Malsanoj de la urina aparato


Akuta renito aŭ reninflamo
Gi prezentas diversajn formojn laŭ la lokigo de la lezoj. Se la renaj korpetoj (glomeruloj) estas atakitaj, la malsano nomiĝas glomerulorenito, kies ĉefaj simptomoj estas perturboj de la nitrogena eliminado kun hipertensio (tro alta sangopremo) kaj kora hipertrofio (nenormala trograndigo de la koro). La urino estas kastankolora kaj enhavas ruĝajn sangoglobetojn. La natria klorido (salo) eliminigas normale kaj tial la edemoj (sveloj) estas maloftaj. Sed ekzistas danĝero de uremio, tio estas, toksigo de la sango per ureo, ne sufiĉe eliminata de la renoj. (Pli ol 0,50 gramoj elmilo da ureo en la sango laŭ la metodo Ambard-Moog, kaj pli ol 0,35 gramoj elmilo laŭ la metodo Faucett-Scott indikas uremion).

Se la renaj duktetoj aŭ tubetoj estas atakitaj, la malsano nomigas renozo (nefrozo), kies ĉefaj simptomoj estas la edemoj pro retenado de natria klorido. La urino ne enhavas ruĝajn sangoglobetojn, sed ekzistas albuminurio kaj cilindrurio (ĉeesto de albumino kaj cilindroj en la urino). La nitrogena eliminado kaj la sangopremo estas normalaj, sed ekzistas danĝero de eklampsio (konvulsiaj spasmoj).

Ne ciam tiuj formoj prezentigas puraj. Ekzistas ankaŭ miksaj formoj kun ĝeneraligintaj kaj persistaj edemoj, malpliigo de la eliminado de natria klorido, hematurio (sangurinado), grava perturbo de la nitrogena eliminado, hipertensio kaj kora hipertrofio. Tiuj miksaj formoj signifas danĝeron de uremio kaj eklampsio.

Kuracado

Enlitigu kaj absolute ripozu dum la tuta daŭro de la malsano en cambro bone aerumita. Manĝu nenion solidan dum la unuaj tagoj. Nur trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ kun suko de fresaj fruktoj. Sed se vi urinas malmulte kaj svitas nesufiĉe, ne trinku tro da likvajo. Ĉiumatene kaj ĉiuvespere apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo (se temas pri infano, la kvanto devas esti proporcie malplia). Tiu ĉiutaga intesta lavado tre gravas. Se vi havas simptomojn de toksigo, la klisteroj devas esti pli altaj (uzu tiucele sondilon 20 aŭ 25 centimetran) kaj pli oftaj. En tiu okazo ankaŭ povas helpi 10-15 minuta bano en akvo tiom varma kiom nur eble elteni de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj. Se vi ne havas taŭgan banujon tiucele, enakvigu almenaŭ vian trunkon aŭ torson, restante duonkusanta 10-15 minutojn en granda kuvo plenigita per akvo laŭeble varma. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Tuj post la bano envolvu vin mem unue en littuko kaj due en varma litkovrilo aŭ mantelo, metu kaŭĉukajn ujojn kun varma akvo ĉe viaj piedoj kaj flankoj, kaj restu senmove dum 30-50 minutoj por estigi abundan svitadon. Se vi bone toleras tiun banon, prenu ĝin unu fojon ĉiutage. Alikaze anstataŭigu ĝin per varmaj banoj de manoj kaj antaŭbrakoj ĝis la kubutoj, kaj de piedoj kaj kruroj ĝis la genuoj. Utilas ankaŭ apliki sur la lumban regionon varmajn fomentajojn aŭ kaŭĉukan ujon kun varma akvo, renovigante ĝin laŭbezone.

La daŭro de la severa dieto de suko de fruktoj miksita kun akvo dependas de la graveco de la akuta atako. Post kelkaj tagoj komencu dieti kun maturaj krudaj fruktoj. Maksimuma kvanto: 2, 5-3 kilogramoj en 24 horoj dis-dividitaj en 4 aŭ 5 manĝoj. Kaj observu tiun dieton de fruktoj dum pluraj tagoj, eĉ semajnoj, ĝis plibonigo de via sanstato. Dume daŭrigu seninterrompe la ĉiutagajn klisterojn, la varmajn banojn kaj absolutan ripozon supre indikitajn.

Se vi ne eltenas la dieton de nuraj fruktoj, intermetu tagojn en kiuj vi trinkos nur lakton.

Kiam via sanstato pliboniĝas (la analizo de la urino helpos indiki tion), vi povas manĝi tagmeze kaj vespere krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen salo, vinagro kaj oleo; matene kaj posttagmeze manĝu nur fresajn fruktojn. Post kelkaj tagoj aldonu boligitajn legomojn, sen salo. Nur ĉe la fino de la kuracado manĝu iom da nefresa sensala tritika (integra) aŭ sekala pano. Tute ne manGu sekajn legomojn eĉ post resanigo (lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo, sojo ktp.). Gis kompleta normaligo de la urinanalizo kaj de la sangopremo evitu absolute la salon kaj la spicajojn, daŭrigante la vegetaran dieton.

Ni insistas, ke la absoluta ripozo enlite estas nepre necesa dum la tuta daŭro de la malsano, almenaŭ tiom longe kiom persistas la hematurio kaj la albuminurio. Poste oni povas ellitiĝi por kelkaj minutoj la unuajn tagojn, plilongigante iom post iom la tempodaŭron laŭmezure kiel oni plibonigas neinterrompante la dieton nek la banojn.

Por batali kontraŭ la anemio, unu el la plej konstantaj simptomoj de la renito, ni varme rekomendas trinki ĉiutage du glasojn da suko de krudaj karotoj, kiun oni ekstraktas jene: purigu krudajn karotojn per broso kaj fluanta akvo, raspu ilin subtile kaj la raspitajon elpremu en peco da tolajo (specialaj ekstraktiloj de suko estas aĉeteblaj en magazenoj). Povas taŭgi ankaŭ tiucele la suko de aliaj krudaj legomoj, verdaj aŭ ne (laktuko, celerio, tomato, ruĝa beto ktp.). Ni ne forgesu, ke la verda substanco de la legomoj (klorofilo), same kiel la alikoloraj substancoj, facile asimiligas kaj transformigas en la ruĝan substancon de la sango (hemoglobino).

Varman piedbanon daŭre prenu ĉiutage ĝis kompleta resanigo.

Tre gravas helpi kiom nur eble la renon dum la malsano, malpliigante ĝian laboron. Oni tion atingas pliigante la funkcion de la aliaj ekskreciaj organoj, ĉefe la haŭto kaj la dikintesto, kaj tial ni insistas pri la klisteroj kaj la svitado. En kelkaj okazoj estas konsilinde uzi laksigilon por intensigi la intestan eli-minadon, kaj, se ne estas febro, "elektran fornon" instalitan en la lito mem por estigi abundan svitadon.


Cistito aŭ inflamo de la urinveziko
La plej oftaj simptomoj de la cistito estas: ofta, urĝa kaj kelkfoje sajna bezono de urinado; doloro pli aŭ malpli akra antaŭ, dum kaj precipe post la urinado kun speciala doloriga sento je la kolo de la veziko, kaj piurio. La neĉefaj simptomoj estas: hematurio, urinreteno kaj difektsanĝo de la ĝenerala stato.

Generale la kuracado de cistito estas la sama indikita por akuta renito, escepte de la svitigcela envolvajo post la bano. Oftaj, varmaj sidbanoj en dekokto de malvo, kaj varmaj klisteroj kun la sama dekokto estas speciale rekomendindaj. Varmajn fomentajojn apliku sur la malsupran parton de la ventro.

Se temas pri jam kronika cistito, alternigu la varmajn sidbanojn kun vaporbanoj de la zono ĝis la piedoj, ne forgesante la dieton kaj la aliajn erojn antaŭe menciitajn. Seksaj ekscitigoj, malvarmo kaj mallakso estas evitendaj.


Hematurio (sangurinado)
Tiu simptomo aperas ĉe kelkaj malsanoj de la urina aparato: renaj, ureteraj, vezikaj, prostataj kaj uretraj litiazoj, infektoj, traŭmoj kaj tumoroj; ĉe kelkaj malsanoj ne apartenantaj al urina aparato: akuta apendicito, kojlaj kaj rektumaj tumoroj, salpingito, kelkaj akutaj kaj kronikaj febraj malsanoj (skarlatino, morbilo, tonsilito, malario, endokardiito ktp.), leukemio kaj aliaj sangaj afekcioj, skorbuto ktp.

Kiam hematurio aperas, oni devas senprokraste esplori ties kaŭzojn, car ĝi povas esti grava simptomo. Dume, absoluta ripozo enlite kaj severa vegetara dieto estas observendaj.


Kronika renito aŭ reninflamo
Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan reniton (ĉu pro ĝia graveco, ĉu pro malbona korpa kondicaro aŭ pli ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. En tiu okazo faru la jenon:

Ripozu multe enlite. Evitu la lacigon kaj la strebadojn. Se eble, loĝu en seka sunbrila regiono. Zorgu, ke viaj piedoj estu ĉiam varmaj kaj prenu ĉiutage piedbanojn en akvo laŭeble varma, aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Gia daŭro varias inter 10 kaj 15 minutoj kaj oni povas ĝin ripeti la saman tagon. Seka brosado de la piedoj ankaŭ utilas.

Tri aŭ kvar fojojn semajne, antaŭ vespermanĝo, prenu varman banon ĝis la kolo dum 10-15 minutoj kun energia brosado de la tuta korpo sub la akvo (por ke vi ne laciĝu, prefere helpanto brosu vin); aŭ se vi ne eltenas tiun banon, prenu banon de la malsupra duono de la korpo aŭ almenaŭ de la torso kiel supre indikite por akuta reninflamo; aldonu de temp' al tempo akvon pli varman. Tuj post la bano envolvu vin mem kiel jam dirite, metu botelojn kun varma akvo ĉe viaj piedoj kaj flankoj, kaj restu senmove 30-50 minutojn por svitado.

La aliajn tagojn de la semajno, antaŭ vespermanĝo, vi mem aŭ prefere helpanto devas energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en akvon laŭeble varman kaj apenaŭ premtordita laŭ ĉi tiu vico; 1.) la krurojn, 2.) la brakojn, 3.) la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekigu kaj enlitigu. La celo de tiu ĝenerala frotado estas draste stimuli la funkciadon de la haŭto, kiun ni povas konsideri ĝis certa grado kiel kroman, plian aŭ suplementan renon. Eĉ pli efikoplena ankoraŭ estas jeno: la helpanto prenu fresan urtikon je la radiko kaj frapu per ĝi la tutan dorson de la paciento, de sultroj ĝis pelvo. Kiel sciate, la urtiko pikas sentigante brulumon, kaj ĝuste per tiu incitado la aktiveco de la haŭto estas intensigita. Se urtiko ne estas havebla, vi sentos preskaŭ la saman sanigan efikon aldonante manplenon da sinapa faruno al iu ajn el la antaŭe menciitaj varmaj banoj.

"Elektra forno" ankaŭ povas kontribui al plia svitado. Se vi estas senfebra kaj viaj koro kaj arterioj (sangopremo ktp.) estas normalaj, prenu sunbanon tutnude. Komencu dum 1 minuto kaj aldonu 1 minuton ĉiutage ĝis atingi 15-20 minutojn kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron seninterrompe. Turnu vin por ricevi la sunradiojn kaj sur la dorsa kaj sur la ventra flankoj. Se vi ne eltenas sunbanon, ĉesigu ĝin. Ankaŭ ne prenu ĝin dum malvarma vetero. Kiel ce akuta renito, ankaŭ ĉe kronika estas observenda severa dieto vegetara kaj sensala. Komencu dieti kun maturaj krudaj fruktoj; post kelkaj tagoj manĝu krudajn salatojn, boligitajn legomojn ktp. Zorgu pri la ĉiutaga ĝusta intesta funkciado. La abdomena masaĝo estas rekomendinda. Malproksime de la manĝoj trinku tizanojn de urinigaj herboj: stigmoj de maizo, pedunkloj de cerizoj, borago, violfloroj, radiko de celerio, ekvizeto ktp.


Pielito kaj pielorenito
Je la komenco de la uretero ekzistas rena pelveto nomita,, pielo". Gia inflamo nomigas pielito. Plej ofte la reno mem ankaŭ partoprenas la inflamon, kaj tiun malsanon oni nomas pielorenito. Se samtempe ekzistas dilatigo de la pielo, oni parolas pri pielorenozo (-nefrozo).

La mikroba infekto, la kongesto, la urina reteno, la traŭmoj, la litiazo (ĉeesto de stonoj) ktp. estas la ĉefaj kaŭzoj de tiuj malsanoj.

Jen la simptomoj de akuta pielorenito: senapetiteco, tremo, febro, senforteco, vomado, mallakso (kelkfoje lakso), lumba doloro, piurio (puso en urino: puspisajo), perturboj de urinado ktp. La kuracado estas ekzakte kiel supre indikite por akuta renito. Sed, se la febro estas alta, ne prenu var-majn banoj. Malaltigu ĝin aplikante malvarman kompreson sur la ventron kaj sanĝu ĝin ĉiu-10-15-minute. Nokte, apliku la saman kompreson, sed ne sanĝu ĝin ĝis la sekva mateno.

Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan pieloreniton (plej ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato, kies simptomoj estas: urino tro abunda, malklara pro la puso; malpliigo de la ureo en urino; ofta urinado dumnokte; temperaturo normala aŭ super ĝi je malgranda grado; trograndigo de la renoj, kiuj doloras ĉe palpado; digestaj perturboj; kelkfoje malgrasigo kaj senforteco.

La kuracado de kronika pielonefrito estas ekzakte kiel supre indikite por kronika renito. Vi povas alternigi la varmajn banojn kun vaporbano de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono Gis la piedoj, dum 20-30 minutoj; ekzemple: ĉe paraj tagoj prenu la vaporbanon, kaj ĉe neparaj tagoj la varman banon. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (saŭno) al via tuta korpo.


Piurio (puso en urino)
Malklara urino ne signifas, ke ĝi entenas puson. Nur la urinanalizo forigos ĉiujn dubojn, sed oni devas ĉerpi la urinon kun malsepsaj kaj kontraŭsepsaj antaŭzorgoj por ke la rezultato estu fidinda. Virinoj nepre devas esti sonditaj tiucele per malgranda sondilo por eviti eventualan malpurigon per vagina elfluajo. Poste oni devas esplori la kaŭzon de la piurio kaj apliki la koncernan kuracadon laŭ la supraj indikoj.


Prostatito kaj prostata hipertrofio
La prostato estas glando, kiu troviĝas inter la vezika cerviko kaj la uretro. Kvankam ĝi estas akcesora genera glando, ni ĝin pritraktas ĉi tie, car pro apudeco ĝi povas forte influi sur la vezikon kaj ties funkciojn.

Diversaj faktoroj kapablas kongesti la prostaton: sidema vivo, hemoroidoj, mallakso, tro longe rajdadi aŭ bicikli, masturbado, fortaj seksaj ekscitigoj, tro oftaj, longdaŭraj, kontraŭnaturaj aŭ interrompitaj koitoj ktp. Tiu kongesto kune kun la ĉeesto de mikroboj, plej ofte gonokoko, kaŭzas la inflamon de la glando, kiu estas karakterizata de pezosento ĉe la perineo (malsupra parieto de la abdomeno), sento de fremda korpo kaj premo ĉe la rektumo, kaj doloro pli aŭ malpli akra propagiganta al perineo, anuso, testikoj kaj lumba regiono. Tiu doloro intensigas kiam la paciento sidas aŭ proksimigas la femurojn, kaj tial li evitas marsi aŭ marsas kun malproksimigitaj gamboj. Samtempe ekzistas disurio (malfacileco en urinado), eĉ urinreteno, mallakso, dolora fekado kaj febro.

Kuracado: Enlite ripozu; la unuajn tagojn manĝu nenion solidan; trinku nur sukon de fresaj fruktoj kaj legomoj; 4 ĝis 6 fojojn ĉiutage apliku klisteron de 100 gramoj da varma akvo je 45 °C pere de klisterpilko por eviti troan premon kaj retenu ĝin laŭeble longe; 3 fojojn ĉiutage prenu 15 minutan sidbanon en akvon tiom varman kiom nur eble elteni. Krome apliku sur la mal-supran parton de la ventro fomentajon laŭeble varman kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentajon kaŭĉukan ujon kun varma akvo; renovigu ĝin laŭbezone. Nokte trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin trioble kaj apliku ĝin sur la perineon kaj la malsupran parton de la ventro; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton; demetu ĝin la sekvantan matenon.

Post kelkaj tagoj manĝu maturajn krudajn fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, integrajn cerealojn, vegetalajn supojn.

Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan prostatiton (pleje pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. La kuracado en tiu okazo estas same kiel en la antaŭa, sed la varmaj sidbanoj kaj klisteroj estas malpli oftaj. Krome 2-3 fojojn ĉiusemajne prenu vaporbanon de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj, dum 20-30 minutoj. La prostata masaGo (2-3 fojojn semajne) farita de kuracisto aŭ kompetenta masaĝisto povas ofte utili.

La prostata hipertrofio (nenormala trograndigo de tiu glando) estas renkontata precipe ĉe maljunaj viroj, kiuj suferis de kronika prostatito. Gi manifestigas komence per malfacila kaj ofta urinado dumnokte; poste la veziko ne povas malplenigi komplete, kaj la malfacila ofta urinado intensigas kaj aperas eĉ dumtage. Se la paciento ne submetigas al trafa kuracado, la veziko disstreĉigas kaj sekve la kvanto da urino, kiu postrestas en ĝi post urinado pliigas; la simptomoj antaŭe menciitaj pliintensigas kaj aperas novaj: digestaj perturboj, difektsanĝo de la ĝenerala stato kaj ec grava difekto de nutrado. Kelkaj komplikajoj povas aperi: urinreteno, poguta malreteno, hematurio, infektoj ktp.

Kuracado

Observu severan vegetaran dieton. Evitu tabakon, alkoholajojn, spicajojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, akran fromaĝon, troan salon ktp. Ĉiuj kaŭzoj de kongesto estas eliminendaj: mallakso, malvarmo, longaj veturadoj, seksaj ekscitigoj ktp.

La unuan semajnon prenu ĉiumatene kaj ĉiuvespere sidbanon laŭeble varman dum 15 minutoj kaj apliku tuj poste klisteron de 100-150 gramoj da varma akvo je 42-45 °C kaj retenu ĝin laŭeble longe. Ekde la dua semajno faru la jenon:

Ĉiumatene tuj post ellitigo plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidigu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu ĝin en la akvon de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tusante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvon kaj ripetu la saman frotadon kaj tiel sinsekve kaj seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reumatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman, aparte vintre. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefika. Ĉiuvespere (aŭ almenaŭ 3-4 fojojn semajne), unu horon antaŭ vespermanĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn sur la malsupran parton de la ventro.

Jen la procedo: plenigu pelvon per akvo tiom varma kiom nur eble elteni kaj mergu tukon en ĝin, kaj plenigu alian pelvon per malvarma akvo kun aparta tuko en ĝi. Unue elakvigu la varman tukon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku Gin sur la malsupran parton de la ventro; kovru ĝin per seka flanelo por ke ĝi ne malvarmigu (aŭ metu sur Gin tiucele kaŭĉukan ujon kun varma akvo) kaj atendu 3 minutojn. Post 3 minutoj demetu la varman fomentajon kaj remetu ĝin en la koncernan pelvon. Elakvigu tuj la malvarman tukon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin sur la malsupran parton de la ventro dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma fomentajo daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma kompreso nur 1 minuton. Oni aplikas ĉiun senprokraste post la alia kaj la lasta estas la malvarma. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmigu. aldonu laŭbezone pli varman akvon. En ekstrema okazo, hirurgia operacio estas akceptebla.


Rena stonozo (litiazo)
Ce certaj perturboj, metabolaj aŭ aliaj, la diversaj materioj, kiujn la urino normale enhavas kaj glate eliminas eksteren, farigas nesolveblaj, almenaŭ parte, kaj precipitigas en la renajn duktetojn kaj duktojn. Ce la komenco, la precipitajoj estas tre malgrandaj kaj ne estigas ĝenajn simptomojn; sed poste ili pligrandigas kaj formas kvazaŭ sablerojn, kiuj iom post iom kunigas formante stonetojn kaj stonojn (litiazo). Tiuj stonoj povas esti formitaj el ureatoj, oksalatoj kaj fosfatoj.

Jen la simptomoj de rena litiazo

Post kelka tempo la stono kaŭzas renan traŭmon kaj kongeston, kiuj sekvigas iafoje urinan retenon kun infekto. Aperas tiam alia simptomo: piurio (puso en urino).

Kuracado

Se temas pri rena koliko, apliku oftajn klisterojn de 1 litro da varma akvo, kaj prenu banon laŭeble varman de via tuta korpo, ĝis la kolo, dum 15-30 minutoj, kaj ripetu Gin, se necese. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Se vi ne havas grandan banujon, enakvigu almenaŭ vian trunkon aŭ torson. Se la doloro estas malakra, la bano povas esti malpli longa. Se ne eblas prepari tiun banon, apliku fomentajojn laŭeble varmajn sur la lumban kaj ventran regionojn kaj kovru ilin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentajojn botelojn kun varma akvo. Renovigu ilin laŭbezone. Krome, por sendolorigi, trinku tizanon aŭ dekokton de papavo aŭ papaveto. La forta spasma doloro kaŭzita de la stono ĉesas nur, kiam ĝi enfalas en la vezikon. Ripozu enlite dume.

Ce ureata litiazo evitu ĉiuspecajn viandajojn, fisajojn, konservajojn, kolba-sojn, spicajojn, alkoholajojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, fromaĝon, ovajojn kaj sekajn legomojn (lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo, sojo ktp.). Estas permesate manĝi tre modere: lakton (prefere jogurton), kremon, buteron kaj nuksojn. Estas rekomendindaj: fresaj kaj sekigitaj fruktoj, krudaj salatoj, boligitaj legomoj kaj integraj cerealoj.

Ce oksalata kaj fosfata litiazoj evitu ĉiuspecajn viandajojn, konservajojn, kolbasojn, alkoholajojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, lakton, fromaĝon, ovajojn, okzalon, bliton, spinacon, brasikon, florbrasikon kaj cikorion. Estas permesate manĝi tre modere: sekajn legomojn, kremon, buteron kaj nuksojn. Estas rekomendindaj: fresaj kaj sekigitaj fruktoj (escepte de fragoj kaj sekigitaj figoj), krudaj salatoj, boligitaj legomoj kaj integraj cerealoj.

Tri fojojn semajne prenu vaporbanon de la malsupra duono de la korpo, tio estas, de la zono ĝis la piedoj, dum 20-30 minutoj. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (saŭno) al via tuta korpo. Malproksime de la manĝoj trinku tizanojn de urinigaj herboj.

La absoluta ripozo enlite estas nepre necesa tiom longe kiom persistas la doloroj kaj la hematurio. Sed, kiam la ĝenaj simptomoj malaperas, estas konsilinde longe marsi, car la fizika aktiveco multe helpas elimini la ekskreciajojn. Ĉiutagaj sunbanoj kaj spiraj ekzercoj ankaŭ utilas.

La hirurgia operacio estas akceptebla nur, kiam ĉiuj aliaj rimedoj malsukcesas. Krome, la eltiro de stono estas nur provizora solvo, car la "fabriko" de tiuj stonoj kusas en la organismo mem, kaj ĝi certe plu produktos aliajn, se la dieto kaj la aliaj antaŭe menciitaj indikoj ne estas severe kaj daŭre observataj.


Renoptozo aŭ renofalo aŭ loks'ang'a reno
Pro diversaj kaŭzoj (traŭmoj, falo, troa malgrasigo, pluraj akusoj, malfortigo de la abdomenaj parietoj ktp.) la reno povas forlasi sian situon, kaj tiu loksanĝo, plej ofte malsupren, estigas diversajn perturbojn: pezosenton aŭ doloron ĉe la lumba regiono, digestajn malordojn (senapetiteco, dispepsio, mallakso, stomaka acidsento), nervajn malordojn (deprimeco aŭ ekscitigo), kaj ankaŭ kurbigon de la uretero, kiu, siavice, malhelpas la glatan fluadon de la urino. Tiu ĉi tiam akumuligas supren ĝis atingi la pielon kaj la renajn duktojn kaj duktetojn (akvorenozo; hidronefrozo).

Kuracado

Ripozo enlita; bona kaj sana nutrado; uzado de ortopedia abdomena zono; fortikigo de la abdomena muskolaro per gimnastikaj ekzercoj: kusante (ne starante) levu kaj mallevu la krurojn, sidigu kaj kusigu ne vin apogante sur la manoj, movu cirkle la krurojn, apartigu kaj kunigu la femurojn kontraŭ la rezisto de helpanto; abdomena masaĝo; varmaj sidbanoj 10-15 minutaj, aŭ prefere jena alterna sidbano: plenigu grandan kuvon per akvo laŭeble varma kaj alian grandan kuvon per malvarma akvo; unue sidigu en la varman akvon dum 3 minutoj, tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto, kaj ripetu la samon kvarfoje. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmigu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna ujo. En ekstrema okazo, hirurgia operacio estas akceptebla.

Tiu sama kuracado tre taŭgas ankaŭ ĉe hernioj (epigastra, ingvena aŭ umbilika) kaj visceroptozo (falo aŭ loksanĝo de intestoj, stomaka disstrecigo aŭ dilatigo ktp.).


Urina malreteno
Suferantoj de cistito kaj uretrito urĝe bezonas urini kaj kelkfoje ili ne kapablas reteni la urinon ĝis atingi la necesejon. Ce uretra plimallarĝigo (plej ofte sekvajo de kronika blenoreo) la paciento rimarkas, ke post la finigo de la urinado kelkaj gutoj da urino eligas ankoraŭ. Ce la lasta stadio de prostata hipertrofio, kiam la veziko estas superplena pro reteno, okazas poguta malreteno kiel antaŭe dirite. Ankaŭ ĉe kelkaj virinoj, eĉ sanaj, sed kun malforta vezika sfinktero, eligas nevole iom da urino dum tusado, ternado aŭ fortostreco. Tiuj kazoj de malreteno estas nur sajnaj aŭ falsaj.

La afekcioj kiuj povas estigi veran urinan malretenon estas multnombraj kaj kelkfoje ne apartenas al urina aparato: diversaj traŭmoj de tiu regiono, malsanoj de la nervaro, fistuloj, renaj, vezikaj kaj prostataj afekcioj ktp.

Specialan atenton meritas la esenca nokta urina malreteno, kiun suferas kelkaj nervozaj infanoj. Kvankam negrava malsano, ĝi povas estigi hipohondrion, se oni ne trafe kuracas ĝin.

Kuracado

Observu vegetaran dieton. Evitu alkoholajojn, spicajojn, cokoladon, kakaon, kafon, teon, akran fromaĝon, troan salon ktp. Maltkafo (farita el Germinta rostita hordeo) kaj infuzajoj el kamomilo, tilifloroj ktp. estas permesataj. Post vesperigo ne trinku likvajojn kaj ne manĝu sukoplenajn fruktojn. Urinigu la infanon antaŭ enlitigo kaj veku Gin dumnokte por Gin urinigi antaŭ la horo je kiu ĝi nevole kaj senkonscie urinas en la lito. Ĉiuvespere ĝi prenu varman sidbanon dum 10 minutoj. En kelkaj okazoj tre utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj dum 16 minutoj sume, kiujn ni priskribis antaŭe. Se kunestas mallakso aŭ intestaj parazitoj, kuracu ilin. Plenkreskuloj povas fari la samon.

Psikoterapio estas tre grava kuracilo kaj indas ĝin apliki kiom nur eble. La gepatroj devas uzi paciencon kaj lertecon por trakti la infanon konsiderante, ke ĉi tiu suferas nur malsanon. lli ne devas do riproĉi, admoni aŭ mallaŭdi ĝin. Male, ili devas ĝin kuraĝigi kaj komprenigi, ke la afero ne gravas kaj ke ĝi certe resanigos. Ne forgesu, ke la gepatroj estas plej ofte iel kulpaj pri la malsano de la infano, jen pro troa severeco kaj trudemeco, kiu estigas nervostrecadon kaj timon en Gi, jen pro dorlotado kaj troprotektado, kiu estigas en ĝi senton de malkontento kaj malkapableco. Nu, tiuj nervostrecoj, timoj, sentoj de malsukceso, fraŭdigo aŭ senpoveco akumuligas dumtage kaj eksterigas dumnokte nevole kaj senkonscie per urina malreteno. Laŭ tiu mehanismo, kvazaŭ tra sekuriga valvo aŭ savklapo, la infano lasas eligi parton de la akumulita nervostreco, kiam ties premo superas ian limon.


Vezika urinreteno
Ni plurfoje menciis antaŭe la urinretenon, kiu povas okazi ne nur ĉe malsanoj de la urina aparato, sed kelkfoje ankaŭ pro aliaj kaŭzoj: mjelaj, cerbaj, meningaj kaj infektaj malsanoj, toksigoj, kunpremita uretro, refleksaj kaŭzoj ktp. Oni devas klare distingi vezikan urinretenon de anurio (manko de urino). En la unua okazo la veziko entenas urinon, kiu ne povas elflui eksteren tute aŭ parte. En la dua okazo la veziko ne entenas urinon, car la renoj ne Gin sekrecias aŭ car ĝi ne povas enflui en la vezikon pro iu uretera obstrukco.

Car vezika urinreteno estas nur simptomo de malsano, kuracu ĉi tiun unue. Varmaj, oftaj sidbanoj dum 15-20 minutoj povas helpi. Varmaj klisteroj 150 gramaj ankaŭ utilas, sed retenu ilin laŭeble longe.

Ce vezika urinreteno kelkaj kuracistoj hastas sondi la vezikon por ĝin malplenigi. Tiu procedo kompreneble tuj kvietigas la pacienton kaj mildigas ties suferojn, sed Gi prezentas danĝeron: traŭmoj de la uretro kaj veziko, infektoj ktp. Uzu ĝin nur se ne restas alia alternativo, kaj en tiu okazo sondu tre singarde kun la nepre necesaj malsepsaj kaj kontraŭsepsaj antaŭzorgoj.


reen al la komenco  reen al la starta paGo