Malsanoj de la nerva sistemo

La treege komplika nerva sistemo estas ofte trafita de diversaj perturboj kaj malsanoj pro la neobservado de la faktoroj de la sano. Ni pritraktos tie ĉi la plej komunajn el ili.


Deprimeco
La deprimeco, karakterizita per anksieco kaj melankolio, estas la plej komuna perturbo nerva kaj emocia, kiu tre suferigas la homaron. Ĝi trafas personojn pli ol 50-jarajn, t. e. en plena produktokapablo, pli ofte inter la 40a kaj 60a jaraĜo, sed povas ataki ankaŭ infanojn, junulojn kaj maljunulojn. La virino estas pli ofta viktimo ol la viro. Ĝi komenciĝas pro reala aŭ nereala (imaga) perdo: la morto aŭ foriro de amata persono; la perdo de riĉaĵoj, sano, posteno aŭ elstara aŭ honora pozicio en la socio; akcidento aŭ hirurgia operacio, kiu senigis la pacienton je parto de lia korpo aŭ je unu el ties funkcioj; perdo de la beleco, la juneco, la seksa allogo aŭ kapablo; malapero de la amikoj kaj kamaradoj kun paso de la tempo. Aliaj kaŭzoj povas ankaŭ influi la aperon de deprimeco: la soleco; la fizika, mensa aŭ emocia trolaciĝo; kelkaj farmaciaĵoj; la tabako, la alkoholo kaj aliaj malvirtoj aŭ aberacioj; kelkaj infektaj malsanoj (ekzemple virusaj) mise traktitaj per antibiotikoj kaj kemiaĵoj; kronikaj malsanoj kiel reŭmatismaj, endokrinaj, diabeto ktp. erare traktitaj per hormonoj kaj aliaj drogoj; nutromankoj; familia dismembriĝo; menopaŭzo kaj andropaŭzo; politikaj kaj sociaj ŝanĜoj; novaj situacioj (eksedziĝo, emeritiĝo) ktp. Ne malofte la kuracisto mem estas la kaŭzanto de la deprima stato de la paciento, kiam pro siaj neprudentaj paroloj aŭ sinteno li alarmas kaj timigas tiun ĉi anstataŭ trankviligi lin kaj inspiri al li fidon. Kiam homo suferas perdon aŭ gravan psikan aŭ emocian traŭmaton, li ekfunkciigas defendajn mekanismojn: la ellaboradon aŭ la eskapon. En la unua kazo li analizas sian angoron Ĝis li sukcesas venki aŭ superi Ĝin, kelkfoje kun alies helpo (psikanalizisto ktp.), sen gravaj sekvaĵoj. En la dua kazo la interna tensio malŝargiĝas en plurajn direktojn estigante diversajn fizikajn, emociajn kaj mensajn perturbojn, kiuj konsistigas nenormalajn reagojn, inter ili la deprimecon. Tiu ĉi komenciĝas inside iafoje; kaj subite, kiam Ĝi rilatas specife al perdo. Ĝi daŭras 3 Ĝis 12 monatojn; pli mallonge ĉe infanoj, adoleskantoj kaj junuloj; kaj pli longe (3 Ĝis 5 aŭ pli da jaroj) ĉe pliaĜuloj. Kun paso de la tempo Ĝi kelkfoje spontanee pliboniĝas; sed Ĝi povas ankaŭ kronikiĝi. La remalsaniĝoj kaj la remitoj estas oftaj, kun sensimptomaj periodoj de Ĝis 3 jaroj ĉe la komenco, kiuj emas mallongiĝi post ĉiu sekva atako.

Kiam la deprimeco ŝuldiĝas al organaj kaŭzoj, kaj tiuj ĉi estas traktataj per la naturista sistemo, Ĝi definitive kuraciĝas kaj malaperas.

Ne ĉiam estas facile diagnozi la deprimecon, ĉar unuj kaŝas Ĝin sub rideto, aliaj neas Ĝin stoike kaj la ceteraj Ĝin maskas per diversaj organaj aŭ emociaj perturboj.

La deprimito ne povas apreci la belecon de la plej ĉarma pejzaĜo; la agrablaj sentoj kaj la buntaj koloroj ŝajne ne atingas lian konscion; lia vivo iĝis monotone griza, sinistra kaj sensenca; kaj li sentas sin soleca meze de sia propra dezerta mondo. Li marŝas trenante la piedojn, kurbdorse, kun trista rigardo; parolas balbute, heziteme kaj sengeste; liaj movoj estas malrapidaj; li sin sentas konstante laca, precipe frumatene ĉe ellitiĝo kaj devas penegi por ion fari; lia dormo ne estas normala: li vekiĝas tre frumatene kaj ofte dumnokte kaj liaj sonĜoj estas Ĝenaj; li suferas stomakintestajn perturbojn (lakso aŭ mallakso, abdomena doloro, dispepsio, epigastra malordo, gasoj, naŭzo, senapetiteco), magriĝon (ne ĉiam kaŭzitan de la senapetiteco), malpliiĝon de \a seksa impulso, kapdoloron, kapturniĝon, poliurion (troa kvanto da urino), palpitacion, spirmalfacilon, neklaran vidadon, buŝan sekecon, pruriton.

Krom la supre menciitaj fizikaj simptomoj, la deprimito prezentas ankaŭ emociajn simptomojn: trista, melankolia humoro, krizo de plorado, sentoj de malkvieteco kaj fiasko, agitiĝo, timo, sendefendo, memriproĉo; li sentas sin pesimista, senespera, kulpa, malbona aŭ sentaŭga, seniluziiĝinta.

Li ankaŭ prezentas psikajn simptomojn: malfacilo por koncentriĝi en la laboro, la legado aŭ la studado; sendecideco; perdo de la memoro, de la intereso kaj de la ambicio; tendenco al memmortigo. Ĉar li perdis intereson por aliuloj, la paciento sin sentas socie izola, kaj tio povas intensigi lian malkontentecon kaj fiaskosenton.

La kuracado baziĝas sur la psikoterapio fare de komprenema kuracisto, kiu pretas aŭskulti ĉion kion la paciento volas rakonti al li pri si mem, pri siaj pensoj kaj sentoj, kaj pri la kaŭzoj, kiuj laŭ lia opinio okazigis la deprimecon.

Tiu malŝarĜiĝo liberigas lin de granda parto de lia emocia ŝarĜo kaj tio ebligas al li aprezi objektive la propran situacion kaj alfronti la problemojn serene kaj ekvilibre kun la konstanta helpo de la trankviligaj kaj stimulaj paroloj de la kuracisto.

La drogoj (psikofarmaciaĵoj) estas malakceptindaj, ĉar ili nur povas komp-liki la malsanon kaj estigi daŭran inklinon al plua konsumado. Ankaŭ ne estas akceptinda la elektroŝoko, kiu Ĝenerale pligravigas la malsanan staton.

Oni ne devas diri al la paciento, ke,, li havas nenion" kaj sekve devas for-gesi la absorbajn zorgojn. Tiaj konsiloj povas nur intensigi lian deprime-con, ĉar li bone scias, ke li vere suferas kaj ne povas plenumi ilin.

La kuracisto kaj la familianoj de la paciento devas streĉe kaj inteligente kunlabori por ke la kuracado plene sukcesu.

La deprimito ne devas resti senfara, sed devas okupiĝi pri io agrabla, kiu ne postulas de li fizikan kaj mensan streĉiĝon. La adekvata muziko, la manlaboro, la Ĝardenkulturo, la promenadoj prefere ekster la grandaj urboj kaj aliaj similaj aktivecoj povas kontribui al lia resaniĝo, forigante la enuon kaj la senton de sentaŭgeco kaj memmalestimo.

Tre gravas ankaŭ por la kuracado la vegetara, prefere nekuirita dieto, la ĉiutaga intesta funkciado, la aerbanoj, la paŭado nudpiede sur la malseka grundo, la frotado de la tuta korpo per malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo, la infuzaĵoj el tili-, oranĜo- kaj pasifloroj kaj el hiperiko (Hypericum perforatum) kaj la maceraĵo el valeriana radiko (mildaj sedativoj), la dekoktaĵo el laktuko (por faciligi la dormadon), la sufiĉa ripozo, la muskola malstreĉiĝo, la spirgimnastiko kaj la Ĝenerala masaĜo.

Finfine oni devas esplori la familian medion de la paciento kaj ties rilatojn kun la ceteraj familianoj. Pro sia deprimeco la paciento kelkfoje ne bone traktas ilin, kaj se ili ne Ĝuste interpretas la motivon de lia konduto, ili povas ofendiĝi kaj reagi malamikece, kreante tiel neelireblan rondon, kiu neniel helpos solvi la problemon. La kuracisto devas klarigi la situacion kaj informi la familion pri la karakterizaĵoj de la malsano por ke ĉiuj kunlaboru kun pacienco kaj takto en la sukceso de la kuracado. Ne malofte la tuta familio devas esti kune traktita de la psikoterapiisto.

supren


Doloroj
Ĝenerale devas esti traktataj same kiel la kapdoloro, t. e. direktiĝante al la estiganta kaŭzo kaj ne nur al la simptomoj. Por sendolorigi oni aplikas laŭkaze varmajn fomentaĵojn aŭ malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kompresojn, oni trinkas la supre menciitajn tizanojn kaj oni ripozas; ne forgesante, ke la doioro estas alarmsignalo de la naturo, kiun oni devas tre zorge atenti. Se temas pri kronika doloro, estas interese konstati, ke la grado de sufero dependas grandparte de la atento, kiun la paciento dediĉas al la doloro. Ju pli streĉe li atentas tiun ĉi, des pli intense kaj longe li suferas. Kontraŭe, se li distriĝas per io agrabla aŭ interesa (vojaĜo, laboro, lernado, amuzoj ktp.), la suferado tre reduktiĝas. La hipnoto, la akupunk-turo kaj la elektra kontraŭstimulado povas ankaŭ kontribui al sendolorigo.

Sendormeco povas ŝuldiĝi al diversaj kaŭzoj (organaj, nervaj aŭ psikaj, troa laboro, sidema vivo, neracia nutrado, malvirtoj ktp.). La kuracado devas esti natura, celante la forigon de la estiganta kaŭzo. Oni tute ne devas enstomakigi dormigilojn, kiuj nur povas toksi la pacienton, malhelpante tiel la resaniĝon. La dieto devas esti vegetara kaj la vespermanĜo tre sobra; malstreĉi la korpon kaj la menson; ĉe enlitiĝo (en silenta, malluma kaj aerumita ĉambro) trinki tason da dekoktaĵo el laktuko aŭ infuzaĵo el hiperiko aŭ tili-, oranĜo- kaj pasifloroj; aerbano; malvarmaj kompresoj sur la okulojn, frunton kaj tempiojn; kelkfoje utilas enlitiĝonte varmeta duŝo aŭ alterna bano varma-malvarma de piedoj kaj kruroj aŭ varma sid- aŭ mergobano kun aŭ sen dekoktaĵo el pino dum 10 aŭ 15 minutoj, sekvita de malvarma kompreso sur la ventron, kiun oni demetas la sekvan matenon.

Ankaŭ utilas la Ĝenerala kaj spira gimnastiko, la aktiva vivo (promenadoj ktp. ) subĉiele kaj paŭadi nudpiede sur la malseka gazono aŭ grundo.

La lito (prefere el ligno kaj ne tre mola) devas esti lokita en la direkto nordo-sudo (ne oriento-okcidento) kaj oni devas kuŝiĝi kun la kapo norde kaj la piedoj sude por maksimume profiti de la saniga efiko de la tergloba elektromagneta kurento.


Epilepsio
estas malsano karakterizita de konscioperdo kaj de konvulsiaj atakoj, kiu debutas kelkfoje en la infanaĜo kaj alifoje en la adoleskanteco. Ĉe infanoj Ĝi manifestiĝas per senmoveco, fiksa rigardo kaj nevolaj movoj (spasmoj), kiuj daŭras malpli ol unu minuton aŭ per mallonga konscioperdo. Ĉe adoleskantoj kaj junuloj la atako prezentiĝas jene: post nevola krio, la paciento falas subite teren ien ajn kaj ne povas eviti kelkfoje vundojn kaj brulvundojn, intense konvulsias, mordas sian langon, eligas urinon kaj eĉ fekaĵojn; kaj kiam la atako ĉesas, la paciento profunde endormiĝas kaj, vekiĝante, nenion memoras pri la okazintaĵo.

Ekzistas du aliaj formoj de epilepsio: aŭtomataj aŭ nevolaj aŭ neadekvataj movoj daŭrantaj pli ol unu minuton, sekvitaj de perdo de la memoro, kaj formo kiu trafas nur parton de la korpo (buŝo, dikfingroj, pieddikfingro, brako, kruro ktp.).

La kaŭzo de la epilepsio ne ĉiam estas konata. Ĝi ofte ŝuldiĝas al traŭmato sur la kapo, lezo de la cerbaj angioj, tumoroj kaj kronika meningito.

La kuracado estas la sama kiel por deprimeco, sed la dieto devas esti tute sensala. Eviti ĉiujn alkoholajn kaj kafeinhavajn (kafon, teon, mateon) trinkaĵojn kaj ĉiuspecajn ekscitajn aŭ iritajn faktorojn, inkludante la televidadon (oni devas almenaŭ sidi malproksime de la aparato, zorge elekti la programon kaj nelonge spekti Ĝin). Rekomendindas la sana kaj aktiva vivo en plena naturo. Esplori kaj trakti la organajn kaŭzojn de la malsano: toksiĝoj, mallakso, intestaj parazitoj ktp.

La alopatia medicino uzas Ĝenerale drogojn por forigi la konvulsiojn, forgesante la konvulsiulon mem. Sekve tiu ĉi englutas ĉiutage kaj dum multaj jaroj farmaciaĵojn, kiuj finfine estigas ĉe li kronikan medikamentan toksiĝon. Kiel sciate la konvulsioj estas oftaj ĉe la nervozaj infanoj, precipe kiam ili febras. Kvankam temas ĉi-kaze pri normala reago, ofte la kuracistoj misinterpretas la simptomon, diagnozas erare epilepsion kaj preskribas kontraŭkonvulsiajn drogojn, kiuj grave endanĜerigas la fizikan kaj mensan sanon kaj la socian estontecon de la kompatinda infano.

supren


Facia paralizo
povas ŝuldiĝi al reŭmatisma perturbo (post malvarmiĝo kaj malsekiĝo), lezo de la facia nervo, orela pusado, afekcioj de la krania bazo, psika kaŭzo ktp. Oni rimarkas, ke duono de la facio estas paralizita: la lipa komisuro malaltas, la okulo ne povas fermiĝi (kio povas okazigi konjunktiviton); duono de la frunto aperas glata, senfalda kaj ne povas sulkiĝi; la buŝo kaj la nazo devias al la sana flanko, kio pli evidentiĝas dum rido; estas tre malfacile blovi kaj fajfi. Kompense la sensebleco konserviĝas.

La devio de la facio al la sana flanko okazas ĉar ties muskoloj tiras sen kontraŭstaro de la malsana flanko.

Kuracado

La kuracado devas direktiĝi unue al la kaŭzo, kiu estigis la afekcion. Se temas pri malvarmiĝo, la aplikaĵoj devas esti varmaj por faciligi la ŝvitadon: varma aerbano loka kaj Ĝenerala, elektra forno, bano de brakoj je kreskanta varmo kun duma brosado; vaporbano de la vizaĜo kun folioj de eŭkalipto aŭ de pino aŭ fojnfloroj dum 15 Ĝis 20 minutoj, fomentaĵoj el varmaj akvo aŭ oleo, Ĝeneralaj kaj lokaj sunbanoj.

La dieto devas esti vegetara, prefere nekuirita (abundaj freŝaj fruktoj kaj diversspecaj krudaj salatoj). Kiam la akuta fazo ĉesas, oni komencas masaĜi la paralizitan duonon de la vizaĜo pinĉoforme kaj profunde, speciale antaŭ la orelo (elirpunkto de la facia nervo) kaj faradi energiajn movojn de la faciaj muskoloj por ilin reaktivigi: gestoj, grimacoj, blovi, fajfi ktp. Elektroterapio.


Histerio
La vorto histerio devenas el la greka kaj signifas "uteron". Tiun vorton oni uzis por montri ke virinoj estas la viktimoj de tiu malsano. Fakte ofte svenis virinoj pro granda emocio, viroj ne. La kaŭzo estas tute simpla: virinoj tiom ligis sin ke ne estis sufiĉe da spaco por enspiri sufiĉe da aero. Sekvo estis sveno pro manko da oksigeno.

Ĝi estas neŭrozo, kiu atakas Ĝenerale virinojn, sed kelkfoje ankaŭ virojn kaj eĉ infanojn.

Ĝi indikas seriozan malekvilibron de la emocia kaj psika vivo de la paciento en ligo kun fizikaj malsanoj aŭ perturboj, ĉar la tuta organismo funkcias kvazaŭ nedividebla unuo.

Kvankam Ĝi povas manifestiĝi diversmaniere, Ĝenerale Ĝi komenciĝas per antaŭavertaj simptomoj: senmotiva rido aŭ ploro; sento de ovaria doloro, kiu poste ascendas laŭlonge de la ventro kaj brusto Ĝis atingi la gorĜon, kvazaŭ bulo ("histeria bulo") estiganta sufokiĝon. Tiam la paciento falas teren, krias kaj konvulsias; lia vizaĜo kongestiĝas kaj li povas eĉ perdi dum kelkaj momentoj la konscion. Post varia tempodaŭro de minutoj Ĝis horoj li ricevas grade sian normalan staton, sed kun sento de intensa laceco, plorado kaj abunda urinado. En kelkaj gravaj kazoj la simptomoj tre intensiĝas kaj la daŭro estas pli longa.

Kvankam la histeria krizo similas al la epilepsia, estas facile distingi ilin unu de la alia, ĉar en ĉi-lasta kazo la malsanulo falas subite teren ien ajn kaj ne povas eviti kelkfoje vundojn kaj brulvundojn; dum en la unua kazo li sukcesas fali sendanĜere. Krome la epilepsiulo prezentas intensajn konvulsiojn dum kiuj li mordas sian langon, eligas urinon kaj eĉ fekaĵojn; kaj, kiam la atako ĉesas, li profunde endormiĝas kaj, vekiĝante, li nenion memoras pri la okazintaĵo.

Ekzistas aliaj formoj de histerio, kiuj prezentiĝas kun aŭ sen konvulsioj, karakterizitaj per difektŝanĜoj de la voĉo, kontrakturoj, doloraj aŭ nesensivaj korpopartoj kaj eĉ paralizoj, kiuj povas afekcii la duonon de la korpo aŭ nur unu membron (Ĝenerale brakon). Tiuj paralizoj kelkfoje malaperas subite; alifoje persistas longe kaj eĉ povas okazigi muskolan atrofion.

La histerio, karakterizata de granda ekscitiĝo, povas ankaŭ adopti la formon de diversaj organaj malsanoj, inter kiuj la histeria blindeco (ambliopeco), kiu Ĝenerale trafas knabinojn kaj junajn virinojn, kelkfoje junajn virojn. Ĝi afekcias pleje nur unu okulon, kaj Ĝia plej konstanta simptomo estas la malpliiĝo de la vidakreco, Ĝis la plena perdo de la vidkapablo (amaŭrozo). Keikfoje oni rimarkas ankaŭ en la okulo senmovajn (fiksajn) regionojn pli aŭ malpli ampleksajn, sen vidkapablo (skotomo), malfortiĝo aŭ perdo de la vido en nur duono de la okulo (hemianopsio), lumtimo (fotofobio), duobla vidado, palpebra spasmo ktp.

La prognozo de tiuj perturboj estas bona, kvankam ili povas daŭri multajn monatojn. Same kiel ĉe la aliaj histeriaj manifestiĝoj, estas malfacile kelkfoje distingi ilin disde la simpla ŝajnigado.La kuracado devas esti Ĝenerala, celante la stimuladon de la organaj defendoj, racia nutromaniero eliminante la toksajn kaj ekscitajn substancojn; natura subĉiela vivo; rezigno je tabako, alkoholo kaj aliaj malvirtoj; promenadoj tra la kamparo; banoj en la maro aŭ en la rivero; nepezaj laboroj en la Ĝardeno; sufiĉa ripozo; zorgado pri la ĉiutaga intesta funkcio; psikoterapio (sen drogoj); muskola kaj mensa malstreĉiĝo.


Kapdoloro, migreno
Tiu ofta afekcio povas ŝuldiĝi al la plej diversaj kaŭzoj kaj Ĝia kuracado devas
celi ne nur elimini la simptomon, la doloron, sed ĉefe la kaŭzon, kiu Ĝin estigis.
Estas do nepre necese esplori la sanstaton de la paciento por Ĝuste diagnozi
la originan malsanon, kiu estas traktota per la naturista medicino.
La uzado kaj trouzado de kontraŭdoloraj medikamentoj, tiom komuna hodiaŭ,
nur povas konduki al pli intensa toksado, kio komplikas kaj pligravigas la prognozon
kaj igas la resaniĝon dubinda. Observante la faktorojn de la sano, aparte la naturajn dieton kaj vivmanieron, la kapdoloroj definitive ĉesas.


Por mildigi la kapdoloron, oni devas kuŝiĝi en silenta kaj malluma ĉambro, malstreĉi la korpon kaj la menson, spiri malrapide kaj profunde, observi dieton el freŝaj fruktoj kaj ties ĵus elpremitaj sukoj, ŝprucigi sur la kapon malvarman akvon dum 1 aŭ 2 minutoj aŭ apliki sur Ĝin malvarmajn renovigitajn kompresojn, aŭ preni piedbanon en varma akvo kun manpleno da cindro aŭ da sinapa faruno en Ĝi solvita kaj samtempe apliki sur la kapon malvarmajn kompresojn, trinki dekoktaĵon el laktuko aŭ maceraĵon el valeriana radiko aŭ infuzaĵojn el tili-, oranĜo- aŭ pasifloroj aŭ el hiperiko (Hypericum perforatum).

supren


Morto c'e familio
povas okazigi problemojn pro Ĝia influo sur la emocian, psikan kaj eĉ fizikan ekvilibron de Ĝiaj membroj.

Ĝis antaŭ nelonge oni preskaŭ ne pristudis serioze tiun demandon; sed nun multnombraj scienculoj, kuracistoj, psikiatroj kaj psikologoj aktive okupiĝas pri Ĝi; fondiĝis societoj kaj centroj, kie familianoj de nekuracebluloj periode kunvenas por prezenti siajn kazojn, interŝanĜi ideojn kaj konsilojn kaj sin reciproke helpi por trafe adapti la familian vivon je mortmalsanulo. Eĉ ekzistas jam en kelkaj universitatoj kursoj pri tanatologio (= scienco pri la morto) kaj oni organizas seminariojn kaj konferencojn por la Ĝenerala publiko pri la sama temo.

Rezulto de tiu aktiveco estas la adopto de pli sana kaj malkaŭa sinteno antaŭ la morto por Ĝin cele alfronti. Sekve la hieraŭaj simulado, ŝajnigado kaj pia mensogo estas anstataŭigitaj per plena malkaŝo kaj spontaneeco, ĉar la deira punkto de rezono estas, ke la paciento devas informiĝi - Ĝis kie la prudento permesas - pri la graveco de sia malsano kaj, ke la ceteraj membroj de la familio devas senvuale esprimi siajn sentojn. La elmontro de falsa gajeco por kuraĜigi la mortonton estas evitenda, ĉar Ĝi nur povas kreskigi ties timon kaj anksiecon. Sed ĉiaokaze oni devas protekti lin kontraŭ la plej granda aflikto de la morto: la terura soleco.

La espero povas plilongigi la vivon de la paciento kaj la malespero povas konduki lin al memmortigo. Tamen li devas scii sian prognozon por la necesaj aranĜoj kaj por povi libere esprimi sian aflikton pere de paroloj aŭ ploro. Kaj tio tre gravas, ĉar tiu malŝargo senpezigas lian animon kaj helpas lin akcepti pli facile la realon de la morto. Se la mortonto volas scii la veron kaj oni konsideras, ke li havas la sufiĉan animforton, oni povas diri Ĝin al li, sed kun granda takto. Tiel eblos sincera interparolado, kiu ebligos al ambaŭ interparolantoj sin senti poste pli bone, ĉar ilia emocia ŝargo malplipeziĝos.

La familio devas tre pacience akompani kaj trakti la malsanulon, konversacii kun Ii kompreneme kaj respektplene eĉ kiam li koleras aŭ lamentas. Fremdaj vizitoj, nenecesaj sciigoj kaj konversacioj estas evitendaj.

La infanoj devas esti informitaj pri la malsano de la patro (patrino aŭ frato), klarigante al ili per simplaj vortoj, laŭ ilia komprenkapablo, la signifon de la proksima forpaso, kaj sciigante, ke estas permesate al ili libere esprimi siajn sentojn, sed ne en la ĉeesto de la paciento. Ankaŭ ĉi-kaze la sincereco kaj la malkaŭo estas la plej taŭga metodo; oni devas liberigi ilin de la anksieco por ke ili alproksimiĝu al la lito de la mortonto, kiu tiele sin sentos pli bone. Nur esceptaokaze konsilindas apartigi ilin.

Ĝenerale infanoj sepjaraj jam povas kaj devas partopreni la funebrajn ceremoniojn, krom esceptaj okazoj. Estas eraro "protekti" ilin, apartigante ilin de la enteriga soleno. Kaj post tiu ĉi, kiam la familio estas denove hejme, infanoj kaj adoltoj devas libere priparoli la okazintaĵon kaj esprimi spontanee siajn sentojn. Estas eraro bridi tiun ĉi, ĉar la bridado malutilas la psikon kaj tio povas konduki poste al neŭrozo kaj eĉ al fizikaj malsanoj. Oni devas agi do tute nature kaj ne ŝajnigi fortecon.

Kiam la mortonto estas infano, la procedo estas preskaŭ la sama. Infano pli ol kvinjara jam scias intuicie, ke sia malsano estas grava; oni ne devas do mensogi al Ĝi, ĉar mensogo trompos Ĝian fidon kaj Ĝi sin sentos dolore pli soleca. Dume estas konsilinde, ke la aktiveco kaj vivstilo de la familio daŭru normale kaj ke la paciento estu traktata kiel kutime.


Multobla aŭ platsklerozo
Tiu ĉi afekcio de la nervaj centroj, kies kaŭzon oni ankoraŭ pridiskutas, aperas komune inter 20a kaj 35a vivojaroj, kaj havas longan evoluadon kun kelkaj periodoj de nedaŭra pliboniĝo. Ĝi determinas plej diversajn nervajn simptomojn: kap- kaj okuldoloroj, vertiĝo, deprimeco, malklara kaj kelkfoje duobla (diplopio) vidado, senvolaj, oscilaj aŭ rotaciaj movoj de I' okulglobo (nistagmo), monotona elparolado (kvazaŭ trenita aŭ hakita), perturboj en la marŝado, rigidiĝo kaj tremo de la ekstremaĵoj, manko de fortoj (astenio), malalta arteria tensio ktp.

Kuracado

La kuracado devas esti singarda por ke la paciento ne laciĝu aŭ streĉiĝu: vegetara, prefere nekuirita dieto; mallongaj aerbanoj kun seka brosado aŭ frotado de la haŭto; muskola kaj spira gimnastiko, komencante per la plej simplaj movoj kaj daŭrigante per la plej komplikaj (la subakva gimnastiko estas tre rekomendinda); milda masaĜo; varmetaj lavadoj de la tuta korpo; sufiĉa ripozo, prefere subĉiele; zorgi pri la ĉiutaga intesta funkciado; eviti ĉiuspecajn streĉiĝojn; psikoterapio.

supren


Neŭralgioj
aŭ doloroj laŭlonge de nerva irejo povas aperi pro neŭrito aŭ pro malvarmo, malsekeco, toksiĝoj kaj infektoj, traŭmato, premo aŭ elstreĉo de la nervo, nervaj kaj metabolaj malsanoj, mallakso, neracia nutrado ktp. La doloroj Ĝenerale estas tre akraj, kvazaŭ atakoj daŭrantaj de kelkaj minutoj Ĝis pluraj horoj. Kelkfoje prezentiĝas refleksaj neŭralgioj, t. e. ili aperas en unu regiono, sed reale ili koncernas nervon lokitan en alia regiono pli aŭ malpli malproksima de la korpo.

La neŭralgio povas aperi en diversaj regionoj, sed plej ofte Ĝi trafas la triĝeminan (aŭ triĝemelan) kaj la iskiatan nervojn. La triĝemina nervo distrioniĝas al tri nervoj: la oftalma, la maksila kaj la mandibla, kiuj malofte afekciiĝas samtempe: Preskaŭ ĉiam nur unu el ili de unu sola facia flanko estas trafita kaj tiel doloras la buŝo, la orelo, la nazo aŭ la orbito per sinsekvaj subitaj atakoj, akutaj kaj nedaŭraj. La krizoj povas ripetiĝi dum tagoj aŭ semajnoj kun periodoj de kvietiĝo daŭrantaj monatojn kaj eĉ jarojn.

Iskiatalgio
estas tre vigla doloro laŭlonge de la iskiato kaj Ĝiaj branĉoj, t. e. de la kokso, la gluteo kaj la gambo, kiu intensiĝas, kiam oni elstreĉas la nervon, kaj tial la paciento paŭadas kun la gambo iom fleksita, penante sin apogi sur la sana flanko. La kuracado similas al tiu de neŭrito, eliminante la kaŭzon de la afekcio. La lokaj varmaj aplikaĵoj estas rekomendindaj, sed se ili ne estas bone tolerataj, oni anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj aŭ kataplasmoj el argilo. Ĉe iskiatalgio oni devas enlite ripozi kaj preni vaporbanon de la talio Ĝis la piedoj dum duonhoro ĉiuduatage, kaj varman sidbanon dum 12 Ĝis 15 minutoj la ceterajn tagojn. Por sendoloriĝi, trinki dekoktaĵon el laktuko aŭ maceraĵon el valeriana radiko.


Neŭrastenio
estas malfortiĝo de la nerva sistemo, kies plej gravaj simptomoj estas: incitiĝemo, Ĝenerala laceco kaj malforteco, sendormeco, vertiĝoj, doloroj de la kapo kaj de aliaj korpopartoj, senapetiteco, malpliiĝo de la memoro kaj de la seksa kapablo, dumnoktaj polucioj, komplekso de malsupereco, angoro, malkvieteco, emi al la parola aŭ aga perforto, troa sensiveco al intensa lumo kaj al akraj bruoj, maltrankvila dormo, jukado, jukado de la anuso kaj de la generaj organoj, tremado de la manoj, trorapidaj aŭ neregulaj pulsobatoj, palpitacioj, doloroj en la antaŭkora regiono, lakso aŭ mallakso ktp.

La neŭrasteniulo sin ekzamenas zorgeme por poste rakonti detale kaj pedante al la kuracisto ĉiujn rimarkitajn simptomojn kaj signojn, kies gravecon li Ĝenerale troigas.

Multenombraj povas esti la kaŭzoj de la neŭrastenio, sed ili reduktiĝas al du vortoj: vivo nenatura. Ne temas nur pri la vivo de la paciento mem, sed ankaŭ pri tiu de liaj gepatroj, kiuj poste transdonis al li herede la antaŭdi-spozicion. Jen la ĉefaj kaŭzoj: neracia nutrado surbaze de viando, konservaĵoj, fridmanĜaĵoj, kondimentoj, spico, saŭco, fritaĵoj, produktoj industriaj, kadavraj, nekompletaj kaj artefaritaj kun diversaj aldonitaĵoj (kolorigaj, sta-biligaj, aromigaj ktp.); alkoholaj (vino, biero, brando, likvoroj ktp.), kafeinhavaj (kafo, teo, mateo) kaj kelkaj nealkoholaj sed tamen malutilaj trinkaĵoj; sidema vivo; manko de fizikaj ekzercoj; troaj laboro kaj zorgoj; nesufiĉa ripozo; seksaj ekscesoj kaj/aŭ aberacioj; kontinua nerva streĉiĝo; brua, malfavora aŭ nehigiena medio (polvo, gasoj kaj aliaj toksaj haladzoj); tabako kaj aliaj drogoj; malbonaj pensoj kaj ideoj ktp.

La kuracado konsistas esence en la Ĝustado de la malbonaj aŭ misaj moroj de la paciento kaj por tion atingi oni devas Ĝisfunde enketi pri ties nutro- kaj vivmanieroj. Oni devas samtempe esplori la ekziston de fizikaj perturboj aŭ malsanoj por kuraci ilin.

La ripozkuracado, la muskola kaj mensa malstreĉiĝo kaj kelkfoje la psiko-terapio estas tre utilaj. La paciento devas eviti ĉagrenojn kaj absorbajn zorgojn; li devas legi alcelajn stimulajn librojn laŭ sia komprenkapablo, kiuj helpos lin alfronti lian problemon kaj Ĝin solvi. Agrabla okupo, promenadoj kaj vojaĜoj, ripozrestado en la kamparo, montaro aŭ marbordo kontribuos certe al resaniĝo.

Ankaŭ utilas: aerbanoj, Sveda kaj spira gimnastiko, sekaj frotadoj aŭ brosadoj de la haŭto, frotado de la tuta korpo per malvarma salita akvo, milda Ĝenerala masaĜo, paŭado nudpiede sur la malseka grundo, ripozo antaŭ kaj post la manĜoj kaj Ĝardenkulturo.

Kompreneble oni ne devas apliki samtempe ĉiujn supre menciitajn indikojn, sed grade kaj alterne, konsiderante la Ĝeneralan san- kaj animstaton kaj la rezisto- kaj reagkapablojn de la paciento.

supren


Neu'rito, multneu'rito
Tiel nomiĝas la inflama aŭ degenera lezo de unu aŭ pluraj nervoj, kaŭzata de toksiĝoj (plumbo, tabako, alkoholo, karbona monooksido, arseno, hidrargo), metabolaj (podagro, diabeto, reŭmatismo) kaj infektaj (difterio, gripo, malario, variolo, tifo, sifiliso, tuberkulozo) malsanoj, nervaj lezoj kaj kontuzoj, trouzado de drogoj kaj farmaciaĵoj kaj la nenatura nutromaniero. La simptomoj estas: doloro kaj sensiveco de la nervo, perturbo de la haŭta sensiveco kaj muskola malforteco aŭ paralizo de la koncerna regiono. Unue oni devas forigi la toksajn kaŭzojn kaj kuraci la supre menciitajn infektajn. La dieto devas esti vegetara, prefere nekuirita. Se ne estas febro: Vaporbano de la afekciita regiono. Apliki surloke varmajn fomentaĵojn, sablosaketon aŭ brikon, elektran kuseneton, kataplasmo el varmaj argilo aŭ linsemoj, banoj en varmaj mineralakvoj (varmfontoj) aŭ komuna varma akvo. Ripozo. Post la akuta dolora fazo, preni sunbanojn, masaĜi kaj fari aktivajn movojn. Eviti farmaciaĵojn.


Neu'rozaj manioj
trafas ofte personojn misedukitajn ekde la infanaĜo aŭ vivintajn en malutila medio: neracia nutromaniero; manko de la gepatra amo aŭ suferado de hejmaj kruelaĵoj; tre rigora edukado laŭ troigitaj aŭ nerealaj ideoj pri la ĉirkaŭanta mondo; perforta subpremo de la seksa instinkto; manko de sanaj amuzoj subĉiele kaj en kontakto kun aliaj personoj ktp.

lli manifestiĝas diversmaniere: la paciento laboradas senripoze (ergomanio); emas al falsado de la vero, al mensogo, fabelado kaj simulado (mitomanio); lavas al si la manojn aŭ sin banas ĉiumomente; marŝante li kalkulas siajn paŭojn aŭ la mozaikojn aŭ brikojn de la planko aŭ la fenestrojn de la konstruaĵoj; kontrolas multfoje ĉu la pordoj aŭ fenestroj estas bone ŝlositaj, ĉu la ŝaltilo de la elektra kurento estas fermita ktp.

La maniulo bone scias, ke tiuj impulsoj kaj fiksaj ideoj, kiuj suferigas lin, estas nenormalaj, sed li ne povas eviti ilin.

Kuracado

Kuracado same kiel por neurastenio, tre gravas la psikoterapio sen drogoj.


reen al la komenco  reen al la starta paĜo