Diversaj aplikoj de akvokuracado



Alterna membrobano
Metu sur la plankon du sitelojn aŭ aliajn taŭgajn ujojn. Plenigu unu el ili je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni, kaj la alian je malvarma akvo. Enigu ambaŭ krurojn (aŭ manojn, antaŭbrakojn, laŭbezone) gis preskaŭ la genuoj en la varman akvon dum 3 minutoj; tuj poste en la malvarman akvon dum 1 minuto. Ripetu la samon kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma bano daŭras 3 minutojn kaj ĉiu malvarma bano 1 minuton. Oni faras unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. Ĉio daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmigu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al la koncerna ujo.

Tiu alterna bano forte plivigligas la sangan cirkuladon, malpliigas la altan sangopremon kaj estas tre efikoplena ce arteriito (intermita lamado), arteriosklerozo, frostosvelo (pernio), malvarmaj piedoj ktp. Similmaniere, pere de 2 grandaj kuvoj, oni povas preni alternan sidbanon, kiu estas rekomendinda ce hernioj, ptozo (malaltigo) de reno kaj intestoj, stomaka dilatigo ktp.


Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj
Plenigu pelvon je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni kaj mergu tukon en gin; plenigu alian pelvon je malvarma akvo kun aparta tuko en gi. Unue elakvigu la varman tukon, vringu gin, faldu gin plurfoje, kaj apliku gin sur la koncernan korpoparton (plej ofte la ventron); kovru gin per seka flanelo por ke gi ne malvarmigu, aŭ surmetu tiucele ujon kun varma akvo. Atendu 3 minutojn kaj poste demetu la varman kompreson, kaj remetu gin en la koncernan pelvon. Elakvigu tuj la malvarman tukon, vringu gin, faldu gin plurfoje, kaj apliku gin sur la saman korpoparton dum nur 1 minuto. Ripetu tiujn alternajn kompresojn kvarfoje: varma-malvarma, varma-malvarma, varma-malvarma kaj varma-malvarma. Ĉiu varma kompreso daŭras 3 minutojn, kaj ĉiu malvarma nur 1 minuton. Oni aplikas unu senprokraste post la alia, kaj la lasta estas la malvarma. La tuto daŭras sume 16 minutojn. Por ke la varma akvo ne malvarmigu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al koncerna pelvo.

Tiuj alternaj kompresoj, speciale rekomendindaj ce mallakso, estigas fortan lokan reagon, aktivigas la sangan cirkuladon, sendolorigas kaj seninflamigas.


Frotado de la malsupra parto de la ventro

      Tiel preparu por frotbano:

plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur gin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidigu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu gin en la akvo de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko gis la generaj organoj (ne tusante tiujn-ĉi) kaj de unu ventra flanko gis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvo kaj ripetula saman frotadon kaj tiel ripetu seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reumatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto. Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj, kaj vi ec povas ce la komenco uzi akvon ne tute malvarman, precipe vintre. Post kelka tempo vi kutimigos uzi gin malvarma; kaj tia gi estas pli bonefika.

    Frotado de la malsupra korpo

Se vi ne havas tiucele taŭgan kuvon, uzu bideon; sed renovigu kontinue la akvon dum la frotado.

Tiu frotado estas deiriga apliko, kiu cefe pere de la nervaj fibroj de la haŭto forte influas la internajn organojn, precipe la renojn kaj la intestojn. Sekve de tio seninflamigas la abdomenaj organoj, pliigas la kvanto de urino kaj la peristaltaj intestaj movoj kun vigla eliminado de organismaj malpurajoj. Krome gi influas ia sangcirkuladon kaj la nervaron kun favora reefiko sur multajn malsanojn.

Jen variajo de tiu frotado: anstataŭ meti tabulon sur la kuvon, enmetu en gin benketon, tiel, ke du fingroj da akvo kovru la benketon. Kiam la paciento sidigas, do lia postajo trempigas en tiuj du fingroj da akvo. Cetere la frotado mem estas ekzakte la sama. Tiu variajo estas indikita ce rektumaj kaj anusaj afekcioj: hemoroidoj, fistuloj ktp. Se la hemoroidoj estas grandaj kaj doloraj, la akvo ne devas esti tro malvarma.



Frotado per salo
ujon kun iom da malvarma akvo enmetu 1 aŭ 2 manplenojn da kruda salo por ke ties egoj kaj akraj elstarajoj iom malakrigu, sed evitu, ke gi solvigu.

La paciento, tute nuda, devas stari en pelvo kun varma akvo en sufica kvanto por atingi liajn piedojn gis la maleoloj. La helpanto prenas manplenon da tiu trempita salo kaj frotadas la korpon de la paciento laŭ jena vico: maldekstra kaj dekstra brakoj, brusto kaj dorso, maldekstra kaj dekstra flankoj, ventro kaj lumboj, maldekstra kaj dekstra gamboj. Tuj poste, pere de tolajo aŭ vistuko trempita en abunda malvarma akvo, li visas la korpon laŭ la sama supre indikita vico. Ĉio ĉi devas esti rapide farata, dum 5 aŭ 6 minutoj. Fine li sekigas la pacienton per seka vistuko kaj lin enlitigas dum duonhoro por revarmigo.

Kiel supre dirite, la piedoj de la paciento, gis la maleoloj, devas esti mer-gitaj en varma akvo dum la tuta tempodaŭro de la frotado, kaj, ce la fino, li devas enlitigi dum duonhoro. Nur tiel la reago estos bona.

Se temas pri infaneto, uzu tablan (muelitan) salon malsekigitan per malvarma akvo anstataŭ kruda salo, kiu povas difekti lian delikatan haŭton.

La frotado per salo estas efikoplena fortigilo, stimulas la apetiton ktp. Oni povas gin fari 2 aŭ 3 foje semajne.


Gargaroj
kaj tralavoj de la buso kaj gorgo per 1 kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 1 aŭ 2 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ malvo aŭ per sala akvo aŭ per roza mielo miksita kun akvo aŭ per solvajo de natria dikarbonato en akvo aŭ per citronsuko miksita aŭ ne kun akvo efikas ce aftoj kaj stomatito (respektive ulceretoj kaj inflamo de la busa mukozo), same kiel ce faringito kaj tonsilito.


Klisteroj
ne nur utilas por fekincitado, sed ankaŭ por senfebrigi februlon, kiam malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo estas uzata. Malgrandaj klisteroj de glaso da malvarma akvo, retenitaj dum kelkaj minutoj kaj plurfoje ripetitaj, se necese, en la sama tago, tre efikas ce tahxikardio, miokardiito kaj aliaj mal-sanoj kaj perturboj de la koro, kiuj manifestigas per tro rapida aŭ tro forta korbatado. Ce akuta inflamo de la urinveziko, de la dika kaj maldika intestoj ktp. efikas kontraŭ la doloroj ĉiutaga klistero de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ de malvo aŭ simpla akvo tiom varma kiom nur eble elteni; krome, ankaŭ utilas en tiuj ĉi kazoj 1 aŭ 2 ĉiutagaj klisteroj de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ de malvo tiom varma kiom al vi eblas elteni (pli aŭ malpli je 45 °C), retenante gin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio.

Por pli ol duonlitro da ensprucigota likvajo uzu klisterilon; se temas pri malgranda kvanto (glaso da likvajo), uzu klisterpilkon.


Kompresoj
Prenu tolajon el lino aŭ kotono (peco da malnova littuko taŭgas), trempu gin en akvo, vringu gin iom, faldu gin du-, tri- aŭ kvaroble, depende de gia dikeco, kaj apliku gin sur la koncernan korpoparton. Tuj poste oni gin kovras per tuko, vindo, bendo aŭ strio el flanelo aŭ alia stofo sufice granda por ĉirkaŭvolvi tiun korpoparton kaj firme teni la kompreson helpe de sendangera pinglo.



Malvarmaj kompresoj
estas konsilindaj ce lokaj, precipe akutaj, inflamoj (apendicito, hepatito, enterito, kojlito, prostatito, testikito, ovariito, tonsilito, pleurito, pulmito, artrito, flebito ks.), kaj ce doloroj, spasmoj, mallakso, dispepsio, varikoj, febro ktp. Oni renovigas ilin ĉiu-10, -15 aŭ -20minute, laŭbezone, dum la tago. Nokte oni aplikas alian kompreson, kiun oni demetas la sekvantan matenon, ne renovigante gin, generale, dum la dormohoroj. De temp' al tempo oni devas gin lavpurigi, car gi estas penetrita de malpurajoj kaj tok-soj de la malsano.

En kelkaj kazoj oni ne bezonas kovri la malvarman kompreson; ekzemple, kiam gi estas aplikata sur la ventro de kusanto, kaj oni devas ofte gin renovigi; aŭ sur la kapo, ce kapdoloroj ktp.


Mergobano
La paciento mergigas en la akvon de la banujo gis la kolo kaj restas tie dum fiksota tempodaŭro; dume oni malsekigas la kapon per la sama akvo. La malvarma mergobano, precipe rekomendinda dum alta febro
(pli ol 39 °C), estigas intensajn nervan, ĉirkulan kaj varmregulan reagojn. Tial gi devas daŭri nur kelkajn sekundojn, kaj estas aplikebla sole nur al fortuloj. La varmeta mergobano, kiu daŭras 10-20 minutojn, preskaŭ ne estigas tiajn reagojn (aŭ ili estas tre malfortaj), kaj estas rekomendinda ce sendormeco, nervozeco ktp. Aldonante al la akvo 1 aŭ 2 manplenojn da amelo (aŭ dekokto de malvofloroj aŭ de brano de tritiko) gi tre utilas ce jukado, ekzemo kaj aliaj dermatozoj. Ce Bazedova malsano (hipertiroidismo) kaj ce tahxikardio (troa rapideco de la kora pulsado) prenu la mergobanon laŭ jenaj temperaturoj: la unuan tagon, je 35 °C; la duan tagon, je 34 °C; la trian tagon, je 33 °C; ĉiun sekvantan tagon malpliigu 1 °C, gis atingi 28 aŭ 29 °C, kaj tiam daŭrigu ĉiutage je tiu ĉi temperaturo, se eble. Ce febro oni prenas la mergobanon je 3 aŭ 4 °C malpli ol la temperaturo de la korpo. La varma mergobano, kiu deprimas, kiam gi estas tro longa, havas limigitajn indikojn ce malfortuloj, senmineraligintoj ktp. Ce rena koliko prenu gin dum 15-30 minutoj, kaj ripetu gin, se necese; aldonante de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Dume surmetu malvarman kompreson sur la kapon.
dfgs


Naza tralavo
per unu kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj miksita kun 2 aŭ 3 kulerplenoj da komuna akvo aŭ per citronsuko miksita kun komuna akvo laŭ la sama proporcio aŭ per iom varmeta sala akvo aŭ per dekokto de ekvizeto utilas ce rinito (inflamo de la naza mukozo), kongesto de la nazaj kavoj ktp. Oni devas sorbi la likvajon en la nazon, kaj klini la kapon malantaŭen por ke la nazaj kavoj plene trempigu.


Okulbano
Plenigu pelvon per malvarma akvo, prefere apenaŭ salita per pincopreno da salo, kaj enakvigu la frunton kaj la fermitajn okulojn. Tiam malfermu la okulojn en la akvo, rigardante en diversajn direktojn dum 5 sekundoj; elakvigu la kapon, iom palpebrumu, kaj denove enakvigu la frunton kaj la okulojn dum aliaj 5 sekundoj. Oni povas ripeti la samon 3 aŭ 4 foje, tiel, ke la okulbano daŭros entute 15-20 sekundojn.

Tiu okulbano estas tre rekomendinda por fortigi la vidkapablon, kaj por ripozigi la okulojn kaj cerbon post mensa aŭ vida lacigo aŭ troa strecado (longa legado aŭ simila laboro, precipe ce arta lumo). Gi ankaŭ efikas ce okul- kaj orbitinflamoj.


Pasadi nudpiede sur malseka grundo

Tiu-ci simpla akvoterapiajo tre utilas al tiuj, kiuj suferas de malvarmaj piedoj, kapdoloroj, astmo, perturboj en la urina veziko, en la utero ktp. Gi ankaŭ influas reflekse la renojn kaj la intestojn, favorante ties funkciojn, kaj plifortigas la tutan nervan sistemon. Gi konsistas en pasadi nudpiede (cetere varme vestita, se malvarmas) sur la malseka grundo, prefere sur gazono aŭ herbotapiso kovrita de matena roso; aŭ sur malseka bordo de maro, lago, kanalo aŭ rivero; aŭ simple sur la tera grundo, aŭ sur planko tegita per brikoj, stonoj, mozaikoj aŭ kaheloj antaŭe malsekigitaj per abunda malvarma akvo. Komencu pasadi dum 1 minuto la unuan tagon, kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon gis atingi, post 15-20tagoj, 15-20 minutojn, kaj tiam daŭrigu en tiu tempodaŭro ĉiutage. La plej konvena horo por tion fari estas frumatene, ce ellitigo; tamen, se tio ne eblas, faru gin dum la tago, almenaŭ 3 horojn post mango. La efikeco de tiu apliko suldigas ne nur al la agado de la malvarma akvo, sed ankaŭ al la rekta kontakto de la piedoj kun la elektromagneta energio de la tero, kiun la homa organismo nepre bezonas por la ekvilibro de siasano, kaj disde kiu li estas ordinare izolita per nilonaj (aŭ el aliaj arte faritaj materialoj) strumpoj, suoj el plasto aŭ el kaŭĉuko ktp.



Sprucigoj
Pere de sprucigilo aŭ kaŭĉuka tubo aŭ rekte de la krano aŭ uzante la bideon, oni sprucigas akvon, generale malvarman, sur la indikitan korpoparton de la paciento, dum 2-3 minutoj. Sur la gambojn aŭ krurojn, la sprucigoj utilas ce varikoj; sur la skroton, ce skrotovariko; sur la anuson, ce hemoroidoj; sur la vizagon, ce inflamo aŭ kongesto de la okuloj, de la fruntaj kaj maksilaj sinusoj ktp.; sur la kranion, ce kapdoloro, kapkongesto, migreno ktp. La sprucigoj kapablas influi reflekse ec malproksimajn organojn. Ekzemple: sprucigo sur la plandojn normaligas la sangcirkuladon ce la abdomenaj organoj kaj kontribuas en la kuracado de uteraj hemoragioj.
dfgs


Svitiga envolvo
Sternu unue litkovrilon sur la lito, sursternu sekan littukon kaj tuj poste alian littukon trempitan en malvarma akvo kaj iom vringitan. La paciento, tutnuda, kusigas dorse sur la malseka littuko, kaj la helpanto strece envolvas en gin lian tutan korpon, escepte de la kapo; tuj poste en la sekan littukon, kaj finfine en la litkovrilon, strecante gin helpe de sendangeraj pingloj. Ĉio devas esti rapide farita por ke la paciento ne malvarmigu. Apliku tuj litvarmigilon ce la piedoj kaj aliajn ce la flankoj, aparte vintre, car tre gravas, ke li baldaŭ revarmigu kaj eksvitu. Por faciligi la svitadon, la paciento devas trinki tason da tizano de tili- aŭ boragofloroj 10 minutojn antaŭ la envolvo, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum gi.

                      Preparo de s'vitiga envolvo

La svitiga envolvo daŭras ordinare 1 gis 1, 5 horojn; iom malpli ce malfortuloj, kormalsanuloj ks. Ce la fino la helpanto devas rapide frotadi lian korpon per tuko trempita en malvarma akvo, precipe ce februlo, kaj gin sekigi.

Tiu envolvo efikas ce febraj malsanoj, sendormeco, nerva ekscitigo ks.; ankaŭ ce tiuj pacientoj, kiuj bezonas sviti, sed kiuj ial ne povas aŭ ne devas preni vaporbanon.

Antaŭ la envolvo la paciento devas urini kaj, se eble, feki.

                           Svitiga envolvo


Se dum la envolvo estigas kapdoloro aŭ -kongesto, apliku malvarman kompreson sur la kapon.

Normale la reago aperas tuj post la apliko de la envolvo. Do, se post 5-10 minutoj la paciento sentas malvarmon malgraŭ la litvarmigiloj, estas preferinde gin demeti.



Samtempa varma krur- kaj antaŭxbrakbano
Metu sur la plankon sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom al vi eblas elteni. Metu sur tablon aŭ benkon alian ujon (pelvon aŭ alian vazon prefere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn gis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn gis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmigu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj.
Tiu bano devas daŭri pli aŭ malpli 10 minutojn. Se gi estas bone eltenebla, gi povas daŭri 12-15 minutojn, kaj oni povas ripeti gin 2-3foje en la sama tago, se necese; kontraŭe, oni devas gin cesigi post 6 aŭ 8 minutoj.

Tiu ci bano bone utilas al astmuloj kaj al suferantoj de malforteco kaj nesuficeco de la kormuskolo, car gi forte plivigligas la sangan cirkuladon.


Sidbano
Plenigu largan pelvon (aŭ kuvon aŭ tinon) per akvo kaj sidigu en gin tiel, ke la nivelo de la akvo atingu vian umbilikon. La krurojn ne enakvigu. La sidbano daŭras proksimume 5-15 minutojn kaj povas ripetigi en la sama tago, se necese.

Malvarma, gi utilas ce febro, inflamo aŭ kongesto de ventraj kaj pelvaj organoj, hemoroidoj ktp.

Varmeta, gi estas rekomendinda ce sentemaj hemoroidoj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon.

Varma, prenu gin ce inflamo de la urinveziko, malfacila kaj dolora menstruado ktp.



Trunkobano
Gi similas la sidbanon, sed la paciento devas duonkusigi en la akvon por ke lia dorso enakvigu. Tiucele iom pli ampleksa ujo estas necesa. Krurojn, brakojn kaj bruston ne enakvigu.

Oni prenas la trunkobanon: malvarma, ce alta febro; varmeta, ce sendormeco, nervozeco, arterisklerozo; varma, ce rena kaj hepata kolikoj, lumbago ktp.

La trunkobano povas iel anstataŭi la mergobanon, kiam granda banujo ne estas havebla.



Tutkorpa frotado
Vi mem aŭ prefere helpanto devas energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en akvo kaj apenaŭ premtordita laŭ tiu ci vico: la krurojn, la brakojn, la ventron, la bruston kaj la dorson. Tuj poste sekigu kaj, se vi estas malforta, enlitigu.

Malvarma, gi hardas kontraŭ oftaj malvarmumoj kaj fortigas la korpon.

Malfortuloj kaj generale tiuj, kiuj ne bone eltenas malvarman akvon, faru gin apenaŭ varmeta.Varma, gi tre utilas ce kronika renito, uremio ktp., car gi draste stimulas la funkciadon de la haŭto, kiu certagrade plenumas la taskon de suplementa reno.


Tutkorpa vaporbano
Sub kanplektita (ajura) sego metu sur la plankon ujon kun bolanta akvo; sidigu tute nuda sur tiu sego kaj envolvu vin mem kune kun la sego per granda mantelo, kiu iras de la planko gis via kolo al kiu gi algustigas por eviti, ke la vaporo tralikigu. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu primuson, bragujon aŭ elektran varmigilon (atentu: ne brulvundu vin!). Nur la kapo devas resti ekster la mantelo. Tiu vaporbano daŭras 15 minutojn la unuan fojon; 20 minutojn la duan fojon; 25 minutojn la trian, kaj 30 minutojn la kvaran fojon. Duonhoro estas generale la maksimuma daŭro, kiun oni ne transpasu. Se dum la vaporbano vi sentas kapdoloron, -turnigon aŭ sveneton, apliku malvarman kompreson sur la kapon, renovigante gin laŭbezone; se tio ne efikas, cesigu la vaporbanon.

            Tutkorpa vaporbano
Tiuj, kiuj suferas de la koro, arterioj, alta sangopremo, nervaro, tuberkulozo, same kiel troaguloj, malfortuloj kaj februloj tute ne devas preni vaporbanon. Virinoj dum menstruo kaj gravedigo ne prenu vaporbanon.

Vaporbano svitigas la pacienton, eliminante tiel el la korpo diversajn malu-tilajn substancojn tra la poroj. Por intensigi do la svitadon, la paciento devas trinki tason da varma akvo kun citronsuko aŭ tizanon de tili- aŭ boragofloroj kelkajn minutojn antaŭ la vaporbano, kaj kelkajn glutojn, se li soifas, dum gi.

Fininte la vaporbanon, estas konsilinde en multaj kazoj forigi la svitajon per tuko trempita en malvarma (aŭ apenaŭ varmeta) akvo; poste kusigu kaj ripozu duonhoron.

Oni fabrikas specialajn aparatojn por preni hejme vaporbanojn. Sed tiuj,
kiuj ne havas la eblecon ilin aceti, povas improvizi pere de stangetoj kaj
tolajo kestegon tiucelan. Tamen la supre indikita simpla procedo suficas. En multaj urboj funkcias bandomoj kun instalajoj por vaporbanoj.

Generale oni prenas tutkorpan vaporbanon unu fojon semajne, malproksime de la mangoj (1 horon antaŭe aŭ 3 horojn poste).



Vaginaj enssprucigoj
per 4-6 kulerplenoj da oksigena akvo je 10 volumenoj miksitaj kun 1 litro da komuna varmeta akvo aŭ per solvajo de 2 kulerplenoj da natria hidrokarbonato en la sama kvanto da akvo aŭ per dekokto de kamomilo aŭ malvo aaŭ ekvizauri), kaj uzi ensprucigilon aŭ klisterilon kaj komunan vaginan kanulon, iom retenante la akvon, laŭmezure, kiel gi penetras.


Vaporbano al la gamboj
La paciento sidigas sur sego kaj apogas sian piedon sur alia sego aŭ benko. Sub la gambo oni instalas sur primuso, bragujo aŭ elektra varmigilo ujon kun bolanta akvo. Oni kovras la gambon per tuko aŭ mantelo sufice granda por atingi la plankon tiel, ke la vaporo ne tralikigu. Post tiu vaporbano, kiu daŭras 15-30 minutojn, oni refresigas la membron per iom da fresa aŭ apenaŭ varmeta akvo, kaj oni sekigas.

Similmaniere oni prenas vaporbanon al la brako. En tiu-ci okazo oni apogas la manon sur la dorso de sego sub kiu oni instalas la ujon kun bolanta akvo.Tiu vaporbano efikas ce artrozoj, kronikaj artritoj, reumatismo ktp.


Vaporbano al la malsupra duono de la korpo

Kiam oni celas svitigi nur la malsupran duonon de la korpo, tio estas de la talio gis la piedoj, la procedo estas tiel kiel supre indikite, kun la diferenco, ke la mantelo devas algustigi ne al la kolo sed al la talio, lasante la supran duonon de la korpo libera.

Oni povas preni gin pli ofte ol la antaŭan (2-3 fojojn semajne). Gi efikas ce fistuloj, hemoroidoj, blenoragio, ascito, hidropso, malsanoj de la renoj, ovarioj, utero kaj aliaj abdomenaj organoj.


Vaporbano al la supra parto de la korpo
Sur tablon aŭ benkon metu ujon kun bolanta akvo kaj folioj de eukalipto, pino aŭ mento. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu nur elektran varmigilon, car gi ne haladzas. Se gi ne estas havebla, demetu la ujon kun bolanta akvo de sur la primuso, bragujo aŭ gasfornelo tuj antaŭ la vaporbano por eviti ties toksajn haladzojn. Senvestigu la supran duonon de via korpo, kovru gin per granda tuko aŭ mantelo, algustigu tiun ci al via talio, kaj, klinigante super la ujon, ricevu tiun vaporon al via busto dum 15-20 minutoj, sidante aŭ starante. Je la fino forigu la svitajon per tuko trempita en apenaŭ varmeta akvo, sekigu, vestigu kaj ripozu duonhoron.

Tiu ci vaporbano al la busto efikas ce bronkito, traheito, pleurito kaj aliaj malsanoj de la spira aparato, car gi helpas elimini mukajojn, mikrobojn, polvon kaj aliajn malutilajn substancojn. Oni povas preni gin ciunokte (aŭ ciuduanokte) antaŭ enlitigo.

Se temas pri malsanoj de la nazo, sinusoj, faringo, laringo, tonsiloj, parotidoj, okuloj, oreloj ktp., la paciento ne bezonas senvestigi, car li prenos la vaporbanon nur al la kapo. Cetere la procedo similas al la antaŭa.

En kelkaj kazoj oni povas limigi ankoraŭ pli la traktotan regionon pere de inhalilo, kiu estas acetebla en la komercejoj, sed kiun oni povas ankaŭ improvize fari hejme el kartono aŭ alia materialo, kaj gin adapti al beko de akvoboligilo.


Varmaj kompresoj
estas konsilindaj ce inflamo de la urinveziko, menstruaj doloroj, kaj aliaj doloroj (hepataj, uteraj, intestaj, renaj, torakaj) ce kiuj la malvarmaj ne efikas. Kovru ilin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur ilin ujon kun varma akvo. Ce apendicito apliku nur malvarmajn kompresojn, ne varmajn.


reen al la komenco  reen al la starta pago