Per aiola-fastado kuraci ostartrozon

Zlatko Tisljar, Slovenio

Mi havis 39 jarojn kiam oni konstatis unuan fazon de ostartrozo sur la dikfingraj piedaj artikoj. Kvankam unua fazo, ĝi estis tre doloriga kaj mi ne povis marŝi. Ĉiu paŝo signifis fortegan doloron.
La klasikaj doktoroj ne havis ian ajn kuracilon. Ostartrozo estas malsano de maljunuloj progresanta daŭre kaj nekuraceble. Foje ricevas ĝin jam personoj inter 30 kaj 40 jaroj.

La perspektivo: iom post iom la malsano kreskos kaj fine oni devas esti veturigita en helpĉaro ĝis la morto.
Mi estis juna kaj neniam antaŭe malsana je iu serioza malsano. Mi teruriĝis. Kia fatalo, subite ne povi plu marŝi.
Mi serĉis alternativon kaj trovis libron de la finna doktoro Aiola "Fastado per sukoj". Temas pri simpla kuracmetodo kiu fakte helpas al la korpo mem kontraŭbatali malsanojn farante internan higienon, purigante bone la korpon de akumuliĝintaj diverstipaj venenoj kaj forjhetendajhoj.

La ĉefa problemo en la homoj post 30 jaroj estas ke kutime oni manĝas pli ol necesas por ilia vivmaniero kaj la unua malekvilibro pezigas la digestorganojn, ĉefe la intestojn.
En dikaj intestoj tavoliĝas restajhoj de ekstremento tiel ke la trapastubo estas ĉiam pli malgranda kaj tavoliĝintaj malmolaj restajhoj anstataŭ eliri produktas diversajn venenojn, kiuj atakas poste tiujn organojn je kiu la individuo estas plej sentebla.

Ĉe mi okazis ĉefe ke la urinacido atakis la artikojn. Li asertas en sia libro ke per longtempa fastado, trinkante nur sukojn faritaj per sukaparato el freŝaj kaj nevenenigitaj legomoj kaj fruktoj oni povas kuraci multajn akutajn malsanojn kaj faciligi aŭ malrapidigi la proceson ĉe la malakutaj malsanoj kiel ekz. la ostartrozo.
Mi ne havis elekteblon. Mi aĉetis la sukaparaton, la klisterilon kaj deciclis mem fari la unuan 15-tagan fastadon. Laŭ Ariola la plej mallonga efika fastado estas 10-taga. Ğis 2 semajnoj ĉiuj povas mem fari tion sen konsulti kuracistojn ne timante pri iu ajn malbona kromefiko.

Mi havigis la koncernajn legomojn aparte rekomendlitajn por ostartrozo inter kiuj dominis simpla terpomo.
La procedo estas jena. Ĉiutage oni trinkas trifoje sukojn freŝe produktitajn kaj dufoje teojn. Akvon oni povas trinki senlime laŭdezire. Oni manĝas absolute nenion. Unue oni komencas per tritaga antaŭpreparo manĝante ĉiam malpli. Matene oni klisteras sin por forigi el la intestoj ĉion eblan. Oni ĉiutage sin duŝas, skrapas per lina ganto por ebligi maksimuman malfermon de la haŭtporoj kaj la eliminadon de venenoj ankaŭ tra tiu korporgano.

Efektive la klisterado estas tre grava, ĉar ĝi fakte purigas la intestojn. Sen tio la fastado povus esti danĝera. Per trinkado de la koncernaj sukoj oni ricevas ĉiujn necesajn vitaminojn kaj mineralojn, sed nenion superfluan tiel ke la korpo maksimume rapide inteme puriĝas.

Por kelkaj komplikaj malsanoj la daŭro de fastado povas esti eĉ pli ol du monatoj, sed en tia kazo necesas kontrolado de la doktoroj por eventuale ne kaŭzi iun malekvilibron en la korpo.
Post tia 15-taga fastado ĉesis miaj doloroj en la piedoj kaj mi povis normale marŝi. Mi iris kontroli la rentgenbildon de la osta artiko. La elstarajhoj estis iom malpli grandaj.

Ğuste tiom kiom necesis ke mi ne havu dolorojn. Kaj mi ripetis la procedon ĉiun postan jaron unufoje. Nun mi estas 50-jara. Mi ankoraŭ normale marŝas kaj eĉ sufiĉe ofte iras al montekskursoj. Mi kontrolis rentgene la ostojn. La malsano ne malaperis, sed ĝi dum 11 jaroj tute ne pligrandiĝis kaj mia vivo estis normale plilongigita sendube je tiuj 11 jaroj, espereble la sistemo helpos dum pluraj sekvaj jaroj.

La kromefiko de ĉiu tia 15-taga terapio estas ke oni perdas inter 7 kaj 10 kilogramojn de sia pezo, kio faras vin pli eleganta kaj juna.

reen al la komenco    reen al fakaj eldonajoj