Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj

Krom la koncize priskribitaj pli supre, ekzistas multaj aliaj akutaj infektaj malsanoj, por kies kuracado oni devas sekvi la generalajn indikojn.


Akuta artika reu'matismo (reu'matisma febro)
estas infekta malsano, kiu trafas generale junajn adoltojn (pleje 20-30 jarajn) kun antaudispozicio. Oni devas klare distingi gin disde artrito, artrozo, reumatosimila artrito kaj aliaj diversspecaj artikaj afekcioj. Ties prodromoj (antausignoj), kiuj dauras 8-15 tagojn, konsistas ofte el angino, febro kaj diareo. Poste aperas la artikaj simptomoj:

ambauflankaj grandaj artikoj de la supraj kaj malsupraj membroj estas pleje trafitaj. La doloro estas akrega kaj la plej eta movo au premo intensigas gin.

Tial la paciento kusas senmove surdorse kaj tenas siajn membrojn duonfleksitaj. La movigemo estas karakterizajo de tiu doloro, kiu rapide pasas de unu artiko al alia kun akompano de svelo, rugeco kaj plialtigo de la loka temperaturo. La facio de la paciento (la specifa aspekto de ties vizago) estas karakteriza: pala (tiu malsano intense anemias), angora, malvigla; li febras kaj abunde svitas. La krizo dauras ordinare 10-12 tagojn, sed tiu dauro tre varias. Recidivoj oftas. La reumatisma febro - kiel tekstas konata medicina aforismo lekas la artikojn kaj mordas la koron. Tio signifas, ke gi ne postlasas artikajn lezojn, sed kauzas tre ofte korajn komplikajojn (endokardiiton kaj perikardiiton), sen menciado de aliaj (cerba, pleura, okula).

Kompleta enlita ripozo estas nepre necesa dum la tuta dauro de la malsano. Apliku malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn sur la afekciitajn artikojn kaj ankau sur la antaukoran regionon.
Se la doloraj artikoj ne toleras la malvarmajn kompresojn nek la malvarmajn kataplasmojn el argilo, sursprucigu sur ilin malvarman akvon dum 1 au 2 minutoj ciuhore au ciuduahore. Kiam la febro kaj doloroj malpliigas, utilas kelkfoje anstatauigi la malvarmajn aplikojn per varmaj: fomentajoj, sinapaj kataplasmoj, sablosako ks.

Difterio
estas toksinfekta kontaga malsano, kiu trafas pleje infanojn 2-7 jarajn. Gi okazigas generale anginon, sed povas ankau invadi la laringon kaj ec la traheon.
Sur tiuj mukozoj formigas brilblankaj falsaj membranoj, kiuj forte altenigas la ili, povas stopi la spirajn vojojn kaj mortigi per asfiksio (krupo au pseudomembrana laringito). Krome la difteria toksino kontribuas al senforteco de la paciento kaj kapablas kauzi gravajn lezojn de la nervaj centroj, kormuskoloj, renoj kaj surrenaj glandoj.
Kiam la malsano prezentigas sub tiu maligna formo, precipe pro elcerpigo de la natura viviga energio, la prognozo estas ofte morton montranta.

La kuracado devas inkludi malvarmajn kataplasmojn el argilo au kaolino (au malvarmajn kompresojn) sur la kolon, tage kaj nokte, kaj oftajn gargarojn per citron- au ananasosuko, kaj tralavojn de la nazo per oksigena akvo je 10 volumenoj miksita samproporcie kun komuna akvo au per dekoktajo de kamomilo au malvo au ekvizeto au per sala akvo. Por eviti komplikajojn, la paciento devas enlite ripozi ec dum la tuta konvalesko.

Epidemia parotidito
estas kontaga infekta malsano, ofta en urboj, precipe en lernejoj, kazernoj, fabrikoj, hospitaloj ktp., kiu ordinare trafas homojn inter 5- kaj 25jarajn. La parotidaj glandoj (la plej grandaj el la salivaj), situantaj sub la ekstera auda kanalo kaj apud la mandiblo, svelas kaj doloras; kelkfoje la submandiblaj glandoj estas ankau afekciitaj.
Ties prognozo estas generale tre benigna; sed la parotida (mumpsa) testikito, malfrua manifestigo de tiu malsano, povas aperi kelkfoje, kaj, se gi trafas ambau testikojn, gi ofte rezultigas impotentecon kaj/au sterilecon. Por tion eviti, tre gravas la absoluta enlita ripozo dum la tuta dauro de la malsano. Malvarmaj kataplasmoj el argilo sur la afekciitajn glandojn estas speciale rekomendindaj. Post la akuta periodo oni povas apliki varmajn kataplasmojn (au fomentajojn) anstatau malvarmajn. Se testikito (au ovariito) aperas: apliku sur tiun regionon malvarmajn kataplasmojn el agilo au kompresojn ofte renovigitajn; kaj uzu suspensorion por subteni la testikojn.

Erizipelo
estas infekta malsano karakterizita per inflamo de la (plej ofte vizaga) hauto. Tiu ci prezentigas sub formo de elaste malmola ruga plato, kies reliefa rando klare elstaras de sur la cirkauanta sana hauto. Gi dauras ordinare 8-10 tagojn kaj la prognozo estas benigna. La kontago okazas, ne tra la aero kiel ce la erupciaj malsanoj, sed per la manoj, tolajoj au instrumentoj. Skrupulaj higienaj antauzorgoj estas do necesaj por eviti gin. Malvarmaj kataplasmoj el argilo au kaolino (au malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj) sur la lezon, tage kaj nokte, estas tre rekomendindaj.

Gripo
estas epidemia infekta kaj treege kontaga malsano. Ties trafito subite sin sentas profunde laca; li ternas, tusas, tremas kaj la tuta korpo doloras. La pulso plirapidigas, la febro atingas 40 °C, la astenio (nenormala manko de fortoj) kaj cefaleo (forta kapdoloro) intensigas, aperas dispneo (spirmalfacilo) kaj kompleta anoreksio (senapetiteco). Tiu toksa stato dauras ordinare 48 horojn, kaj poste la simptomoj iompostiome malgravigas. Tamen la konvalesko estas malrapida, kaj ofte, kiam kuracita perfarmaciajoj, nur post kelkaj semajnoj la paciento povas rekomenci sian normalan vivon.

Koklus'o
estas infekta kontaga malsano, trafanta precipe infanojn 2- gis 5-jarajn. Generale negrava, gi povas farigi grava ce infanoj subnutritaj, logantaj en malfavoraj higienaj kondicoj au en hospitaloj, aziloj ks. Post sensimptoma inkubacio aperas la katara (guste la kontaga) periodo apenau distingebla de simpla bronkito, kiu dauras proksimume 10-15 tagojn. Poste aperas karakteriza tusado konsistanta el intensaj tusoserioj interrompataj de longaj siblaj enspiroj iom similantaj kokokrion. Rimarkindas, ke ciu tusoserio apartenas al unusola elspiro; diference de la koklusosimila tusado ce bronkopulmito. Kun la vizago kongestita, la lango iom elsovita, la okuloj protrudaj (elstarantaj) kaj rugaj, kaj la vejnaro de la vizago kaj kolo turgeska, la terurita infano atakata de tiu konvulsia tusado kredigas al la cirkauantoj, ke lia sufokigo estas baldaua.
Post tiu paroksismo (kulmino), la fino de la krizo anoncigas per la sputado de viskozaj mukajoj kaj ofte ankau per vomoj, kiuj, kiam ofte ripetigantaj, povas konduki al subnutrigo. Tial, kiam la paciento trankviligas post la atako, oni devas mangigi lin iompostiome.
La ofteco kaj intenseco de la atakoj tre varias, kaj iufoje la emocio au la kolero provokas ilin. La trafito de kokluso, ec post konvalesko (kiu okazas 4-6 semajnojn post la komencigo de la karakteriza tusado), konservas longatempe tendencon al koklssa au koklusoida tusado, ec kun akompano kelkfoje de vomoj kaj naza sangelfluo. La kuracado devas inkludi klimatoterapion, t. e. restadon en klimato de alta montaro (pli ol 1200 metrojn super la marnivelo) au almenau en la kamparo. Speciala atento devas esti turnata al la ofte perturbita psika stato de la paciento.

Morbilo
Ties inkubacio, t. e. la tempo inter la kontagado kaj la apero de la unuaj simptomoj, kalkuligas 12 tagoj. Tiam prezentigas la invada periodo, kiu dauras 2-3 tagojn: la paciento ternas, liaj okuloj, nazo kaj faringo estas kongestitaj, li plendas kelkfoje pri kapdoloro au -pezecsento, kaj iom febras. La sekvan tagon tiuj simptomoj intensigas; li tusas, sur la busa mukozo aperas blankaj makuletoj (enantemo), kaj la lango estas kovrita de blanketa materio (saburo). Poste, ordinare dumnokte, kun akompano de alta febro (cirkau 40 °C) kaj plirapidigo de la pulso (120-140 pulsobatoj en minuto), aperas la erupcio formita de rozkoloraj makuloj (ekzantemo): unue sur la flankaj partoj de la kolo, malantau la oreloj, frunto, vizago; poste sur la supra parto de la torako, dorso, ventro, ekstremajoj. Post 5-6 tagoj la erupcio malaperas kaj la konvalesko komencigas. Okazas kelkfoje, precipe ce debilaj infanoj, ke la erupcio manifestigas malforte: konsilindas tiukaze bani la pacienton en varmeta akvo.

Poliomjelito (infana paralizo)
estas grava infekta malsano, karakterizita per inflamo de la griza substanco de la mjelo. Gi trafas pleje infanojn 4- gis 9-jarajn; sed ciuj infanoj de 1- gis 16-jaraj (virseksaj pli ofte ol inseksaj) estas ricevemaj. Junuloj pli agaj kaj ec adoltoj povas ankau esti trafitaj. Post inkubacio dauranta 7-14 tagojn aperas 2- gis 4-taga prodroma periodo, karakterizita generale per nealta febro, kapdoloro, senapetiteco, vomoj, gorga doloro kaj dormemo; en aliaj kazoj, nazkararo, tusado au lakso.
Diagnozo dum tiu ci frua periodo estus tre grava, sed ordinare malfacila, car tiuj simptomoj estas komunaj al multaj aliaj infektaj malsanoj. Aperas poste gravaj simptomoj: intensaj kap- kaj muskoldoloroj, alta febro (malofte pli ol 39,5 °C), vomoj, nuka kaj spina rigideco, antautimo. La rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj, kiuj karakterizas tiun periodon, suldigas al muskolaj spasmoj. Kiam la centra nerva sistemo estas jam afekciita, la paciento ne volas, ke oni tusu au movu lin: li pene sidigas kun la trunko klinita malantauen, sin apogante en tiu pozicio sur la brakoj etenditaj ankau malantauen. Li ne povas aktive fleksi la kolon; kaj, en sida pozicio, li ne povas fleksi la trunkon sur la femuron, se li ne fleksas samtempe la gambojn. Mallakso oftas, same kiel nedaura paralizo de la urinveziko.

Multaj kazoj de poliomjelito alprenas la paralizan formon ekde la tria tago de la stata periodo. Gi trafas unu au plurajn muskolajn grupojn, kiuj prezentas diversgradajn parezojn au paralizojn. La muskoloj de la gamboj estas plej ofte afekciitaj. Grava dangero de sufokigo (asfiksio) minacas la pacienton, kies voco tre mallautigas, kiam la spiraj muskoloj estas trafitaj.
La kuracado konsistas en la plej strikta observado kaj plenumado de la generalaj indikoj por la infektaj malsanoj. La paciento devas kusi sur firma matraco metita sur tabuloj, por eviti sinkadon. Evitu ankau iamaniere, ke la littuko kaj -kovrilo sin apogu sur la piedfingroj. Por faciligi la malstrecigon de la spasmaj muskoloj, la kuracisto devas laukaze sangi lian pozicion kaj/ au uzi alcelan kusenon. Kiam la muskoldoloroj aperas, apliku sur tiun regionon kaj ankau sur la tutan spinon varmajn fomentajojn ofte renovigitajn dum la tuta tago, kaj tuj kovru ilin per lana stofo por konservi la varmon; ankau utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj. Svitiga envolvo povas esti necesa kelkfoje por svitigi la pacienton.
Kiam la parezoj au paralizoj aperas, la movoterapio ludas tre gravan rolon. Oni komencas per pasivaj movoj; poste masagoj kaj reedukaj ekzercoj, kondice, ke la paciento ne sentu doloron. Tiu ci devas, laueble ofte, sangi sian dekubiton por preventi kuseskarojn. Oni sin turnas al la oksigenterapio kaj eventuale ec al stalpulmo (spirkasono), kiam aperas la unuaj simptomoj de asfiksio.

Rubeolo
estas la plej benigna el ciuj erupciaj febroj, kaj tre malofte kondukas al komplikajoj. Gi similas jen al morbilo, jen al skarlatino, sed giaj simptomoj estas tre mildaj.

Skarlatino
evoluas lau 4 periodoj:

La skarlatino estas pli serioza malsano ol la du antauaj, kaj ne malofte kondukas al komplikajoj: tonsil-, rin-, orel-, aden-, ren- kaj artrito. Strikta observado de la indikoj estas nepre necesa, precipe pri severa dieto kaj ripozo. Por preventi renan komplikajon, trinku tizanojn de urinigaj herboj: stigmoj de maizo, ekvizeto, borago- kaj violfloroj ktp. Se la erupcio manifestigas malforte, banu la pacienton en varmeta akvo. Se la gorgo tre doloras, tralavu gin per salita akvo au citronsuko solvita en akvo au dekoktajo de alteo. La paciento ne devas ellitigi antau la kompleta malapero de ciuj simptomoj, ec la sajne plej malgravaj.

Tifoida febro
estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- gis 30-jarulojn; malpli ofte 1-gis 15-jarulojn. Post la 30a jaro gi grade maloftigas.
Post inkubacio aperas invadaj simptomoj: senapetiteco, intensa soifo, muskolaj kaj kapdoloroj, lakso, kelkfoje mallakso, vertigoj (kapturnoj), sendormeco, lacigo ktp. Sekvas kontinua febro (39-40 °C), dauranta 2 au 3 semajnojn. Stuporo, malvigleco, surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksigo ol de la febro mem. La lakso estas la plej konstanta intesta simptomo, kiu dauras ofte gis la senfebrigo. Meteorismo (abdomena svelo, kauzata de intestaj gasoj), pligrandigo de la hepato kaj lieno, bronkito kaj relative malrapida pulso estas aliaj simptomoj de tiu malsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebrigo generale okazas grade, kaj la paciento resanigas post 3- gis 8-semajna konvalesko. La komplikajoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon.
Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaua sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado. Tiu ci konsistas en la plej strikta observado de la kvinpunkta indikaro komune aplikebla al ciuj akutaj infektaj malsanoj (vidu pli supre) kun speciala insistado pri la dieto kaj la hidroterapio. Kiam bone tolerataj, la malvarmaj kataplasmoj el argilo renovigitaj dumtage ciuhore kaj aplikitaj dum 4 horoj matene, 4 horoj posttagmeze, kaj alia dum la tuta nokto, avantage anstatauas la malvarmajn kompresojn sur la ventron.
Tuj kiam la stato de la paciento tion permesas, oni komencas mangigi lin, evitante nur en la komenco la selon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, la branon de cerealoj; ankau la integran kaj sekalan panojn. Prefere muelu, raspu, pistu, kribru au likvigu subtile la mangajojn. Emo al kolapso (rapida malpliigo de la fortoj), intesta hemoragio, minaco de perforado, netolereco ks. kontrauindikas la mergobanon, kiun oni povas anstatauigi per kompresoj, frotadoj kaj envolvoj.
Por preventi la kuseskarojn (vundokrustoj, kauzitaj de kutima kusado dum longa malsano), kiuj aperas kelkfoje en la sakra regiono, la paciento devas, laueble ofte, sangi sian kujpozicion kaj uzi ringforman aertubon el kaucuko.

Varicelo
estas tre kontaga, sed benigna infekta malsano, karakterizita per erupcio de blazoj (veziketoj) entenantaj klaran likvajon. Post 24-28 horoj tiu ci iom malklarigas, la blazo perdas sian travideblecon, srumpas kaj kovrigas per nigreta krusto, kiu defalas post 10-15 tagoj. Ordinare gi ne postlasas cikatrojn. Por eviti ungovundojn (kun ebla infekto) pro gratado, banu ciutage la pacienton en varmeta akvo; sekigu la hauton, kaj sursutu gin per amelfaruno, kiu mildigos la jukadon.

Variolo
estas kontaga kaj epidemia infekta malsano, kiun ni pritraktos nur tre koncize, car gi maloftege aperas nuntempe. La erupcio konsistas el pustuloj (svelajoj entenantaj puson), kiuj sekigas, postlasante krustojn kaj fine cikatrojn (stigmatoj au variolmarkoj).
Krom la ciutaga banado en varmeta akvo, prefere kun fekulo au dekoktajo de malvo au ekvizeto, kiu mildigos la jukadon, estas speciale rekomendindaj la malvarmaj kataplasmoj el argilo au kaolino sur la erupcio, kiuj akcelos la kuracadon de la hautaj lezoj. Post la akuta periodo apliku la kataplasmojn iom varmaj por faciligi la defalon de la krustoj.

Zostero
estas infekta malsano karakterizita per unuflanka herpetoforma blaza erupcio sur la trajektorio de la sensoraj nervoj kun akompano de generalaj simptomoj (nauzoj, vomoj, diareo, sendormeco) kaj febro.
Sur la torako la erupcio estas zonforma. gia plej grava simptomo estas akra neuralgia (laulonge de la nerva irejo) kontinua doloro kun paroksismoj de temp' al tempo, kiu tre suferigas la pacienton, ec post la malapero de la erupcio, pleje ce maljunuloj. Gi atakas prefere adoltojn kaj dauras cirkau du semajnojn.
Kvankam ties prognozo estas generale benigna, gi povas farigi malbona pro komplikajoj au okulaj lokigoj, kiuj postlasas kornean maldiafanajon. Malvarmaj kataplasmoj el argilo sur la afekciitan regionon tage kaj nokte estas tre rekomendindaj. Se ial ili ne estas bone tolerataj, anstatauigu ilin (au alternigu ilin) per varmaj malsekaj fomentadoj, prefere kun dekoktajo de kamomilo au fenkolo. Ankau utilas sursmiri olivoleon au vazelinon.

Krom la koncize priskribitaj pli supre, ekzistas multaj aliaj akutaj infektaj malsanoj, por kies kuracado oni devas sekvi la generalajn indikojn.


reen al la komenco  reen al la starta pago