojn de kamomilo, sambuko, bo-rago-, kaj tilifloroj, kiuj helpos sviti. Se vi febras, faru la jenon: enlitigu: mangu nenion solidan; nur trinku akvon kun citronsuko au sen gi, sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn ktp.; apliku vespere klisteron de 1 litro da malvarma au apenau varmeta akvo; apliku malvarman kompreson sur la ventron kaj sangu gin ofte. Se vi ne febras, mangu fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn. Akuta bronkito povas asociigi kun gripo, kokluso, morbilo ktp. Se oni malsukcesas kuraci gin, gi transiras en la kronikan stadion karakterizatan per genaj tusado kaj sputado, kiuj kelkfoje malhelpas la dormadon, malfacila spirado, lacigo ktp. Post kelkaj jaroj gi povas turnigi en pulman emfizemon, precipe se temas pri fumanto, kiel okazas tre ofte.

Pulma inflamo (pulmito au' pneu'monio)
komencigas per ektremo kaj alta febro (39, 40-41 °C), la spirado igas pli kaj pli malfacila; oni sentas malfortecon, kapdoloron, senapetitecon kaj doloron ce la brusto, kiu intensigas kun la profunda spirado; estas tusado kaj sputado. La sputajo, malabunda je la komenco, igas poste pli abunda kaj rustokolora pro la sango en gi entenata. La paciento tre soifas kaj lia spirado estas malprofunda, ofta kaj malfacila, car la pulmo ne funkcias normale. Ce tipa pulmito la febro dekomence plialtigas rapide kaj persistas alta dum pli au malpli nau tagoj; poste, gi malaltigas preskau subite, dum 2 horoj, meze de abunda svitado, kaj la generala stato de al paciento tre plibonigas tiam. Male, ce maljunuloj, alkoholuloj, trograsuloj, kor- kaj ren-malsanuloj, diabetuloj ktp., la evoluo de la malsano estas malpli favora, car ilia organa defendo trovigas en malbonaj kondicoj. Verdire ne estas la mikroboj la veraj kauzantoj de la pulmito, car milionoj da ili eniras la pulmojn ciutage kun la enspirata aero, tamen ne lezante la sanajn histojn. Ankau la malvarmo kaj aliaj banalaj faktoroj ne kulpas pri tiu malsano, kiu okazas nur kiam pro nenatura vivsistemo la histoj ne kapablas sin defendi.

Ce pulmito faru jenon:

Enlitigu kaj ripozu dum la tuta dauro de la malsano. Aerumu tage kaj nokte vian dormocambron, sed estu varme vestita. Trempu tukon en malvarman akvon, premtordu gin, faldu gin plurfoje kaj apliku gin sur la tutan bruston; kovru gin per seka tuko kaj vindu la tuton; post 2 horoj demetu gin kaj ripozu 1 horon; ripetu la saman procedon dum la tuta tago. Nokte apliku la saman kompreson sur la bruston, sed ne sangu gin gis la sekvanta mateno. Post ciu demeto de la kompreso, helpanto devas rapide froti vian bruston per tuko trempita en malvarman akvon kaj gin sekigi.

Tiu kuracado per akvo helpas sviti (per svitado oni ja eliminas la toksojn de la malsano), faciligas la spiradon kaj la dormon, kvietigas la nervozecon, malkongestas la pulmojn kaj kontribuas al rapida resanigo. Se la paciento ne bone eltenas malvarman akvon, oni povas en la komenco uzi gin apenau varmeta; sed malvarma gi estas pli efikoplena.

Pli efikas ankorau la argila kataplasmo, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen stonetoj kaj aliaj malpurajoj), miksu gin kun malvarma akvo gis vi atingas firmecon de kvazaua mortero kaj apliku gin pere de kulero au truleto en rektan kontakton kun la hauto de la malsana regiono kaj ties cirkauajo, minimume 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru la kacon per tuko trempita en malvarman akvon por ke gi ne sekigu tro rapide kaj vindu la tuton. Post 2-3 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo se gi altenigas), forjetu la argilon, car gi estas uzenda nur unu fojon kaj lavu la tukon. Post 30-40 minutoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve la tutan tagon. Se ial ne eblas sangi tiom ofte la kataplasmon, sangu gin ciu 4-5 hore. Sed de temp' al tempo malsekigu gin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu gin la sekvantan matenon, ne renovigante gin dum la dormohoroj.

La unuajn 2-3 tagojn mangu nenion solidan; nur trinku akvon kun mielo au citronsuko, sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de sputigaj plantoj, maltkafon ktp. La sekvantajn 2-3 tagojn mangu krudajn fruktojn kaj salato-jn; poste, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn ktp. Dum la tuta dauro de la malsano apliku ciumatene kaj ciuvespere klisteron de 1 litro da malvarma au apenau varmeta akvo.

Car temas pri grava malsano, ni insistas, ke la ripozo enlite devas esti absoluta dum la tuta dauro de la pulmito. Se vi sentas senritman au neregulan au tro rapidan korbatadon, apliku sur la antaukoran regionon malvarman kompreson kaj sangu gin tiom ofte kiom necese.

Post resanigo restadu kelkajn semajnojn en la kamparo au en la montaro, faru ciutage spirajn ekzercojn kaj prenu sunbanojn.


reen al la komenco  reen al la starta pago