Kial naturkuracado efikas?

(Ing. Kees Ruig, Nederlando)

La dissolvado de homopatia esenco estas tiom (ekz. D4 =1/10.000), ke alopatoj uzas tiun econ por "pruvi", ke tial homopatiaĵoj ne povas efiki. Kion tiuj sciencistoj ne scias aŭ ne rekonas, estas, ke akvo posedas "memoron" kaj povas komuniki kun ĉeloj. Akvo povas kapti kaj transdoni informojn, ekz. de homeopatia esenco. Korpaj ĉeloj kaj sango konsistas grandparte el akvo. Ili ricevas la kuracinformon kiu stimulas la korpon resanigi sin.

Ĉu nur akvo posedas tiun econ? Ne, sed tiu karaktero estas sufiĉe facile konstatebla ĉe la akvo pro ĝia kristaliĝo. Ankaŭ aero aŭ solida materialo havas tiun econ.. Pensu pri permana ŝarĝado de akvo, rejkio, mineralterapio ktp. Temas pri salubraj periloj.

Sekvante la teorion de Ervin Laslo, ni povas konkludi, ke ĉiuj mateialoj povas kapti kaj transdoni ("peri") informojn.
Tiuj informoj venas de la Akasa-arhhivokaj povas atingi ankaŭ rekte (senpere) la menson. Kaj la menso reciproke nutras la Akasa-arhhivon.

Nia animo estas la menso, plenigita de kosma informado, alidirite la KONSCIO, germane BEWUSTSEIN. Kaj tio indikas la originon de la vorto kaj samtempe la originon de nia ekzisto: BEWUST SEIN = PLENSCIA ESTADO.
La naturo estas trempita en la plenscia estado. Naturterapio scipovas tiel koncentrigi la necesajn informojn ĝustaloke.

La periloj (homopatiaj esencoj, herboj, mineraloj, tuŝadoj ktp) ne estas medicinoj. Nuntempe la EU malfaciligas la vendadon de homeopatiaj, antroposofiaj kaj naturaj "alternativaj medicinoj". Oni devas nomi ilin nutraĵaldonajoĵ, alie oni ne rajtas vendi ilin, aŭ nur post multekostaj certifigaj testoj. Do ni ne nomu ilin MEDICINOJ sed SALUBRAĴOJ, aŭ en la diversaj naciaj lingvoj "SALUBRICA" *.

Oni rajtas vendi salubraĵojn senkondiĉe en la EU. Ne ekzistas reguloj kontraŭ la vendado de "salubrica"...

* Salubricum-salubrica, komp. : antibioticum-antiobiotica.

30.07.09, la prelego de s-ro Kees Ruig, Nederlando dum la INA-kunsido, UK en Bjalistoko, Pollando                    


reen al la komenco    reen al INA-movado