Malsanoj de la vejnoj kaj de la limfa aparato


Flebito (inflamo de la vejno)
estas karakterizata de loka plialtiĝo de la temperaturo, ŝvelo, ruĝeco kaj doloro.

En tiu kazo vi faru jenon:

Enlitiĝu kaj ripozu dum la tuta daŭro de la malsano. La unuajn tagojn, se vi havas febron, manĝu nenion solidan. Trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de urinigaj herboj ktp.

Se vi ne havas febron, manĝu nur maturajn krudajn fruktojn je la komenco; poste, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, cerealojn, vegetalajn supojn.

Ĉiuvespere apliku klisteron de 1 litro da preskaŭ malvarma akvo.

Dum la tuta tago apliku sur la malsanan regionon (inflamita vejno kaj ties ĉirkaŭaĵo) argilan kataplasmon, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen ŝtonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo ĝis atingi firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono, minimume 1,5-2 cm dika; kovru la kaĉon per tuko trempita en malvarman akvon por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide kaj vindu la tuton. Post 1,5-2 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo se ĝi alteniĝas), forĵetu la argilon ĉar ĝi devas esti uzata nur unu fojon kaj lavu la tukon. Post kelkaj minutoj aŭ tuj en la pli gravaj kazoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve kaj seninterrompe dum la tuta tago. Se ial ne eblas ŝanĝi tiom ofte la kataplasmon, ŝanĝu ĝin ĉiu-3-, 4- aŭ 5-hore. Sed de temp' al tempo malsekigu ĝin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.

Se temas pri ĉirkaŭvejnito (periflebito; inflamo de la histoj ĉirkaŭantaj la vejnon), faru ekzakte tiel kiel supre indikite por flebito.

Ĉe vejnaj malsanoj la haŭto de la koncerna regiono troviĝas ĝenerale en malbona stato de nutrado. Ĝi ofte malsanas kaj kelkfoje eta frapo aŭ grato povas okazigi ulceron, kiu longe suferigas fizike kaj morale la pacienton.

 


Inflamo de limfaj vazoj (limfangito)
kaj de limfa glando devas esti kuracata ekzakte tiel kiel ni supre indikis por flebito.

Se vi havas absceson de limfnodo, sentime apliku ankaŭ sur ĉi tiun kaj ĉirkaŭaĵon argilan kataplasmon tage kaj nokte, eĉ se aperas fluanta puska-naleto. La rekta kontakto de la argilo kun la vundo ne nur estas tute sendanĝera sed ĝi estas la plej efikoplena kuracilo por eltiri la tutan puson el la absceso kaj certigi perfektan cikatriĝon. Sekvante tiun ĉi metodon, nur esceptaokaze estas necese tranĉi la absceson per bisturio por eligi la puson.


Varika ulcero
Se vi suferas de varika ulcero, faru jenon:

Evitu laŭeble longan staradon. Sidu kiom nur eble, tenante la kruron hori-zontale sur benketo. Ne vindu nek bandaĝu la ulceron (almenaŭ, kiam vi restas hejme), ĉar ĉi tiu devas esti en rekta kontakto kun la aero. Evitu nur frapojn kaj gratojn. Ĉiunokte ĉe enlitiĝo apliku sur la malsanan regionon (tio estas, la ulceron kaj la malhelan haŭtan areon, kiu ĝin ĉirkaŭas) argilan kataplasmon kiel supre indikite por flebito, kaj demetu ĝin la sekvantan matenon. Se vi ne toleras malvarmon, preparu la kataplasmon kun varmeta (ne tre varma!) akvo. En kelkaj kazoj, kiam la ulcero estas tre sentema aŭ dolora, konvenas kovri la ulceron per gazo antaŭ la apliko de la argila kataplasmo. Post la demeto de ĉi tiu, la haŭto restas kelkfoje iom rigida: ŝmiru ĝin tiam per olivoleo aŭ oleo el hepato de moruo aŭ de ŝarko.

Ĉiumatene almetu viajn tute nudajn krurojn ĝis la genuoj al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingos 20-30 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. Se ne eblas preni tiun sunbanon matene, prenu ĝin posttagmeze. Vintre oni povas preni ĝin proksime de tagmezo; somere, malproksime de tagmezo. Se la sunradioj dolorigas la ulceron, protektu ĉi tiun dum la sunbano per verda vegetaĵa folio eltondita laŭ la amplekso kaj formo de la ulcero mem. Se vi ĝenerale ne eltenas la sunon, sidiĝu en la ombro kaj nur la nudajn krurojn elmetu al la suno.

Kiam okazas inflamo (infekto) en histo, la organismo tuj organizas sian defendon celante lokalizi la malsanon kaj detrui la mikrobojn ktp., kiuj ĝin estigis.

La leŭkocitoj (blankaj sangoglobetoj) estas la "soldatoj" komisiitaj por ekstermi la kaŭzantojn de la infekto kaj transporti ilin kaj la aliajn akumulitajn organikajn postrestaĵojn de la,, batalo" en la unuan stacion de la "batalkampo": la limfa glando, kie ili estas definitive neniigitaj. Se ĉi tiu unua stacio malsukcesas, dua stacio pli malproksima klopodas poste fari la samon. Kaj kiam ĉiuj fiaskas pro malbona korpa kondiĉaro kaj tro intensa inflamo, tiam ekestas grava danĝero por la tuta organismo ĉar la sepsaĵoj eniras en la sangon kaj kaŭzas sepsemion.

Ni donu ekzemplon. Se okazas inflamo en la mano, tiam la limfaj angioj, kiuj normale ne estas videblaj, videbliĝas prezentiĝante kiel doloraj rozkoloraj linioj irantaj de la vundo al la interna parto de la kubuto, kie troviĝas limfa glando (unua stacio). Ĝi ŝvelas kaj doloras dum la proceso. Se ĝi sukcesas, la tuta afero finiĝas tie; male, ĝi plu iras Ĝis la akselo, kie alia limfa glando ŝvelas kaj doloras (dua stacio).

Ofte okazas, ke la inflamita gangliono formas absceson: amaso da puso formiĝas en Ĝi kaj okazigas doloron, ŝvelon kaj lokan plialtiĝon de la temperaturo.


reen al la komenco  reen al la starta paĜo