Sanigo per spiritaj fortoj aŭ la instruo de Bruno Groening

Detlef Meier, Germanio

Ŝlosilo por la sano de morgaŭ? 

Sanigo per pli alta forto estas la plej malnova formo de la sanigo, oni renkontas ĝin en ĉiuj altaj kulturoj de la pasintaj epokoj. La libroj de la grandaj religioj parolas pri Dia, spirita forto, kiu estas la bazo de ĉio viva kaj povas doni sanigon. En Hindio oni nomas ĝin Prana, en Ĉinio Chi kaj ankaŭ la patroj de la moderna medicino sciis pri la ekzisto de pli alta forto. Bruno Groening, Germanio La vivoforto - vis vitalis - la "interna kuracisto",  estis  memkompreneblajho por Paracelsus, la granda kuracisto de la komenca nova epoko, kies nomo ĝis hodiaŭ ornamas apotekojn kaj klinikojn. Ankaŭ  Hahnemann, la fondinto de la homeopatio, ne prisilentis ĝian  ekziston.

Ankaŭ Bruno Groening- eksterordinara homo - naskita en Dancigo ĉe Balta Maro,  sciis pri  tiu forto. Jam en lia infana ago oni atentiĝis pri li, ĉar dum lia ĉeesto okazis sanigoj. La eksterordinareco de la juna ĉarpentisto  daŭris ankaŭ en pli postaj jaroj. Laborkolegoj miris pri lia malegoismo kaj  eksterordinaraj kapabloj, ĉiam denove okazis sanigoj.

En 1949 li venis al  Herford/Vestfalio. La inĝeniero Huelsmann el Herford petis lin en  sian domon  pro sia filo Dieter, kiu kuŝis malsane en la lito pro grava muskola  distrofio (malpliigo de la muskola histo). Post mallonga tempo  Dieter  denove povis iri. Profunde tuŝita de la sperto, lia patro  publikigis la  sanigon, kaj post mallonga tempo staris ĝis 5.000 homoj antaŭ la  domo ĉe  Wilhelmsplatz 7 kaj petis sanigon. Io simila okazis en aŭgusto  1949 en  Rosenheim apud Munkeno, sed tie estis ĝis 30.000 homoj. Okazis  sanigoj,  blinduloj ekvidis, lamuloj forlasis siajn rulsegojn.

La instruo de Bruno Groening

La instruo de Bruno Groening bazigas sur la influo de spiritaj  fortoj al la  homo. La influo de ili estas pli granda ol la plej multaj homoj  supozas.  Groening komparas la homon kun baterio.

Dum la ĉiutaga vivo ĉiu  fordonas  forton. Sed ofte oni ne sufiĉe akceptas la necesan novan  vivoenergion. Same  kiel malplena baterio ne kapablas funkcii, senforta korpo ne kapablas  plenumi siajn taskojn. Laceco, nervozeco, vivotimoj kaj fine malsano  estas  la sekvoj.  Bruno Groening klarigis en siaj prelegoj, kiel ĉiu homo povas  rericevi  novajn energiojn. Por tio la kredo je la bono estas antaŭkondiĉo  same kiel  la volo je sanigo. Laŭ la instruo de Bruno Groening ĉie la homon  ĉirkaŭas sanigaj ondoj, kiujn li nomis "sanigan kurenton" aŭ  "Dian forton  ".

La homo nur devas akcepti ĝin. Laŭ Groening ne ekzistas  nesanigebla  malsano, kion konfirmas la sanigoraportoj en Amikaro Bruno Groening  atestitaj de kuracistoj. La sanigoj okazas spirite kaj tial ili ne  estas  ligitaj al la materia korpo de Groening.  Por akcepti tiun sanigan kurenton (agordigi al gi), la  helposerĉanto  sidas kun malfermitaj manoj. Brakoj kaj gamboj ne estas krucitaj por  ne  malebligi la fluadon de la saniga kurento.  Kiam la saniga kurento trafluas la korpon, gi eble atingas  ŝargitajn  organojn kaj komencas tie sian efikadon.

Bruno Groening komparas la  sanigoproceson kun speco de interna puriĝo en la korpo. Per la  akceptado  de la saniga kurento - la Dia forto - la malsano povas malaperi. Tio  okazas  en kelkaj kazoj eĉ spontane.  Krome indas ĉiutage agordiĝi al la ricevo de tiu Dia forto. La  sana korpo  estas la bazo por vivo en harmonio kun si mem, la kunhomoj kaj la  naturo.   

La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF).

Kiam la Hamburga kuracisto Matthias Kamp antaŭ 10 jaroj la unuan fojon  aŭdis pri saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Groening, li komence estis skeptika. Sed post nelonge puŝis lin scienca sciemo, detale kaj precize ekzameni la sanigoraportojn, pri kiuj li ne havis  sciencajn  klarigon kaj interpretadon. Baldaŭ aliĝis al li aliaj kuracistoj. Kaj kun  ili Matthias Kamp en 1992 fondis MWF (germane:  Medizinisch-Wissenschaftliche  Fachgruppe).

Ekde tiam ĝi evoluis al aktiva forumo por miloj da  kuracistoj,  fakkuracistoj, naturkuracistoj kaj aliaj personoj el kuracaj kaj  terapiaj  profesioj, kiuj sentas sin ligitaj al la instruo de Bruno Groening.  Matthias  Kamp estas la aŭtoro de la libro "Sanigo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Groening - Sistematika, konciza superrigardo" kun  pli ol 200 koncizaj sukcesraportoj (1a eldono en Esperanto en 2000).

Per la kuracista ekzamenado de la prezentitaj sanigraportoj MWF volas objektive prilumi la evoluon de la sanigo. Tio inkludas  dokumentigon per la  rezultoj de la koncernaj antaŭ- kaj postekzamenadoj faritaj de  sendependaj  kuracistoj. Tiamaniere oni dum la pasintaj jaroj povis instali  arkivon, kiu  impone dokumentas kaj pruvas, ke ankaŭ organaj malsanoj, ja eĉ degeneraj malsanoj estas alireblaj por saniĝo laŭ spirita maniero. La fakuloj, kiuj kunlaboras en la fakgrupo, faras tion senpage. Ilia deziro estas, ke laŭeble multaj kolegoj mem konvinkiĝu, kiugrade saniĝo per spiritaj fortoj laŭ la instruo de Bruno Groening povus fariĝi pliriĉigo por ilia laboro aŭ povus doni propran sanigon.

Per publikajhoj, fakprelegoj en grandaj urboj en- kaj eksterlande, kunvenegoj por kuracistoj, en la tuta mondo la kuracistoj kaj  naturkuracistoj ĉirkaŭ Matthias Kamp volas ebenigi la vojon por la  sanigo  per spiritaj fortoj, kiel tio okazis jam delonge en Britio kaj  multaj aliaj ŝtatoj. En 2001 tiaj prelegoj okazas ankaŭ en la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Meksiko kaj en la 86a Universala Kongreso de Esperanto  en  Zagrebo.

Jen kelkaj sukces-raportoj:

En Amikaro Bruno Groening kaj en la Medicin-Scienca Fakgrupo oni  ne  ekzamenas, diagnozas aŭ terapias. Oni ne konsilas, preskribas aŭ donas  medikamentojn. Same oni ne malkonsilas konsulton de kuracistoj, preni  medikamentojn, fari terapiojn aŭ akcepti operaciojn. Pliaj informoj estas troveblaj en Interreto:
http://www.bruno-groening.org/esperanto/   

Kontakto:  Detlef Meier, Hauffstr. 15, DE-63071 Offenbach, tel. + fakso: 49-69  / 84 52  54


reen al la komenco    reen al fakaj eldonajoj