Duonkorpa banado

Puramo CHONG, Koreio

 

"Malvarmigu la kapon, varmigu la piedojn kaj vi mokos kuraciston."

Tion asertas Hermann Boerhaave, fama nederlanda kuracisto de la 18-a jarcento. Laŭ li teni la piedojn varmaj kaj la kapon malvarma - estas metodo por konservi la sanon. Li eble siatempe ne sciis orientmedicinan teorion, tamen lia eldiro hazarde kaj interese koincidas kun la fama ĉinmedicina aserto: "Malvarma kapo, varma piedo".

Laŭ la teorio de la orienta medicino la supra homa korpo apartenas al jango, dum la malsupra korpo apartenas al jino. La kapo, lokita plej supre de la korpo, enhavas econ de la plej supra jango kaj tiel tendencas ĉiam varmiĝi. La piedo, lokita plej malsupre de la korpo, enhavas econ de la plej malsupra jino kaj tendencas ĉiam malvarmiĝi. En frosta vintro, ekzemple, homoj sentas sin plej malvarme en siaj piedoj, kaj la kapo de homoj ofte varmiĝas en la stato de streĉo, tensio kaj kolero. Ĝuste en tio esprimiĝis la saĝeco de antikvuloj, kiuj konsilis, por gardi la sanon, ne meti sian kapon en varmon kaj teni ĉiam varmeta sian malsupran korpoparton.

Hodiaŭ mi prezentas al vi unikan kaj interesan manieron de banado, kiu furoras nuntempe en Japanio kaj Koreio. Ĝi nomigas "duonkorpa banado"
kaj estas praktikata nek por ĝui ĝin, nek por purigi la korpon, sed por natur-maniere kuraci diversajn malsanojn kaj por gardi sian sanon.
La banado kuracas sendormecon, hemoroidon, sangopremon, ŝultrodoloron, lumbodoloron, menstruan doloron, atletan piedon, artriton kaj eĉ dikiĝon.
Ĝi preventas diabeton, malsanon de la renoj, de la hepato ktp.

Kontraste al ĝia granda efiko la duonkorpa banado tamen estas tre simpla kaj facila. Ĝi ne bezonas iun ajn ekipaĵon krom varmeta akvo kaj ordinara banujo, car la banado estas simpla trempo de sia malsupra korpoparto en la akvon de la banujo.

La akvo ne devas esti varma, sed nur varmeta: 39-42 celsiaj gradoj. Oni trempu sian malsupran duonkorpon
(la akvo atingu pli malpli la umbilikon) dum duona horo. Tiu ĉi simpla maniero tamen jam baldaŭ donos al vi tre unikan senton: kvankam vi metas nur la malsupran korpoparton en la akvon, via tuta korpo iom post iom varmiĝas. Vi sentos ŝviton ĉirkaŭ 15 minutoj post la ekbano, unue, sur via kapo kaj poste sur la tuta supra korpoparto. Vi spertos vere strangan fenomenon: dum la restintaj 15 minutoj vi tiom multe ŝvitos, kvazaŭ vi faras fortan korpostrecan ekzercon! Vi sidas nur 30 minutojn duonkorpe en la varmeta akvo, sed la tuta korpo varmiĝas kaj igas vin ŝvitegi.

La sciencistoj analizis la ŝviton kaj trovis, ke la ingrediencoj de la ŝvito ĉe duonkorpa bano estas malsamaj al tiuj de la normala banado en saŭno. Tamen ili multe similas al tiuj en la ŝvito rezulte de korpa ekzerco.

La duonkorpa banado diskoniĝis dank' al la verko de la japana kuracisto Ŝindo Yoŝiharu "La duonkorpa banado, kiu efikas ĉe dek mil malsanoj". En sia libro li asertas, ke ne estas rekomendinda ordinara banado
en saŭno aŭ plentrempa bano, kiuj varmigas la tutan korpon. Dum tiuj banadoj la varmo atakas la kapon.
Laŭ li la kialo de multaj malsanoj venas de la misekvilibro inter la varmo en la supra korpoparto kaj tiu de la malsupra. La varmo devas malsupreniri al la suba parto de la korpo, dum la malvarmo supreniru al ties supra parto. Tio signifas bonordan cirkuladon de la korpa varmo, kiu garantias sanon. Se tiu cirkulado okazas en la korpo enorde, tiam sekvas ankaŭ la enordaj sangofluado, metabolo kaj produktado de hormonoj. Ĝi tamen estas klarigo laŭ la okcidentmedicina vidpunkto. La pli trafa klarigo pri tiu bana kuracmetodo venas de la orientmedicina teorio: "la akvo supreniru, la fajro malsupreniru", kio signifas cirkuladon inter jino kaj jango.

La homoj komence ne emas kredi je la efiko de tiu ĉi duonkorpa banado, sed baldaŭ mem spertas ĝian efikon. Ekzemple, eĉ unufoja bano donas al la korpo eksterordinaran freŝecon kaj malpezecon, kiujn oni neniam antaŭe spertis. Kelkfoje homoj sentas poste pli facilan endormiĝon kaj vekiĝon. Iuj homoj perdas 4-5 kilogramojn da korpo-pezo nur en du monatoj. Jam dum duonjara konstanta praktikado de tiu banado oni kuracas diversajn malsanojn kaj eĉ preskaŭ neniam malvarmumiĝas.

La duonkorpa banado povas esti unu el hidroterapioj kaj certe estas unu el la metodoj de naturkuracado, kiu postulas nenian mon-elspezon. Tamen ĝi estas tre facila kaj simpla, tuj praktikebla kaj oni spertas relative rapidan efikon. Nuntempe ĝi estas eĉ furora modo en Koreio kaj Japanio, car ĝi rapide disvasitiĝas inter la homoj pro la buŝaj rekomendoj de memspertintoj.



Kelkaj gravaj reguloj por la duonkorpa banado:

  1. Por stimuli la ŝvitaton la temperaturo en la banejo estu iom pli alta ol 22 celsiaj gradoj.
  2. La temperaturo de la akvo ne estu tro varma! (nur 39-42 celsiaj gradoj).
  3. La banon praktiku 30 minutojn post la manĝo aŭ korpa ekzerco.
  4. La daŭro estu maksimume 40 minutojn.
  5. La trempita duonkorpo restu sub la akvo dum la tuta procedo. ĉe escepta bezono oni povas forlasi la akvon
    por tre  mallonga tempo.
  6. La malaltigon de la akva temperaturo oni kompencu per aldono de varma akvo.
  7. Dum la duonkorpa bano la manoj restas ekster la akvo (vidu la bildojn).
  8. La duonkorpa bano estas konsilinda kiel ĉiutaga procedo aŭ okazu minimume en ĉiu dua tago,
    aliel ĝi ne donas atendatan efikon.

Averto:  Malofte estas homoj, kies kompleksio kaj korpa kondiĉo ne taŭgas por la duonkorpa
             banado. Se oni sentas tro da laco aŭ malfortiĝo post du. tri fojaj banadoj, ili devus konsideri, ke la
             banado ne taŭgus por ilia korpo kaj tiel rekomendindas ĉesi ĝin.



La artikolo aperis ankaŭ en la INA-revuo 2004-02  (paĝoj 2 ĝis 4).

reen al la komenco    reen al fakaj eldonajoj    reen al Naturkuracado