Okulaj malsanoj



Akuta konjunktivito
manifestiĝas per ruĝeco, ŝvelo kaj sekreciaĵo pli aŭ malpli abunda, muka aŭ mukopusa, kiu akumuliĝas dumnokte kaj sekiĝas sur la palpebraj randoj dum la dormohoroj. La paciento plendas pri jukado ĉe la palpebroj, kiuj ŝajnas al li varmaj, pezaj, kvazaŭ sableroj aŭ aliaj fremdaĵoj troviĝus sub ili, doloro, lumtimo pli aŭ malpli intensa kaj malklariĝo de la vidado, kiam sekreciaĵo metiĝas sur la korneon. Tiuj simptomoj pligraviĝas dumnokte kaj varias je intenseco laŭ la grado de la inflamo. Kelkfoje nur unu okulo malsanas; sed pleje ambaŭ estas trafitaj.

La kaŭzoj de tiu inflamo, kiu povas ataki ĉiuaĜajn homojn, estas diversaj:

La plimulto de la pacientoj resaniĝas spontanee post kelkaj tagoj, aŭ 1-2 semajnoj. Tamen la naturkuracado povas mildigi la simptomojn, mallongi-gi la daŭron de la malsano kaj eviti ties pason al la kronika stato. Sendolorig- kaj seninflamigcele apliku sur la okulan regionon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn dum 20-60 minutoj, tri- aŭ kvarfoje en la tago; kaj alian dum la tuta nokto. Lavu ofte la okulojn (pere de pilketo aŭ gutigilo aŭ vatbulo trempita en la koncerna likvaĵo) per varmeta abunda salita akvo (1 kulerpleno da salo solvita en 1 litro da akvo) aŭ per solvaĵo de natria dikar-bonato (2 kuleretplenoj en 1 litro da boligita akvo) aŭ per infuzaĵo de kamomil- aŭ de sambukfloroj aŭ de malvofolioj je 20% (20 gramoj en 1 litro da akvo). Nokte ŝmiru la palpebrajn randojn per vazelino aŭ per olivoleo por ke ili ne kungluiĝu. Kiam la kataro malpliiĝas, oni uzas kiel kolirion distilitan rozakvon 2 aŭ 3-foje en la tago. Kaj oni anstataŭigas la malvarmajn kompresojn per alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj.

Por eviti la kontaĝon, oni strikte observu la plej skrupulan purecon. Man-, viŝtukojn kaj aliajn personajn uzaĵojn oni zorge lavpurigu kaj, se eble, boligu.


Astigmatismo
estas difekto de la okulo, kiu, ne havante unu saman kurbecon en la diversaj meridianoj, estigas vidon neegale klaran en ĉiuj direktoj. Ordinare denaska, ĝi ofte ŝuldiĝas al hereda antaŭdispozicio; sed povas tamen esti kaŭzita ankaŭ de korneaj inflamoj, traŭmatoj aŭ operacioj. La vidakreco malpliiĝas diversgrade, tiom en proksima kiom en malproksima vidado, depende de I' grado de astigmatismo, kaj la paciento plendas pri laciĝo pli aŭ malpli intensa kaj kontinua, precipe ĉe proksima vidado.

Kuracado

La alopatia (oficiala) medicino traktas la perturbojn de la refrakto nur preskribante okulvitrojn; sed ĝi ordinare preteratentas aŭ simple ignoras la realajn kaŭzojn, kiuj estigis tiujn perturbojn. Racia kuracado devas nepre turni sian atenton unue al la ĝenerala sanstato de la paciento, al ties viv- kaj nutromaniero ktp. Fortiga vegetara dieto kun abundo da krudaj nekuiritaj fruktoj kaj salatoj kaj aldono de sekigitaj bierfeĉo kaj poleno, kruda Ĝermo de tritiko kaj maraj algoj; mar-, sun- kaj aerbanoj; ĉiutagaj gimnastiko, sporto kaj marŝado (ilin alternigante kun la studhoroj); sufiĉa nokta ripozo ktp. estas preventaj faktoroj, kiuj celas antaŭmalhelpi la aperon de la menciitaj perturboj. Kiam ili jam aperis, la samaj faktoroj estas aplikendaj al ties kuracado; ĉar la okula sanstato dependas pleje de la ĝenerala sanstato, kaj neniel povas apartiĝi disde Ĝi. Antaŭ ol preskribi okulvitrojn, do, oni devas zorge priatenti la ĝeneralan sanstaton de la paciento, celante ĝian normaligon. Samtempe oni rekomendos ĉiutagajn (eĉ 2- aŭ 3foje tage, se eble) okulajn ekzercojn malrapide farotajn, dum kiuj la sidanta paciento tenos sian kapon rekta kaj senmova la tutan tempon. Nur la okuloj devas moviĝi jene:

La ripozo je la fino de ĉiu serio da ekzercoj konsistas simple el teni la oku-lojn fermitaj, aŭ preferinde apogi la kapon, tenante la okulojn fermitaj, sur la manplatoj (ne premu la okulglobojn nek la nazon), kio pli perfekte ripozigos la okulojn en kompleta mallumo. Memoru, ke ĉiuj movoj devas esti malrapide farataj, ke nur la okuloj devas moviĝi, dum la kapo restas fiksa, senmova. Se 20 sinsekvaj duoblaj movoj en ĉiu serio tro lacigas vin, faru en la komenco nur 3 aŭ 5 movojn, kaj aldonu 1 aŭ 2 ĉiutage, Ĝis atingi 20 en ĉiu serio.

Okulbano en malvarma, apenaŭ salita akvo estas ankaŭ tre rekomendin-da por fortigi la vidkapablon, kaj por ripozigi la okulojn post troa okullaciĝo aŭ -streĉado, aparte ĉe arta lumo. Krome enstomakigu ĉiutage 2 glasojn da ĵus elpremita suko de freŝaj krudaj karotoj.

La ĉi-supraj indikoj strikte observataj dum la necesa tempodaŭro, varia laŭ la kazoj, sufiĉas por kuraci preskaŭ ĉiujn perturbojn de la refrakto, kaj por plibonigi tiujn de I' akomodo (presbiopeco). En kelkaj difinitaj kazoj deter-minotaj de la naturkuracisto, konsulte kun okulisto, oni preskribos okulvitrojn tiom malfortajn kiom eble. Oni ne forgesu, ke okulvitroj nur povas ĝusti tiujn perturbojn dum la uzado; sed tute ne taŭgas por ilin kuraci. Male, ili kontribuas al atrofiiĝo de la muskoloj de I' akomodo, kaj, kun paso de la tempo, la okulo, kvazaŭ senmovigita, inertigita, iasence paralizita, perdas sian reagokapablon, kaj bezonos ĉiufoje lensojn pli kaj pli fortajn.

Se malgraŭ ĉio la perturbo pligraviĝas, estas konsilinde forlasi dum certa tempo la studadon aŭ laboron, se tiu ĉi postulas proksiman vidadon, kaj ekloĜi en la kamparo, en plena kontakto kun la naturo.


Blenoragia aŭ pusa konjunktivito
estas intensa kaj grava inflamo kaŭzata pleje de gonokokoj kaj karakterizita per ŝvelo, kongesto, doloro kaj abunda puso. La komplikaĵoj ne maloftas, ordinare la kornea ulceriĝo, kiu, se ne trafe kaj Ĝustatempe traktita, povas konduki al la perdo de la okulo. La kontaĜo ŝuldiĝas al la blenoragia sekreciaĵo, kiu, rekte per la fingroj de la paciento mem, aŭ nerekte per viŝ- aŭ aliaj tukoj ks. atingas la okulon. La ĵusnaskitoj infektiĝas dum la akuŝo, kiam la patrino suferas de gonokoka vaginito. La prognozo, ĉiam grava, dependas de la intenseco de la inflamo kaj de la kornea stato.

Kuracado

La kuracado, tuja kaj energia, devas esti ĉiutage kontrolita de la kuracisto. Ne bandaĜu la malsanan okulon por ke la puso povu libere flui eksteren; sed bone protektu la sanan. Se temas pri unuflanka inflamo ĉe novnaskito, kuŝigu Ĝin sur la afekciita flanko por eviti, ke Ĝi atingu la alian okulon. Adoltoj faru la samon. Multfoje en la tago (ĉiu-15-30-minute) lavu la okulon per abunda salita akvo je 7%, aŭ solvaĵo de natria dikarbonato je 5%, aŭ infuzaĵo de sambuk- aŭ de kamomilfloroj. Apliku senĉese malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn, kiuj mildigos la inflamon kaj doloron. Malvarmaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino estas ankaŭ tre rekomendindaj, sed antaŭ ties apliko kovru la fermitan okulon per maldika gazo; demetu Ĝin post unu horo, verŝante iom da akvo, kaj ripetu tion 2- aŭ 3-foje en la tago. Kiam la malsano prezentiĝas tre intense, taŭgas ĉe la komenco meti 3 Ĝis 6 hiru-dojn sur la samflankan tempion. Kiam la ŝvelo kaj doloro malpliiĝas, la ofteco de tiuj malvarmaj aplikoj devas ankaŭ malkreski. Poste, precipe ĉe kornea infiltriĝo, oni anstataŭigas ilin per varmaj fomentadoj, kiuj stimulos la lokan cirkuladon kaj favoros la nutradon de la korneo. Krome oni engutu en la okulon 1- aŭ 2foje ĉiutage kelkajn gutojn da citronsuko. Ĉiuj manipuladoj devas esti mildaj por eviti kornean lezon.

La paciento, la kuracisto kaj ĉiuj aliaj personoj, kiuj flegas lin, devas observi la plej striktajn antaŭzorgojn, lavante al si skrupule la manojn kaj malin-fektante la uzitajn ilojn ktp. por eviti pluajn kontaĝojn. Rekomendinda profilaktika metodo konsistas en la engutado de 2 gutoj da citronsuko en la okulojn de ĉiu ĵusnaskito.

La dieto tre gravas en la kuracado. Ĉe la komenco, por akceli sentoksiĝadon, konsilindas fasti kelkajn tagojn aŭ observi dieton el nur fruktoj; poste, krudan nekuiritan dieton.


Dakriocistito
estas inflamo de la larmosako situanta ĉe la naza angulo de la okulo, kiun Ĝenerale estigas obstrukco de la nazolarma dukto. Ĝia konstanta simptomo estas la epiforo (larmelfluo), kiu pliiĝas pro malvarmo, vento, polvo, fumo ks. Tiu regiono povas esti plena, ŝvela, kaj, se oni premas la disstreĉiĝintan sakon, elfluas tra la larmaj punktoj (du malgrandaj orificoj si-tuantaj en ambaŭ palpebrorandoj je 6 milimetroj de la naza angulo) viskoza likvaĵo blank-, flav- aŭ verdeta, depende de la en Ĝi enhavata puso. Tamen kelkfoje la sako malpleniĝas en kontraŭan direkton, t. e. en la nazon. Ofte blefarito kaj kronika konjunktivito ekzistas samtempe; kelkfoje ankaŭ ekzemo. La dakriocistito, kronika malsano, kiu daŭras jarojn, prezentiĝas en ĉiuj aĝoj, kaj ne malofte ĉe novnaskitoj kaj infanetoj.

La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo de la obstrukco de la nazolarma dukto: rinito aŭ alia afekcio de la nazkavoj, nazaj polipoj, hipertrofio de la malsupra naza konko ktp.

Sur la konjunktivon apliku salitan akvon aŭ infuzaĵon de alteo aŭ malvo aŭ akvizeto aŭ rozpetaloj aŭ folioj de juglandarbo aŭ de eŭkalipto (moligaj kaj adstringaj plantoj). Malplenigu la larmosakon per premado kaj milde masaĜu Ĝin por faciligi la enfluon en Ĝin de la kolirio. Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, vaporbanoj al la vizaĜo, sunbanoj, kataplasmoj el argilo surloken kaj racia nutrado kompletigas la kuracadon. La sondado de la larmoduktoj, riska kaj ofte senefika procedo, devas kelkfoje esti farata nur de tre kompetenta specialisto.

Kirurgia operacio estas akceptebla iufoje.

Dum la evoluo de kronika dakriocistito povas aperi akuta inflamo de la re-giono de la larmosako, kiu finiĝas per absceso. La haŭto, kiu tegas la larmosakon, montriĝas ruĜa, ŝvelinta kaj malmola. La palpebroj kaj la konjunktivo partoprenas en la inflamo. Aperas ankaŭ doloro, sensiveco, iom da febro kaj malboniĝo de la Ĝenerala sanstato. Post 2-3 tagoj oni rimarkas flavan punkton iom malsupre de la larmosako: temas pri formiĝinta absceso, kies disrompiĝo eliminas la kolektiĝintan puson. Kompreneble tiu elfluo tre mildigas la simptomojn. Koncerne la rezultantan fistulon, ĝi povas cikatriĝi aŭ persisti.

Por kuraci la akutan dakriocistiton en sia komenco, apliku varmajn fomentadojn aŭ varmajn kataplasmojn el faruno de lingrajnoj aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto, kio akcelos la formiĝon de la absceso. Kaj poste apliku malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Persistanta fistulo devas esti operaciita.

Fliktena konjunktivito
estas karakterizita per unu aŭ pluraj 1- aŭ 2-milimetraj grizetaj ŝvelaĵoj situantaj sur la konjunktivo aŭ ĉe la kornea rando, ĉirkaŭitaj de hiperemia (kongesta) zono. La simptomoj similas al tiuj de akuta konjunktivito, sed la kataro malabundas. Ĝi daŭras kelkajn tagojn aŭ 1-2 semajnojn, kaj malaperas ĝenerale sen sekvaĵoj. Tamen la recidivoj (reaperoj) estas oftaj, kaj la korneo povas esti ankaŭ trafita. Tiam la prognozo varias, ĉar, kiam la flikteno resorbiĝas, restas en la korneo cikatreto, kiu povas perturbi la vidadon. Ĉefe estas trafitaj skrofolaj infanoj kaj junuloj, vivantaj en mizeraj nehigienaj kondiĉoj. Tamen Ĝi kelkfoje trafas ankaŭ bonhavajn infanojn, kiuj manĜas troe kaj neracie.

Kuracado

La kuracado devas unue direktiĝi al la Ĝenerala stato de la paciento: racia nutrado, aktiva saniga vivo en la montaro, kamparo aŭ marbordo, sunbanoj ktp. estas rekomendindaj. La loka kuracado similas al tiu de akuta konjunktivito. Dufoje en la tago enigu en la okulon iom da sterilizita vazelino kaj faru per la fingro mildan cirklan masaĝon tra la fermitaj palpebroj. Se la flikteno estas kornea, anstataŭigu la malvarmajn kompresojn per varmaj fomentadoj. Post la inflama stadio utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj. La malsanan okulon ne bandaĜu. Se kunekzistas rin-, faring-, orel-, tonsil- aŭ blefarito, palpebra ekzemo, refraktaj difektoj, adenoidaj vegetaĵoj ktp. konsilindas trakti ilin samtempe. Krustojn moligu kaj forigu per iom da olivoleo. Ĉe lumtimo uzu sunokulvitrojn.


Glaŭkomo
estas grava kaj ofta okula malsano, kiu trafas homojn (pli ofte virinojn) pli ol 40jarajn, karakterizita per pliiĝo de la enokula premo. Ĝenerale ambaŭ okuloj estas afekciitaj, sed la dua okulo malsaniĝas ordinare kelkajn monatojn aŭ jarojn post la unua. Ties antaŭsignoj estas: malpliiĝo de la vidakreco (la okuloj estas kvazaŭ vualataj de nebul(et)o; vidado ĉirkaŭ la lumo de ringoformaj ĉielarkaj koloroj; korneo iom malklara, ĉefe en sia centro pro edemo (sera infiltriĝo), kaŭzanta la antaŭe menciitajn simptomojn; sento de neintensa okul- kaj kappezeco aŭ -doloro; la pupilo, iom dilatita kaj ofte ovala, reagas malrapide; pliiĝinta sed nedaŭra enokula premo koincidanta kun kapdoloro en la brovo, frunto kaj tempio (malofte en la okulo dum tiu ĉi frua stadio); ofte malforta ĉirkaŭkornea kaj konjunktiva kongesto.

Tiuj prodromaj simptomoj daŭras kelkajn horojn kaj tute malaperas. La okulo renormaliĝas, escepte de la malpliiĝo de la povo de akomodo, kiu persistas kaj devigas la pacienton uzi okulvitrojn pli fortajn. Tial rapida pliiĝo de la presbiopeco suspektigas pri glaŭkomo. Kelkfoje sendormeco, pezaj zorgoj, forta emocio (precipe se deprima), eksceso en la manĜado, misdigesto ktp. provokas tiujn prodromajn atakojn, kiuj ofte cedas al dormado, severa dieto kaj laksigo. Antaŭdispoziciaj faktoroj de glaŭkomo estas la arteriosklerozo, kormalsanoj, kronika mallakso, podagro, reŭmatismo, malmiopeco. Kontribuas ankaŭ la diboĉa vivo, febroj (aparte gripo), misuzo de atropino kaj troa streĉado de la okuloj. Ne malofte heredeco estas imputebla.

En la komenco tiuj atakoj ripetiĝas post kelkaj semajnoj aŭ monatoj; sed poste ili plioftiĝas. Tiu periodo daŭras plurajn semajnojn aŭ monatojn; kelkfoje jarojn. Poste la malsano subite transiras en la duan, akutan stadion (glaŭkoma atako), kies apero ŝuldiĝas al iu el la jam menciitaj ekscitantaj kaŭzoj de la prodromaj atakoj. La vidkapablo rapide malpliiĝas; la vidkampo (regiono, en kiu la okulo povas vidi objektojn ne turnante sin), precipe de la interna (naza) duono, malgrandiĝas; la okulo akrege doloras kvazaŭ krevonta, kaj tiu intensa doloro propagiĝas al la tempio kaj al la tuta kapo, estigante kelkfoje tremon, naŭzon, vomon, Ĝeneralan deprimecon kaj eĉ febron. La enokula premo, mezurebla per speciala tensiometro, estas rimarkinde alta; la palpebro ŝvelinta; la konjunktivo kongestita; la korneo nesensiva, malklara kaj ĉirkaŭita de malhelruĜa hiperemio (sanga kongesto); la pupilo dilatita, senmova, ovala, ofte kun verdeta rebrilo; la iri-so kongestita, senkoloriĝinta kaj senbrila; la malklariĝintaj refraktaj medioj ne permesas al la okulisto distingi detalojn de la okulfundo. Multfoje post kelkaj tagoj aŭ semajnoj tiu stato cedas: la doloro malpliiĝas; la palpebra kaj konjunktiva kongesto kaj edemo malaperas; la korneo reklariĝas kaj la vidkapablo pliboniĝas. Sed la okulo ne tute renormaliĝas: ĝi restas en tiel nomata glaŭkoma stato, pli malbona ol antaŭ la atako. Post kvieta periodo de 1 aŭ 2 monatoj, pro troa maldormado, digestaj perturboj ks., prezentiĝas aliaj atakoj similaj al la unua; kaj ĉiu el ili reduktas pli la vidadon pro gravaj lezoj de la vidonervo, koroido, retino kaj aliaj okulaj histoj kaŭze de la enokula premo. Fine tiuj lezoj rezultigas blindecon: la okulo degeneras kaj atrofiiĝas.

Kontraste kun tiu primara glaŭkomo, ekzistas sekundara glaŭkomo, kiel komplikaĵo aŭ sekvaĵo de alia okula malsano, kun similaj simptomoj. La prognozo de glaŭkomo estas ĉiam alarma, se trafa kuracado ne estas entreprenita tuj de ĝia komenco.

Dum la akuta glaŭkoma atako engutadu en la okulon, laŭ ofteco indikota de la okulisto, eserinon aŭ pilokarpinon, kiuj maldilatigas la pupilon, malpliigas la enokulan premon kaj la doloron; ĉiutage klisteru kaj observu dieton el suko de fruktoj; enlite ripozu; apliku sur la okulon varmajn malsekajn fomentaĵojn; ankaŭ alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; sur la tem-pion apliku kelkajn hirudojn. Kiam ĉesas la doloro kaj aliaj intensaj simptomoj, milde masaĝu la okulglobon per la fingropinto tra la palpebro. Jen ĝenerala kuracado aplikenda ĉiukaze: ripozo; psikoterapio; spira ekzercado; okulgimnastiko; malstreĉiĝo; ŝvitado; vegetara dieto (en la komenco fastado, dieto el fruktoj kaj kruda nekuirita dieto); ĉiutaga fekado; sindeteno de troa manĜado, tabako, alkoholaĵoj, troa streĉado de la okuloj kaj maldormado. Krome speciala atento devas esti turnata al la ofte kunekzistanta arteria hipertensio, al la nervaro, kaj al la antaŭdispoziciaj faktoroj de glaŭkomo antaŭe menciitaj, kiuj devas esti zorge kaj racie traktataj. Kirurgia operacio estas akceptebla nur kiam la antaŭaj kuraciloj ne efikas kaj la malsano pligraviĝas.


Hemorargioj (sangelfluoj)
okazas ĉe traŭmatoj, koroidito kaj retinito, ekstrema miopeco, glaŭkomo, arteriosklerozo, anemio, renito, diabeto ktp. La kuracado devas unue turni la atenton al tiuj kaŭzoj. Krome, por faciligi la resorbiĝon de la sango, konsilindas absoluta ripozo, varmaj fomentadoj, alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, malvarmaj aŭ varmetaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino (dumnokte), okulbanoj en salita varma akvo kaj ultrasonterapio. Plie utilas trinki sukon de krudaj rafanetoj kaj infuzaĵojn de ekvizeto, paŝtista kapselo aŭ akileo, kiuj posedas sanghaltigajn ecojn.


Hipermetropeco (malmiopeco)
Ĉe hipermetropeco (malmiopeco) la okulo estas pleje iom pli mallonga ol normale. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj devenantaj de malproksime konverĜas trans la retino. La okulo do devas akomodiĝi por klare vidi malproksimajn objektojn; la proksimajn Ĝi ne povas klare vidi. Ĝi estas denaska kaj la plej ofta perturbo de la refrakto. Tamen Ĝenerale la paciento klare vidas malproksimajn objektojn, aparte se li estas juna kaj bonfarta. Sed se li devas streĉi la okulojn por vidi proksime, precipe nokte kaj ĉe arta lumo, li laciĝas kaj plendas pri okula aŭ superokula doloro, kapdoloro ĝenerale frunta, sed kelkfoje okcipita, konjunktiva kaj palpebra kongesto, larmelfluo kaj ioma lumtimo. Komplikaĵoj de hipermetropeco estas konjunktivito kaj blefarito, kongesto de la retino kaj koroido, konverĝa strabismo kaj glaŭkomo.


Hordeolo
(vorto derivita el "hordeo", ĉar Ĝi memorigas pri grajno de tiu cerealo) estas akuta inflamo de la palpebra rando centrita sur sebuma foliklo de okulharo. Ĝiaj plej gravaj simptomoj estas ruĜa ŝveliĝo, doloro, sensiveco, kaj poste la apero de flaveta punkto, kiu indikas pusadon. Ĝi prezentiĝas en ĉiuj aĝoj, pleje ĉe infanoj kaj junuloj, kaj ofte ŝuldiĝas al mallakso kaj al refraktaj difektoj. Oni do devas trakti tiujn kaŭzojn, same kiel la Ĝeneralan sanstaton de la paciento, kiel supre indikite por blefarito, ofte kunestanta. Oni akcelos la maturiĝon de la hordeolo pere de varmaj fomentadoj, varmaj kataplasmoj el faruno de lingrajnoj aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto. La okulojn lavu per iom salita akvo aŭ per infuzaĵo de kamomilo. Ĉe recidivoj, enstomakigu ĉiumatene, antaŭ la matenmanĜo, 1 aŭ 2 kuleretplenojn da sekigita bierfermentilo.


Inflamo de la iriso
malofte okazas sole; plej ofte la ciliaro partoprenas ankaŭ en tiu stato.

Ĉe irisito la iriso ŝveliĝas kaj montriĝas senbrila kaj iom senkolora. La pupilo, malgranda kaj grizeta, funkcias malrapide kaj prezentas neregulan formon kaŭze de la adheraĵoj de la iriso sur la kristalino. La enhavo de la antaŭkamero (spaco inter la korneo kaj la iriso), normale klara, malklariĝas pro eksudaĵo pusa aŭ fibrina aŭ sanga, kiu akumuliĝas en ĝia malsupra parto aŭ maldiafanigas la korneon. La enokula premo, pleje normala, povas pli- aŭ malplialtiĝi. Ĉirkaŭ la korneo vidiĝas ruĝeta zono de sanga kongesto.

La paciento plendas pri doloro, fotofobio, larmelfluo, malpliiĝo de la vidado kaj kelkfoje ĝenerala malbonfarto. La doloro ofte estas akrega, kvazaŭ neŭralgia, propagiĝas al la frunto kaj tempio, kaj pliakriĝas dumnokte. La sensiveco de la okulo kaj pli intensa malpliiĝo de la vidado indikas, ke la ciliaro ankaŭ inflamas.

La akuta irisito daŭras kelkajn semajnojn; la kronika, kelkajn monatojn. Kiam trafe traktita dekomence, Ĝi evoluas favore: la eksudaĵo resorbiĝas kaj la iriso reakiras sian normalan staton, sen postesigno (aŭ tre malgranda) de la okazinta inflamo. Alie povas aperi gravaj komplikaĵoj kun partopreno en la inflamo de la najbaraj histoj: konjunktivo, korneo, ciliaro, koroido, vitreo, opta nervo kaj retino.

La sekvaĵoj konsistas ofte en adheraĵoj (algluiĝoj) de la iriso sur la kristalino, kio povas rezultigi diversgradan malpliiĝon de la vidado kaj eĉ blindecon.

La irisito ofte dependas de ĝenerala malsano de la organismo: sifiliso, reŭmatismo, blenoragio, podagro, tuberkulozo, akutaj infektaj malsanoj, diabeto ktp. Kelkfoje temas pri loka afekcio, kiu ŝuldiĝas al infekta dento, tonsilo, sinuso ktp., aŭ al traŭmato.

Kuracado

Unue estas urĜe dilati la pupilon pere de atropino, kio malpliigas la kongeston de la iriso, ripozigas tiun ĉi membranon, malhelpas la formiĝon de adheraĵoj kaj rompas tiujn jam formitajn. La okulisto indikos laŭkaze la oftecon de tiu engutado.

La apliko de 4 aŭ 5 hirudoj sur la tempion agas sendolorige kaj seninflamige. Samcele efikas la varmaj malsekaj fomentadoj dum pluraj horoj ĉiutage. Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj ankaŭ utilas. Ĉe sifilisa kaj traŭmata irisitoj anstataŭigu la varmajn fomentadojn per malvarmaj, almenaŭ en la komenco. Dumnokte apliku sur la okulon malvarman aŭ apenaŭ varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino. Se tio ne eblas, anstataŭigu ĝin per malvarma kompreso. Absoluta enlita ripozo, ŝirmado de la okuloj per sunokulvitroj (aŭ restado en malluma ĉambro), sindeteno de legado, skribado, tabako, alkoholaĵoj ks., abunda ŝvitado per semajna vaporbano al la tuta korpo kaj ĉiutaga (aŭ dufoje taga) vaporbano al la vizaĝo, trinko de laksigilo, trinkado de dekoktoj de urinigaj kaj sangpurigaj herboj, kaj severa dieto (fastado la unuajn tagojn; poste dieto el fruktoj, kruda nekuirita vegetara dieto ktp.) estas tre rekomendindaj. Sunbanoj povas utili nur post la akuta stadio. Kompreneble la kuracado devas nepre direktiĝi ankaŭ al la ĝenerala (aŭ loka) malsano, kiu estigis la irisiton.


Kalazio
prezentiĝas plej ofte ĉe adoltoj. Ĝi estas malmola tumoreto pro inflamo de unu (aŭ pli) el la Mejbomaj glandoj, kiuj kuŝas laŭlonge de la palpebraj tarzorandoj (tarzo estas fibreca lameno, kvazaŭ skeleto de la palpebra rando). Ĝi adheras, ne al la haŭto, sed al la tarzo; iom iritas la konjuktivon kaj malbeligas la palpebron. Malofte Ĝi spontanee malaperas. Kelkfoje ĝi pusas. En la komenco, kiam ankoraŭ malgranda, oni povas ĝin malaperigi pere de varmaj fomentadoj kaj masaĝoj. Kiam pli granda, nur la kirurgia operacio povas ĝin forigi.

Konjunktiva hiperemio
Nedaŭra sanga kongesto en la konjunktivo okazas ofte pro fremdaj korpoj, polvo, vento, fumo, tro brila lumo (en plaĜoj, neĜo ks.), aŭ akompanas la akutan korizon kaj la fojnofebron. Kronika formo rezultas el neĜustitaj refraktaj difektoj, devio de la okulharoj, fuma atmosfero, alkoholismo, trouzado de la okuloj, speciale ĉe nesufiĉa lumigado. Ĝi ankaŭ povas akompani la nazan kataron, blefariton kaj obstrukcon de la nazolarma dukto. La paciento plendas pri sekecsento, varmo kaj jukado, okula laciĝado, larmelfluo, lumtimo kaj palpebra pezecsento. La kuracado konsistas en forigado de la irita kaŭzo kaj Ĝustado de la refraktaj difektoj. Krome lavu ofte la okulojn per akvo salita aŭ kun iom da natria dikarbonato, kaj apliku malvarmajn kompresojn.


Kristalinaj malsanoj
La kristalino estas natura lenso de la okulo, bikonveksa, 5 milimetrojn
dika kaj 9 milimetrojn en la diametro (ĉe adoltoj), situanta malantaŭ la pupilo, kies funkcio estas konverĜigi la lumradiojn sur la retinon kaj
ebligi la akomodiĝon.

Ties sklerozo (malmoliĝo) estas normala proceso disvolviĝanta fakte ekde la infanaĜo, kiu pliiĝas malrapide Ĝis la adolteco, kaj poste pli rapide. Ĉe maljunuloj la kristalino prezentiĝas kun flaveta nuanco, pli granda volumeno, pli plata kaj malmola kaj malpli travidebla ol ĉe junuloj; sekve ĝi estas nekapabla ŝanĝi sian formon por akomodiĝi (presbiopeco).

Katarakto
estas maldiafaniĝo de la okullenso aŭ/kaj sia kapsulo pro degenerado de ties histoj kaŭzita de traŭmato, troa varmo, ĝeneralaj malsanoj (diabeto, renito),
aliaj okulaj malsanoj (sekundara katarakto) ktp. La heredeco povas influi la aperon de katarakto, same kiel la refraktaj difektoj. Krome ekzistas denaskaj kataraktoj pro okula inflamo dum la enutera vivo aŭ pro iu denaska anomalio. Sed la plej ofta formo estas la simpla aŭ senila katarakto pro maljuniĝo aperanta post la 50a jaraĝo (kelkfoje iom antaŭe), kiu ordinare trafas ambaŭ okulojn, kvankam ne samtempe. Dum la komenca stadio la opakaĵo situas
pleje en la periferio (rando) de la kristalino, kaj tial la vidakreco nemulte malpliiĝas. Male, kiam Ĝi estas centra kaj difuza, la vidakreco tre malpliiĝas, precipe ĉe intensa lumo, kaj iomete pliiĝas ĉe malmulta lumo, ĉar tiuokaze la pupilo dilatiĝas, kio permesas al la lumradioj atingi la retinon.
Ofte la katarakto haltas dum ĉi tiu komenca stadio, lasante la pacienton kun relativa vidpovo. Sed ĝenerale ĝi antaŭeniras: la kristalino ŝveliĝas, brilas kaj prezentas blankbluetan koloron. Pro tiu ŝveliĝo, la paciento, kiu pro sia presbiopeco bezonis Ĝis tiam specialajn okulvitrojn por vidi proksime, dum
tiu ĉi stadio povas denove legi sen okulvitroj, kio erarige kredigas al li, ke li rejuniĝas. Sed bedaŭrinde la kristalino iompostiome sekiĝas, kuntiriĝas kaj tute opakiĝas, prezentante nun senbrilgrizan koloron. Oni konsideras tiam, ke la katarakto estas jam matura por kirurgia operacio, ĉar oni povas facile apartigi Ĝin disde Ĝia kapsulo. Troa maturiĝo de la katarakto estas evitenda, ĉar tiukaze la operacio iĝas pli malfacila kaj ties rezulto malpli favora.

Dum la komenca stadio eblas eviti, ke la kristalina maldiafaniĝo pligraviĝu pere de severa vegetara dieto; sindeteno de tabako, alkoholaĵoj kaj aliaj toksoj; fizika aktiveco (sporto, gimnastiko, marŝado); ĉiutagaj alternaj kompresoj varmaj malvarmaj kaj/aŭ varmaj fomentadoj sur la okulojn; ĉiutagaj vapor- kaj sunbanoj 12-15-minutaj al la vizaĜo. Se ne estas kontraŭindiko (alta sangopremo, grava kor-, arteri-, ren- aŭ hepatmalsano ktp. ), ĉiutagaj sunbanoj kaj ĉiusemajnaj vaporbanoj al la tuta korpo estas ankaŭ rekomendindaj. Krome oni evitu troan okulan streĉadon, kaj kuracu la Ĝeneralan aŭ okulan malsanon, kiu estigis tiun kristalinan komplikaĵon. Sed, se la katarakto jam multe kreskis, restas neniu alia solvo ol la kirurgia operacio. Varmaj fomentadoj (20-40 minutojn ĉiutage) helpos akceli ties maturiĝon.


Kronika konjunktivito
estas sekvaĵo de la akuta, mise aŭ simple ne traktita, aŭ ŝuldiĝas al nehigiena medio, malpura kaj malfreŝa aero pro tabako, fumo, polvo aŭ aliaj iritaj substancoj, maldormado, alkoholismo, laborado ĉe arta lumo, akomodstreĉoj kaj trouzado de la okuloj, kontinua elmetado al vento, mallakso, memtoksiĝoj ktp. Ordinare ambaŭflanka, Ĝi povas afekcii nur unu okulon, kiam temas pri loka iritado aŭ afekcio (trikiazo, dakriocistito ks.).

La palpebra konjunktivo prezentiĝas ruĝa kaj glata; sed ĉe malnovaj kazoj ĝi povas esti hipertrofia kaj velursimila. La sekreciaĵo, kvankam ne abunda, povas tamen sufiĉi por kunglui la palpebrojn matene aŭ estigi mukaĵon ĉe la interna (naza) angulo de la okulo. Kelkfoje aperas ekskoriaĵoj (neprofundaj skrapvundoj) ĉe la ekstera angulo. La paciento plendas, same kiel ĉe la akuta formo, pri jukado, lumtimo, pezeco, sentoj de sekeco, fremdaj korpoj, dormemo kaj brulumo, precipe nokte. Li malfacile povas teni la okulojn nefermitaj.

Ĝi estas eble la plej ofta el ĉiuj okulaj malsanoj, atakas precipe la adoltojn kaj maljunulojn, kaj daŭras longe, monatojn kaj eĉ jarojn.

Kuracado

dependas de ĉiu individua kazo. Oni ĉesigos la dumnoktajn studadon, laboron kaj amuzojn, evitante tiel la artan aŭ tro intensan lumon kaj la akomodstreĉojn. Oni adoptos racian, naturan (vegetaran) nutradon, kio forigos la mallakson kaj memtoksiĝon. Oni evitos tabakon, alkoholaĵojn kaj aliajn toksojn. Prenu ĉiutage okulbanojn en malvarma akvo apenaŭ salita, kaj lavu ofte la okulojn per infuzaĵoj de kamomilo aŭ de rozpetaloj aŭ de folioj de juglandarbo aŭ de eŭkalipto. Alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn apliku sur la okulojn 2- aŭ 3-foje en la tago. Se eble pasigu kelkan tempon en la kamparo aŭ montaro, kies pura, freŝa aero kontribuos al resaniĝado. Sunokulvitroj povas utili por ŝirmi la okulojn de la suno, troa varmo, polvo ks.


Malsanoj de aliaj okulaj histoj
Ni pritraktos nur tre koncize la malsanojn de aliaj okulaj histoj, jen pro ilia graveco, kiu nepre postulas la intervenon de la okulisto kaj eĉ de aliaj specialistoj, jen pro ilia malofteco. Sed ĉiukaze estas substrekinde, ke ili pleje ŝuldiĝas al ĝeneralaj malsanoj diagnozotaj kaj traktotaj laŭ niaj indikoj sub la koncernaj titoloj. Krome menciindas, ke en tiuj inflamoj ofte partoprenas la najbaraj okulaj histoj, kio malbonigas la prognozon de la malsano. La dietoterapio estas kaj restas la plej grava faktoro de kuracado, kaj Ĝia severeco dependos de ĉiu aparta kazo: se oni celas rapidan kaj kompletan sentoksiĝadon, la fastado estas indikenda; dieto el fruktoj, kruda nekuirita dieto, vegetara dieto inkludante kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn ktp. estas grade malpli severaj.


Malsanoj de la korneo
La korneo estas la travidebla antaŭa membrano de la okulglobo, kiun normale trairas la lumradioj direktiĝantaj al la retino. Ĝia inflamo nomiĝas keratito, kies simptomoj estas:

infiltriĝo kun senbrilo de la surfaco kaj malpliiĝo de la travidebleco. Tiu infiltriĝo povas tute resorbiĝi, aŭ nur parte; lastakaze restas opakaĵoj (maldiafanaĵoj), ne tralasantaj la lumon; aŭ Ĝi povas pusi, formante ulceron.

vaskularizo pli aŭ malpli intensa kaj ĉirkaŭkornea kongesto. Ofte konjunktivito kaj inflamo de la iriso kaj ciliaro komplikas la keratiton. La paciento plendas pri doloro, fotofobio (lumtimo), spasmo de la palpebro, larmelfluo kaj malpliiĝo de la vidado.

Ulcera keratito estas karakterizita per malklara, flavgrizeta infiltriĝo de parto de la korneo sekvata de pusado kaj substancoperdo de la infiltrita parto. Kiam malgranda kaj malprofunda, la ulcero malaperas post kelkaj tagoj kaj la korneo reakiras sian travideblecon. Sed, kiam Ĝi estas iom profunda, restas poste pli aŭ malpli opaka cikatro, kiu perturbas la vidadon. Krome profunda ulcero intensigas la simptomojn kaj estigas pli gravajn komplikaĵojn kaj sekvaĵojn, el kiuj la perforo de la korneo estas la plej grava, ĉar ĝi rezultigas ofte irisan hernion, luksacion de la kristalino, okulan inflamon, enokulan hemoragion ktp., kiuj grave endanĜerigas la vidadon. Tiu perforo povas okazi spontanee, aŭ post diversspecaj streĉoj (plorado, tusado, ternado, palpebrospasmo, manipulado ks.), kiuj altigas la premon.

La korneaj ulceroj trafas ordinare adoltojn kaj maljunulojn malriĉajn kaj malsanajn, kiuj sin nutras mise. Traŭmatoj (fremdaĵoj, gratvundo, trikiazo), konjunktivitoj, akutaj infektaj malsanoj, herpeto, glaŭkomo ktp. estas ankaŭ ties oftaj kaŭzoj.


Malsanoj de la larma aparato
La malsanoj de la larmoglando estas tre maloftaj. Male tiuj de la ekskreciaj duktoj estas tre oftaj.

Malsanoj de la retino
La retino estas la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj. Povas inflamigi Ĝin la renito, diabeto, sifiliso, leŭkemio, memtoksiĝo, loka lezo ktp. kiel antaŭe dirite, la kuracado de retinito, same kiel de aliaj afekcioj kaj perturboj de la retino, devas unue direktiĝi al la ĝenerala aŭ loka kaŭzo, kiu Ĝin estigis. Absoluta ripozo de la okuloj, ties ŝirmado per sunokulvitroj kaj sindeteno aŭ evitado de ĉiuspecaj toksoj estas la nepre necesaj kompletigaĵoj. Retina malfiksiĝo kaj ŝiriĝo, kiu okazas ĉe ekstrema miopeco, vitrea aŭ koroida hemoragio, traŭmato ktp., postulas operacion.


Malsanoj de la skleroto
La skleroto (okulblanko) estas fibreca membrano, kiu konsistigas la kvazaŭan ŝelon de la okulglobo. Ties inflamo (sklerotito) trafas ordinare adoltojn, precipe virinojn, kiuj suferas de reŭmatismo, podagro, sifiliso, tuberkulozo kaj dismenoreo (malfacila kaj dolora menstruado). En la komenco varmaj fomentadoj kaj alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la okulon, ofte ripetitaj; vaporbanoj al la vizaĜo; poste milda masaĝo de la okulglobo tra la palpebro estas la ĉefaj lokaj kuracrimedoj.


Malsanoj de lo koroido
La koroido estas la meza membrano de la okulglobo, situanta inter la skleroto kaj la retino. Ĝi estas la nutra organo de la okulo, funkcias ankaŭ kvazaŭ ties senluma kamero kaj samtempe varmodona kamero por la tre delikataj retinaj ĉeloj. La sifiliso, tuberkulozo, anemio, grava miopeco, denta, naza aŭ buŝa infekto, intesta memtoksiĝo ktp. povas kaŭzi koroiditon. Ties kuracado similas al tiu de irisito; sed engutado de atropino ne estas necesa, escepte ĉe samtempa irisito.


Miopeco
Ĉe miopeco la okulo estas pleje iom pli longa ol normale. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĜas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon.
Gi estas malofte denaska, sed la heredeco povas influi Ĝin. Ĝi aperas ordinare en frua aĜo, kiam dum la kreskado oni tro- aŭ misuzas la okulojn por vidi proksime, kaj dependas de la ĝenerala sanstato kaj fortikeco de la individuo.
Ĝi estas pli ofta en la urbo ol en la kamparo; kaj en la lernejoj kaj universitatoj pli ofta ol en la malsuperaj klasoj. Troa studado, kudrado ks., precipe ĉe arta lumo; malmulta fizika aktiveco; legado de malgrandaj, neklaraj kaj densaj presliteroj; neĜusta, tro klina pozicio de skribanto aŭ leganto, kiu kelkfoje ŝuldiĝas al seĝo, pupitro aŭ tablo ne komfortaj; tro forta aŭ tro malforta lumo; sidema vivo; nebona sanstato ktp. grave kontribuas al ties apero, precipe, kiam jam ekzistas antaŭdispozicio. Certagrade oni povas aserti, ke la miopeco estas malsano de la civilizo kaj edukado, kiuj postulas proksiman vidadon. La miopulo havas nenormale mallongvidan kapablon, kaj ne povas klare distingi malproksimajn objektojn; la proksimajn li klare distingas.
Simpla miopeco ne estas grava; sed evoluanta, kreskanta miopeco ofte estigas diversajn retinajn, koroidajn kaj vitreajn komplikaĵojn, kiuj povas grave endanĜerigi la vidkapablon.


Opakaĵoj (malsanoj de la vitreo)
La vitreo estas viskoza senkolora travida substanco, pleniganta la okulon malantaŭ la kristalino. Ĝiaj plej gravaj afekcioj estas opakaĵoj, "flugantaj muŝoj", hemoragioj, abscesoj kaj fremdaj korpoj.

La opakaĵoj aperas ofte ĉe ekstrema miopeco kun koroidito, traŭmatoj, ĝeneralaj malsanoj kaj profundaĜo. "Flugantaj muŝoj" vidiĝas post okula laciĝo (ekzemple troa legado ĉe arta lumo), neĜustitaj refraktaj difektoj (precipe miopeco) kaj digestaj perturboj. La kuracado devas direktiĝi rekte al la kaŭzo.


Palpebraj malsanoj
La plej oftaj estas: palpebrito (blefarito), hordeolo, kalazio, trikiazo kaj traŭmatoj. Malsanojn, kiuj Ĝenerale postulas kirurgiajn operaciojn, ni ne pritraktos (entropio, ektropio, palpebroptozo, tumoroj ktp.).

Palpebrito (blefarito)
estas inflamo de la palpebra rando, tre ofta ĉe infanoj, sed ankaŭ konstatebla en ĉiuj aĝoj. Jen ĝiaj ĉefaj kaŭzoj: nefavora higiena medio, manko de pureco, kronika konjunktivito, perturboj de la larma aparato, maldormado, nebona korpa kondiĉaro, neĜustitaj refraktaj difektoj (precipe malmiopeco kaj astigmatismo), irita atmosfero pro fumo, vento, polvo ktp.

Ĝiaj simptomoj estas: ŝvelo, ruĜeco, doloro kaj jukado ĉe la palpebra rando, epiforo (larmelfluo), sensiveco al la lumo kaj okula laciĝado dum la-boro, speciale ĉe arta lumo. La palpebroj kelkfoje kungluiĝas matene, kaj prezentas grandan kvanton da blanketaj skvamoj ĉe la radikoj de la okulharoj. Tiuj ĉi ofte elfalas, sed estas anstataŭigataj per novaj. Ĉe ulcera formo la palpebra rando prezentas flavetajn krustojn, kiuj kungluas la okulharojn. Forigante tiujn krustojn, oni rimarkas ĉe la bazo de la okulharoj ulceretojn, kiuj facile sangas. La elfalintaj okulharoj ĉi-kaze ne estas anstataŭigataj per novaj, ĉar ties harfolikloj estas detruitaj. Sekve la palpebra rando prezentiĝas tute aŭ parte senhara.

La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo, kiu estigis la blefariton. Ĉiutage ĉe el- kaj enlitiĝo, zorge lavu la palpebran randon per vatbulo trempita en iom salita varma akvo aŭ en akvo kun iom da natria dikarbonato. Oni devas sufiĉe froti por forigi la skvamojn kaj krustojn; poste sekigu kaj pomadu per vazelino kun iktiolo je 5% aŭ per vazelino kaj lanolino miksitaj samproporcie, iom masaĜante. Ankaŭ utilas ŝmiri per pura olivoleo aŭ per pomado kun oleo el hepato de moruo, kiun oni povas forigi la sekvan matenon per iom da oleokalka linimento. Ĉe malnovaj kaj seriozaj kazoj necesas unue per forŝiro formeti la afekciitajn okulharojn kaj poste trakti la palpebran randon kiel supre indikite. Por senkongesti la ŝveliĝintajn palpebrajn randojn apliku sur ilin 2-3foje ĉiutage alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn. Evitu laŭeble artan lumon dum viaj labor- aŭ studhoroj, kaj faru ĉiutage okulan gimnastikon por fortikigi tiujn muskolojn. Racia nutrado, sunbanoj al la vizaĜo kaj al la tuta korpo, vaporbanoj al la vizaĝo kaj strikta observado de la Ĝenerala higieno kompletigas la kuracadon.


Parenkima keratito
estas kronika malsano, kiu trafas ordinare ambaŭ okulojn de infanoj heredosifilisaj de la 5a Ĝis la 15a jaroj, sen tendenco al ulceriĝo, sed kun akompano de inflamo de la iriso kaj la ciliara korpo. Kelkfoje la tuberkulozo aŭ la akirita sifiliso povas ankaŭ esti ties kaŭzo. La simptomoj similas al tiuj de komuna keratito; sed la infiltro, kiu invadas la mezan kaj profundan tavolojn, komenciĝas jen en la centro, jen en la rando, progresas iompostiome Ĝis la tuta korneo estas fine afekciita. Tiam la iriso kaj pupilo estas malfacile videblaj kaj la paciento apenaŭ perceptas la lumon. Ĉe benignaj kazoj, post kelkaj monatoj la inflamo ekmalpliiĝas; sed la kornea centro, lasta parto, kiu klariĝas, prezentas, ankoraŭ post unu jaro aŭ pli, malgrandan centran makulon aŭ restaĵon de etaj vaskuloj.

La kuracado devas esti Ĝenerala (racia nutrado, sun- kaj vaporbanoj al la tuta korpo, trinkado de sangpurigaj kaj urinigaj dekoktaĵoj: smilaka radiko, ekvizeto, borago ks. ), kaj loka, konsistanta el varmaj fomentaĵoj ofte renovigitaj, plurfoje en la tago, kiuj efikos seninflamig- kaj sendolorigcele; poste, por akceli la resorbiĝon de la infiltraĵo, en alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj; sun- kaj vaporbanoj al ambaŭ fermitaj okuloj; enigo de iom da sterilizita vazelino en la okulon kaj milda masaĜo de la okulglobo per la fingro tra la palpebro; diatermio; ŝirmado de la okuloj per sunokulvitroj ktp. La specialisto, kies interveno estas konsilinda, preskribos atropinon por plilarĜigi la pupilon, tiel evitante la algluiĝon de la inflamita iriso al la krista-lino.

Perturboj de l' akomodo
Kiel supre dirite, la funkcio de la kristalino estas konverĜigi la lumradiojn sur la retinon, kaj ebligi la akomodiĝon. Sed la elasteco de tiu natura lenso de la okulo konserviĝas sendifekta nur Ĝis la 10a jaro. Poste komenciĝas normala proceso de sklerozo aŭ malmoliĝo, kiu pliiĝas malrapide Ĝis la adolteco. Kiam la homo estas jam 40- aŭ 45jara, li rimarkas, ke li ne plu povas klare vidi proksimajn objektojn: li do estas devigata apartigi ilin por senkonfuza distingo. Oni nomas presbiopeco tiun fiziologian (normalan) proceson, kiu tamen ne ĉiam aperas je la supre menciita aĜo, ĉar tio dependas de muitaj aliaj faktoroj, kiuj povas Ĝin prokrasti: ĝenerala sanstato, nutro- kaj vivmaniero, profesio ktp. Gravas atenti, ke rapida pliiĝo de la presbiopeco suspektigas pri glaŭkomo.


Pterigo
estas vaskularizita dikiĝo de la subkonjunktiva histo, kiu etendiĝas de la interna aŭ naza (malofte de la ekstera aŭ de ambaŭ) angulo de la okulo Ĝis la korneo. Proksimume triangulforma, Ĝia vertico aŭ pinto fiksiĝas en la korneo, kies centron Ĝi kelkfoje atingas dum sia malrapida kreskado, malhelpante tiel la vidadon. Pleje estas trafitaj grandaĜuloj ordinare elmetitaj al la vento, polvo, troa varmo ks. (kamparanoj, ŝipanoj, masonistoj, kuiristoj ktp.). La paciento apenaŭ plendas pri ioma konjunktiva iritado. En la komenco oni povas malaperigi la pterigion per alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, engutado de la kolirioj indikitaj por kronika konjunktivito, kaj ŝirmado de la okuloj per okulvitroj. Dumnokte apliku malvarman kompreson sur la okulon. Kiam la pterigio estas jam granda kaj proksimiĝas al la pupilo, kirurgia operacio povas esti necesa, kvankam recidivoj iufoje okazas post tiu ĉi.

Strabismo
En normalaj kondiĉoj oni uzas por vidi ambaŭ okulojn, kiuj enfokusigas la bildon sur simetriajn punktojn de la retinoj, kaj tiuj du bildoj kununuiĝas por mensa percepto. Tio konsistigas la duokulan vidadon.

Ĉe paralizo de okula muskolo, la koncerna okulo devias, kaj sekve aperas diplopio, t. e. percepto de du bildoj ĉe la vido de unu sola objekto. La samo okazas krome ĉe perturbo de la normala ekvilibro ekzistanta inter konverĜo kaj diverĜo, kaj ĉi-kaze la devio povas esti latenta aŭ malkaŭa (evidenta). La unua ne estas ekstere konstatebla, ĉar malgraŭ la konstanta tendenco de la okulo al devio, ties muskola streĉo devigas Ĝin simultane fiksiĝi. Tamen Ĝi ekzistas, kaj povas kaŭzi kapdoloron kaj aliajn malagrablaĵojn pro la troa streĉado de la okuloj. Kiam la paciento ne plu povas venki la devion, Ĝi fariĝas evidenta aŭ malkaŭa. Tiu stato, en kiu ambaŭ okuloj ne povas samtempe rigardi unu saman punkton, nomiĝas strabismo.

Ĉe konverĜa strabismo unu okulo devias internen, al la nazo, kaj kunekzistas ordinare kun hipermetropeco kun aŭ sen astigmatismo. Ĝi aperas pleje en frua aĜo, ĉe infanoj inter 1- kaj 4jaraj, kiuj komencas uzi sian akomodon por vidi proksimajn objektojn. Ĝi estas malofte denaska. En la komenco oni rimarkas Ĝin nur de temp' al tempo, ĉe proksima vidado aŭ ĉe perturbo de la Ĝenerala sanstato; sed poste Ĝi fariĝas konstanta. Kelkfoje Ĝi malaperas dum pubereco. La vidakreco de la straba okulo estas ofte tre malgranda, kaj probable tio ŝuldiĝas al ties neuzo.

Ĉe diverĜa strabismo unu okulo devias eksteren, al la tempio, kaj kunekzistas ordinare kun miopeco. Multe malpli ofta ol la konverĜa, la diverĜa strabismo ne manifestiĝas en frua aĜo, sed dum la juneco aŭ adolteco. Ĝi ofte okazas post kiam tiu okulo perdis sian vidkapablon, dum la alia bone funkcias. Ĉar la stimulo por konverĜi ne plu ekzistas, la nefunkcianta okulo adoptas ripozpozicion, t. e. diverĜan.

La kuracado de I' strabismo devas direktiĝi antaŭ ĉio al la Ĝenerala sanstato de la paciento. La okulaj ekzercoj indikitaj por perturboj de la refrakto estas aplikindaj ankaŭ tiukaze. Sed dum la tago la normalan okulon oni devas vindi aŭ senfunkciigi pere de malpolurita aŭ opaka vitro por devigi la deviintan fiksiĝi kaj ekzerciĝadi. Tiel oni evitas la malfortiĝon de ties vidkapablo pro neuzo, kaj restarigas ĉi tiun laŭeble, se Ĝi jam aperis. Tiu senfunkciigo de la normala okulo per vindo aŭ opaka vitro devas daŭri 1 aŭ 2 semajnojn; poste oni nepre kovru la deviintan dum sama tempodaŭro por ke la normala okulo funkciu denove. Tiu alterna procedo estas necesa por certigi la Ĝustan interrespondan funkciadon de ambaŭ okuloj kaj sekve la duokulan vidadon. Sed Ĝi sukcesos nur se komencita tre frue, se eble tuj post la apero de l' strabismo, kaj daŭrigata kun konstanteco kaj persisteco. Post la 6a jaraĜo, Ĝi ne plu efikas Ĝenerale. Ekzistas diversaj teknikoj kaj specialaj instrumentoj taŭgaj ankaŭ por la okula ekzerciĝado, kiuj celas la kununuigon de la bildoj kaj sekve la duokulan vidadon. En kelkaj kazoj oni preskribos okulvitrojn. Kirurgia operacio povas iafoje esti necesa; sed plej ofte Ĝi nur havigas estetikan rezulton, ĉar straba okulo, kiu jam perdis sian vidkapablon, ne reakiros Ĝin.

Subkonjunktiva hemoragio
okazas sur la antaŭa parto de la okulglobo pro traŭmatoj aŭ ĉe maljunuloj, kies angioj havas fragilajn parietojn okaze de fortostreĉo, ternado ks., aŭ ĉe infanoj post atakoj de konvulsia tuso (kokluŝo). Ĝi ne gravas, kaj la sango resorbiĝas post 1 aŭ 2 semajnoj. Tamen oni faciligas tiun resorbiĝon milde masaĜante la afekciitan parton per la fingro sur la palpebro kaj aplikante poste malsekajn varmajn fomentadojn.

Trakomo
estas tre kontaĜa okulmalsano, endemia ĉe popoloj vivantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj, kiu trafas komune ĉiuaĜulojn kaj afekcias Ĝenerale ambaŭ okulojn. Ĝi estas karakterizita per hipertrofia konjunktivo, folikloj (granuloj), t. e. grajnetformaj elementoj diafanaj kaj grizetaj, videblaj tra la konjunktivo kaj aspektantaj kiel frajo de rano, kaj mukopusa sekreciaĵo. La paciento plendas pri lumtimo, larmelfluo, jukado, doloro kaj sentoj de fremda korpo kaj brulo. La trakomo evoluas malrapide, dum monatoj kaj jaroj. Fine, ne traktite, Ĝi kuraciĝas spontanee: la granuloj malaperas, sed la konjunktivo ne normaliĝas, ĉar la lezoj postlasas cikatrojn, kies graveco varias. La plej oftaj komplikaĵoj estas korneaj: la panuso (formiĝo de vaskula reto) kaj la ulceriĝo, kiuj afekcias la vidadon. La kompleta resaniĝado eblas ĉe benignaj kazoj, aŭ ĉe pli gravaj kazoj tuj submetitaj al trafa kuracado. La sekvaĵoj tre oftas, kaj afekcias la konjunktivon, la korneon kaj la palpebrojn: trikiazo, entropio, ektropio, kornea opakeco rezultanta el panuso kaj ulceriĝo, stafilomo ktp.

La kuracado similas al tiu de blenoragia konjunktivito. Krome ŝmiru nokte la palpebrorandojn per vazelino por ke ili ne kungluiĝu. Konsilindas energie elpremi la granulojn pere de vatbulo aŭ gazpeco trempita en citronsuko kaj iom vringita. Tiu manipulado, farota nur de la specialisto, ĉiutage aŭ ĉiuduatage, estas dolora kaj ofte postulas sendolorigilon. Kompreneble la supra palpebro devas esti renversita por atingi ties granulojn. Poste apliku malvarmajn kompresojn. Celante ankaŭ la detruon de la granuloj, kelkaj aziaj kuracistoj iam kutimis frotadi ilin per la raspa flanko de folioj de figarbo. Sunbanoj tenante la okulojn fermitaj ankaŭ utilas, same kiel alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj kaj vaporbanoj al la okuloj. Ĉe kelkaj malnovaj kronikaj kazoj la kaŭterado povas esti necesa. La plej striktaj higienaj antaŭzorgoj nepras dum kaj post la malsano. La paciento devas uzi ekskluzive nur siajn proprajn lit-, man- kaj viŝtukojn, sapon, lavpelvon ktp. Racia nutrado kaj aktiva saniga vivo prefere en la kamparo kompletigas la kuracadon.


Trŭmatoj de la konjunktivo
estas tre oftaj, nome:

Trŭmatoj de la korneo
konsistas precipe el vundoj kaj fremdaĵoj.

La kuracado de brulvundo de la korneo similas al tiu de brulvundo de la konjunktivo.

Neprofundaj gratvundoj de la korneo estas tre doloraj, sed ordinare cikatriĝas facile, escepte se ili infektiĝas. Por tion eviti, lavu ofte la okulon per la kolirioj indikitaj por konjunktivito. Kelkfoje bandaĜo estas konsilinda.

Eretoj da fero, karbo, cindro, polvo ks. ofte profundiĝas en la korneon, estigante akran doloron, larmelfluon kaj fotofobion. Kiam la fremdaĵo estas tre malgranda, oni povas distingi Ĝin nur helpe de oblikva lumo aŭ de guto da solvajo de fluoresceino. La damaĜo, kiun fremdaĵo povas okazigi, dependas de la profundo de Ĝia penetro kaj de tio, ĉu Ĝi estas infektita aŭ ne. Kelkaj tagoj post la akcidento aperas ĉirkaŭ Ĝi zono de infiltriĝo, kiu poste ulceriĝas, kaj tio ebligas la spontanean forigon de la fremdaĵo. Se temas pri ero da fero aŭ ŝtalo, rusto ofte kolorigas tiun zonon. Kelkfoje la fremdaĵoj kaŭzas kornean ulceron. Nur kompetenta okulisto traktu la traŭ-matojn de la korneo por eviti komplikaĵojn kaj sekvaĵojn.


Trŭmatoj de la palpebroj
(batoj, kontuzoj, brul- kaj pikvundoj ks.) estas tre oftaj. Ĉar la subhaŭta konektiva histo estas loza (malkompakta), aperas tiukaze ekimozoj kaj edemoj. La ekimozo, rezultanta de sanga enfiltriĝo en tiun histon, ne estas grava, sed Ĝi malbeligas la vizaĜon dum 1 aŭ 2 semajnoj. Tuj apliku sur la regionon malvarmajn kompresojn aŭ malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Post 1 aŭ 2 tagoj, anstataŭigu ilin per varmaj fomentadoj kaj mildaj masaĜoj por faciligi la resorbiĝon de la enfiltriĝinta sango. Ĉe pikvundoj fare de insektoj kaj brulvundoj, apliku prefere malvarmajn kataplasmojn el argilo; se tio ne eblas, malvarmajn kompresojn ofte renovigi-tajn. Ĉe brulvundoj ankaŭ utilas lavi tuj la palpebron per solvaĵo de natria dikarbonato; poste protektu Ĝin ŝmirante oliv-, arakid- aŭ migdaloleon, aŭ pomadon el vazelino kaj lanolino proporciegale, aŭ vakson.

Trikiazo
estas denaska aŭ akirita devio de la okulharoj, kiuj skrapas la okulglobon kaj kaŭzas mehanikan iritadon kaj lezon de la korneo kun kongesto, doloro, larmelfluo, fotofobio (lumtimo) ktp. Ĝia plej ofta kaŭzo estas cikatra kuntiriĝo de la konjunktivo kaj de la tarzo ĉe trakomo. Aliaj kaŭzoj estas blefarito, brulvundoj kaj traŭmatoj. Kiam ne multnombraj, oni povas per forŝiro formeti la deviintajn okulharojn pere de pinĉileto. Sed, ĉar post kelkaj semajnoj ili denove kreskas, oni devas ripeti tiun procedon ĉiam denove. Tial la elektra senharigo estas preferinda. Kiam ili estas multnombraj, kirurgia operacio povas esti necesa.


reen al la komenco  reen al la starta paĜo